EsperantoUSA № 2008:2

Forpasis Donald J. Harlow

[figure]

Forlasis nin amiko, samideano, kaj unu el la plej brilaj steloj en la Esperanta ĉielo: Don Harlow, per sia morto je 27 Januaro 2008 en Martinez, Kalifornio pro komplikaĵoj de kancero.

Don naskiĝis la 8-an de Julio, 1942 en Portland, Oregono kaj loĝis en Lake Grove, Oregono ĝis la fino de gimnazio. En 1959 li aĉetis Esperanto-lernolibron kaj studadis sole, ripetante ĉiujn vortojn ĝis li sentis sin kompetenta, sed neniam li aŭdis kiel sonas parolata Esperanto.

Dum li estis gimnaziano la lernejo sendis lin al Danujo kiel interŝanĝan studanton kaj tie li trovis Esperantan klubon. Li decidis viziti ĝin por aŭskulti kiel sonas Esperanto. S-ro Itoo Eizo el Japanujo estis la parolanto tiun tagon, kaj Don, aŭskultante alilandanojn paroli Esperanton, (japanoj kaj danoj kaj aliaj) sentis ke li bone komprenas kiel Esperanto povas esti la monda lingvo. Tio instigis lin sekvi la Esperantan vojon.

Li revenis hejmen, finis la gimnazion kaj translokiĝis al Pasadena, apud Los-Anĝeleso, Kalifornio por studi astronomion en la universitato Kalifornia Instituto de Teknologio (CalTech). Li tuj aniĝis al la Esperanto-Klubo de Los Angeles, kie li estis unu el la entuziasmaj partoprenantoj de la grupo, kaj dum du jaroj vicprezidanto. Je la fino de la studjaro, li renkontis la virinon kiu estiĝis lia edzino Anjo. Li devis eniri la militservon kaj decidis eniri la aerarmeon. Tiun saman jaron, 1964, li diplomiĝis en Junio, enmilitiĝis (en Aŭgusto) kaj edziĝis (en Novembro). Don tuj komencis instrui Esperanton al Anjo post la geedziĝo, kaj insistas ke “Amo estas unu el la tre plezuraj manieroj por instruado.”

Don kaj Anjo translokiĝis unue al Teksaso, kie li renkontis kelkajn aliajn esperantistojn kaj kolektis subskribojn por la petskribo al UNO; poste al Charleston, Suda Karolino, kie ili tuj komencis Esperantan grupon, kaj li komencis instrui Esperanton.

Ankoraŭ en la aerarmea servo, Don kun Anjo translokiĝis al Anglujo, por dum kvin jaroj restadi tie. Loĝante tre proksime al Londono, ili aliĝis al la Londona Klubo. Tie ili konatiĝis kun elstaraj esperantistoj kiel Ivo Lapenna, Nikolaj Rytjkov kaj John Wells. Londono kaj Eŭropo estis malfermitaj por ili per Esperanto. Tie Don estiĝis dumviva membro de UEA.

Poste li refoje estis reasignita en la rezerva aerarmeo al Sakramento, Kalifornio kaj fine translokiĝis al Pinole, Kalifornio en 1972. Li aniĝis al la lokaj grupoj, ĉeestis kunvenojn kaj instruis Esperanton loke.

Don estis Direktoro de la Centra Oficejo de ELNA 1979-1983, Sekretario 1984-1986, Redaktoro 1987-1995, Prezidanto de ELNA 1994-1996, Vicdirektoro 2002 kaj je la foriro de Joel Brozovsky en 2005 estiĝis Direktoro, kiun postenon li okupis ĝis 2007, kiam lia sanstato devigis demision.

Don estis unuanime nomita Honora Membro de ELNA. Li ricevis specialan rekonon de UEA en 2007 per nomumiĝo al nova kategorio de Honora Membreco, “Diplomo pri elstara agado por Esperanto.” Li estis la unua kiu ricevis tiun honoron.

Don rete enmetis multajn informojn pri Esperanto, kulturo, poezio, ktp. Laŭ la kutima ordigo de Google, lia ĉefpaĝo Esperanto Access estas la tria plej ofte vizitata Esperanto-paĝo en la reto, post esperanto.net kaj esperanto.org kaj antaŭ ekzemple esperanto.se kaj la ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio. Liaj literaturaj paĝoj ricevas 1000-2000 vizitojn ĉiutage. Don helpis al nekalkuleblaj multoj de komencantoj per konsiloj kaj alia helpo, kaj liaj recenzoj estis ĉiam interesaj kaj trafaj.

Don verkis libron pri siaj spertoj kiel esperantisto, The Esperanto Book; tradukaĵojn, originalajn verkojn, novelojn. Don dividis la Premion Deguĉi de UEA en 2003.

Tiuj, kiuj tiom profitis tra la jaroj de la bonhumoro, scio kaj scipovo kaj helpemego de Don scias, ke li estis vera modelo de homo kiu dediĉis sian vivon al Esperanto kaj esperantistoj. Ni longe sentos lian mankon.

William R. Harmon


Don Harlow, kune kun s-ro Claude Piron (kiu forpasis en la sama semajno), estis inter la plej klaresprimaj homoj kiujn mi konis. Ili ambaŭ tute elstaris super preskaŭ ĉiu alia per sia kapablo klare kaj konvinke klarigi aferojn – interalie, aferojn pri Esperanto kaj ĝia granda utilo al la mondo kaj al la individuoj kiuj uzas ĝin.

Mi havis la privilegion intime kunlabori kun Don dum kelkaj jaroj en la oficejo de ELNA, kaj min neniam forlasis la sento ke tio ja estas privilegio. Liaj scio pri esperanta literaturo kaj kapablo elekti kaj koncize priskribi novajn librojn por vendi en la libroservo de ELNA estis por mi (kaj por ELNA) grandegaj kontribuoj. Sub lia mastrumado, la libroservo daŭre kreskis kaj pruviĝis esti fundamenta ero de la agado de ELNA. Ni plurfoje rimarkis, ke la libroservo altiris al ELNA novajn interesatojn kaj novajn membrojn.

Por povi labori por ELNA kaj por Esperanto, Don elektis rezigni pri multe pli enspezaj laboroj, kaj metis sin kaj sian familion en finance malkomfortan situacion dum kelkaj jaroj. (Tio ne eblus sen la subteno de lia edzino Anjo.) Lia sindediĉo al la tuta homaro, inkluzive de sia laboro por esperanto, estis tiom altgrada, ke li eĉ malakceptis kelkajn financajn avantaĝojn kiujn ELNA kutime donis al siaj dungintoj, malgraŭ sia malkomforta financa stato.

Don elradiis amon al la homaro kaj al la naturo. Plurfoje mi ĝuis promenojn tra naturejoj gvidatajn de li, kaj ĉiam li instruis al mi ion novan pri la naturo. Eĉ dum ĉiutaga laboro en la oficejo, lia sprito ofte mirigis kaj ridigis min. Lia homamo senteblis malantaŭ ĉiuj siaj argumentoj kaj ŝercoj. Li briligis lumeton, kiu per esperanto kaj per interreto brilis tra la tuta mondo.

Lian mankon sendube sentos longe la tutmonda esperantistaro kaj speciale tiuj kiuj konis lin persone. Mi mem dediĉis al li kelkajn larmojn.

Joel Brozovsky