Presita el EsperantoUSA № 2008:2

Seatlo: Instruado kadre de monda lingvotago

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-26
[figure]
Arlyn Kerr kaj Haruo Ros gvidis la sesiojn. Foto de Arlyn Kerr.

Seatlo, la 29-an de Februaro – Por la 6-a jaro la Seatla Esperanto-Societo kondukis klasojn kadre de World Languages Day ĉe la Universitato de Vaŝintonio en Seatlo. La universitato organizas la eventon ĉiujare je la fino de Februaro por la altlernejaj studentoj en la ŝtato. Proksimume 1300 studentoj ĉeestis, kaj ĉiuj elektis kvar klasojn inter 150 elekteblaj (ekz. ĉinaj festivaloj, la lingvo de sakartvelo, la rolo de filozofio en la franca kulturo, lecionetoj pri diversaj lingvoj, ktp). Vidu: http://www.outreach.washington.edu/k12/wld/2008_sessions.pdf.

Nia esperanto-grupo kondukis tri 50-minutajn sesiojn, en kiuj partoprenis entute 55 studentoj. Ni uzis la konsilon de Gary Grady kaj Dennis Keefe (vd. n-ron 2008:1); ni parolis iomete pri la historio de la lingvo kaj la kialoj por lerni ĝin, sed plejparte ni instruis gramatikon, emfazante kiel facile estas lerni verbojn, krei vortojn, prononci. Ni strebis – kaj sukcesis – partoprenigi la studentojn (“Ĉu iu povas diveni, kion signifas tio?” ktp). Ni donis al ili multajn foliojn: Esperanto in Your Pocket, La Unuan Lecionon, informon pri la somera kursaro en San Diego, liston de aspektoj de Esperanto kiuj faciligas la lernadon, liston pri kiel oni povas uzi Esperanton post la lernado, ktp.

Krom la klasoj, nia grupo havis budon en la ĉambro de la “Kultura Foiro” dum la tuta tago. Ankaŭ tie ni disdonis flugfoliojn, montris librojn, kaj respondis al demandoj. Kiel ĉiam la agado estis laciga, sed fruktodona.