Presita el Usona Esperantisto № 2009:4

Soneto de Alma; Amikoj en la mizero

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-04

Responde al nia peto por fremdlingvaj tradukoj, niaj kolegoj ĉe la redakcio de la Dana Esperanto Asocio proponis al ni multajn. Jen nur du – ambaŭ el la 19-a jarcento. Multan dankon al s-roj Jens Stengaard Larsen kaj Lars Kromann pro ilia afabla helpo. Por legi pliajn tradukojn de danaj klasikaĵoj, vizitu la retejon http://heredodana.dk.

Soneto de Alma

Verkis Frederik Paludan-Müller
Tradukis H. E. Jensen

Al mi vi kaŭzis strangan penskombinon.
Vi min demandis: kiel fartus mi,
se novajn pensojn nun ekhavus vi
kaj trovus al vi novan fianĉinon,
se via kor’ ne ŝatus pli da vinon
de l’ amo – refreŝiga estas ĝi!
kaj antaŭ la edeno starus mi
kaj vidus de l’ feliĉo nun la finon.

Aĥ, se dolore venus la deklaro,
se, kiel sago kun siblanta sono
en mia brusto trafus min la sort’,

mi certe fartus kiel violono:
rompita donas ĝi – post la riparo –
pli belan tonon – kun malpli da fort’.

Amikoj en la mizero

Verkis Steen Steensen Blicher
Tradukis H. E. Jensen

En rosobrila matena horo
en la herbejo sidis leporo.
Kaj ne ĝi pensis pri danĝero,
ĝi estis en amika sfero
de bravaj bovoj kaj ĉevaloj,
kaj ĉiuj laŭ diversaj skaloj
salutis ĝin, kaj la kaprinoj
kaj ŝafoj jesis per kapklinoj,
kaj tute prave – vere la lepor’
kun sia gaja, pia bonhumor’
nun ĝuis rekompence belan laŭdon
pro siaj virtoj tiun ĵaŭdon.

Subite pafoj, krioj sonas,
bojado, kiujn ĉiu konas!
Rapide la leporo fuĝas
al la cevalo, kiu kuŝas:
“Ho, helpu min, mi petas vin!”
ĝi krias, “kara, portu min
for de la loko nur distancon,
la hundoj perdas do la ŝancon!”
“Mi tre bedaŭras vian faton –
al vi mi sentas nur kompaton”,
respondas la ĉeval’, “cetere
mi certe scias, ke vi vere
tre grandan amikaron havas,
la vivon vian ĝi volonte savas.”

Nun al virbovo la leporo
sin turnas. Sed en ĝia koro
troviĝas nur ĉagrena pento
pro lasta la amika sento!

Al kapro nun la besto kuras,
sed li kun granda ĝemo ĵuras:
Li en la kor’ doloron sentas,
sed sian mastron ne ofendas.
Kaj lia mastro la ĉasisto estas –
pro tio li pasiva restas.

Kun malespero en la koro
al pia ŝafo iras la leporo.
“Rifuzas ĉiuj!” nur la ŝafo diras,
“pri la kialo mi profunde miras!
pro certa kaŭzo ili ne vin savas,
kaj mi la saman kaŭzon havas.”

Pri helpo la bovinon nun ĝi petas.
Sed la bovin’ la jenajn vortojn ĵetas
al la leporo: “Kara, mia koro
al vi rifuzas kun doloro!
Pro via sorto sentas mi malĝojon –
sed iam iros ni la saman vojon –
ni mortos ĉiuj pro mortigaj vundoj!
Adiaŭ, kara mia! – Jen la hundoj!”