Presita el Usona Esperantisto № 2010:5

Traduki nacilingvajn nomojn estas eterna defio

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

En ĉi tiu rubriko ni prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ni faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.

Por la ĉi-monata defio, ni elektis tekston el la romano Slaughterhouse-Five verkita de Kurt Vonnegut. La romano havas trajtojn de sciencfikcio, kaj niaj tradukintoj aliris la problemojn de tiu ĝenro diversmaniere. Ni dankas al TD, SN, JP, RW, and GB pro iliaj tradukprovoj. Ĉiuj tradukprovoj estis sufiĉe similaj, krom kelkaj detaloj. Tiu unueco verŝajne devenas de la lingvaĵo de la romano. Vonnegut verkas plej ofte rekte kaj klare. La lingvaĵo en la cititaj alineoj ne estas poezio, kaj tradukisto ne devas fari strangajn tordaĵojn por elturniĝi.

Ni volas atentigi ke en la provoj troviĝis tro da eraroj pri la n-finaĵo, kaj en pluraj estis diversaj aliaj gramatikaj problemoj. Nu, erari estas home, kaj ĉiu el ni eraras, sed ni konsilas ke en tia kvazaŭ “konkurso” oni zorge provlegu la tekston antaŭ ol ĝin sendi. Cetere, pri la n-finaĵo, konsciu ke ĝi funkcias laŭ reguloj, kaj oni ne uzu ĝin kie regulo ne indikas. Foje ŝajnas ke homoj simple ĵetas manplenon da n-oj sur la paĝon, kun la espero ke ili falu en la ĝustajn lokojn. Sed Esperanto, kvankam ne tute logika, tute ne uziĝas nur per hazardo.

En la romano, rolas la loĝantoj de fora planedo. En la angla, la estaĵoj de tiu planedo estas Tralfamadorians, kaj la planedo Tralfamador. Iuj tradukintoj elektis Tralfamadoro kiel la planedon kaj tial tralfamadorano kiel la loĝanton kaj tralfamadora kiel nomon de ilia lingvo. Aliaj tradukintoj komencis je Tralfamadorio kiel nomo de la planedo, do sekvas tralfamadoriano kaj tralfamadoriana lingvo. Amuze, ke mankas la -uj sufikso. Alia, zamenhofa aliro al la defio estas Tralfamadorujo, tralfamadoro, kaj tralfamadora lingvo – ĉu pli plaĉa?

La ĉefa homa rolulo nomiĝas Billy Pilgrim; traduki nacilingvajn nomojn estas eterna defio por tradukanto. Fojfoje oni trovas nomojn senŝanĝajn, en nacilingva ortografio. Por nomoj el lingvoj, kiuj ne uzas latinajn literojn, tiu aliro tamen ne funkcias, kaj eĉ latinliteraj nomoj ofte prezentas problemojn. Ĉar Billy havas duoblan l kaj y, hispanparolanto certe voĉigus la nomon malsame, ol anglaparolanto.

Bili konservas la elparolon de la angla sed ne sekvas la regulojn de Esperanto-vortfarado. Ĝi similas verbon, ne substantivon / nomon.

Tria aliro baziĝas sur la fakto, ke Bill estas karesformo de William, kies kutima Esperanta traduko estas Vilhelmo, karesforme Vilĉjo. (Iu proponis Bilĉjo, sed tio ŝajnas al ni misformo – el kiu esperanta nomo ĝi estas farita?) Sed la rezulto estas nomo, kiu apenaŭ similas la originalan. Kiun tradukon vi uzus?

Jen nia proponita traduko sinteza de la fontoteksto:

Vilĉjo ne povis legi la tralfamadoran, kompreneble, sed li povis almenaŭ vidi kiel la libroj estis aranĝitaj – en malgrandaj grupoj de simboloj apartigitaj per steloj. Vilĉjo komentis, ke la simboloj povus esti telegramoj.

“Ĝuste”, diris la voĉo.

“Ĉu vere telegramoj?”

“Ne ekzistas telegramoj sur Tralfamadorujo. Sed vi pravas, ke ĉiu grupo de simboloj estas mallonga urĝa mesaĝo, kiu priskribas situacion aŭ scenon. Ni tralfamadoroj legas ĉiujn la simbolojn samtempe, ne unu post la alia. Ne estas rilatoj inter la mesaĝoj, krom tio, ke la aŭtoro zorge elektis ilin por kune krei bildon de vivo bela kaj surpriza kaj profunda. Ekzistas nek komenco nek mezo nek fino; ne estas streĉo, moralaĵo, kialoj, rezultoj. Tio, kion ni amas en niaj libroj, estas la profundeco de multaj mirigaj momentoj viditaj samtempe.

Por la venonta defio, ni proponas revenon al poezia – moderna kaj malfacila: XAIPE: 49 de E. E. Cummings.

this is a rubbish of human rind
with a photograph
clutched in the half
of a hand and the word
love underlined

this is a girl who died in her mind
with a warm thick scream
and a keen cold groan
while the gadgets purred
and the gangsters dined

this is a deaf dumb church and blind
with an if in its soul
and a hole in its life
where the young bell tolled
and the old vine twined

this is a dog of no known kind
with one white eye
and one black eye
and the eyes of his eyes
are as lost as you’ll find

Bonan tradukadon!