Presita el Usona Esperantisto № 2010:2

Raptorekso

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

Iu malkovris fosilian skeleton de nova dinosaŭra speco, kiu estas eta praulo de la timega tiranosaŭro. La raptorekso (latine: Raptorex kriegsteini), vivis 35 milionojn da jaroj pli frue ol ĝia posteulo, kaj havis preskaŭ egalforman korpon, kun granda kranio, forta makzelo, etaj brakoj, kaj rapidegaj kruroj. Sed kontraste al tiranosaŭro, raptorekso havis alton kaj pezon de homo. Ĝia longo estis kvarono de la tiranosaŭro kaj ĝia pezo estis centono.

Dum sia analizo de la skeleto, Paul Serene kaj lia teamo de fosiliaj sciencistoj certigis ke la skeleto ne estis tiel malgranda nur pro sia aĝo. Sinsekva kunfiksiĝo de ostoj indikis ke ĝi ne estis junulo, kaj ili konkludis ke ĝi estis preskaŭ plenkreska dinosaŭro. Sed ĝia simileco al tiranosaŭro je tiu eta grandeco mirigis ilin.

Neniu alia besto ĝis nun trovita havis formon adapteblan al tiu grandega kresko. Dum la sama erao de la raptorekso, prauloj de aliaj konataj dinosaŭroj estis same malgrandaj. Sed ili ne havis la samajn formojn de siaj posteuloj. Ekzemple, la praulo de la triceratopo marŝis per du piedoj anstataŭ kvar, kaj ankoraŭ ne havis kornojn nek krispon. Do estis tuta surprizo al la fako ke la grandega tiranosaŭro evoluis de la eta raptorekso sen multaj rimarkindaj ŝanĝiĝoj.

Pro ĝia malkovro, venas klarigoj al kelkaj antaŭe nesolvitaj demandoj pri la tiranosaŭro. Ŝajnis strange ke ĝiaj kruroj estis pli adaptitaj al kurado ol tiagranda besto povus utiligi. Nun estas evidente ke tio estas nur restaĵo de la raptorekso. La nova speco donas al sciencistoj oportunon reanalizi antaŭajn supozojn pri la tiranosaŭro kaj aliaj dinosaŭroj.

Henry Kriegstein, kiu origine aĉetis la skeleton de privata vendanto, konsentis donaci la fosilion al la scienca fako. Pro ĝia kontraŭleĝa elfosiĝo, oni planas reporti ĝin al Mongolujo, de kie ĝi venis.