Presita el Usona Esperantisto № 2008:5

NASK: ju pli juna, des pli mojosa

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22
[figure]
Keneĉjo kun aliaj mojosuloj ĉe NASK. De maldekstre: Amri Wandel, Bertilo Wennergren, Mar Cardenas, Steĉjo Cybulski, Dori Vallon-Wheeler, Simono Keith, Keneĉjo Goldbergo, Helen Faraji. Foto de Amri Wandel.

Kiel plej diferencas Nord-Amerika Somera Kursaro 2008 de la mejlŝtona de 2007?

Kial ĉi tiu lernejo amata en la kadro de la lingvistika fako de Universitato de Kalifornio ĉe Sandiego pli mojosas (klarigos mi baldaŭ tiun ĉi vorton!)?

Nova koncepto efektiviĝis! Triono da ni NASK-anoj estis junuloj! La ceteraj, certe mi, klare lernis, eĉ zorge uzis, la vorton mojosa. Jen: moderna, junstil/a; mi literumu: mo, jo, s…/a.

Tiu ĉi vorto tute nova ne estas. Sed ĉe NASK 2008 aŭdis ĝin la unuan fojon la nuna skribanto ekster la klasĉambro.

Allogi plentempajn studentojn, instruistojn ĉi jare la celo estis. Ĉi tiu celo estis ja brile trafita. Inter la post-komencantoj troviĝis iu inspira, aktiva profesoro, afable, pacience eminenta.

Do kia estis NASK 2008?

Ju pli da juneco, des pli da rido.

Tion ĉi mi relernis, inspirita de amataj de mi amikoj.