Presita el Usona Esperantisto № 2010:2

Mi ne havus alian landon

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]
Israela poŝtmarko omaĝe al Ehud Manor.

אין לי ארץ אחרת

Verkis Ehud Manor
Elhebreigis Ŝajo Mor

Mi ne havus alian landon
eĉ se mia tero bruliĝus.
Nur hebrea vorto penetras
tra korarteriojn
al mia animo.
Kun dolora korpo –
kun malsata koro
ĉi tie estas mia hejmo.

Mi ne silentos,
ĉar mia lando ŝanĝis sian vizaĝon.
Mi ne rezignos ŝin
Mi memorigos ŝin
kaj mi kantos en ŝiajn orelojn,
ĝis ŝi malfermos siajn okulojn.

Mi ne havas alian landon
ĝis ŝi renovigos siajn analojn
ĝis ŝi malfermos siajn okulojn.


Ehud Manor (1941–2005) estis fama israela kantverkisto, tradukisto, kaj konata pro sia laboro en televido kaj radio.

Pri la fono de la kanto, Ŝajo skribas:

“Ĝi estas ofte dissendata per multaj radiostacioj ĝuste sekve de krizeventoj. Tial ŝajnas al mi ke, en la animo de multaj el miaj (eks)patrujanoj, tiu, ĉefe la unua strofo, povas esti kvazaŭ neoficiala himno, uzata por rekonfirmi nian unu-nuran apartenecon al nia lando-socio-ŝtato.”

“Strange, ke en tiu ĉi patriotisma kanto, la dua strofo jam aludas al iom da kritiko pri la sama objekto de ununura aparteneco. Eksplicite ĝi kuraĝigas la kantanton aktive kaj daŭre aktiviĝi. Eĉ, implicite, lukti por korekti erarojn; Eble por rektigi iom perditan evoluvojon.”