Presita el Usona Esperantisto № 2010:2

Se ne UK … kial ne AK?

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02

Ĉar usonanoj oficiale ne rajtas partopreni en la ĉi-jara UK, eble indas pripensi vojaĝon al la 6-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Mongolujo je 19–23 Junio en Ulanbatoro.

Mongolujo estas sufiĉe ekzotika lando por usonanoj, kaj tiu ĉi estas la unua fojo en la historio de Esperanto-movado ke tie okazas internacia Esperanto-kongreso. Multajn informojn pri Mongolujo vi povas trovi en Esperanto ĉe la TTT-ejo mongolio.info, kaj ankaŭ ligojn al informoj pri la kongreso. Por pliaj informoj, demandoj, ktp, ekzistas la retadreso ak2010@esperanto.mn.

Mi ĝojas kalkuli inter miaj amikoj kelkajn mongolojn, plejparte esperantistajn. Mi tre bedaŭras ke mi mem ne povos iri al Mongolujo ĉi-jare, sed mi deziras instigi laŭeble multajn esperantistojn partopreni en la kongreso. Ĝi certe estos sperto ne forgesebla, kaj se miaj amikoj estas ekzemplaj, la homoj tie estas tre amikindaj. Unu el miaj ekskolegoj el Japanujo ofte estas en Ulanbatoro ĉi-jare kaj lastjare por helpi pri la organizado de la kongreso.