Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

Esperantistoj en Masaĉuseco manifestacias por egalaj rajtoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21
[figure]

La 15-an de Novembro, nacian manifestacion oni organizis por protesti la sukceson de balotpropono № 8 en Kalifornio, kiu malpermesas gej-edziĝon. Nia loka Esperanto-grupo decidis solidare partopreni por kontraŭstari la forprenon de rajtoj de minoritata grupo da homoj. Unu el niaj membroj estas transseksa samseksamulino kaj ni ĝojis stari por ŝi – sed ankaŭ por ni mem.

Ni sentis fortan bezonon kontraŭstari la maljustecon de la nova leĝo. Ni faris kelkajn ŝildojn en Esperanto kaj portis ilin al la manifestacio.

La tago komenciĝis pluve. Dum ni veturis al la manifestacio, mi iom timis ĉar ekpluvegis kaj eĉ fulmis. Ni renkontiĝis ĉe meksika restoracio kaj tagmanĝis. Dume, la pluvo ĉesis. Bonŝance dum la tuta manifestacio, nur pluvetis.

Venis proksimume dumil homoj. Ni kune staris kun la aliaj kaj montris niajn ŝildojn. Estis kelkaj afablaj demandoj pri niaj ŝildoj kaj ni feliĉe klarigis al oni kio estas Esperanto. Ni aŭskultis paroladojn, kune kantis kun la grupo Koleregaj Avinoj (angle: The Raging Grannies), kaj multe ĝuis la aktivan, pozitivan etoson. Mi faris multajn fotojn.

Post du horoj, ni iris hejmen. Estis nur eta paŝo por ni, sed okazis similaj manifestacioj tra tuta Usono. Kontrolu la televidajn novaĵojn ĉar eble vi vidos niajn ŝildojn ĉe via televidilo!