Presita el Usona Esperantisto № 2010:3

Renkontiĝo kun … kiu?!

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]

En Aprilo, membro Keneĉjo Goldbergo havis okazon fotiĝi en Costa Mesa (proksime al Losanĝeleso) kun juda okulisto el Bjalistoko. La bonkora kuracisto diris, ke li iniciatis novan planlingvan komunumon por unuigi la popolojn “en unu grandan rondon familian …”

Kompreneble, ne temis pri Zamenhof mem, sed pri aktoro Tony Amendola – kiu ludis la rolon de Ludoviko Zamenhof en nova teatraĵo The Language Archive. (S-ro Amendola estas eble plej bone konata pro sia rolo en la televidserio Stargate SG-1.)

[figure]
Keneĉjo Goldbergo (maldekstre) kun Tony Amendola.

La teatraĵon prezentis la grupo South Coast Repertory. Por pli da informo, vidu la TTT-ejon de la teatraĵo, kiu prezentas interalie longan historion de Zamenhof kaj Esperanto.