Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Traduku!

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25

En ĉi tiu rubriko Lee kaj Tim prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ili faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.

Dankon pro via entuziasmo pri la nova traduk-rubriko. Ni ricevis sep tradukojn, el kiuj ses meritis legadon kaj pensadon. Unu estis ne precize en Esperanto, sed en iu reformita lingvo “Esperanto 20000”. Pri ĝi ni vere scias nenion, sed ni klarigu: la celo de la rubriko estas tradukado en Esperanton, ne en aliajn lingvojn. Bedaŭrinde ni ne povas eĉ taksi tiun ĉi provon, do ĝi ne rolas en nia diskuto.

Ni dankas al H.F., C.E.O., S.N., G.B., R.T., kaj S.L. kiuj sendis bonajn tradukojn de la jena teksto, el Moll Flanders de Daniel Defoe:

I knew a woman that was so dexterous with a fellow, who indeed deserved no better usage, that while he was busy with her another way, conveyed his purse with twenty guineas in it out of his fobpocket, where he had put it for fear of her, and put another purse with gilded counters in it into the room of it. After he had done he says to her, ‘Now han’t you picked my pocket?’ She jested with him, and told him she supposed he had not much to lose; he put his hand to his fob, and with his fingers felt that his purse was there, which fully satisfied him, and so she brought off his money. And this was a trade with her; she kept a sham gold watch and a purse of counters in her pocket to be ready on all such occasions, and I doubt not practised it with success.”

Ni diskutos ĉi tie kelkajn elektojn el la diversaj provoj, kaj finfine proponos kunmetitan “sintezan” tekston, ne kiel perfektan modelon sed kiel “bonan provon”.

Defoe, kiu verkis en la fruaj jaroj de la 18-a jarcento, kutime verkis per sufiĉe longaj kaj komplikaj frazoj. Abundas subfrazoj kaj korelativoj. En la supra teksto estas nur kvar frazoj. Esperanto, kvankam ĝi kapablas konstrui tiom longajn frazojn, ne kutime uzas ilin, kaj oni facile perdiĝus en longaj vicoj de kiu-oj. Tamen por redoni la “guston” de la Defoe-a prozo, necesas gardi kontraŭ tro mallongaj frazoj.

dexterous: Kelkaj elektis lerta/lerti, kelkaj manlerta/manlerti. Ĉu estas aliaj taŭgaj vortoj? kapabla? La senco ĉi tie estas iom pli ol lerta; en la angla vorto estas ia nuanco de trompado, truko …

deserved no better usage: preskaŭ ĉiuj uzis formon de trakti.

was busy with her: distriĝis, sin distris, sin okupis, okupiĝis. Ĉu ne temas pri amindumi? Ĉu oni aŭdacus eĉ skribi seksumi? Certe tio estas la senco, ĉu ne?

conveyed: forprenis, elpoŝigis, liveris, fortiris, elprenis. La elektoj estas pli-malpli malbuntaj.

fobpocket: horloĝpoŝeto, horloĝpoŝo, monpoŝo. Eble nur poŝeto sufiĉus.

gilded counters: oritaj ĵetonoj, orkoloraj ĵetonoj, orumitaj ĵetonoj. Laŭ ni, tiaj ĵetonoj estus nek oritaj nek orumitaj por tia uzado. Ni preferas orkoloraj.

Now han’t you picked my pocket? Estas malfacile redoni en Esperanto tian frazon, kiu intence esprimas apartan parolmanieron en la angla. Preskaŭ ĉiuj skribis Ĉu vi ne priŝtelis (fingrumis, prirabis, poŝoŝtelis) … S.N. skribis Nu, vi ne poŝŝtelis min, ĉu? kiu laŭ ni estas pli bona provo – la gramatiko ne estas tute bona, kiel taŭgas al la originala teksto.

she jested with him: Tri elektis ŝerci, unu blagi, sed plaĉas al ni Ŝi moke respondis.

she brought off his money: El la diversaj provoj, trafa estis ŝi liberigis lian monon.

this was a trade with her: Preskaŭ ĉiuj uzis la vorton metio; unu elektis la vorton negoco. Laŭ ni, komerco tute eblas ĉi tie. Same entrepreno.

a sham gold watch: Iu skribis falsan oran brakhorloĝon. Ni dubas ĉu brakhorloĝo estis konata en la historia epoko de la rakonto. Anstataŭ falsa, plaĉas al ni ŝajna

Do jen nia provo al sinteza teksto, por kiu ni libere ŝtelis el la diversaj proponoj:

Mi konis virinon tiom lertan pri viroj, kiuj ja meritis nenian pli bonan traktadon, ke dum iu amindumis kun ŝi, ŝi manovris el lia horloĝpoŝeto (kien li kaŝis ĝin pro timo de ŝi) la monujon kun dudek gineoj. En la poŝeton ŝi enmetis duan monujon plenan de orkoloraj ĵetonoj. Post satiĝo li diris al ŝi, “Ĉu vi prenis mia mon’, ĉu?” Ŝi moklude respondis, ke li ne havas “tiom da” kiel li kredas. Li palpis la poŝeton kaj konstatis ke la monujo restas, kaj tial supozis ke ĉio estas en ordo. Tiel ŝi liberigis lian monon. Jen, ĉiam pretis falsa orhorloĝo kaj monujo de ĵetonoj en ŝia poŝo por ĉia renkontiĝo, kaj mi tute ne dubas ke ŝi ĉiam praktikis tian komercon plensukcese.

Kiel venontan tradukodefion ni prezentas kelkajn frazojn el The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman, Vol. I, Ch. IV de la anglo Laurence Sterne (1713-1768). Sian majstroverkon Sterne aperigis popece inter 1759 kaj 1767. En la romano ne grave rolas la vivo de Tristram Shandy, nek liaj opinioj – la libro tamen sekvas diversajn aventurojn de la parencoj de Tristram, ofte flankenirante dum paĝoj por kromrakontoj, amuzaĵoj, desegnaĵoj, blankaj kaj nigraj paĝoj, kaj netradukeblaj kaj maldecaj vortludoj. Unu el la plej gravaj temoj estas verkado kaj libroj mem – tial Tristram Shandy estas taksata unu el la plej fruaj “meta”-romanoj, kiuj poste inspiris Joyce, Nabokov, Borges, kaj aliaj modernistoj. Jen la tradukenda teksto:

I have undertaken, you see, to write not only my life, but my opinions also; hoping and expecting that your knowledge of my character, and of what kind of mortal I am, by the one, would give you a better relish of the other: As you proceed further with me, the slight acquaintance, which is now beginning betwixt us, will grow into familiarity; and that, unless one of us is at fault, will terminate in friendship – O diem praeclarum! – then nothing which has touched me will be thought trifling in its nature, or tedious in its telling.”