Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Vaŝingtoniano centjariĝas

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31
[figure]
Mary Hammersmith kaj Ellen Eddy vizitis kun cent-jarulo D-ro Harry Weiner en Bremerton, Vaŝingtonio. (Foto de Ellen Eddy.)

Bremerton, Vaŝingtonio — Longtempa membro D-ro Harry Weiner festis sian centjaran datrevenon somere de 2010. Kiam ni (Ellen Eddy kaj Mary Hammersmith) unue renkontis lin frue en la 70-aj jaroj, li jam de jaroj uzis la lingvon kaj havis multajn geamikojn en Esperantujo. Ni ĉiam rigardis lin kiel ekzemplon de bona esperantisto kaj li instigis nin studi pli diligente.

Je tiu tempo li loĝis en Aberdeen apud la Pacifika Oceano. Krom lia profesia laboro kiel okulisto, li ankaŭ instruis Esperanto-kurson ĉe la altlernejo Grays Harbor College. Li donacis multe da Esperanto-libroj al tiu lernejo kaj oni povis pruntepreni ilin per interbiblioteka pruntado. Tio helpis novajn lernantojn kiuj ne havis multe da mono. Ankoraŭ restas almenaŭ 13 el tiuj libroj por lokaj esperantistoj. D-ro Weiner ricevis atestilon de kompetenteco en 1970 kiu deklaris ke li sukcesis en la Advanced Examination in Esperanto. Tiu dokumento estis surskribita de Cathy Schulze, John Lewine kaj Frank Helmuth (tiama prezidanto de ELNA).

Ni vizitis D-ron Weiner en lia nuna loĝloko, Bremerton, kie li loĝas en bela domego apud la Puĝeta Fjordo: li en unu parto kaj la familio de lia filo, Jerry en alia parto. Eĉ estas spaco por la familio de la dua filo Mark kiam li vizitas el Kalifornio. Preskaŭ ĉiu muro havis kolekton de artaĵoj pentrita de lia artista edzino Elsie kiu forpasis en 2005. Li estas mirinde energia kaj ni diskutis kelkajn el niaj malnovaj Esperantaj memoroj kaj li montris al ni sian oficejon kun multaj Esperanto-libroj kaj memoraĵoj. Post bongusta tagmanĝo preparita de lia helpanto Lindsay, la suno benis nin do ni povis foti ekstere. Espereble ni povos gratuli D-ron Weiner en 2011 kiam li atingos 101!