Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

Nord-okcidenta renkontiĝo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

De la 11-a ĝis la 13-a de Septembro, la urbeto de Sidney sur la insulo Viktorio bonvenigis ĉirkaŭ 20 Esperanto-parolantojn el Brita Kolombio, Kalgario kaj la ŝtato Vaŝingtonio kaŭze de NOREK (Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco). Sekvante temon por 2009 de la Unuiĝinta Naciaro “Internacia jaro de astronomio,” la partoprenantoj lernis multon pri niaj foraj ĉirkaŭaĵoj. Paul Hopkins prelegis pri la originoj de astronomio kaj Ralph Gonyea donis detalojn pri la planedo Marso. Olga DuTemple prezentis la vivon de frua dana astronomo Tycho Brahe. Ŝi ankaŭ klarigis la diferencojn en mondaj numeralaj sistemoj kiam oni parolas pri la “astronomiaj sumoj” malgajnitaj en la borso lastafoje. Tio kion ni nomas trillion en Usono estas billion en la brita-germana sistemo kaj duiliono en Esperanto.

Aliaj prezentoj temis pri NASK, la lingva programo Eurotalk, Lingvolanĉilo (Springboard to Languages) kaj planoj rilate la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Wally DuTemple menciis planojn festi tiun gravan daton kaj la reaktivadon de la UEA oficejo ĉe la UN-konstruaĵo en Novjorko. Esperantic Studies Foundation helpos financi la akcepton kiu espereble allogos intereson inter la multaj homoj kiuj laboras aŭ vizitas tie.

Taŭga ekskurso dum la kunveno estis vizito al la apuda observatorio Herzberg Institute of Astrophysics, kiu ankaŭ festas la Jaron de Astronomio per malfermo de siaj konstruaĵoj al la publiko. Vizitantoj povis informiĝi pri la plej lastaj agadoj, inventaĵoj, kaj konstruaĵoj kiuj helpas la popolon pli bone koni sian lokon en la universo. Dimanĉon, post la oficiala fermo, tiuj, kiuj havis tempon vizitis la akvarion Shaw Ocean Discovery Centre, kiu montras tute alian mondon.

Laŭ la kutimo de NOREK, la venonta kunveno okazos ie en nord-okcidenta Usono.