Presita el EsperantoUSA № 2008:4

Forpasis Mary J. Gibson

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-24
[figure]

Forpasis dumviva membro Mary Jackson Gibson la 23-an de Aprilo, 2008 en Phoenix, Arizono. Ŝi havis 90 jarojn.

Mary diplomiĝis en la fako Politika Scienco ĉe Reed College, kie ŝi renkontis sian edzon, Lee W. Gibson. Dum preskaŭ 50 jaroj ili loĝis en Riverdale, Kalifornio, kie ŝi okupiĝis pri ses infanoj kaj helpis Lee kun lia firmao.

Ŝi laboris 14 jarojn por la konteo Fresno kiel socia laboristo por infanoj, kaj dum 54 jaroj la Unitaria-Universalisma preĝejo de Fresno estis grava parto de ŝia vivo. Ŝi volontulis por diversaj organizoj, inkluzive de ELNA, UNICEF, kaj la American Association of University Women; ŝi ankaŭ volontule redaktis bultenojn por diversaj organizoj.

Post la morto de sia edzo en 1990, Mary vojaĝis multe per Elderhostel kaj daŭre restis aktiva.

Ŝi petis, ke ne estu funebra ceremonio por ŝi. Kun amo memoras ŝin ŝiaj familio kaj amikoj.