Presita el Usona Esperantisto № 2008:5

Kunlaboro esperantista …
inter Ĉikago kaj Beogrado

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22

Beograda Esperanto-societo “Radomir Klaji” en Serbujo kaj Esperanto-societo de Ĉikago en Usono establadis ligojn. Ideo devenis de s-ro Viktor Pajuk, prezidanto de Ĉikaga Esperanto-Societo.

Ĉikago kaj Beogrado ĝemeliĝis la 7-an de Junio 2006. Ĉarton subskribis la tiamaj urbestroj de kaj Ĉikago kaj Beogrado, respektive Richard Daley kaj Nenad Bogdanovi. Beogrado fariĝis la 25-a ĝemelo de Ĉikago, inter Milano, Parizo, Ateno, Moskvo kaj aliaj.

Esperantistoj de la du urboj planas interŝanĝi informojn por siaj bultenoj, organizi interkonojn kaj personajn kontaktojn en kongresoj, interŝanĝi librojn kaj esperantaĵojn kaj partopreni en interurba kunlaboro.