Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

Vojaĝu ekstergalaksie

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

Ĉu vi rimarkas kiel la aŭtunaj noktoj pli kaj pli longiĝas de tago al tago? Ni jam legis pri la ekliptiko – la ĉiela zono tra kiu la suno ŝajnas iri dum nia ĉiujara orbito de ĝi. La akso de la Tero tamen kliniĝas relative al la ekliptiko, do la suna vojo estas iom oblikva: printempe ĝi altiĝas kaj tagoj longiĝas, kaj aŭtune la fenomeno inversiĝas.

Astronomiistoj nomas la mezon de tiu sezona vagado ekvinokso – ĝi estas la dato kiam tago kaj nokto estas egale longaj. La aŭtuna ekvinokso jam okazis la 22-an de Septembro, kaj nun alproksimiĝas nia vintra solstico – la dato kiam la suno atingas la plej malaltan punkton en la ekliptiko.

[figure]

Tra multaj partoj de Usono, la plilongiĝantaj noktoj kaj klara, malvarmeta aero de aŭtuno prezentas bonajn okazojn por ĝui la noktan ĉielon. Hela kaj facile trovebla Jupitero ankoraŭ regas la sudan ĉielon ekde sunsubiro ĝis noktomezo, kiam Marso leviĝas en la oriento. Saturno sekvas frumatene, kaj finfine brila Venuso apenaŭ videblas en la matena krepusko. La luno pariĝas je malpli ol dek gradoj (proks. unu “manlarĝo”) kun Jupitero la 26-an de Oktobro, kun Marso la 9-an de Novembro, kun Saturno la 12-an de Novembro, kaj denove kun Jupitero la 23-an de Novembro.

Dum someraj vesperoj la suda ĉielo prezentis al ni la steloriĉan kernon de nia spirala galaksio, kaj ankaŭ la palan, nebulan strion formitan de ties “brakoj”. Dum aŭtunaj vesperoj la galaksia centro nun ŝajnas sinki sub la okcidentan horizonton, trenante malantaŭ si vidaĵon relative malhelan kaj malplenan – almenaŭ unuavide. Rigardante suden, ni nun vidas la spacon ekster la disko de la Lakta Vojo, kun ĝia relativa manko de proksimaj steloj helaj. Do nun estas bona tempo turni la atenton al la malpli pompaj juveloj: la malhelaj nebulozoj, galaksioj, kaj stelamasoj ekster nia kosma “najbarejo”.

[figure]
Longdaŭra ekspono de la Andromeda Galaksio,
kiu situas pli ol 2 000 000 lumjarojn for.

Unu el la plej famaj el tiuj vidindaĵoj situas en la konstelacio Andromedo, kies nomo venas de princino en la helena mitologio. Bedaŭrinde la konstelacio mem ne estas aparte elstara, sed feliĉe helpas nin giganta, fluganta ĉevalo!

Pegazo estas alia fama nomo el mitologio; ĝi apartenas al flugilhava besto bone konata eĉ hodiaŭ. La konstelacio de Pegazo ne vere havas la aspekton de ĉevalo – fluganta aŭ ne – sed meze de ĝi troveblas facile rekonebla formo: la “granda kvadrato”. La kvar steloj de la kvadrato ne estas aparte helaj, sed inter ili etendiĝas relative senstela, malhela regiono. En Oktobro kaj Novembro la kvadrato troveblas en la suda ĉielo, proksimume meze inter horizonto kaj zenito. Se oni etendas la brakon rekte antaŭ si, la grandeco de la kvadrato estas proksimume unu “manlarĝo” inter la flankoj.

[figure]
Bildigo de Pegazo sur arĝenta monero farita antaŭ proksimume 2 300 jaroj.

De la supra, maldekstra angulo etendiĝas oblikve la steloj de Andromedo. La du plej helaj estas Alferac kaj Mirak, nomoj kiuj venas nerekte al ni de la antikvaj arabaj astronomiistoj. Kvankam helaj astroj ofte havas historiajn nomojn, sciencistoj nomas ilin ankaŭ per grekaj literoj ordigitaj laŭ ŝajna helo. Do la plej hela stelo en konstelacio (ĉi-kaze, Alferac) fariĝas Alfo (α), la dua plej hela fariĝas Beto (β) ktp.

Se oni sekvas linion inter β kaj μ (Muo), oni atingos palan, nebulan makuleton. (Multe helpas binoklo kaj klara ĉielo for de urbaj lampoj.) Longdaŭraj eksponoj de tiu makulo malkaŝas spiralan galaksion, iel similan al nia propra Lakta Vojo. En la jaro 1923 la usona astronomiisto Edwin Hubble konstatis, ke la Andromeda Galaksio situas pli ol du milionojn da lumjaroj for; ĝi estas la plej malproksima objekto videbla per nura homa okulo.

[figure]

Se vi havas okazon, nepre provu ekvidi ĝin. Kaj dum vi rigardas, memoru ke la lumo, kiu nun atingas viajn okulojn, ekiris laŭ sia vojo kiam la unuaj membroj de nia biologia genro Homo aperis sur la Tero!