Presita el Usona Esperantisto № 2010:3

Kurso en norda Teksaso

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]
Unua vico: Filipo kaj Beth Dorcas, Dorothy Boisseau, Chris Anderson. Dua vico: Susan Meyer, Carol Brandon, Lynne Wolf, Tom Boisseau, Jarlo Bills. Tria vico: Fred Meyer, David White, Mary Fay Marks, Ron Wolf.

Nekrokodila semajnfina kurso okazis de 19–21 Februaro kun 13 partoprenantoj ĉe la hejmo de Filipo kaj Beth Dorcas en Fort Worth, Teksaso. La Esperanto-Klubo de Norda Teksaso aŭspiciis la kurson.

Partoprenantoj plejparte restis ĉe la studdomo dum la tuta semajnfino. Viroj dormis je la unua etaĝo sur lito, sofo, faldlitoj, kaj eĉ la planko. Virinoj dormis supre sur litoj. Ili kuiris manĝojn kune sub la estrado de Susan Meyer kaj konversaciis ĉirkaŭ la manĝtablo.

La semajnfino komenciĝis kun konversacio, manĝado, kaj kantado. Kelkaj prezentis diversajn temojn aŭ gvidis grupan studadon. Ron kaj Lynne Wolf gvidis studon de vorto-listo pri la korpo kaj vestoj. Jarlo Bills gvidis studojn de simplaj verboj kaj de korelativoj. Fred Meyer kaj Beth Dorcas prezentis pri transitivaj kaj netransitivaj verboj, -ig kaj -iĝ. Oni uzis ankaŭ partojn el Mazi en Gondolando kaj Pasporto al la Tuta Mondo dum la semajnfino.

Ĉiu partoprenanto etikedis minimume kvin objektojn aŭ lokojn en la domo. Dimanĉe la grupo iris tra la domo parolante pri la etikedaj vortoj kaj finante kun plaĉa diskuto sur la balkono.