Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

Esperanto kiel virtuala realo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22
[figure]
Unu paĝo el la esperantlingva “kodekso”, kiun trovis ludintoj dum la ringo-ludo.

En Februaro kelkaj homoj dise en la mondo ricevis neatenditan pakaĵon. Enestis kelkaj malnovaj bildkartoj, bela afiŝo pri la Olimpikoj de 1920, kaj fadenaro. Kelkaj homoj tuj fotis la objektojn, afiŝis la bildojn en la reto, kaj komencis interdiskuti pri la signifo de la aĵoj.

La objektoj starigis interesajn demandojn: Kie estis tiuj Olimpikoj? Kio alia okazis tiun jaron? Multaj homoj ne scius kion fari, se ili ricevus tian pakaĵon.

Sed la ricevintoj estas homoj, kiuj partoprenas ludojn pri “alternativa realo,” kaj jam scias, ke tiuj ĉi objektoj estas “kunikla truo”, kondukanta al mondo en kiu mirindaj aferoj povas okazi. En tiu mondo, ili estas ne nur studentoj aŭ bibliotekistoj, sed homoj, kiuj devas savi la mondon.

Kelkajn tagojn poste oni eltrovis blogon de virino kiu nomis sin “Ariadne.” Ŝi vekiĝis en mezo de maizo-kampo kaj estis perdinta la memoron. La nura sekvebla indiko estis, ke sur ŝia brako estis la vortoj “Trovu la ringon perditan,” en Esperanto. Poste oni konstatis, ke kvin aliaj homoj vekiĝis en similaj cirkonstancoj, dise en la mondo. Ariadne malkovris ke la profesoro Eli Hunt scias ion pri ili, kaj kiam ŝi alfrontis lin, li klarigis ke temas pri perdita olimpika sporto.

Li plue donis sufiĉajn sciigojn por ke oni eltrovu sekretan retan komputilon. Tiu montris bildon de turniĝanta terglobo farita el divers-koloraj punktoj. Post esploro, montriĝis ke oni povas ricevi per la komputilo sciigojn pri kaŝitaj ĉapitroj de libro, skribita en Esperanto.

Kaj tio ankoraŭ estis nur la komenco de la ludo. En la fino, oni devis kuri tra labirintoj, trovi kaj “ŝteli” statuojn kaŝitajn en interesaj lokoj tra la mondo (interalie la Esperanto-Klubo de Bonaero), kaj organizi ritman dancon sinkronizitan inter la partoprenantoj de la solena fermo de la olimpikaj ludoj kaj homoj ĉe la Granda Muro en Ĉinujo.

La ludo, kreita de la firmao Avant Games, kun financa subteno de la firmao McDonald’s kaj de la Internacia Olimpika Komitato, allogis partoprenon de 2,5 milionoj da homoj tra la mondo. Multaj el tiuj nur ete partoprenis, dum aliaj laboris dum horoj por solvi la enigmojn, traduki la ĉapitrojn en multajn lingvojn, superi la defiojn, kaj eĉ vojaĝi kaj kunlabori en la vera mondo. (Vidu la retejon de la ludo: http://thelostring.com.)

Mi unue interesiĝis pri la ludo ĉar temis pri Esperanto. Mi aŭdis jam kelkfoje pri tiuj ludoj de alternativa realo. Ofte ili ricevas monan subtenon de grandaj firmaoj, kiuj uzas ilin por fari enmerkatigon direktitan al junuloj. Ĝis nun ili estis plejparte usonaj aŭ almenaŭ anglalingvaj fenomenoj. Kelkaj fariĝis vaste konataj en la reta komunumo kaj ankaŭ estis la temoj de libroj de famaj aŭtoroj.

William Gibson en la libro Pattern Recognition (“Formo-rekono”) priskribas ludon de alternativa realo kaj ties komunumojn. Charlie Stross en Halting State (“Haltostato”) priskribas, kiel tiaj ludoj povas esti uzataj de registaroj aŭ grupoj por atingi kaŝitajn celojn. Cory Doctorow en sia elstara libro Little Brother (“Frateto”) montras, kiel ili povas esti uzataj por organizi kontraŭstaron al maljusta registaro.

La reton oni pli kaj pli multe uzas por organizi. Por interŝanĝi ideojn kaj “memeojn”, ĝi estis jam tre utila kaj eĉ nepra. Bedaŭrinde tamen oni ankoraŭ ĝis nun ne eltrovis manieron uzi la reton por atingi veran ŝanĝon aŭ agadon en la reala mondo. Estas facile akiri milojn da subskribintoj ĉe iu reta plendo aŭ manifesto. Malfacile estas montri ke tia agado iam kaŭzas veran politikan aŭ socian ŝanĝon. La ludoj de alternativa realo situas je ambaŭ flankoj de tiuj ĉi kampoj, do oni nun studas ilin por ekscii, ĉu ili povas esti modelo pri kiel ekuzi la reton por krei efikan agadon en la reala mondo.

Jane McGonigal, la kreinto de la firmao Avant Games, verŝajne estas tiu, kiu plej bone konas tiujn ĉi ludojn. Ŝia ofta diraĵo estas, ke la efektiva realo estas rompita – kial do lud-fasonistoj ne povu plibonigi ĝin? Ludoj estas bonaj, ĉar ili produktas feliĉon en homoj. La reala mondo estas ofte malfeliĉa – multaj homoj ne havas bonan memsenton rilate siajn atingojn, postenojn kaj ĉiutagan laboron. Tiaj ludoj estas allogaj precipe ĉar ili proponas la ŝancon fariĝi parto de io grava kaj pli granda. Eblas ke oni faru pli interesan laboron kaj ke tiu laboro estu grava al komunumo de sampensantaj homoj.

Dum siaj jaroj de ludfasonado, McGonigal konstatis ke kelkaj kapabloj necesas por sukcesi je tiuj ĉi ludoj. Ŝi nomas ilin “superaj kunlabor-kapabloj por ludoj de alternativa realo,” sed eble ili estas gravaj ankaŭ ĝenerale por ekuzi la reton por atingi celojn en la reala mondo. McGonigal kreis novajn anglajn vortojn por tiuj ĉi kapabloj kaj, de ili, mi kreis similsignifajn kunmetaĵojn en Esperanto.

Aregigivo: Kapablo atingi kaj allogi multajn homojn aktiviĝi pri io. Temas pri la scio kiel atingi multajn homojn en simpla, klara kaj instiga maniero. Temas pri la kapablo uzi teknikajn rimedojn kaj ĝuste enmerkatigi mesaĝon al diversaj specoj da homoj, certigi ke tiuj aŭdas la ĝustan mesaĝon per la ĝusta kanalo.

[figure]
Rondo de esperantistoj interparolas en Esperanto-Lando, unu regiono en la interreta Dua Vivo.

Kunaga radaro: La kapablo ekscii, kiu (aŭ kiaj homoj) taŭgas por iu (aŭ ia) laboro. Kelkaj homoj taŭgas por trakti la detalojn, aliaj por la grandskala bildo, aliaj por trakti homojn, aliaj laboru nur per komputilo, ktp. Tiu ĉi kapablo rilatas al homo, kiu povas helpi ke aliaj trovu la ĝustajn kaj taŭgajn taskojn por si mem.

Pinga kvociento: La kapablo respondi rapide al demandoj kaj kontaktoj. Kelkaj homoj respondas nur vespere aŭ semajnfine, dum aliaj ŝajnas esti ĉiam ĉe la retpoŝtilo aŭ tujmesaĝilo. (La vorto “pingo” devenas de komputila programo kiu prove kontaktas aliajn komputilojn sur la reto kaj mezuras la tempon ĝis la respondo.)

Influivo: La kapablo scii kiel persvadi kaj konvinki disversajn specojn de homoj pri io. Temas pri kapablo klarigi aferojn el diversaj vidpunktoj, tre simple aŭ pli profunde, depende de la ecoj de la aŭskultanto, ekzemple intereso, socia klaso, etna grupo, scio, edukado, ktp.

Multkapitalado: La kapablo ekuzi la multajn diversajn kapitalojn kiujn oni havas por la plej gravaj efikoj. Kapitaloj povas esti mono, sed ankaŭ rimedoj homaj, komunumaj, naturaj, retaj, ktp.

Provduktado: La kapablo ellabori kaj dissemi ion kiel eble plej rapide ĝis uzebleco. Oni ellasas la prov-ekzemplerojn de io rapide por ke aliaj provu dum oni plibonigas ĝin. Tiu ĉi ideo devenas de ofta diraĵo pri la disvolviĝado de programaro: ellasu frue kaj ofte.

Malferma aŭtoreco: La kapablo facile partopreni (kaj lasi ke ankaŭ aliaj partoprenu) dum la disvolviĝado de rimedoj, ĉu tekstoj, planoj, programoj, ktp. Oni devas deteni sin por ne regi ĉion mem aŭ finlabori ion sen partopreno de la komunumo.

Skal-saltivo: La kapablo memori la plej grandskalan bildon eĉ dum oni rigardas ties multajn erojn aŭ estas en la mezo de multaj taskoj. La kapablo pripensi la arbaron eĉ dum oni rigardas la arbojn unuope.

Antaŭvidivo: La kapablo prognozi kaj esti preta por respondi al surprizaj rezultoj aŭ fenomenoj kiuj aperas neatendite. Ĝi estas speco de mensa fleksebleco kaj la kapablo ŝanĝi sian vidpunkton kiam necesas.

Signaltraktado: La kapablo trakti multajn mesaĝojn kaj informfluojn samtempe, rekoni tiujn aferojn kiuj estas plej gravaj kaj kiuj bagatelaj, kaj eltiri la signifon kiu estas necesa por progresi.

Necesas rekoni, ke multaj el ni jam estas en ludo de alternativa realo, kiu nomiĝas “Esperantujo” (aŭ, por iuj, “Esperantio”). Ni elektis respondi al la voko lerni internacian lingvon kaj varbi aliajn por solvi la problemon de monda nekomunikado. Ni traktas defiojn kaj solvas enigmojn pri lingvoj kaj kulturoj; pri registaroj kaj homgrupoj; pri kiel organiziĝi por superi la defiojn. Ni ekuzu ĉion, kion ni povas lerni pri ludoj de alternativa realo por plibonigi la efikon de nia agado. Ni bezonas homojn kiuj havas aregigivon, kunagan radaron, kaj la ceterajn kunlaborajn superkapablojn.

Estas tamen iom maltrankvilige, ke en la nuna kulturo estas ĉiam malpli da homoj kiuj agas laŭ ia forta kredo, ke eblas krei pli bonan mondon, kaj ĉiam pli da homoj, kiuj laboras nur por vivteni sin kaj uzas ajnan pluan tempon por eskapi el malfeliĉa vivo en alternativajn realojn. Aŭ eble mi simple rigardas la pasintecon tra rozkoloraj okulvitroj?

Eblas atingi homojn en ties alternativaj realoj, ĉu en Esperantujo, ĉu en “Dua Vivo” aŭ aliloke, sed ne estas certe, ke tiaj homoj iam celos uzi Esperanton en sia reala mondo. Ĝis Esperanto fariĝos io en la reala mondo, por la plej multaj ĝi restos nur flankokupo.