Presita el Usona Esperantisto № 2009:4

Elstare imagoplena verko

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-04
[figure]

Ne ofte estas eldonataj libroj tiom altkvalitaj, kiom Marvirinstrato, en kiu ajn lingvo; mi tre feliĉas pro tio, ke Tim Westover verkis ĝin en Esperanto, donante al mi ne nur la plezuron legi ĝin sed ankaŭ la ĝuan sperton recenzi ĝin.

Trajto kiu tre plaĉas al mi estas tio, ke la libro ne havas la kutiman aspekton de novelaro, kies enhavoj estas tute hazardaj kaj neligitaj. Dum mi legis, mi sentis ke la rakontoj okazis en bela, vivanta mondo kreita de le aŭtora menso – aŭ pli precize, en du mondoj.

Marvirinstrato enhavas dek ok rakontojn, reklamojn, kaj fabelojn. La unuaj dek kvin ŝajnas al mi – studanto pri hispanlingva literaturo – similaj al la fama ĝenro “Magia Realismo”. Multaj okazas en stranga(j) urbo(j), kaj eksterordinaruloj ĉefrolas en preskaŭ ĉiuj. Fininte la dekkvinan novelon, mi sentis kvazaŭ mi ĵus legis aron de artefaritaĵoj kiu magie aŭ sciencfikcie venis el paralela mondo kie ekzistas mirakloj – kaj kie almenaŭ unu mondoparto parolas Esperanton. Kvan-kam la aŭtoro mencias nenion — vere, li eĉ ne mencias ĉu oni parolas Esperanton — li ludas kun la legantaro kaj lasas ke oni supozu. Mi ŝatus legi la opinojn de aliaj legantoj.

Ankaŭ la lastaj tri noveloj ŝajnas formi integran tuton; ili estas pli realismaj, ne temas pri magiaj eventoj nek urboj kie oni (ŝajne) parolas nian lingvon. La unua temas pri sperto de fremdulo, verŝajne esperantisto, en la suda regiono de Usono. Same kiel la aŭtoro, mi loĝis en tiu regiono dum jaroj kvankam mi ne estas sudulo, kaj mi povas ĵuri, ke li bone kaptis kiom rava kaj neordinara ĝi vere estas.

La finaj noveloj pritraktas nian karan Esperanto-movadon, ne tre pie tamen des pli amuze. Unu temas pri la heredaĵo de riĉa sentaŭgulo kiu mortas tuj post fasciniĝi pri samideanino; la alia, pri disputoj kiuj leviĝas post malkovro de verkaro de nekonata esperantisto.

Ĉi tiu imagoplena libro meritas lokon en la libraro de ĉiu legema usona esperantisto. Laŭ mia vidpunkto, ĝi estas bona ne nur kompare kun la klasikaĵoj de la Esperanto-literaturo; se ĝi estus verkita en nacia lingvo, multaj kritikistoj taksus ĝin vere elstara. Aĉetu ĝin nun kaj, post jaroj, vi povos montri al novbakitaj esperantistoj (kiuj sendube devos legi ĝin dum NASK) ke vi aĉetis dum ĝi estis ankoraŭ varma de la unua presado.

Marvirinstrato. Originalaj Noveloj en Esperanto. Tim Westover. (Literaturo.net, 2009. 209 pĝ.) Por pliaj detaloj, vizitu la retejon de la libro.