Presita el Usona Esperantisto № 2010:5

KER-ekzamenoj ĉe NASK!

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01
[figure]
Orda ĥaoso en la meznivela kurso de NASK. De maldekstre: Melissa DeMers, Katalin Kováts, Paŭleto Brener, Harold Goodman, Gary Anderson, Aparecida Araujo. Foto danke al Katalin Kováts.

Sandiego, Kalifornio — la 5-an de Julio okazis unuafoje en Nordameriko ekzamenoj de la prestiĝa Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en Esperanto. Ilin gvidis instruistoj Katalin Kováts kaj Duncan Charters dum longa semajnfino. Ekzameniĝis entute 13 kandidatoj el Usono, Meksiko kaj Kanado. Por pli da detaloj, vizitu Edukado.