Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Limeriko-rubriko

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03

Russ Williams lastatempe verkis por ni fasketon de ĉarmaj limeriko-enigmoj. Ĉiu limeriko aludas al klasika usona filmo. Jen du el ili: ĉu vi povas diveni la filmojn?

Virino tre bela kaj sveda
kaj viro kun fum’ cigareda
piana ludisto
nazia rezisto
finfine ŝi estas tre ceda.

Lin tedas la vivo vilaĝa.
Lin tentas do revo vojaĝa.
Rezigno pri celo,
savanta anĝelo,
edzino kaj ama kaj saĝa.

Solvoj aperos en la venonta numero.