Presita el Usona Esperantisto № 2010:5

La internacia aŭto

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Jen parto de raporto verkita de brazila studantino en la ĉi-jara Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉe la Universitato de Kalifornio, Sandiego. La raporto unue aperis en La NASKa Fasko, ĵurnalo de la kursaro. Se vi volas legi pli, la Fasko haveblas rete.

[figure]
La kunvojaĝantoj en la aŭto. Aparecida estas la tria de maldekstre.

Bonŝance la periodo de NASK koincidis kun la 4-a de Julio, kiu gravas en Usono, ĉar antaŭ 234 jaroj, en 1776, estis akceptita la Deklaro de Sendependeco.

Por kuncelebri, NASKanoj estis invititaj spekti piroteknikaĵojn en la vilaĝo La Jolla post la sunsubiro. Kelkaj havis aŭtojn, kaj ĝentile savis nin de la antaŭvidita, prema aŭtobusa reveno.

Survoje d-ro Katalin Kováts observis la internaciecon de nia aŭto – fenomenon, kiun nur Esperanto povas okazigi. Personoj el kvar kontinentoj, el ses landoj, el ses malsamaj naciaj lingvoj, (Meksiko, Argentino, Brazilo, Hungarujo, Israelo kaj Irano), pere de Esperanto gaje parolis kaj facile komprenis unu la alian.

Estis tiom signifa okazaĵo por nia grupo, kaj Katalin havis la ideon foti, kaj ankaŭ mi kaptis la okazon registri, ĝuste antaŭ la domo de d-ro David Jordan. Li piede kondukis nin laŭ la marbordo, en La Jolla, ĉar la aŭton oni devis lasi tie, pro amaso da homoj en la urbocentro.

La piroteknikaĵoj estis treege belaj, kaj daŭris pli-malpli 30 minutojn. D-ro Jordan afable prizorgis pri poŝlampoj por ĉiuj ni, por la malluma laŭmarborda reveno. Li ankaŭ afable regalis nin per biero, pufmaizo kaj bongustaj maizflokoj, dum ni atendadis la disiĝon de la densa trafiko, tuj post la piroteknikaĵoj.

Estis tre interesa programo, kaj por tiom kaj tiam, dankon al nia majstro d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof.