Presita el Usona Esperantisto № 2010:4

Ĉu ekzistas “verda banko”? Kio ĝi estas?

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02

En ĉi tiu rubriko ni aperigas respondojn al viaj demandoj pri lingvo, gramatiko, kulturo, literaturo, historio, kaj iu ajn rilate Esperanton. Se vi havas demandon, nepre sendu ĝin al ni! Lastatempe oni demandis pri la ekzisto de “verda banko” en Esperantujo. Dankon al Vilĉjo Harris, Direktoro de la Centra Oficejo (CO) de Esperanto-USA, pro la klarigo.

[figure]

Ĉiu membro de UEA, kaj ĉiu organizaĵo kiu aliĝis al UEA (eĉ libroservoj kaj regionaj grupoj) aŭtomate havas konton ĉe UEA.

Ĉiu aliĝinto ricevas unikan identigan kodon, ekzemple “abcd-e”. La kodo estas ankaŭ la nomo de la konto.

Per landa peranto, oni povas sendi monon al sia aŭ alia konto, aŭ tiri monon el sia konto. La peranto por Usono estas Esperanto-USA.

Servo-kosto por sendi monon estas 5% de la sumo, maksimume $10. Tamen oni povas tiri monon el sia konto senkoste. Servo-kosto estas nulo kiam oni abonas revuon, aŭ pagas UK-kotizon, UEA-donacon, aŭ membrokotizon de UEA. Interezo estas nek ŝuldita nek gajnita.

Ekzemplo: Via konto estas “abcd-e”. Vi volas partopreni kongreson en Danujo kaj vi bezonas pagi al Dana Esperanto-Asocio (DEA) €200,00 por kotizo kaj loĝado. La konto de DEA estas “bcde-f”.

Do vi petas kurzan informon de la CO de Esperanto-USA; la Direktoro respondas, ke €200,00 egalas al $270.04, kaj la servo-pago estas $10 … do la tuta sumo pagenda estas $280.04.

Vi sendas al la CO tiun sumon (en dolaroj), kun la jena informo: la konto-kodo de DEA, via konto-kodo, kaj klarigo pri la pago. La Direktoro sendas ĝiropeton al UEA. Ambaŭ vi kaj DEA ricevas kopion de la ĝiropeto, ekzemple:

Bonvolu transpagi €200 el la konto de Esperanto-USA (elna-w) al la konto de Dana Esperanto-Asocio (bcde-f) nome de [via nomo] (abcd-e) por pagi kotizon kaj loĝkoston ĉe la dana kongreso.

DEA poste sendas al vi kvitancon rete.

Inverse, se iu en Danujo volas sendi monon al vi, vi ricevos mesaĝon pri tio, kaj la mono iros en vian konton. Vi mem devas peti al UEA transpagi sumon (en dolaroj aŭ eŭroj) el via konto al la konto de Esperanto-USA. (La CO helpas vin pri la ĝustaj frazoj, se necese.) Poste, vi petas ĉekon de la CO por la ĝusta sumo en dolaroj.

Ĝenerale, usonaj bankoj postulas grandan sumon por akcepti eksterlandajn ĉekojn, kaj eksterlandaj bankoj simile pagigas vin por akcepti usonajn ĉekojn. Pro tio, oni ofte uzas kreditkartojn por pagi trans landlimoj. Tamen, la plejparto da individuoj, kaj multaj Esperantaj organizaĵoj, ne povas akcepti pagojn per kreditkarto.

Tamen per ĉi tiu sistemo, esperantistoj povas transpagi monon ĉirkaŭ la mondo sen granda kroma kosto.