EsperantoUSA № 2008:2

Bostono: Sciencistoj diskutas la lingvoproblemon

[figure]
De maldekstre: Brewer, Vergara, Lieberman. Foto de S. Brewer.

Bostono, la 15-an de Februaro – Ĉe la 2008 jarkunveno de la Amerika Asocio por Antaŭenigo de la Scienco (AAAS), eklektika teamo de sciencistoj kunvenis por diskuti la malegalaĵojn, kiuj rezultas de la nuna kristaliĝo de tergloba angla kiel la plej grava lingvo de scienco. La simpozion kunordigis E. James Lieberman, psikiatro, kaj prelegis Elrich Ammon, germana profesoro de lingvoscienco, José Antonio Vergara, doktoro de epidemiologio kaj publika sano, kaj Humphrey Tonkin, profesoro de la angla lingvo. Lenore Grenoble, profesoro de lingvistiko ĉe la Universitato de Ĉikago estis la diskutanto por la simpozio.

La prelegantoj grandskale konsentas, ke en la nuna lingvo-sistemo de scienco partoprenas tri grupoj: denaskaj parolantoj de la angla, kiuj ricevas grandajn bonojn pro tio, ke ili povas ekuzi la sumon de sciencaj konoj sen la neceso lerni fremdan lingvon; internacia elito, kiu havas la karajn rimedojn lerni la anglan por partopreni en la monda scio-ekonomio; kaj la vasta oceano da tiuj, kiuj restas izolitaj de la internacia scio de scienco – kaj unu de la aliaj – krom al tiu punkto, kiun la internacia elito elektas dividi kun ili.

Ulrich Ammon provizis superrigardon de la nuna sistemo de la tergloba angla lingvo en scienco, kiel ĝi efektiviĝis, kaj li diskutis mallonge kelkajn eblajn sekvojn kaj ŝanĝojn. Kvankam en la malfruaj 1800-a jaroj, la fortaj ŝtatoj favoris siajn proprajn lingvojn, post la unua mondmilito komenciĝis nedeflankiĝebla kresko de la angla en scienco, kaj tio rapidiĝis post la dua mondmilito. Nuntempe, la plejmulto de sciencistoj devas ekkoni la anglan por atingi la jam-ekzistantan korpon de klera literaturo en la angla, kaj tiu sama sistemo rondforme devigas ilin eldoni la proprajn verkojn en la angla por ke la laboro estu vaste konata kaj estimata. Tiu sistemo neproporcie ŝarĝas ne-denaskajn parolantojn kaj rezulte ties laboro malvaloriĝas pro la malfacileco atingi denaskajn normojn en scienca verkado. Ammon levis serion da demandoj pri kiel scienco povas respondi al tiuj malegalecoj.

José Antonio Vergara pritaksis la kontraston inter la diritaj celoj de sciencaj organizaĵoj fari la scion de scienco havebla al ĉiuj, kaj la aĉa stato de la nuna cirkonstanco, kiu lasas la vastan plejmulton da homoj nescianta la plejmulton de la sciencaj scioj. Per kelkaj ekzemploj li montris, kiel parolantoj de la plejmulto da lingvoj malavantaĝas per la nuna sistemo, kaj ke multaj kiuj rikoltas la nunajn avantaĝojn profitas pro historiaj hazardaĵoj de koloniismo. Vergara proponas la atingon de la promeso, kion ofertas scienco por transformi vivojn sen konsidero pri denaska lingvo.

Humphrey Tonkin kuraĝigis la aŭskultantaron preterrigardu trosimplajn kialojn por la nuna stato kiel sekvo de la manko de politiko. Li instigis ilin antaŭenigu esplorprogramon por eltrovi: kiu riĉiĝas per la nuna sistemo, kiu havas malavantaĝojn, kaj kiel tio okazas. Li priskribis, kiel oni ofte priskribas, globalismon kiel senagentan kaŭzon de la supereco de la angla, kvazaŭ ĝi ne estas la sekvo de sistema politiko – eĉ se tio estas manko de politiko. Preter la neceso de plua esploro, Tonkin proponas ŝanĝon pri kiel oni priparolas la maljustecon de lingva diskriminacio kaj la malegalecoj kiuj sekvas. Ĉiuj prelegantoj substrekis la rolon, kiun grandaj sciencistaj organizaĵoj kaj eldonejoj kiel AAAS povus ludi en la antaŭenigo de pli justa sistemo kiu certigus kaj egaligus la rajtojn de ĉiuj tri grupoj de koncernatoj. Estas fundamente ekkompreni la rilatojn inter la koncernatoj kaj kiel ili profitas – aŭ malprofitas – por atingi politikon aŭ sisteman aliron al la problemoj de tergloba uzado de la angla en scienco. La prelegantoj proponas, ke AAAS kaj similaj organizaĵoj starigu komitatojn por esplori la temon.