Usona Esperantisto № 2010:1

ARE sukcese arigis

[figure]
Sherri Wales kaj Tor Kinlok esploras padojn apud la gastejo.

En Oktobro okazis la 16-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto ĉe Lake George en Novjorkio. Kunvenis iom pli ol kvindek samideanoj el la nordoriento, iom pli da homoj el Usono ol el Kanado. (Ni gajnis en la konkurso!) Estis bela semajnfino por kunveni kun malnovaj amikoj kaj ekkoni novajn.

Pli ol kvarono de la partoprenantoj estis novuloj. Venis kvin studentoj de Hampshire College en Amherst, Masaĉuseco. Inter la partoprenantoj estis ankaŭ Esther Schor, profesorino de Princeton kiu verkas libron pri la Esperanto-movado, novaj estraranoj de E-USA Julie Winberg kaj Tor Kinlok, kaj Jakobo Schwartz, estro de la kandidatiga komitato.

Okazis kelkaj elstaraj prelegoj. Francisko Lorrain prelegis pri Latino kaj Esperanto kiel internaciaj lingvoj. (Ĉu vi scias, kiuj aliaj lingvo-nomoj finiĝas per -o?) Ron Glossop prelegis pri siaj aventuroj en Ĉinujo. Nijl Blonstein parolis pri konferenco por ne-registaraj organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj. Argilo Smith prelegis pri ĉifroscienco. La plej interesa prelego estis tiu de Tomaso Alexander, kiu traktis la pakuan lingvon – kreita lingvo de simi-homoj en televida programo “Lando de la Perditoj”, kiu aperis en la 1970-aj jaroj.

Dum la unua vespero, Steve Brewer kaj Hoss Firooznia gvidis mallongan enkondukon al nudokula astronomio. Oni vidis Jupiteron kaj plurajn aŭtunajn konstelaciojn – kaj pro manko de urba lamplumo, eblis klare vidi ankaŭ la Laktan Vojon. Poste ni longe kantis kaj rakontis ĉirkaŭ fajro.

Okazis ankaŭ la kutimaj eventoj: literatura horo por priskribi interesajn kaj aĉetindajn librojn; oratora horo por tiuj, kiuj volis prelegi mallonge por ekzerci sin al parolkapablo; amikeca vespero por ekkoni unu la alian; kaj kultura vespero por muziko, deklamado, kaj ĉi-specaj amuzaĵoj. Por mi la plej ŝatata estis la “krokodilanta ĵonglisto” de Tomaso, kiu blasfemetis en la angla kiam ajn li fuŝis la ĵongladon. La senlacigeblaj Normando Fleury kaj Zdravka Metz laboris multe por okazigi ĉion, interalie gvidante botanikan ekskurson al apuda montopinto (vidu kovrilfoton).

Kompreneble, la plej gravaj momentoj estis tiuj, kiam oni babilis kaj vere interkonatiĝis kun la aliaj partoprenantoj.

Bedaŭrinde mi devis mistrafi la lastan tagon kaj foriris antaŭ la sunleviĝo lundon matene. Dum mi veturis suden, mi vidis la leviĝon de Venuso kaj Merkuro kaj, finfine, la suno, super la montoj kaj arbaroj. Plua bela tago en Esperantujo.