Usona Esperantisto № 2008:5

Koro vidas pli bone ol okuloj

[figure]
Gesinjoroj Milena (dekstre) kaj Jirka Jelínková. Joel fotis ilin pli frue en la somero en Kroatujo okaze de la internacia blindula kongreso de Esperanto.

Unu el la plej bonaj ekzercoj por alkutimiĝi al la parolado de Esperanto (aŭ de iu ajn lingvo) estas daŭre priskribi tion, kion oni vidas. La plej bona maniero plenumi tian ekzercon estas gvidi iun kiu tute ne vidas. Tian ekzercon mi povis multe ĝui en la dek-kvina somera Rekapabliga Kursaro de Esperanto (kaj angla) por blinduloj, okazinta en 2008 de Aŭgusto 16 ĝis 23 en Pensiono Šance, kiu situas montpiede inter arbaro kaj kampoj rande de Nová Ves en Frýdlant nad Ostravicí, oriente de Olomouc en la Ĉeĥa Respubliko.

Vidantoj, nevidantoj kaj malfortvidantoj kune vivis, lernis, ekskursis, kantis, ludis, manĝis, promenis, kaj interamikiĝis en amika esperantista etoso. Tio donis al mi multajn okazojn interagi kun nevidantoj en diversaj situacioj. Simpla paŝado tra la pensiono, de la manĝejo al dormĉambro, iĝas interesa defio kiam mi paŝas kun blindulo tenanta mian brakon. Mi devas atenti ne nur min mem, sed ankaŭ la duan personon. Ŝtupojn la blindulo povas mem senti anticipe kiam mi surtretas ilin, ĉar mia brako leviĝas aŭ malleviĝas kun mi. Sed mi devas atenti la larĝon de pordoj kaj aliajn obstaklojn en la vojo. La iro kun blindulo kontraste al sola iro similas al la kontrasto inter ŝoforado de kamiono kompare kun aŭteto. Oni bezonas pli larĝan vojon. Necesas iri malpli rapide kaj lasi pli da spaco inter mi kaj vojflankaj obstakloj. Por eviti kolizion, mi devas neniam forgesi ke mi ne estas nur la aŭteto, ke mi estas nun kamiono kiu okupas pli da spaco ol kutime.

Dum ekskursoj pejzaĝon mi klopodis priskribi en la buso, kaj la vidaĵojn post la elbusiĝo. Kun tutblindulo ĉe la brako mi grimpis la 392 ŝtupojn de la centra placo al la supro de la fama turo en Štramberk. Malebenaj antikvaj ŝtonaj ŝtupoj komence, poste tre kruta kaj mallarĝa ŝtala spirala ŝtuparo, kaj laste neregula serio de mallarĝaj nerektaj lignaj ŝtuparoj kondukis nin al la supro kun nesuperebla elrigardo al vasta pejzaĝo en ĉiu direkto. Belega! Sed, diable, kiel ĝin adekvate priskribi? Ne eblas! Tamen, la klopodoj donas bonan defion kaj eventualan inspiron al belliteraturo.

Ekskurso al subĉiela muzeo en Rožnov donis aliajn defiojn por komuniki la vidaĵojn al blinduloj. Kun granda ĝuo mi priskribis la ekipaĵojn kiuj per povo de akvo falanta sur lignajn akvoradojn faras diversajn laborojn, ekzemple en forĝejo blovi fajron, funkciigi martelegojn kaj turni ŝlifŝtonegon, batadi lanan ŝtofon por densigi ĝin, segi ŝtipojn por fari tabulojn, kaj mueli grenon. Ĉar ĉiaj iloj min interesas, mi plezure rigardis tiajn aparatojn kaj apudajn ilojn, kaj mi ĝojis komuniki al kunuloj kiaj estas la iloj kaj kiel ili funkcias. Trans la ŝoseo en alia parto de la subĉiela muzeo ni vagis inter malnovaj lignaj konstruaĵoj. Ili ĉiu havas sian propran historion, sed laŭ aspekto multaj similas unu al alia. Feliĉe, multaj el la inform-tabuloj tie estas trilingvaj, do mi povis legi informojn angle kaj elbuŝigi ilin en Esperanto por la grupeto da nevidantoj kiujn akompanis mi.

En aliaj lokoj, stratsignoj kaj inform-tabuloj kutime estas nur en la ĉeĥa lingvo. Tio prezentis plian malfacilaĵon por mi. Se estas en mia grupeto ankaŭ ĉeĥo, mi povas (malrapide kaj pene) voĉlegi la ĉeĥan skribaĵon, kaj la ĉeĥo tradukas ĝin al Esperanto. Tio postulas multe pli da tempo ol se mi povus mem kompreni la skribon kaj tuj diri en Esperanto, sed por stratsignoj kaj vojindikiloj tio funkcias sufiĉe bone.

Antaŭtagmeze partoprenantoj diligente lernis Esperanton aŭ anglan lingvon. Kelkaj eklernis sistemon de brajla stenografio por Esperanto instruata de Harald Rader el Aŭstrujo. Li kiel spertulo ankaŭ en la germana brajla stenografio sukcesis krei por si karieron kiel oficiala protokolisto ĉe karintia parlamento.

Ĉar la lingvaj kursoj havis po du nivelojn, kaj la plej granda klaso, tiu por progresintaj Esperanto-lernantoj, havis du gvidantojn, entute estis ses respondecaj instruistoj. Mi partoprenis en la Esperanto-kurso por progresintoj gvidata de ges-roj Milena kaj Jirka Jelinek. Ili bonege utiligis la kapablojn kaj spertojn de la grupanoj por riĉigi la lernadon. Jan Werner estris lingvan angulon en kiu li priparolis lingvajn erarojn oftajn ĉe ĉeĥoj. Inter ili mi rekonis multajn erarojn oftajn ankaŭ ĉe alinacianoj. Ĉiu el la sep alilandanoj en la klaso havis okazon paroli pri siaj spertoj. La ses blindaj alilandanoj parolis interalie pri siaj karieroj kaj pli ĝenerale pri ebloj de eduko kaj laboro por blinduloj en siaj lokoj kaj kampoj. La sola plenvidanta alilandano en la klaso (mi) parolis pri la japana religia kaj kultura organizo Oomoto kaj pri siaj travivaĵoj laborante ĉe Oomoto dum pli ol dek du jaroj.

Gravan parton de la programo okupis muziko. Partoprenis pluraj talentaj muzikistoj kaj muzikinstruistoj kiuj bonvolis prezenti sian arton en vesperaj kunvenoj. En la kurso por progresintoj, Milena pacience instruis du kantojn kun po kvar versoj al la klaso. Ĉar multaj el la partoprenantoj ne povas vidi skribaĵon, ili devis simple parkeri la kantojn. Tial la instruado postulis paciencon kaj multajn ripetojn. Tiel eĉ mi povis lerni la kantojn. Kutime kiam oni instruas kanton al grupo, oni celas homojn kiuj povas rapide lerni kantojn kaj kiuj povas legi la tekston skribitan, kaj tial mi mem, nesperta pri kantado, ne sukcesas ellerni ĝin. Mi dankas, ke ĉi-foje mi ja povis.

Kiam, antaŭ la komenco, oni diris al mi ke ankaŭ anglan lingvon oni instruos en la kursaro, mi iomete timis, ĉar miaj spertoj per angla lingvo kaj lernantoj de angla lingvo ĝenerale diferencas ol tiuj per Esperanto, kaj mi certe preferas la esperantajn. Tamen, mi ĝoje kaj mire konstatis ke la ĉeesto de angla instruo ne difektis la esperantan etoson. La instruistoj de angla lingvo, brito Michael Counihan kaj lia ĉeĥa edzino Miloslava tre simpatias kaj bone interplektiĝis kun la esperantistoj. La anoncoj kaj tutgrupa programo okazis en lingvoj ĉeĥa kaj esperanta, sed neniu plendis pri manko de angla, nek insultis Esperanton favore al angla. Michael eĉ petis min traduki anglan kanton al Esperanto, ĉar li volis por vespera programo kanti ĝin en Esperanto.

Amikiĝo kaj amikeco estas plej gravaj elementoj de ĉiu Esperanto-renkontiĝo kaj tiu ĉi ne estas escepto. Funkcio de la koro multege pli gravas ol funkcio de okuloj. Mi tre dankas tiun ĉi okazon konatiĝi kun multaj bonkoraj novaj amikoj.

Post la kursaro mi veturis kun Milena kaj Jirka Jelinek al ilia hejmo kaj gastis ĉe ili semajnfine. Mi ne devis pagi por la trajnbileto, ĉar kiel akompananto de blindulo mi rajtas veturi senpage. La blindulo pagas rabate. Ili loĝas en bela urbeto Jilemnice en montaro Krkonoše proksima al la limo kun Pollando. Ili ambaŭ estas muzikinstruistoj kaj havas mirigan kolekton de instrumentoj. Speciale belegaj estas la familio de liutoj.

Dum mia lasta tago en Ĉeĥujo, Jirka kaj Milena gvidis min tra la malnova urbcentro de Prago. Neniam en mia vivo mi havis pli bonan ĉiĉeronon ol Jirka! Kvankam blinda, li tre detale memoras la urbon de kiam li studis tie (kaj ankoraŭ povis vidi). Lia scio pri historio, kulturo, kaj arkitektaj stiloj estas profunda kaj ni ĉiuj ĝuis liajn multajn informojn. Kia privilegio esti gvidata de blindulo!