Presita el Usona Esperantisto № 2009:1

Duone granda, sed duoble dika

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-20

Kio okazis al la bulteno?!

Kiel vi jam sendube rimarkas, la paĝoj estas malpli altaj kaj larĝaj ol kutime. Efektive, ni nun uzas la internacian formaton A5 anstataŭ la kutiman nordamerikan Letter. La kialoj estas multaj (kaj burokrate tedaj) sed ĉefe temas pri pli facila presado kaj sendado: ekzemple, afranki tiun ĉi malgrandan formaton estas multe malpli koste ol afranki la pli grandan, eĉ se la pezo multobliĝus.

Kaj kiel vi ankaŭ sendube rimarkas, la bulteno nun multe pli dikas – simile al multaj el ni post la feriaj festenoj, ĉu ne? Entute, la enhavo-kvanto restas tiel granda kiel antaŭe, aŭ eĉ iom pli granda.

Mi dankas al ĉiuj pro la kuraĝigaj notoj kiuj lastatempe alvenis ĉe la redakcio, kaj kompreneble mi daŭre petas viajn reagojn kaj konsilojn, aparte pri la novaj rubrikoj.