Presita el Usona Esperantisto № 2010:5

Ekzistas floroj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Verkis Natan Jonatan
Elhebreigis Ŝajo Mor

Ĉu vi vidis tian belan belecon?
Tia, kia tremis pro aŭtuna vento.
En l’ obskuron estingiĝis orkamp’
kaj ekbruligis kandelojn de scilo.

Ĉu vi vidis tian ruĝan ruĝecon?
tia, kia vokis al distancoj.
Tie antaŭe estis kampo de sango,
kiu nun iĝas kampo de papavoj.

[refreno]
Ne pluku, knabo mia!
Ekzistas floroj forpaseblaj,
Ekzistas floroj kiuj senfine
daŭras en la melodio.

Ĉu vi vidis, kio nigriĝis tie?
Ĝi estas dornkampo, mia knabo,
forlasita de l’ somer’,
kaj nun ĝi ja estas rikoltkampo.

Ĉu vi vidis, kio blankiĝis tie?
Knabo mia, ĝi estas larmkampo.
Ĝiaj larmoj iĝas ŝtonoj plorantaj,
ĝiaj ŝtonoj iĝos floroj florantaj.


Pri la fono, Ŝajo klarigas:

La kanto estas ofte uzata en memortagoj de falintaj soldatoj, nun ankaŭ por civilaj viktimoj de terorismo. La aŭtoro perdis sian filon, kiu estis juna soldato, dum milito.

Kiam temas pri verkistoj, granda, vivskua tragedio ofte varbas iliajn plej altajn kreofortojn kaj rezultigas majstroverkon kiu trafe tuŝas la animojn de multaj.

Interalie, la kanto uzas kiel gvidmotivon la temon de endanĝerigataj sovaĝfloroj – kiuj multe ekzistas en la lando kaj estas laŭleĝe protektataj kontraŭ plukado – kaj iom komparas tiujn ĉi endanĝerigatajn florojn kun falintaj soldatoj.