Presita el Usona Esperantisto № 2008:5

Forpasis Darlene F. Evans

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22
[figure]

La 18-an de Septembro forpasis dumviva membro Darlene Fust Evans en Indianola, Iovao. Ŝi havis 68 jarojn. Darlene diplomiĝis de la Universitato Purdue en 1962. Ŝi laboris nokte ĉe maljunulejo kaj estis aktuaria lernanto ĉe la asekura firmao CNA Insurance en Ĉikago. Ŝi estis membro de la Bahaa Esperanto-Ligo, gvidanto kaj matrikulisto por Camp Fire, organizaĵo por geknaboj, kaj ŝi kantis en la ĥoro Sweet Adelines. Por honori ŝian memoron, bonvolu donaci al Habitat for Humanity en Indianola.

Laŭ raporto en The Des Moines Register.