Presita el Usona Esperantisto № 2010:5

Nomoj de juvelŝtonoj en Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01
[figure]

Kiom da nomoj de juvelŝtonoj vi scias en Esperanto? Jen instrua kvizeto kun difinoj de dek gemoj. La priskribojn sekvas indikoj pri fundamenteco (*), oficialeco (1-a aŭ 2-a Oficiala Aldono), aŭ zamenhofeco (Z) de la nomoj.

Plenigu la skatoletojn per la nomoj de la priskribitaj gemoj; legante la unuajn literojn de ĉiu nomo de supro malsupren, vi trovos avertan frazon por tiuj, kiuj tro entuziasmas pri tiaj luksaj ŝtonoj …

La solvo aperos venontnumere.

  1. ❑❑❑❑❑❑❑❑
    = violkolora gemo (*)
  2. ❑❑❑❑❑❑
    = ruĝa gemo (*)
  3. ❑❑❑❑❑❑❑❑
    = senkolora gemo (*)
  4. ❑❑❑❑❑❑
    = gemo kun diverskoloraj tavoloj (2)
  5. ❑❑❑❑❑❑❑❑❑'
    = ruĝa gem' (aŭ blua, kaze de Ŝerloko Holmso) (Z)
  6. ❑❑❑❑❑
    = blanka aŭ blua gemo kun ŝanĝkoloraj rebriloj (*)
  7. ❑❑❑❑❑❑
    = blua gemo (*)
  8. ❑❑❑❑❑❑❑
    = verdblua gemo (*)
  9. ❑❑❑❑❑
    = speco de kvarco kun diverskoloraj vejnoj (1)
  10. ❑❑❑❑❑❑❑❑
    = verda gemo (*)