Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Kion mi ŝatas

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03

Foje mi klopodas aperigi en la bulteno freŝajn tradukojn fare de alilandanoj kiuj enesperantigas verkojn nacilingvajn. Ljubov Vondroušková estas rusino kiu edziniĝis kaj vivas en Ĉeĥujo, sed daŭre verkas en la rusa. La talenta ĉeĥa tradukisto Jaroslav Krolupper dividas kun ni la jenan poemon el ŝia verkaro. —Red.

verkis Ljubov Vondroušková
elrusigis Jaroslav Krolupper

Ĉion en la mondo mi ja ŝatas:
Kaj kvieton, kaj de ŝtorm’ tondradon,
Fulmobrilojn, kiuj nin ĉi gvatas,
Stelojn, lumigantajn esplanadon …
De matenaj sonoj bataleto
Sin diskrete en sonĝad’ reflektas.
Dume la printempo el branĉetoj
La smeraldajn haroligojn plektas …
Jen: Naskiĝas de florad’ koloroj,
Laŭtan solon kantas kovkokino
Kaj siringa dolĉa bonodoro
Vestas laŭbon per florkrinolino …
Ĉion ĉi mi ŝatas … Kaj ne sonĝas
En novjara nokto kaj Kristnasko –
La terura manĝemulo ronĝas
Senkompate tempon tuj post nasko.