Presita el EsperantoUSA № 2008:1

Novjarajn salutojn

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-26

Bonvenon al nova jaro kaj nova numero de nia bulteno! Kiel vi sendube jam rimarkis, la nova jaro alportas kelkajn novaĵojn por la bulteno: novan aperoritmon, iom novan aspekton, kaj eĉ novan redaktoron! Mi nomiĝas Hoss Firooznia, kaj mi esperantistiĝis en 1991. Korajn salutojn al tiuj, kiuj jam konas min; pri la aliaj: mi ĝuas renkonti vin!

Mi elkore dankas al Joel kaj Ĵenja Amis pro ilia mirinda laboro dum jaroj; cetere mi forte esperas, ke ili plu kontribuos al la bulteno kiam aliaj devoj permesos.

Pretiĝante transpreni la postenon de redaktoro, mi tralegadis praajn numerojn de la bulteno … retroen ĝis mia naskiĝjaro kaj pli fruen. La sperto estis vere humiliga. Tiom da historio! Tiom multaj el miaj herooj en la usona movado redaktis tiun ĉi bultenon! Fariĝi la plej nova ero en tiu “ĉen’ senintermita” estas donaco honora – kaj ankaŭ iomete terura! Mi provos fari mian plejeblon por fierigi vin pri nia bulteno kaj daŭre restigi ĝin vigla kaj interesa.

Bonvolu memori, ke la bulteno ekzistas ĉefe por kunligi vin kaj por informi pri enlandaj sciindaĵoj; ĝi estas informilo via kaj ĝi nepre bezonas viajn kontribuojn: artikolojn, fotojn, anoncojn, recenzojn, leterojn ktp. Mi petas vin resti en kontakto kaj sciigu min pri tio, kio okazas en via regiono.

Mi esperas, ke vi ĝuos ĉi tiun unuan numeron de 2008! Kompreneble, viaj proponoj kaj kritikoj estas ĉiam bonvenaj.

Agrablan legadon!