Presita el Usona Esperantisto № 2008:5

Novjorkanoj ekspozicias ĉe urbocentra librofoiro

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22

Novjorkaj esperantistoj havis plur-jaran tradicion ekspozicii ĉe la centra librofoiro “Novjorko Estas Libro” okaze en la urbocentro. Dum kelkaj jaroj tiu organizo ĉesis funkcii. Nijl Blonstein decidis renovigi la tradicion en apuda distrikto Brooklyn. La Librofestivalo de Brooklyn (brooklynbookfestival.org) havis plurajn centojn da eldonistoj kaj kelkajn senprofitcelajn grupojn tie. Vizitis proksimume 10 000 homoj la “librotendojn”. Notindas ke somero “revenis” kun plena varmeco: 87 gradoj farenhejtaj. Arboj de la parko donis iom da ombro.

Alvenis la tago, dimanĉo 14-a de Septembro. Nijl Blonstein kaj Melinda Schroeder disdonis 50 informilojn al la demandantoj dum 6 horoj. Shep Wahon, konata en la loka movado, trovis nin hazarde. Granda afiŝo angla-lingva, profesie produktita, “Esperanto for International Friendship”, estis videbla al centoj da preterpasantoj. La informilo inkluzivis la ret-adreson esperanto-usa.org kaj aliajn. Ĝenerale la homoj kiuj parolis kun ni iam aŭdis pri Esperanto sed kredis ke la movado malaperis.

La etoso estis agrabla kun deko da muziko-koncertoj kaj prelegoj de la autoroj de montrataj libroj. Oni uzis apudan registaran domon por unu el la prelegejoj.