Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

Kio estas it?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

En ĉi tiu rubriko ni prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ni faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.

Ni ricevis plurajn tradukproponojn por nia lasta defio. Koran dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis — SN, WFO, GB, EJL, Edsal-lo, SM, kaj JC. Ŝajnis, ke prozo el la 17-a kaj 18-a jarcentoj estas pli populara temo, ol moderna poezio!

La proponita teksto estas la unua alineo (frazo) de A Tale of Two Cities, verkita de Charles Dickens. Preskaŭ ĉiu lernejano konas la enkondukajn vortojn, kiuj fariĝis kvazaŭ proverbaj en la angla: It was the best of times, it was the worst of times.

Sed kio estas it? Verŝajne ĝi estas malmultsignifa vorto, kiu ĉeestas ĉefe por helpi al la angla gramatiko. Ĝi tamen malhelpas al la Esperanta gramatiko, kiu ne ŝatas tiajn sensignifajn it-ojn. Vidu frazojn kiel Pluvas = It is raining. Feliĉe neniuj el niaj tradukintoj skribis Ĝi estis la plej bona …. Ni trovis plej ofte Estis la plej bona. GB proponis: Elstaris tiu tempo dum SM skribis Temis pri la plej bona periodo. La elturniĝo Estis la plej bona estas sufiĉe bona, aparte rilate la temon kaj pravigebla per pluraj ekzempoj el la Tekstaro de Esperanto, kiu montras frazojn kiel Estis la mateno post dancado (Fundamenta Krestomatio) kaj Estis la dua tago de la monatkomenco (Malnova Testamento). La plejmulto ankaŭ elektis redoni the best of times kaj the worst of times uzante plej, aparte taŭga, ĉar la alineo finiĝas per mencio de la supera grado de komparo.

Preskaŭ ĉiu tamen elektis apartan vojon por it was the age of wisdom, it was the age of foolishness. Ni legis diverse pri la jararo de saĝeco, la erao de saĝeco, kaj la (jar)aĝo de saĝo. Malgraǔ la rimo de la lasta, ĝi ne estas pravigebla per PIV (“aĝo ĝenerale daŭras 5—6 milionojn da jaroj”). Epoko, erao, kaj jararo estas pravaj, sed epoko ŝajnas al ni plej bona.

La alineon karakterizas kelkaj ĉeftrajtoj: paraleleco en frazoj, kontrasto nur en unu/du vortoj, ripetado de la parto It was. Tiaj trajtoj ofte estas mallaŭdindaj — en kutima verkado, oni volas variigi la vort-elekton, miksi la frazojn. La alineo de Dickens pli similas al retoriko, ol beletro. Tamen la alineo estas tre sukcesa kaj memorinda, verŝajne pro tiuj ĉi evitindaj trajtoj.

La plejmulto de niaj tradukintoj redonis la ripetadon de It was per uzado de Estis. Unu tamen ŝanĝis la ĉefverbon de esti al temi kaj jeni, aldonis foje jes ja — ĉio ŝajne por variigi la vortofluon. Kvankam tio estas ofte saĝa elekto, ĉi tie ŝajnas malĝusta kaj malfidela.

Pro la ripetado kaj paraleleco la alineo prezentas kvazaŭ perfektan okazon eluzi la mal- prefikson, sed preskaŭ ĉiuj el niaj tradukintoj elektis ne fari tion. Kiel parojn ni trovis kredado / kredomanko, Lumo / Tenebro, espero / senespero, saĝeco / stulteco. Eĉ tiuj, kiuj uzis mal- ofte aldonis sufikson por iomete variigi la vortelekton: saĝo / malsaĝeco, kredo / malkredado, kredo / malkredemo. Estas interese — la sufiksoj ŝajne ludis neniun rolon, krom variigi la ritmon de la traduko. Kiel pravigi saĝo en unu frazo kaj (mal)saĝeco en paralela frazo? Sed pri mal-, Dickens mem variigis sian vortelekton; li verkis belief / incredulity, ne belief / unbelief. Ĉu pli ofta uzado de mal- enuigus la leganton, aŭ ĉu ĝi plifortigus la senton de kontrasto, kiu tiom gravas en tiu ĉi alineo? Malfacila demando, kaj ni lasos respondi la tradukinton.

Estis interese, kiel oni tradukis some of its noisiest authorities. Noisiest: bruemaj, bruegaj, bruigaj, voĉemaj, bruaj … sed neniu elektis laŭtaj. Authorities: aŭtoritatoj, spertuloj, aŭtoritatuloj, eĉ erare aŭtorituloj. Nur unu elektis la tre bonan vorton en Esperanto, instancoj.

Kaj kion pensi pri in the superlative degree of comparison only? La plejmulto tradukis laŭvorte, en la superlativa grado de kompar(aci)o. Sed ĉu redono de la vortoj nepre estas bona traduko de la senco? Kiel vi mem tradukus ĉi tiun frazeron?

Ni proponas ĉi tie sintezan tradukon, kiu sekvas la ekstreman modelon de mal- uzado. Ni proponas ĝin ne kiel la nuran solvon al la defio, sed kiel pensinstigon. Por la lasta frazo, ni aŭdacas verki alternativan solvon, kiu estas malpli fidela, ol la ofte proponata “superlativa grado de komparo,” sed kiu laŭ ni faras la frazon multe pli komprenebla:

Estis la plej bona el tempoj, la plej malbona el tempoj; estis la periodo de saĝo, la periodo de malsaĝo; estis la epoko de kredo, la epoko de malkredo; estis la sezono de Lumo, la sezono de Mallumo, la printempo de l’ espero, la vintro de l’ malespero. Ĉion ni havis antaŭ ni, nenion ni havis antaŭ ni, ni ĉiuj iris rekte Ĉielen, ni ĉiuj iris rekte malen — mallonge, tiu tempo similis la nunan tempon tiom, ke ankaŭ tiam kelkaj el la plej laŭtaj instancoj insistis ke oni agnosku ĝin, ĉu bone, ĉu malbone, kiel “plejan” kompare al ĉiuj aliaj.

Por la sekva defio, ni proponas tekston el Of Mice and Men, verkita de John Steinbeck (1902-1968). La citita teksto venas el frua interparolo inter George kaj lia kunulo Lenny.

Guys like us, that work on ranches, are the loneliest guys in the world. They got no family. They don’t belong no place. They come to a ranch an’ work up a stake and then they go inta town and blow their stake, and the first thing you know they’re poundin’ their tail on some other ranch. They ain’t got nothing to look ahead to. … With us, it ain’t like that. We got a future. We got somebody to talk to that gives a damn about us …