Presita el Usona Esperantisto № 2008:5

Geedziĝis Dorcas/Magallón

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22
[figure]

Filipo Dorcas el Fort Worth, Teksaso, Usono, kaj Elizabeto Magallón el Tahlequah, Oklahomo, Usono, geedziĝis la 14-an de Junio, 2008 en Tahlequah, Oklahomo, Usono.

La ceremonio fariĝis trilingve: Esperante, hispane kaj angle.

La temo de la ceremonio estis: “Farante Pacon kun la Pasinteco, La Espero por la Venonteco, kaj Vivi en la Amo de Dio”.

La geedziĝan ceremonion kondukis Pastoro George McLaughlin de Tahlequah, Oklahomo, Pastoro Stephen Allison el Viskonsino, Pastoro Kevin Bult, nuntempe el Mesquite, Teksaso, kaj Lee Miller el Sankta Luiso, Misurio, ĉiuj el Usono. Kevin Bult tradukis hispane, kaj Lee Miller tradukis Esperante.

Kaj la recepto kaj la tagmanĝo estis provizataj el Tahlequah, sed ankaŭ inkluzivis kuiristojn invititajn el aliaj urboj. La kuko estis ses tavola kuko kun butera dolĉaĵo. La ornamaĵoj ĉe la supra tavolo de la kuko estis verda, kvin-pinta stelo kaj globo de la tero, ambaŭ faritaj el dolĉaĵo. [vidu la kovrilon –Red.]

La geedziĝo kaj kuko atingis internacian atenton per anonco kaj priskribo de la Pola Radio.

Filipo Dorcas estas la prezidanto de Esperanto-USA. Elizabeto antaŭe instruis en publikaj lernejoj de Tahlequah, Oklahoma, kie ŝi instruis kursojn pri Esperanto, Esplorante Lingvojn, kaj La Hispana Lingvo.

La geedziĝa paro nun loĝas en Fort Worth, Teksaso, Usono.