Presita el Usona Esperantisto № 2010:4

Bankeda parolado de James Ryan

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02

Jen la impona bankeda parolado, kiun prezentis al ni James Ryan, Prezidanto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Ni aperigas ĝin ĉi tie aparte por tiuj, kiuj ne povis ĉeesti la kongreson.

[figure]

Antaŭ cent jaroj, unu el la plej mirindaj homoj en la mondo venis al unu el la plej mirindaj urboj en la mondo. Ludoviko Zamenhof, kiu brave kaj genie kreis la lingvon kaj movadon de Esperanto, venis por ĉeesti la Universalan Kongreson de Esperanto ĉi tie en Vaŝingtono, ĉefurbo de lando kiu estis simbolo de libereco tiam nove elpaŝinta sur la mondan scenejon.

La alveno de Zamenhof en Vaŝingtono markis la kuniĝon de du defiantoj de skeptikismo de multaj spertuloj.

Ĉiuj ekspertoj bone sciis en la malfrua 18-a jarcento ke oni ne povas krei funkciantan demokratan respublikon en la moderna mondo, tutcerte ne en eĉ tiam sufiĉe granda lando kiel Usono.

Kiel ni kreis nian Novus Ordo Seclorum – Nova Ordo de la Epokoj – ni ankaŭ kreis tute novan ĉefurbon por ĝi, sur la kotan flankon de la Potomako, inter nordo kaj sudo – politika kaj geografia kompromiso.

Plue, niaj fondintoj decidis ke la nova ĉefurbo ne apartenu al iu ŝtato, sed estu en sia propra, aparta distrikto. Tiel ĝi apartenus al neniu, do al ĉiu.

Oni planis ĝin el nenio, sed laŭ logikaj kaj validaj principoj – artefarita urbo, oni povus diri.

Same, post cent jaroj, ĉiuj ekspertoj bone sciis ke unu homo en Bjalistoko ne povus memsole krei lingvon, ankaŭ el solidaj principoj kaj scioj, kun sukceso.

Unu el tiuj principoj estis ke la nova lingvo ne estu parto de iu sola lando, kulturo aŭ politikaro. Tiel ĝi apartenus al neniu, do al ĉiu.

Tutcerte la ekspertoj neus la eblecon ke tiu “artefarita lingvo” estu la centro de publika atento en Vaŝingtono post nur 23 jaroj, kaj, jarcenton poste, ke ĝi estu uzita kaj uzata de milionoj.

Ĉi tie, antaŭ cent jaroj, unu defianto salutis alian per parolado kiu fariĝis ne nur klasikaĵo de Esperanto, sed antaŭ ĉio trezoro al ni usonaj esperantistoj. Dum ni estis studantaj ĉi tiun juvelan lingvon, multaj ni raviĝis legi kaj lerni ĉi tiujn vortojn:

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.

Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo. Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis al vi por alporti al vi novan senton kaj novan ideon, ni venis, por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj.

Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi reale kaj vivante. Rigardu nin, aŭskultu nin, kaj konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo. Ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj, ĉar ni komprenas nin kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve balbutigi unu la alian.

Ni esperas, ke dank’ al nia laborado pli aŭ malpli frue la tuta mondo similiĝos al ni kaj fariĝos unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne apart-lingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sammoraj.

Alivorte: E Pluribus Unum. Aŭ, kiel ni nun diras en la Latina Lingvo de Demokratio, El Pluraj, Unu.

Tio estas celo pri kiu konsentas preskaŭ ĉiuj, sed kiel efektivigi ĝin estas disputata. Ĝis kiu nivelo homoj de diversaj fonoj devus enmergiĝi en la usonan kulturon, sen perdi sian identecon?

Tiu demando estas tiel aktuala kaj urĝa nun kiel antaŭ cent jaroj. Eble eĉ pli. En la tuta mondo, jes, sed speciale tiu demando frapas en ĉi tiu nia lando, la plej enmigrata lando kun la plej granda diverseco de gentoj kaj kulturoj.

La kora principo kiu gvidu la respondojn al tiu demando estu: Honori kaj reteni la trezorojn de la antaŭaj kulturoj kiujn oni posedas, kunhavigi ilin al aliaj, kaj samtempe honori la trezorojn de aliaj – sed ankaŭ esti parto de, kaj kontribui al, la tuto.

La samajn principojn oni uzu en la individua vivo – respekti sin mem, sed ankaŭ malsamajn homojn.

Oni ja povas kaj devas honori la Pluribus kaj la Unum samtempe.

Kiom longe ni homoj bezonos por lerni tiel simplan, sed komplikan, lecionon?

Ni konas lingvon kiu estas unu ilo kiu povas helpi la homaron lerni tion. De sia komenco, Esperanto estis enkorpiĝo de la spirito de E Pluribus Unum. Ĝi estas miksaĵo de pluraj lingvoj, farante unu – la unu lingvon plej bonan por antaŭenigi mondan komprenadon kaj pacon. Ĝi estas simbolo kaj rimedo de la esperata fenomeno ke el pluraj rasoj, gentoj, landoj kaj kredoj, la pluraj faras unu grandan rondon familian.

Zamenhof diris ĉi tie en 1910, ne malmodeste, sed racie, pri tiu genia lingvo: “Logika esploro de la afero montras al ni, ke lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.”

Tiurilate la mondo eble plej frape ŝanĝiĝis depost 1910. Tiam la angla estis nur kreskanta kiel estonta mondlingvo kiel Usono estis kreskanta kiel mondpotenco. Nun la angla estas atinginta potencon antaŭviditan de malmultaj antaŭ unu-du jarcentoj. Ni ĉiuj konscias kiom vaste parolata kaj uzata estas la angla.

Sed grava afero ne ŝanĝiĝis depost 1910: Esperanto estis kaj estas la plej bona internacia lingvo – tiam kaj nun! Ni ĉiuj scias kial – ĝi estas la plej facila lingvo por lerni, la plej logika, plej bela, plej utila, plej ĝuinda lingvo kun la plej aminda kaj valora spirito.

Ju pli ni montros al homoj tiujn avantaĝojn de nia lingvo, kaj se tiuj homoj honeste taksos la kvalitojn de la angla kaj Esperanto – ne laŭ eraraj supozoj ke la angla jam atingis la rangon de efika, por-ĉiama mondlingvo aŭ ke Esperanto estas nur ideo de la pasinteco, sed laŭ la meritoj de la lingvoj kiel mondaj komunikiloj – des pli mi fidas ke preskaŭ ĉiuj elektos Esperanton.

Vaŝingtono estas urbo nomita por la Patro de Nia Lando, la unua heroo de Usono, kaj ĉi tie multaj aliaj herooj faris miraklojn: Ĉi tie Lincoln savis la Union kaj ebligis la neniigon de sklaveco en Ameriko. Ĉi tie Teddy Roosevelt montris ke la registaro povas, rajtas kaj devas agi multflanke por plibonigi la nacion.

Ĉi tie Franklin Roosevelt savis nian ekonomion de ĥaoso kaj demokration de faŝismo. Ĉi tie John F. Kennedy, kies naskiĝtago estas hodiaŭ, spronis la landon al nove viglaj idealismo, patriotismo kaj agemo.

Ni scias ke Usono estas lando, kaj Vaŝingtono estas urbo, kie multaj maljustecoj tro longe daŭris. Eble plej doloriga kaj ofenda estis la longedaŭra makulo en nia historio: la segregacio de la rasoj, kiu restis nekredeble longe, kaj la subpremado de afrik-usonanoj, kiu daŭris eĉ plu.

La fitraktado de la indianoj – la originalaj amerikanoj – estas alia korrompa ekzemplo.

Ĉi tie oni konstruis templon al heroo de homaj rajtoj, kun la vortoj enĉizitaj en la mamoro: “En ĉi tiu templo, kiel en la koroj de sia popolo, por kiu li savis la Union, la memoro de Abraham Lincoln estas ensanktigejata por ĉiam.” Kiu ne emociiĝus starante antaŭ tiu figuro kaj tiuj vortoj?

Sed en 1922, kiam oni dediĉis tiun templon, nigruloj ne rajtis spekti la eventon kun la blankuloj, sed nur aparte, en apartheid.

Sed ankaŭ estis ĉe tiu sama templo kie, en 1939, nigra kantistino Marian Anderson, helpite de Eleanor Roosevelt, regalis aŭdantojn per siaj kantoj de la spirito, spitante la bigotojn kiuj ne volis ke ŝi levu sian voĉon publike, vidate kaj aŭdate de ĉiuj en nia ĉefurbo kiel simbolo de egaleco.

Kaj ankaŭ estis ĉe tiu sama templo, en 1963, kie Martin Luther King fajrigis la konscion kaj konsciencon de la mondo per siaj vortoj:

Mi havas revon, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: “Ni taksas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj.”

Mi havas revon ke miaj kvar infanoj vivos iun tagon en nacio kie ili estos juĝataj ne de la koloro de sia haŭto, sed de la enhavo de sia karaktero.

Mi havas revon ke iun tagon sur la ruĝaj montetoj de Georgio, la filoj de antaŭaj sklavoj kaj la filoj de antaŭaj sklavposedantoj povos sidiĝi kune ĉe la tablo de interfrateco.

Estos tago kiam ĉiuj infanoj de Dio povos kanti kun nova signifo, “Mia lando, estas pri vi, dolĉa lando de libereco, pri vi mi kantas. Lando kie miaj patroj mortis, lando de la fiero de la pilgrimoj, de ĉiu montoflanko, lasu liberecon sonori!”

Kiam ni faros tion – kiam ni lasos liberecon sonori de ĉiu … ni proksimigos la tagon kiam ĉiuj la gefiloj de Dio, blankaj kaj nigraj, judaj kaj nejudaj, katolikaj kaj protestantaj, povos ligi la manojn kaj kanti, en la vortoj de tiu malnova negra spiritkanto, “Finfine liberaj, finfine liberaj, danke al Dio Ĉionpova, ni estas finfine liberaj!”

Sonas eĉ pli bone en Esperanto, ĉu ne? Eble estas tiel ĉar Zamenhof jam estis parolinta tiel multajn jardekojn antaŭe. Kaj eble estas tiel ankaŭ ĉar Esperanto, la lingvo de paco, estas natura esprimilo por tiaj noblaj sentimentoj.

Tiu parolado, la murdo de Prezidanto Kennedy tiujare, kaj la senlaca laborado de progresivuloj, fine efektivigis la Leĝaron de Civilaj Rajtoj de 1964, leĝaro kiu forigis multajn maljustecojn kaj levis la vivojn de sennombraj homoj.

Ĝi ankaŭ kreis la registaran instancon kie mi laboras dumtage, kiam mi ne esperantumas: la Usonan Komisionon pri la Egaleco en Dungado, kiu gardas milionojn da homoj kontraŭ discriminacio ĉe laboro.

Vortoj gravas. Vortoj povas movi montojn. Ankaŭ niaj vortoj en nia amata lingvo povas movi montojn.

Jes, Vaŝingtono estas la urbo kie reakciuloj longe blokadis, kaj ankoraŭ blokas, bezonatajn reformojn.

Sed ĝi ankaŭ estas la urbo kie Barack Hussein Obama enĵuriĝis kiel Prezidanto de Usono – spektaklo kiun milionoj esperadis vidi en siaj vivdaŭroj, sed dubadis ke tio povus okazi. Kiel oni diris, Rosa Parks sidis por ke Martin povu stariĝi por ke Barack povu kuri. Kiel Prezidanto Obama mem diris, antaŭnelonge, lia patro ne estus rajtinta eniri restoracion en la najbarejo kie ties filo estos inaŭgurata kiel Prezidanto.

Kaj Vaŝingtono ankaŭ estas la urbo kie, finfinege, en ĉi tiu jaro 2010, post pli da jarcento da baraktado, la usona Parlamento aprobis leĝaron por ebligi ĉiun usonanon akiri asekuron por la sano.

Jen vera ekzemplo de neflankiĝanta strebado malgraŭ obstakloj kaj skeptikismo! Pasio plus pacienco estas la ŝlosiloj.

Klare, Vaŝingtono estas urbo de mirakloj! Iuj tiuj mirakloj estas kvietaj kaj longe disvolviĝantaj, kiel la kreskado de floro. Aliaj estas laŭtaj kaj dramaj. Kaj aliaj mirakloj estas de ambaŭ specoj. Ni esperantistoj plejparte devas atendi la kvietan, longedaŭran specon.

Kiel Zamenhof diris ĉi tie antaŭ cent jaroj:

Ni povas sekve labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia flanko estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko estas ankaŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento. Pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu benitan rikolton.

Alivorte, kiel li skribis aliloke:

Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboros la monton granitan … cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas … ni semas kaj semas konstante.

La temo de la ĉefurbo kiel miraklejo vere ĉirkaŭas nin hodiaŭ.

En Ĝenevo en 1906, Zamenhof diris:

Kiel la antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj ĉefa celo de niaj kongresoj.

Ni nun faras la saman multflankan kuraĝigadon en la ĉefurbo de Usono, kaj, argumenteble, la ĉefurbo de demokratio – kiel ankaŭ, kiel Zamenhof diris, ĉi-semajne, ĉefurbo de Esperantujo.

Kaj parolante pri Jeruzalemo, mi trovas signifoplena ne nur ke ni festas Esperanton en Vaŝingtono, sed ankaŭ en ĝia antaŭurbo kie ni precize kongresas, Bethesda. Ĉar tiu ĉi plaĉa urbeto estas nomita por la antikva sanigejo Bethesda en Jeruzalemo kie la Princo de Paco kuracis la paraliziton. Jen, ĉe Bethesda, miraklo de la plej sperta miraklisto en la mondo!

Ĉi tiu mondo nun suferas multajn paralizojn. Estas multaj kuraciloj por tio, kaj ni havas unu el la plej efikaj. Nun, eble Vaŝingtono – kaj ĉi tiu Bethesda – povos naski alian miraklon – ke, kiel Lincoln diris ĉe Gettysburg, ni ĉi tie redediĉos nin al la granda tasko restanta antaŭ ni.

Tiu tasko nia estas fari nian parton de Tikkun Olam, la hebrea tradicio de la riparado de la mondo: utiligi kaj disvastigi nian sanigilon Esperanto por helpi kuraci la paralizojn de la mondo – la paralizojn de diskriminacio, miskomprenado, antaŭjuĝoj, maltoleremo, milito kaj malamo inter homoj, gentoj, rasoj kaj landoj.

Kiel Zamenhof diris ĉi tie antaŭ cent jaroj:

Al tiu nia laborado, kiu celas krei iom post iom unuigitan, sekve fortigitan kaj spirite altigitan homaron, ni nun invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento.

Feliĉan datrevenon, samideanoj, kaj feliĉan estontecon por nia kara Esperanto!