Presita el Usona Esperantisto № 2010:3

Limeriko-rubriko

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02

Ĉi-foje la limeriko de Russ Williams aludas al pli lastatempa kaj malpli fama usona filmo. Ĉu vi povas diveni la nomon? La solvo aperos en la venonta numero.

Julioj ne estas francinoj,
sed franckuirartdisciplinoj
unuan inspiras.
Do ambaŭ kuiras
francaĵojn, fojfoje kun vinoj.