Presita el Usona Esperantisto № 2010:2

Ĉu partopreni en la 95-a UK aŭ ne?

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]

Kiel usona vojaĝ-agento, mi ne rajtas pagi por vi monon uzotan en nia granda, forta “malamiko”, Kubo. Tamen, mi povus kaj certe rajtas doni al vi informon pri tiu ĉi grava por ni internacia konferenco:

  1. Vi povas aliĝi pere de UEA – eĉ se vi persone ne povas iri – por subteni nian internacian movadon. Vi povas aliĝi per la reto, aŭ mi volonte sendos al vi paperan aliĝilon.

  2. Vi devas posedi pasporton validan por almenaŭ 6 monatoj post alveno en la lando.

  3. Niaj meksikaj kaj kanadaj amikoj provizos helpon partopreni kun ili en ne-usonaj flugoj, en antaŭ- kaj post- kongresoj kaj eĉ hotelo kiujn ili mendos por ni kiu ne rajtas mendi.

  4. Ekzemple: “Survoje al UK” – Meksiko D.F. 3 noktoj

    • Inter 7–10 Julio, por tiuj kiuj partoprenos en ILEI aŭ antaŭkongreso, AŬ …

    • Inter 14-17 Julio, por iri al la komenco de la UK

  5. Antaŭkongreso – Rondvojaĝe el Havano al Baracoa kie Kristoforo Kolumbo alteriĝis en 1492

  6. Bela, komforta hotelo en Havano

  7. Kolonia Cirklo de Meksiko DF al Guanajuato, San Miguel de Allende, Patzkuaro, Morelia, Toluka

Se vi volas havi detalojn pri iu parto de iliaj planoj, mi sendos al vi detalojn.

Vi devas kompreni ke E-USA petis permeson, kiel organizo, partopreni la UK-on, sed la burokratoj kiuj funkciis dum la periodo de la Bush-jaroj ankoraŭ laboras en tiu fako. Ĝis nun la Obama-administracio ne havis tempon aŭ emon atenti tiun malmoralan kaj tute eksmodan metodon protekti nin kontraŭ teroristoj. Se vi sekvis la aferojn dum la jaroj, vi scias ke miloj da usonanoj vojaĝos tien ĉiujare, kontraŭleĝe, por pli bona malmultekosta san-sistemo, por ĝui la muzikon, aŭ nur por bonege turismi. Nur la organizoj kiuj aranĝis la vojaĝojn suferis finance. Pro la fakto, ke mi kaj la plejparto de la mondo opinias ke la reguloj de nia registaro estas tute stultaj kaj malmoralaj, niaj samideanoj en Meksiko kaj Kanado volas helpi nin havigi sufiĉe da informo por decidi ĉu ni mem volas iri.

Se vi volas konsideri partoprenadon, sendu al mi per poŝto bonan kopion de la unuaj 2 paĝoj (kun via foto) de via pasporto – kaj peton pri informo. Tio tute ne signifas ke vi decidu iri aŭ ne. Eble vi nur volas scii, kion vi maltrafos.

Samideane via,

Lusi Harmon
Komisiito pri Vojaĝ-aferoj