Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Pensulo bele universala

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25

Ĉe iu konferenco apud Don nova amiko mia sidigis min. Do revo mia efektiviĝis! Bele parolis ni ĝis la momento kiam ekrimarkis Don, “Vi havas malbonan akĉenton!” Mi forturnis min, dirante “aĉa, aĉa, aĉa.”

Returniĝinte, mi vidis, aŭdis Don ridanta!

Alikonference, lingvistike estis diskutata la vorto “blankulo.” El sia libroserva seĝo iomete disaranĝis Don la hararon, eksplikante, ke ni ĉiuj estos blankuloj.

Don Harlow estis unua mia redaktoro nialingve.

Decidis li eldoni literaturan numeron de bulteno nia. Lastmomente aldonis mi sesvortan poemon al mia planita, unupoema propono. Mi timis laŭ kutime.

Aperigis Don tiun mallongan poemon antaŭ sia antaŭparola eseo.

Respondis mi: “Estimata Redaktoro mia! Dankon pro la kuraĝigo, kiu entenas la mondon.”