Presita el Usona Esperantisto № 2010:3

Enesperantigi Shatner-on

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]

La filmfirmao Cineflix lastatempe petis helpon de Kanada Esperanto-Asocio pri traduko de dialogo en Esperanton. Ĉar la firmao situas en Toronto, la peto atingis min. Mi ne klare memoras ĉu mi volontulis aŭ ĉu mi estis elektita, sed blindigita per revoj de holivuda kariero, mi konsentis.

La firmao preparis programon pri nekonataj aŭ malmulte disvastigitaj lingvoj. Ne, ne temis pri Esperanto. La ekzamenota lingvo estis la “vojniĉa”, tiom malmulte konata ke en Esperanto ĝi ŝajnas ankoraŭ ne havi nomon – en Vikipedio troviĝas informo pri la “Voynich-manuskripto … mistera skribaĵo, kies aĝo, deveno kaj aŭtoro estas nekonataj.”

La prezentisto de la programo estos neniu alia ol nia malnova amiko William Shatner, kiu ĉefrolis en la esperantlingva filmo Incubus. Li enkondukos la ideon de malmulte konataj lingvoj parolante en Esperanto.

Shatner diros ke li lernis Esperanton en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento por la filmo en kiu li ĉefrolis. Nur tiun frazon mi devis traduki, kaj fari sondosieron, kiu estos sendita al Shatner, tiel ke li povos ekzerci sin por elparoli ĝin ĝuste. La programon elsendos History Channel verŝajne en Junio aŭ Julio.

Nu, pri unu afero mi ankoraŭ okupiĝas. Ĉu Shatner havos mian germanan akĉenton? Ĉu tio estos la komenco aŭ la fino de mia holivuda kariero?