Usona Esperantisto № 2010:4

Post-kongresaj pensoj

[figure]
Jed Meltzer

En la lastaj jaroj, mia esperantista vivo multe riĉiĝis pro du neforgeseblaj kongresoj: la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo (2008), kiun mi ĉeestis kiel kutima partoprenanto, kaj la Landa Kongreso en Vaŝingtono, por kiu mi servis en la Loka Kongresa Komitato. La unua sperto kondukis rekte al la dua, kaj survoje mi lernis ne nur kiel okazigi kongreson, sed pli grave, kial. Homoj venas al kongresoj por diversaj celoj, sed mi konvinkiĝis ke la ĉefa beno de kongreso por la Esperanta movado temas pri speciala grupo de partoprenantoj, kies estontajn opiniojn kaj agemon pri Esperanto ni povas profunde influi. Ili estas nek la plej spertaj nek la plej novaj al la movado. La plej spertaj daŭrigos sian sindediĉon sen nia helpo, kaj la plej novaj dependas je siaj lokaj kluboj por ellerni la lingvon kaj subteni intereson. Sed inter tiuj du ekstremoj, troviĝas tiuj kiuj jam sufiĉe interesiĝis por ĉeesti kongreson, sed eble ĝi estas la unua fojo, aŭ (en mia kazo en 2008) la unua post multjara malapero de la movado. Por tiuj, bona kongreso povas kuraĝigi ilin al nova florado de intereso kaj agemo, kaj enua sperto povas estingi apenaŭ vekiĝintan intereson.

Ĉi-jare, ni bonŝance havis grandan grupon de tiuj homoj. Danke al la senlaca laboro de junaj organizantoj en universitatoj, kaj la subvencio de la Schulze-fonduso (donacu!), ĉeestis la kongreson pli ol 15 studentoj. Ili ĉiuj jam lernis sufiĉe de la lingvo por signifoplene partopreni la kongreson, sed por multaj estis la unua fojo paroli la lingvon kun iu ajn ekster la loka klubo. Do la universitataj organizantoj plenumis duonon de la tasko, kuraĝiginte ilin veni al la kongreso, sed restis je ni, la LKK, la devo kapti la okazon. La kongreso en 2008 sukcese vekis mian internan esperantiston, kaj simile mi kredas, ke ni en 2010 sukcesis certigi ke por multaj el tiuj junuloj, la unua kongreso ne estos la fina. Mi “amikiĝis” je Vizaĝlibro kun multaj studentoj, kaj en la tagoj post la kongreso mi legis komentojn pri kiom ili ĝuis la kongreson sed volas plibonigi sian regon de la lingvo, ktp.

Kutime por mi, ju pli bona estas kongreso, des pli longe mi sentas la mankon de dormo poste. Ĉi-jare, mi bezonis preskaŭ semajnon por senti min normala. Fakte mi ne povas kulpigi la junulojn pro diboĉemo; estis ni, la “post-junuloj” en la 30-eca jaraĝo, kiuj sentis la devon distri kaj dancigi la verajn junulojn. Mi tre ĝojis vidi ke, ekster la oficialaj horoj de la kongreso, okazis senĉesa babilado kaj ludado inter la partoprenantoj. Jen la vera kerno de la kongresa etoso. Estas malfacile plani tion en la programo. Tio, kion ni povas fari, estas certigi ke ĉiu kongreso havu tiom bonan etoson, ke ĉiuj homoj volos reveni la sekvantan fojon, por daŭrigi la energion de unu kongreso al alia.

Noto: partoj de la Distra Vespero spekteblas en YouTube.