Presita el Usona Esperantisto № 2009:2

Hajkoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19

en somera herbej’
rustimunaj ŝtalmusoj
brilaj ter-steloj

somerbruna herb’
ŝiras nebulfluon
ni kunvenas ĉe krest’

en somerkampo
beroj kaj ruĝaj lipoj
flustras amon

Venas printempo
sen vi. Ho por vidi vin
lastaŭtune.

silentas morne
dum flustre paŝas amo
sur mont’ dormanta

la land’ mansvingas
ĝise al pasanta viv’
grilo kantas plu

ŝtorm’ fulmas nokte
frida mur’ konvenas nun
en karcerinsul’

eŭkaliptodor’
antikva reĝ’ kvieta
en juna urbo

hundeto skrapas
ĝoje ĉiudirekten
krom siaflaken

idon prenas kat’
frue el malalta nest’
kroma viv’ atend’s

ĝi vekas malfrue
post meznokta drinkado
ĉi unua sonĝ’

strabrigardante
helianto riproĉas
ĉu mi vekiĝu?

jam al fino
de tro mallonga jaro
foliblovilo

friska groto
tondra ondado
mi estas kun ci