spercinto U S Bi-monthly bulletin published by ĉsperonto-USĥ * 2007/5-6 Dumonoto bulteno eldonoto de €speronto-USĥ * 2007/5-6 A A €n la Numero Gis la bela songo de 1' homaro... * El la Centra Oficejo.............3 * Intervjuoj kun la Estraro 4 * Junulara Angulo..................4 ^^1 ■^^^ * Esperanto translations jd *,*»- of Shakespeare in Folger Library..................5 £f| WL * AAlE-angulo: \gZ Do You Teach Esperanto'? 6 N ■ p * La Espero...........................7 v i KS * Preĝo sub la 9b Verda Standardo.................7 k. * La Vojo...............................7 * La Interna Ideo: ■ ĉu ankorau grava?...........8-9 ^L i7* I * 'Neutrala fundamento' ^^^m signifas Esperanton..........10 k ^k y * Esperanto kiel ilo por mf w ^^r plibonigi la mondon...........11 ^f * Aktivuloj de E-USA pri y la Interna Ideo.............12-14 ^r * Esperanto estu Instrumento M * de Interkompreno..............14 ¥ 1 w * Intervjue: ■ f Lusi Harmon................15-16 1 * Lusi Harmon pri T * "La Pasporto"..............17-18 * Zamenhof L. L..............19-22 * Beletre: Teksasa Knabino..............22 * Libroservo........................23 * Vojaĝe..............................24 por eterna ben' efektivigos! saluton! Esperanto-USA PO Box 1129, El Cerrito CA 94530, USA/USONO ■S 510/653-0998; 2510/653-1468 H elna@esperanto-usa.org President/Prezidanto: Philip G. Dorcas Vice President/Vicprezidanto: Steven D. Brewer Secretary/Sekretario: Julie Spickler Treasurer/Kasisto: Anna Bennett Other Board Members/Aliaj es- traranoj: Joel Amis, Jenja Amis, Trevor Andrews, D. Gary Grady, Anjo Harlow, Lusi Harmon, Robert L. Read, Tim Westover, Christopher Zervic. Director, Central Office/Direktoro de la Centra Oficejo: William Harris Esperanto USĥ Bi-monthly bulletin published by Esperanto-USA Dumonata bulteno publikigata de Esperanto-USA Vol. 47, No. 5-6 2007 ISSN 1056-0297 Editors/Redaktoroj: Joel Amis kaj Jenja Amis Layout/kompostado: Jenja Amis H yevgeniya_amis@yahoo.com Materials for Esperanto USĥ should be sent to/Materialojn por Esperanto USĥ oni sendu al: Esperanto USĥ (Joel & Ĵenja Amis) 2025 Peachtree Rd. NE, #927, Atlanta, GA 30309, USA/USONO or by e-mail/aŭ retpoŝte al: joelamis@yahoo.com The opinions expressed in this bul- letin are those of the authors, and don't necessarily represent the point of view of Esperanto-USA or its bul- letin/La opinioj esprimitaj en tiu ĉi bulteno apartenas al la autoroj, kaj ne nepre prezentas la vidpunkton de Esperanto-USA au ties bulteno. Reprinting materials from this bul- letin is permitted, provided that due credit is given, and a copy of the reprinted material is sent to Esperanto-USA/Estas permesate reaperigi materialojn el tiu ĉi bul- teno, kondiĉe ke oni ĝuste indiku la fonton kaj ke oni sendu ekzem- pleron de la republikigita materialo al Esperanto-USA. Saluton karaj gesamideanoj! Ni tre esperas ke vi pasigis agrablajn Zamenhof-tagon, Novjaron kaj ceter- ajn festojn! Parolante pri Zamenhof-tago, ni deziras bonvenigi vin al la (duobla) numero de Esperanto USĥ dediĉita al Zamenhofkaj la Interna Ideo! Kvankam difinoj de la Interna Ideo varias de unu esperantisto al la alia, estas sendube ke la Interna Ideo ludas treege gravan, eĉ esencan rolon en nia Movado jam de la nasMĝo de Esperanto — aŭ, pli ĝuste, jam de antaŭ la nask- iĝo de Esperanto, car sen tiu kerna idealismo la lingvo ne estus nasMĝinta. Sed ne atendu trovi definitivan difinon de la Interna Ideo en tiu ĉi numero — la Interna Ideo estas io ne facile priskribebla.. .ĝi estas io Hon oni sentas, spertas, vivas. Ni esploros la Internan Ideon diversmaniere en tiu ĉi numero. Pluraj membroj/aktivuloj de Esperanto-USA esprimas siajnpensojn kaj opiniojn pri la Interna Ideo — vi vidos ke, malgraŭ diverseco de opinioj, estas komunafadeno Mu ligas ilin. Ni ankaŭ rigardos la vivon kaj pensojn de tiu granda homo al Mu ni ŝuldas la ekziston de nia lingvo. Sajne malfacilas trovi pli belan esprimon de la Interna Ideo ol en zamenhofaj poemoj Mel "la Espero" aŭ "Preĝo Sub la Verda Standardo ". Post longa paŭzo ni daŭrigas la serion "Gigantoj de EINA " per konatiĝo kun multjara aktivulino (kaj duono de lafama kaj amata Harmon-a duopo) lusi Harmon. En apuda intervjuo lusi rakontas pri sia monumenta (kaj certe al ni ĉiuj konata) projeho "Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo ". Estas tamen iom da malbona novajo — ĉi tiu estas bedaŭrinde nia lasta numero. Iom da historio: en la unua duono de 2007pro ŝanĝiĝoj en laprofesia vivo kaj aliaj aferoj ni trovis nin supersutitaj de laboro — sekve, Mel vi rimarMs, Esperanto USĥ prokrastiĝis dum kelkaj monatoj. Gi atingis punhon Me ni pensis ke ni devos rezigni la redahadon. Sed finfine aferoj trankviliĝis (interalie pro tio ke Jenja heredigis la redahadon de la revuo Kontakto al nova redahoro) kaj evidentiĝis ke ni japovos daŭrigi (kaj ja ĉiam volis daurigi —pro tio la decido rezigni ne venis facile). Sed la kubo jam estis jetita... kaj oni decidis doni ŝancon alfreŝa homo. Ekde la unua numero de 2008 la redahoro de Esperanto USR estos Hoss Firooznia. Ni gratulas al Hoss kaj esprimas niajn bondezirojn por fruhodonan redahadon! Ni dankegas al ĉiuj legantoj Muj kontribuis aŭ iel ajn subtenis Esperanto USR-n dum nia dejoro. Sen vi ni ne povintus produkti altkvalitan eldonajon. Dankon, amikoj — vi vere faris nian taskon tre agrabla! Do kvankam ni ne plu vidos vin de tiu ĉi paĝo, ni ja esperas vidi vin diversloke en Esperantujo. Ni vere esperas vidi vin ĉiujn dum nia kongreso en Montrealo ĉi-somere. Montrealo estas belega urbo kaj la montrealanoj estas bonegaj kongresgastigantoj — ne maltrafu gin! Gis la revido ie en Esperantujo! Joel kaj Jenja Greetings dear samideanoj (fellow Esperantists)! We hope that you had a pleasant Zamenhof Day, New Year and other holidays! Speaking ofZamenhofDay, we wish to welcome you to the (double) issue of Esperanto USR dedicated to Zamenhof and the Interna Ideo (Inner Idea). Although definitions of the Interna Ideo vary from one Esperantist to the other, it's beyond doubt that the Interna Ideo has played a very important, even essential role in our Movement ever since the birth of Esperanto - or, more accurately, even before Esperanto's birth, because without that core idealism the lan- guage wouldn't have been born. But don't expect to find a definitive definition of the Interna Ideo in this issue - the Interna Ideo is some- thing not easily described... it's something which one feels, experiences, lives. We will explore the Interna Ideo in various ways in this issue. Several members/activists in Esperanto-USA express their thoughts and opin- ions about the Interna Ideo - you will see that, in spite of a diversity of opinions, there is a common thread linking them. We will also take a look at the life and thought of that great man to whom we owe the existence of our lan- guage. It's probably difficult to find a more beautiful expression of the Interna Ideo than in Zamenhof's poems such as "La Espero" ("Hope") or "Preĝo Sub la Verda Standardo" ("Prayer Under the Green Standard"). After a long break we are continuing the series "Giants ofELNA" by getting acquainted with longtime ac- tivist (and half of the famous and beloved Harmon duo) Lucy Harmon. In an adjacent interview Lucy tells about her monumental (and certainly known to us all) project "Esperanto: Paporto al la Tuta Mondo". There is however some bad news - this is, unfortunately, our last issue. A little bit of history: in the first half of 2007 we, due to changes in work life and other things, found ourselves overwhelmed by work -as a result, as you noticed, Esperanto USR was delayed for several months. It reached a point where we thought that we would have to give up editing Esperanto USR. But finally things calmed down (i.a. because Zhenya passed on the editorship of Kontakto to a new editor) and it became apparent that we would be able to continue after all (and we had always wanted to continue -for that reason the decision to give it up didn't come easily). But the die was already cast.. and it was decided to give afresh person a chance. As of the first issue of 2008 the editor o/Esperanto USR will be Hoss Firooznia. We offer our congratula- tions to Hoss and express our best wishes for fruitful editing! We deeply thank all the readers who contributed or in any way supported Esperanto USR during our tenure. Without you we wouldn 't have been able to produce a high-quality publication. Thank you, friends - you re- ally made our job pleasant! So, although we will no longer see you from this page, we do hope that we will see you at various places in Esperanto-land. We really hope to see you all at our convention in Montreal this summer. Montreal is a beautiful city and the Montrealers are great convention hosts - don't miss it! Till we meet again somewhere in Esperanto-land! Joel and Zhenya 2 ^sperantoUS^ 2007/5-6 Kio (mal)novas en la Centra Oficejo? pli ol 44 mil vendeblaj aĵoj situas en la oficejo. Proksimume duono de ili estas pin- gloj, poŝtkartoj kaj similaj memoraĵoj - la cetero, proksimume 22 mil, estas libroj, KD-oj kaj DVD-oj. En ĉi tiu ĉambro estas ankaŭ la aŭdiokased-kopiilo kaj multaj orig- inalaj aŭdiokasedoj. Dum antaŭaj jaroj oni kopiis kasedojn kaj vendis ilin. Nun estas projekto konverti la kasedojn al KD-oj. Flanke estas la ĉambro por la du kom- putiloj, printiloj, faksilokaj dosier-ŝrankoj. La komputilo estas la centro de la oficejo, car preskaŭ ĉiu tasko postulas ĝian uzon. Apud la ĉefĉambro estas ankau la ĉambro por paki kaj sendi pakajojn. Tie estas la kartonaj skatoloj, remburitaj kovertoj, glubendoj ktp. Tie estas ankaŭ la afrankmaŝino kaj pesiloj. Plue, estas ekzempleroj de broŝuroj kaj flugfolioj sendotaj kun mendoj al unufojaj aĉetantoj, kaj inform-pakajoj, pretaj por sendi al in- formpetintoj. La lasta ĉambro estas la arkivĉambro kie estas diversaj ajoj el la antauaj jaroj de Esperanto-USA. La libroservo superfluas en ĉi tiun ĉambron, car tie estas la T-ĉemi- zoj kaj kromaj skatoloj de libroj. La nova oficejo sendube havos mal- saman aranĝon. Eble pli bona, eble malpli. La translokigo mem postulos multe da planado por transloki ĉion en kiel eble plej malmulte da tempo. Eble estontece mi skribos artikolon pri tio. el la Centra Ofkejo/Novaĵe Bill Harris Dum la lastaj tridek jaroj la Centra Oficejo de Esperanto-USA estas en la sama konstruaĵo en Emeryville, Kalifornio. Bedaurinde, en 2008 oni findetruos la konstruaĵon por starigi kundomaron. Do, Esperanto-USA devas trovi novan hejmon por la CO. La nuna oficejo konsistas el kvar ĉambroj en 1000 kvadrataj futoj. Estas granda ĉefĉambro kun tri malpli grandaj ĉambroj apude. En la ĉefĉambro estas la vendotajoj, sur bretoj au en skatoloj. Lau la inventaro, Nova Loko por la CO Trovita! Bill Harris La estraro de Esperanto-USA las- tatempe akceptis proponon, ke la CO translokiĝu al nova loko komence de feb- ruaro 2008. Translokigo estas necesa, car nia spaco en la nuna loko ne estos havebla post printempo 2008. Nia nova oficejo estos ĉe 1335 Stanford Ave, Suite 300 - ĝi estas belaspekta konstruajo kiu estas tre proksima al la nuna oficejo. Trovi novan lokon por la CO estis mal- facile, car pro la granda kvanto de libroj estis necese ke la oficejo estu sur strat- etaĝo aŭ ke lifto estu havebla. Tiaj spacoj kutime estas tro multekostaj por nia buĝeto, do Bill Harmon serĉis dum multaj semajnoj senrezulte antau ol li trovis ĉi tiun lokon. Nun mi klopodas fari planon transloki ĉion dum la lastaj tagoj en januaro. Granda laboro! Kompreneble, volontuloj en ĉi tiu regiono helpos transloki ĉion. Dum la translokigo, la libroservo ne funkcios, kaj respondoj al telefonvokoj kaj retmesaĝoj estos prokrastitaj. Espereble, iam en februaro ĉio estos en ordo, kaj la CO funkcios normale. Intertempe, mi fotos la progreson de la translokigo por ke la legantoj de €spercinto USĥ povu vidi ĉion kio okazas ĉe la oficejo. Membership Renewal Campaign Under Way! Don't miss out on the benefits and resources you receive by your membership in Esperanto-USA and don't miss out on your chance to make a contribution to the Esperanto movement. This is a particularly important time for the movement in the United States to increase in strength. Esperanto speakers around the world are awaiting our show of strength in the movement. Please don't wait to renew your membership in Esperanto-USA for 2008. Membriĝa Kampanjo Efektiviĝas! Ne rezignu pri la benoj kaj rimedoj kiujn vi ricevas de Esperanto-USA kaj via ŝanco kontribui al la Esperanta movado. Nuntempe estas aparte grave ke la usona movado plifortiĝu. Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ la mondo atendas nian fortecon en la Movado. Bonvole ne prokrastu realiĝi al Esperanto-USA por 2008. r^^^^^™| Richard E.Wood (1940-2007), dumviva membro de UEA, forpasis la 25-an de septembro en Keaau (Havajo, Usono). Launaske brito, li estis ano de Kembriĝa E-Klubo en la fruaj 1960-aj jaroj. Li poste doktoriĝis en Usono kaj fariĝis profesoro pri lingvistiko, ĝis kiam en la 1980-aj jaroj li retiriĝis al Havajo, kie li fondis vendejon de fruktoj kaj kafo. La kontribuo de Wood al la starigo de interlingvistiko kaj esperantologio kiel akceptataj stu-dokampoj en universitataj medioj estis tre signifa, i.a. pro lia alta reputacio en la lingvistika mondo. Li estis redaktoro de La Monda Lingvo-Problemo 1973-1976 kaj de ĝia daŭriganto Language Problems and Language Planning 1977-1984. Wood autoris la E-dokumenton Current work in the linguistics of Esperanto (1982) kaj multe artikolis en fakaj revuoj pri Esperanto kaj rilataj temoj. Li havis eksterordinaran kapablon kvazau ensorbi lingvojn, ĉefe per DX-auskultado, lia granda ŝatokupo. Li komprenis centon da lingvoj kaj flue parolis ĉ. 12. Lia gvidlibro pri DX-auskultado, Shortwave voices of the world (1969), estas vaste konata. 2007/5-6 Esperanto US^ 3 €straro/US€J La nov-elektitaj estraranoj respondas la demandojn de ĉsperanto USR (daŭrigo; komenco en €speranto USR 2007:3-4) Anjo Harlow - Bv. pviskvibi viajn planojn kiel estravano! - Nuntempe mi kunlaboras kun la Prezidanto por efek- tivigi lian laborplanon por la organizo. - Kion vi volus atingi dum via oficpeviodo? - Bone prezenti la sugestojn de la membroj por plibonigi la Movadon. Trovi manieron por instigi pli da membroj. Helpi kiel ajn estas bezonate en la Centra Oficejo. Pli da interko- munikado inter la estraranoj... kaj kelkajn aliajn. - Kio, laii via opinio, estas plibonigenda en Esperanto- USA - kaj kiel vi povas helpi plibonigi Hon, kiel estravano? - Havi pli da familio... Ni BEZONAS pli da esperantist- oj! Kiel helpi plibonigi? Mi petos sugestojn de la mem- broj... - Vi estas estravano de nia organizo jam longan tempon... - Jes, sed ne tro...Mi estis surprize elektita en 1990, kiel la unua ina ELNA-Prezidanto. - ... kaj de tiu ĉi perspektivo vi povas bone vidi, kiel ŝanĝiĝis kaj evoluis la orga- nizo. - Jes, ni nun havas pli da inaj estraranoj (kvin), ni havas fa- miliajn ge-estraranojn... sed atendas la duan Prezidantinon. - Kiel Esperanto-USA nun diferencas de ELNA, ni diru, de antaii 20 jaroj? - En 1992 ni komencis en- meti elektronikajn maŝinojn por efikigi la Centran Oficejon. Komputilo, faks- maŝino, numero 800... Poste la 800-esperanto okazis... Nuntempe, la komputilo regas. Informado, lernado, komu- nikado, libromendado, membra revuo, reto... estas inter ni. Kaj ĝi grandege helpas nian Movadon... Kio ne ŝanĝiĝis estas la bonega subteno de niaj mem- broj - same kiel antaue... kaj mi DANKEGAS ilin. - Kio, kion onipovas lerni de la pasintaj spertoj, estas aktu- ala kaj aplikebla ĝuste nun? - La membroj estas la movado por Esperanto... sen ili la Movado ne kreskos.... Kune ni fortigos la Familion. Jenja Amis Mia piano kiel estrarano estas grandigi kaj diversigi (lau ago, sekso, raso ktp.) la mem- braron de Esperanto-USA kaj, kompreneble, reteni la jamajn membrojn. Ekde kiam mi la unuan fojon partoprenis la kon- greson de nia organizo, la unua kaj tre agrabla malkovro pri Esperanto-USA estis ĝia un- ueco: mi vidis, ke eĉ malgraŭ malsamaj opinioj pri io, oni ĉiam estas afablaj kaj pretaj al la dialogo (tio, bedaurinde, ege mankas nun en mia hejm- lando...) por bono de la orga- nizo, kaj ne por kontentigi la proprajn ambiciojn. Mi vidis homojn kiuj dediĉis sian tutan vivon al la Interna Ideo, kaj tio estas vere granda ĝojo por mi. Aliflanke, mi vidis ankau kelkajn plibonigindajojn, ekzemple ne sufiĉa diverseco laŭ ago, sekso kaj raso. lam mi verkis tutan artikolon en €spercinto USĥ pri tio, kaj mi komprenas, ke ne estas tiom facile korekti tion: sed kiel es- trarano, mi ja provos ŝanĝi tiun ĉi situacion. Kompreneble, necesas multe labori por kreskigi la ĝeneralan nombron de la membroj kaj instigi esper- antistojn, sed ankorau ne mem- broj, membriĝi (kaj tio estas granda defio, verŝajne, por ĉiuj Landaj Asocioj) por daurigi kaj finance subteni nian organizon. Krome, mi esperas denove fari Esperanto-kurson en Atlanto kaj pli aktive rekl ami Esperanton en la universitatoj, kunorganizi plian Sudorientan Kongreseton ktp. Mi ŝatus plibonigi la nunajn informilojn pri Esperanto por Esperanto-USA - kaj mi pretas fari kion ajn mi povos por la bono de la organizo! T. RUSSEL "X Junulara Angulo Darcy Ross ("Darsi Roso") estas finjara gimnazia studento kiu loĝas en urbeto apud Cikago, Illinois. Si aktive partoprenas en la Teatra Klubo (kie ŝi estas sekretario), la plej prestiĝa ĥoro en sia lernejo (kie ŝi estas prezi- danto), la Akademia Nacia Honora Societo, kaj Japana (lingva) Nacia Honora Societo. Rilate al la hobioj, ŝi ŝatas legadon, verkadon, ret-uzadon, komputil-uzadon, ludadon, kantadon kaj kajakadon. Siaj celoj por Usona Esperantista Junularo (USEJ) estas fari por USEJ aktualan retcentron kiu enhavu: - materialojn por Esperanto- grupoj/kluboj - lernilojn (ankaŭ ligilojn al aliaj instru-retejoj) - novan katalogon por bonaj Esperantaj retejoj (mi ĉagreniĝas de retejoj kiuj havas plurajn nefunkciantajn lig- ilojn). Krome, mi volus: - organizi verkajn konkur- sojn por plibonigi Wikiversity kaj Unilang (ktp.). Eble eĉ or- ganizi verkajn konkursojn por Esperanta Vikipedio! - havi aktivan forumon au pli- aktivigi ekzistantan forumon. - eble parigi lokajn grupojn kun grupoj de aliaj lokoj, aŭ eĉ de aliaj landoj. Tio estus in- teresa maniero por lerni pri aliaj kulturoj kaj ideoj per la uzado de Esperanto. Kompreneble, USEJ ankaŭ farukunvenojnen diversaj lokoj. Si esperas studentiĝi en Knox kolegio por studi biolo- gion (specife genetikon) kaj la japanan lingvon. Si celas ĉiam partopreni la Esperanto- movadon kaj ankaŭ ĉiam apogi la Internan Ideon. 6 sperantoUSTiT 2007/5-6 .NovQje Esperanto translations of Shakespeare added to the Folger Library Twenty works of Shakespeare have been translated into Esperanto — some of them more than once. But until recently only one has made its way into the collection of the Folger Shakespeare Library, in Washington, DC, the world's largest library collection de- voted to Shakespeare and his time. That changed on November 15, 2007, when a delegation from the Esperantic Studies Foundation presented the library with a complete set of Shakespeare trans- lations in Esperanto — 26 volumes in all. The earliest, The Tempest, dated from 1905 and the latest, the ninth edition of Hamlet, from 2006. The Library already has a copy of an ear- lier edition of Hamlet, translated by the creator of Esperanto, Dr. L. L. Zamenhof, in the final years of the 19th century. Esperanto is an international language, designed by Zamenhof as a second lan- guage for the world, and used and spoken today by several hundreds of thousands of people across the globe. It boasts an exten- sive original literature and a large number of translated works by everyone from Dante to Tolkien and from Plato to Freud, and including also large numbers of works from Asian languages. "This is a valuable addition to our col- lection. It's not often that someone brings in 26 volumes none of which we already have," remarked Richard J. Kuhta, the Eric Weinmann Librarian at the Library, who accepted the gift on the library's behalf. He was accompanied by Georgianna Ziegler, Head of Reference. "It took us quite some time to find the complete collection," said Humphrey Tonkin, of the University of Hartford, in making the presentation on behalf of the Foundation. "Some were easy to locate, but a few required real detective work. Esperanto books are often published in out of the way places by out of the way pub- lishers, and they take some finding." He hopes that over time the Foundation will be able to add further Esperanto Shakespeareana to the collection, in the form of playbills and the like. Only four Karaj, Plaĉis al mi la recenzo de William R. Harmon pri Beletra Almanako I. Mi tamen prikomentas unu lian aserton: "Enestas tri eroj kiujn verkis usonaj esperantistoj," ri- late al kiuj li mencias la nomojn de Tim Westover, Brian E. Drake kaj Den Drown. Pri tio mi atentigas, ke la 4-an de oktobro 2000 mi civitaniĝis ĉi-lande kaj tiam mi forneis mian sud-afrikanecon. Pro la nova rasismo kontraŭblankula kaj konkrete diskriminacio de la nuna reĝimo en tiu mia naskiĝlando, mi plene malakceptas la im- plicitan ideon, ke mi iel plurestas sud- afrikano. La preterlaso de ia mencio pri mia nova statuso sugestas, almenau por mi, ke mi nun fariĝis homo senlanda, tiom pli car baldau post mia civitaniĝo mi havis ĉi- punkte malagrablan sperton. Certa viro, kiu plurfoje verkis por la plej grava jur- nalo ĉi-regione, eksplicite diris al mi: "Vi ne estas kaj neniam povos esti usonano! Por tio necesas naskiĝi ĉi tie, en almenaŭ la kvina generacio. Li certe ne estas la sola persono kun tia opinio, kiu potenciale lezas la patriotismon de ni novaj civitanoj. Mi certas, ke William R. Harmon, elek- tante siajn vortojn, ne povis tion eĉ imagi. Malgrau ke iuj el ni estas pri ĉi tiu afero vere sentemaj. Kore salutas, Edwin de Kock Shakespeare plays have been given full- blown productions in Esperanto: Hamlet in Antwerp in 1928, The Comedy of Errors in Bulgaria in 1963, a recent production of King Lear in Vietnam, and (the very first), As You Like It in an outdoor performance during the World Esperanto Congress in Washington in 1910. Asked about quality, Tonkin remarked that, as one might expect, the quality of the translations varies. Some are quite ama- teurish, others done with great fidelity to the original and with an eye to presentation on the stage. He should know: he has trans- lated two of the plays — Henry Fand The Winter's Tale — and hopes one day to see them performed. Tonkin was accompanied by Dr. E. James Lieberman, Washington psychiatrist and author of a biography of psychologist Otto Rank, and Dr. David Gaines, a com- poser — both of them active users of Esperanto. Gaines's first symphony (1998), recorded under the MMC label, bears the name "Esperanto." (Press Release from Dr. Humphrey Tonkin) If you would like to an- nounce your local group or any other Esperanto- related ac- tivity in the 2008 UEA Jar 1ibr o, please con- tact the Central Office for details and prices. All announcements must be re- ceived by UEA before January 31, 2008. 2007/5-6 Esperanto US^ 5 ĤĤI€ Do you teach D. Gary Grady Do you teach Esperanto? Have you ever thought about teaching it? While many speakers learn Esperanto from books or even the Internet, there's a lot to be said for traditional courses. They're a good way to introduce more people to our lan- guage, and they're especially useful in helping beginners develop confidence and fluency in speaking. For young people, an Esperanto class is a good way to introduce languages in general and cultures other than their own. And classes are rewarding for teachers as well as students. One of the best ways to stay current on teaching methods and resources, and stay in touch with other Esperanto teachers in the U.S. and abroad, is to join the American Association of Teachers of Esperanto. Members of AATE are also automatically members of the Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) and receive two quarterly magazines: - Internacia Pedagogia Revuo, magazine entirely in Esperanto containing articles on teaching and reports about classes from all over the world, and - AATE's own Bulteno, with news, short articles on teaching tech- niques, updates on the organization's activ- ities, etc., in a mix of English and Esperanto. Besides publishing its Bulteno and act- ing as the U.S. branch of ILEI, AATE col- lects and reports statistics on Esperanto teaching, offers seminars about teaching during Esperanto-USA's annual Landa Kongreso, creates and manages the U.S. system of Esperanto examinations, helps coordinate administration of the interna- tional exams in the U.S., and acts as a point of contact for everyone in the U.S. who teaches Esperanto or would like to. Membership, which like that of Esperanto-USA runs on a calendar year basis, costs $30 ($20 if you choose to re- ceive the two publications via the Internet). To join, send your name, address (postal and email) and telephone number, together with your dues (payable to "American Association of Teachers of Esperanto" or "AAIE") to Sally Lawton, 12 Stage Road, Westhampton, MA 01027. Please indicate whether you're a professional teacher (and if so, whether active or retired and the name of your school). If you'd like to have your phone number, email address, or other information omitted from the AAIE membership list, please so indicate. Three Esperanto metaphors E. James Lieberman An Instrument. William Auld said that Esperanto is unique among artistic cre- ations because it is an artistic medium for others to use creatively. Zamenhof is another Stradivarius! That name is syn- onymous with "finest violin" - an art ob- ject that enables others to make beautiful music, translating from com- poser to listener, from mute symbols on paper to radiant, meaningful sound. Instrumento. Lau William Auld, Esperanto unikas inter artaj kreaĵoj car ĝi estas perilo por siaj uzantoj krei arte. Zamenhof estas kiel nova Stradivarius! La nomo de tiu sinonimas al la violono plej bona - artaĵo kiu ebligas homojn ludi belan muzikon, tradukante de kompon- isto al audanto, de mutaj simboloj sur pa- pero al radianta, signifoplena sono. An open source operating system. Linux, the computer operating system known by relatively few who use and love it, has a small, stable core and be- longs to its users, who have the right to make changes to improve its function. The changes, to be adopted, must be validated by users. This was Zamenhof's model with Esperanto. Logic and emotion join in this kind of enterprise: Linux is both practical and attractive. Users admire its conceptual beauty and non-commercial idealism while being intellectually engaged in its functionality. Funkciiga sistemo font-atingebla. Linux, la komputila funkciiga sistemo konata de malmultaj kiuj gin uzas kaj amas, havas kernon etan, stabilan, kaj apartenas al siaj uzantoj, kiuj rajtas gin ŝanĝi por plibonigi funkciadon. Por esti adoptitaj, la ŝanĝojn devas validigi la uzantoj. Tiu ĉi modelo samas al tiu de Zamenhofa Esperanto. La logiko kaj emocio kunligiĝas en tia entrepreno: Linux estas kaj praktika kaj be la. La uzantoj ŝatas ĝian konceptan belecon kaj senkomercan idealismon kiam ili okupadas sin mense pri ĝia funkcieco. A relationship. To learn a second lan- guage well—becoming bilingual by choice—is like a good marriage. We commit both head and heart, falling but also rising in love which is not blind but open-eyed, hearing, and thought pro- voking. We admire the practicality and logic of Esperanto and love its power to join us, poetic or prosaic. It connects people for life. Rilato. Lerni bone lingvon duan - volonte dulingviĝi - similas al bona geedziĝo. Oni dediĉas kaj menson kaj koron, enamiĝante duoble, amo ne blinda sed apert-okula, auskultema, kaj pensiga. Ni admiras la praktikecon kaj logikon Esperantajn kaj amas ĝian ligo- povon, poezian kaj prozan. Ĝi kunigas homojn por- kaj dumvive. 6 ^sperantoUS^ 2007/5-6 .Interna lcleo/Zamenhof La Espero L.L. Zamenhof En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko. Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de 1' espero kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj. Sur neutrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de 1' homaro por eterna ben' efektiviĝos. Preĝo sub la Verda Standardo L.L. Zamenhof Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de 1' amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro: Silentas nun ĉiu disput' religia Kaj regas nun kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun, filoj de 1' tuta homaro Ce Via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Auskultu la voĉon de 1' preĝo sincera, Redonu la paeon al la infanaro De 1' granda homaro! Ni juris labori, ni juris batali, Por reunuigi 1' homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; Gi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de 1' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero. Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj, Antauen kun pacaj armiloj! Kristanoj, hebreoj au mahometanoj Ni ĉiuj de Di' estas filoj. Ni ĉiam memoru pri bon' de 1' homaro, Kaj malgrau malhelpoj, sen halto kaj staro Al frata la celo ni iru obstine Antaŭen, senfine! La Vojo L.L. Zamenhof Lra densa mallumo, briletas la celo al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo, en nokta ĉielo, al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de Psortoj, nek mokoj de Phomoj, Car klara, kaj rekta, kaj tre difinita, ĝi estas la voj' elektita. Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante, ni iru la voj on celitan. EC guto malgranda konstante frapante, traboras la monton granitan. L espero, I'obstino, kaj la pacienco, jen estas la signo per kies potenco ni, paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam laciĝas pri P tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigas, mil semoj perdigas, ni semas kaj semas konstante. Ho ĉesu, mokante la homoj admonas, Ne ĉesu, ne ĉesu! En kor' al ni sonas. Obstine antaŭen, la nepoj vin benos, se vi pacience eltenos. Se longa sekeco, aŭ ventoj subitaj, velkantajn foliojn deŝiras, ni dankas la venton, kaj repurigitaj, ni forton pli freŝan akiras. Ne mortos jam nia brave ga anaro. Gin jam ne timigos la vento, nek staro. Obstine ĝi paŝas, provita, hardita al eel' unufoje signita. 2007/5-6 Esperanto US^ 7 Interna Ideo/Zamenhof Joel Amis Antaŭ 120 jaroj naskiĝis nia lingvo. Ekde tiam ĝi fariĝis la plej sukcesa plan- lingvo - tiom ke neniu alia planlingvo ri- valas ĝin. Esperanto kreskis de unu parolanto en la tutmondan parolko- munumon kiun ni konas hodiau (mi ĉi tie preterlasas la demandon pri ekzakta nombro de tiu parolkomunumo). Esperanto estas parolata en esence ĉiu lando de la mondo. Esperanto havas (proporcie) vastan literaturan verkaron, diversspecajn kongresojn okazantajn tra la jaro en ĉiuj kontinentoj, kaj eĉ de- naskajn parolantojn. Esperanto estas uzata por la tuta gamo de homaj agadoj, ekde sciencaj disertacioj ĝis plej ordi- nara familia vivo. Esperanto atingis sian nuna staton sen la propra ŝtato, sen pro- pra armeo, kaj ofte eĉ spite al kontraustaro (kaj rekta kaj malrekta) kaj eĉ subpremado fare de iuj registaroj. Esperantistoj marŝis antaŭen spite al mokoj fare de cinikuloj kaj foje eĉ persekutoj fare de diktatoroj. Sed kiel Esperanto sukcesis ne nur supervivi ĝis nun, sed eĉ konstante (eĉ se nur poiomete) kreski? Kial Esperanto estas la sola vaste uzata planlingvo, dum Volapuko kaj Ido estas esence muzespec- imenoj? Kio diferencigas Esperanton disde ĉiuj aliaj planlingvoj - kaj kio daure vivtenas, animas ĝin? La re- spondo: idealismo, t.e. la Interna Ideo. "Sed Esperanto estas nur lingvo, ĉu ne?", oni foje aŭdas. Nu, jes ĝi estas lingvo kaj por iuj ĝi povas esti nur lingvo lau nur plej strikta difino, nome, kiel simpla ko- munikilo kaj ne ankau portanto de kulturo. Certe iu ajn rajtas uzi Esperanton por kiu ajn celo, car la lingvo apartenas al la tuta homaro. EC nazioj povus uzi Esperanton por elbuŝigi siajn ficelojn. Sed tiu simpla uzo de la lingvo ne signifas ke ili partopre- nas en la kulturo, en la spirito de la lingvo - kaj certe ne meritus la nomon "esperan- tisto". Kaj por iuj Esperanto povas esti simple interesa lingva kuriozajo kaj nenio plu. Sed ĉu lingva hobieco au simpla praktika utileco sufiĉas por inspiri kaj vivteni la Esperanto-movadon? Nun, prave, estas certe nemalmultaj homoj kiuj lernas Esperanton nur el lingva intereso aŭ even- tuale por vojaĝi per Pasporta Servo. Kaj ja nenio malbonas pri tio - mi mem originale WWW.INTERNATIONALDAYOFPEACE.ORG La Interna Ideo: cu ankorau grava? lernis el lingva intereso. Sed verŝajne ne ekzistus Esperanto-movado nun sen la ide- alisma ideo malantau la lingvo - kaj sen tutmonda Esperanto-movado oni ne povus ĝui la praktikajn avantaĝojn kiuj nun have- bias. En la frua tempo oni devis batali por granda idealo, sen atendi ajnan praktikan profiton kaj sen ĝui la avantaĝojn kiujn ni nun ĝuas. Do, la simpla fakto ke ni havas Pasportan Servon, kongresojn, literaturon ŝuldiĝas al la sindonemaj klopodoj, kaj eĉ suferoj, de niaj antauuloj. Ni iom konsideru la laboron, la oferojn kaj la suferojn de niaj pli fruaj samideanoj inspiritaj de la idealoj de mondpaco, hom- frateco kaj reciproka interkompreno. Plej frue estis D-ro Zamenhof. Kiel knabeto en multlingva, multgenta Bialistoko li vidis la rezultojn de intergenta malamo kaj mal- fido ĉiutage - tio inspiris lin krei lingvon kiu povos formi la fundamenton por un- uiĝinta homaro, por mondo sen muroj. Sed naskado kaj vivigado de tiu lingvo prezen- tis proprajn malfacilajojn. La gezamenhofoj devis elspezi grandan parton de sia havajo nur por eldoni la Unuan Libron, nesciante ĉu la lingvo sukcesos aŭ estos ignorata. Kaj dum la cetero de sia vivo D-ro Zamenhof devis dediĉi sian tutan libertempon al la dis- volvado kaj defendado de la lingvo kaj ĝiaj idealoj. Poste estis la multaj samideanoj kiuj estis persekutataj sub Hitlero, Stalino kaj Mao... Kaj ne forgesu la multegajn samideanojn kiuj dediĉis siajn tempon, monon, energion kaj vivon por konstrui la Esperantajn movadon kaj komunumon kiujn ni ĝuas hodiaŭ. Cu oni laboregas, klopodegas kaj, jes, eĉ suferegas por lingva hobio aŭ por praktika komerca lingvo? Nu, mi certe ne farus, kaj mi dubas ĉu iu homo farus. Sed oni ja povas fari ĉion ĉi por granda, laudinda idealo - kaj estas tiu ide- alo de homa frateco kaj mondpaco kiu sub- 8 ^sperantoUS^ 2007/5-6 .Interna Ideo/Zamenhof IX.UNIVER5ALA vQNQRBDdeESPERANTQ tenis niajn persekutatajn antaŭulojn eĉ en la plej mallumaj tempoj. Mi iom pli frue menciis ke mi eklernis Esperanton el lingva intereso. Eble mi iom priskribu mian sperton por ilustri la povon de la Interna Ideo. Mi trovis Esperanton, kvazaŭ hazarde, en lingva enciklopedio kiun mi ricevis kiel kristnaskan donacon. La simpleco kaj logikeco de la lingvo tre plaĉis al mi (mi jam havis ĝeneralan ling- van intereson, sed ofte sentis malkontenton pri la mallogikeco kaj malfacileco de mul- taj lingvoj). Mi decidis esplori plu. Mi sukcesis trovi Teach Yourself Esperanto (unusolan ekzempleron) en loka libroven- dejo (mi aldonas tiujn ĉi detalojn pro tio ke la sinsekvo de eventoj originale aspektis iom hazarda, sed je retrorigardo ŝajnas ke la afero eble ne disvolviĝis tiom hazarde). Mi eklernis kaj baldaŭ trovis min sorĉita de tiu ĉi magia, belega lingvo. Dum mi pro- gresis en la lernado mi ankaŭ ekkonis la idealan fonon de la lingvo. Ju pli mi lernis pri la grandaj klopodoj, sinoferoj, sango, ŝvito kaj larmoj kiuj eniris la kreadon kaj disvolvadon de tiu ĉi mirinda lingvo, mi des pli sentis ke la idealoj de Esperanto ek- transformas min - por bono! Mi antaue ne multe interesiĝis, aŭ eĉ multe pensis, pri mondpaco, homfrateco kaj tutmonda soli- dareco - efektive mi povas diri ke ĝis tiam mi estis sufiĉe konservativa (tute male de nun!). Do, mi vere povas diri ke Esperanto ŝanĝis mian vivon kaj turnis min al pli bona vojo. Ĉu nura lingvo povus realigi tiun ŝanĝon? Cu mi restus aktiva esperantisto dum tiom da jaroj nur pro lingva intereso? Vere, mi eklernis la lingvon pro lingva sciv- olemo - sed mi restis, kaj restas, esperan- tisto pro idealismo, pro la Interna Ideo. Estas klare ke la Esperanto-movado ne ekzistus hodiau sen la subkuŝanta Interna Ideo - do, forta idealismo estas certe grava parto de nia pasinteco. Sed kio pri la nuno? Kio pri la estonteco? Mi pensas ke la Interna Ideo pli gravas por la Esperanto- movado nun pli ol antau 120 jaroj - efek- tive, pli grave, la baza penso de la Interna Ideo gravas por la mondo pli ol iam ajn antaŭe. Ni konsideru la originalajn celojn de la Interna Ideo: mondpaco, internacia, inter - popola, intergenta, interreligia frateco kaj interkompreno, faligo de la "muroj de mil- jaroj" kiuj dividas la homaron. Cu ĉio ĉi realiĝis por la homaro ekde la tempo de Zamenhof? Evidente ne. Sufiĉas nur rigardi la ĉiutagajn novaĵojn: malamo kaj malfido inter anoj de tiu kaj jena religio; timo ĉe jena homgrupo al anoj de alia; teroratakoj kaj venĝoj; kreskado de la breĉego inter riĉuloj kaj malriĉuloj, inter riĉaj kaj malriĉaj landoj; persekutoj kon- trau minoritatuloj kaj etna "purigado"... Certe la mondo multe ŝanĝiĝis ekde la tempo de Zamenhof - multaj tiutempaj problemoj intertempe solviĝis... dum novaj intertempe leviĝis. Nur pripensu ke ekde la tempo de Zamenhof la homaro tra- vivis du mondmil- ,,„„ nobla ideo - sed ne por lingva amuzilo au oportuna vojaĝolingvo. Kaj ja la unikeco de Esperanto ne estas ĝia facileco kaj lingvistika perfekteco - ja ekzistas aliaj planlingvoj kiuj taŭgas ĉirilate - aŭ ĝia praktikeco por vojaĝoj - ja la angla pli uti- las ĉi-momente por vojaĝi. La unikeco de Esperanto estas la idealoj kiuj ĝin naskis, kiuj ĝin subtenas, kiuj ĝin animas. Se ni deziras ke nia Movado restu valida nun kaj en la estonteco, ni ne povas distan- cigi nin de la Interna Ideo - ni devas ĉirkaŭbraki ĝin. Ni ne flankenŝovu ĝin kiam ni reklamas Esperanton, preferante mencii nur tiun kaj jenan praktikan utilon - ni portu la Internan Ideon kiel medalon de honoro sur niaj brustoj. Ni ne aspektu al la mondo kiel marĝena aro de lingvaj hobiu- loj - ni montriĝu homoj de bona volo, in- spirataj de noblaj idealoj - idealoj kiuj ne estas nuraj abstraktajoj, sed kiuj necesas por la bonfarto, eĉ pluekzisto, de la homaro. Ni montru al la mondo ke esper- antistoj strebas por pli bona mondo - mondo pli paca, pli frateca, pli egaleca kaj pli unueca! La Interna Ideo bone portis Esperanton jam dum 120 jaroj - kaj, se ni permesos, ĝi portos nin al bela estonteco... ĝis la bela sonĝo de V homaro por eterna ben' efek- tiviĝos! itojn, unu el akompanita kiuj de kontrauhomaj krimegoj neniam antaŭe viditaj, la Malvarma Milito kaj nun la t.n. "Milito kontrau Lerorismo"... Cu en tia mondo la Interna Ideo ne plu gravas?! La Interna Ideo estas esenca parto de Esperanta kul- turo, eĉ funda- mento de la Esperanto- movado. Sen ĝi nia tuta agado - ĉiuj niaj organizoj, niaj kongresoj, niaj klopodoj - as- pektus bagatelaj. Homoj pretas oferi sin por granda, 2007/5-6 speranto JJ S^" Interna Ideo/Zamenhof Bill Harris 'La Interna Ideo' ne signifas la samon por ĉiu esperantisto. Kiom da kapoj, tiom da difinoj. Mi difinas ĝinjene: 1. Ne antaŭjuĝu homojn laŭ raso, religio, aŭ etna grupo. Juĝu ilin laŭ iliaj personaj agoj. Tiel vi kontribuas al egalaj kaj justaj interrilatoj interkulturaj. 2. Ne juĝu la pravecon aŭ ĝustecon de kulturaj kutimoj (inkluzive de religiaj kre- doj). Praveco kaj ĝusteco ne estas absolutaj. 3. Kiam vi interrilatas kun homoj el aliaj kulturoj, toleru la malsamecojn kaj trovu neŭtralan grundon laŭnecese. Lingve, 'neŭtrala fundamento' signifas Esperanton. Rimarku ke ĉi tiu estas idealisma celo; kio signifas, ke ĝi ne estas facile atingebla, tamen oni strebu atingi ĝin kiel eble plej multe. La juna Zamenhof spertis, in Bialystok, ke manko de komuna lingvo estas granda obstaklo kontraŭ la celoj de la Interna Ideo, kaj pro tio, li komencis ellabori lingvon neŭtralan kiu finfine estis Esperanto. La Interna Ideo ludis gravan rolon en la fruaj jaroj de la Esperanto- movado en Eŭropo - Esperanto allogis ho- mojn per la promeso de finfina paco kaj amikeco inter popoloj. Lamen, post la Unua Mondmilito (kaj la morto de Zamenhof), homoj kiuj sopiris al paco kaj mondamikeco komencis kredi, ke la Ligo de Nacioj, kaj poste la Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO, atingos ĉi tiujn celojn. Samtempe, multaj eminentaj esperantistoj taksis la Internan Ideon de Zamenhof iom naiva, kaj pli kaj pli klopodis plibonigi la lingvon kaj pligrandigi la literaturon Esperantan anstataŭ varbi homojn al Esperanto. Dum tiuj jaroj la Interna Ideo neniam malaperis. La nocioj 'gefrateco de homoj' aŭ 'samideano' aŭ 'rondo familia', nun as- pektas malnovaj kaj gurditaj, sed la baza koncepto restis kaj restas - uzo de neutrala dua lingvo por interkultura komunikado necesas (eĉ se ne sufiĉas) por egalaj, jus- taj interkulturaj rilatoj. Plue, egalaj, justaj interkulturaj rilatoj necesas (eĉ se ne sufiĉas) por paco en la mondo. La plej- parto de ordinaraj esperantistoj estis kon- vinkitaj pri tio, eĉ se ili nek havis la ĝustajn vortojn esprimi ĝin nek havis aŭdantaron aŭskulti ĝin. 10 ^sperantoUS^ 2007/5-6 Dum la 80-aj jaroj, la Manifesto de Raumo estis publikigita. Komenciĝis granda debato inter finvenkistoj kaj raumistoj. La ekstrema finvenkisto faras nenion pri Esperanto krom reklami kaj propagandi ĝin. La ekstrema raŭmisto ĝuas la etoson de la Esperanta komunumo (t.e. renkontiĝojn, literaturon) kaj faras nenion por disvastigi la lingvon al la ekstera mondo. Unue, mi devas rimarki, ke nek fin- venkismo nek raumismo traktas la Internan Ideon de Esperanto. Se venus la Fina Venko, ne plu estus finvenkistoj, car reklamado kaj propagando estus sensencaj. Lamen, la Interna Ideo restus ĝusta kaj vera. Aliflanke, se mi estus la sola esper- antisto en la mondo, ne plu estus raumistoj, car ne estus Esperanto-komunumo. Lamen, la Interna Ideo restus ĝusta kaj vera. Due, la individua esperantisto estas plej- parte finvenkisto aŭ raumisto depende de personecaj trajtoj, Esperanta sperto ktp. Leoriaj debatoj ŝanĝos nenion. Lrie, tradiciaj Esperanto-organizajoj (ekz. UEA, Esperanto-USA) ekzistas por disvastigi Esperanton al la ekstera mondo. Liaj organizajoj devas decidi kiel trakti la Internan Ideon en propagando. Lio estas komplika temo - eble mi traktos ĝin en venonta artikolo. Pensoj de Zamenhof: "Patriotismo" "La dua kulpigo, kiun ni ofte devas audi, estas tio, ke ni esperantistoj estas mal- bonaj patriotoj. Car tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj car lau la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensogo, mal- nobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! ... La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankau predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin auskul- tos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj de- monoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante in- stigas homon kontrau homo - tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, ni- graj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton "amo", car en via buŝo la sankta vorto "amo" malpuriĝas". (Originala Verkaro, p. 382; el el la Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro). .Interna Ideo/Zamenhof "Ni, la esperantistoj, havas bonan I Hon por plibonigi la mondon" Filipo Dorcas Julio, 1973 Noktis. En la aero super Vjetnamio. Mi vidis la militon de nia aviadilo C-130. Sube eksplodoj, grandaj ka multaj, lumigis la nefeliĉan mondon. Risko. Alproksimiĝis tri rusaj ĉasaviadiloj, Mig-23 lau la urĝa radiora- porto. Hi forte deziris ataki nin. Tie kun mi sidis kelkaj kapitanoj, du koloneloj, unu generalo, kaj kelkaj aliaj gravuloj. Mi estis Kapitano Dorcas. Mi navigis la aviadilon. Ni estis la fluganta ordono-bazo, la en-aera reganta oficejo por la milito. Ni faris deci- dojn pri la milito, krom tiujn kiuj venis rekte de S-ro Nixon en la Blanka Domo en Vaŝingtono. Nia aviadilo havis en ĝi kvardek tri radiojn. Ni komunikas kun multaj aliaj aviadiloj, kun la surteraj ofi^ ciroj, kun aliaj oficejoj, kaj kun la Blanka Domo. Ni sukcesis eskapi atakojn de la ĉasaviadiloj, kaj revenis senprobleme al nia flughaveno. Plia nokto en la milito. "Kiam venos la fino de la milito? Ĉu ekzistas espero? Kiam ekzistos espero?" La demandoj turniĝis en la laca cerbo. Majo, 1974 Mia fina tago en la aerarmeo alvenis. Mi sidis en oficejo de iu serĝento. "Kapitano, ĉu vi volas havi viajn medalojn nun, au dum la ceremonio?" "Dum la ceremonio," mi respondis. Tie surtable kuŝis kelkaj arĝentaj steloj, unu distinga fluganta kruco kaj aliaj honorajoj. Mi volis ricevi ilin antau mia tuta grupo en mia fina tago, sed tiu ceremonio ne okazis. Ĉu iu iam donos al mi iom da honoro pro mia servo dum la milito? Cu iu dankos min? Sajnas ke ne. Hi malhonoris min ĉe la flughaveno kiam mi alvenis al Usono. Hi kraĉis al mi kaj diris malkuraĝigajn vortojn al mi pro mia partopreno en la milito. Sed... ĉu mi vere estas militistema viro? Iam antaue, ne. Sed nun? Januaro, 1998 Mi trovis Esperanton interrete, ne tute hazarde. Iu metis la semon tridek jarojn antaŭe per intervjuo kun esperantisto en NPR-radioprogramo. Post la malkovro, mi renkontis la lokan grupon, kaj ankau eksciis ke Esperanto estas ne nur lingvo. Esperanto estas tutmonda grupo de amikoj, kiuj amikiĝis per neutrala lingvo. Miaj amikoj en Dalaso montris al mi ke la lingvo servas kiel ponto al aliaj landoj kaj kulturoj. Nia amiko en Rusio aperas kiel vera, proksima amiko, kaj ne kiel iu kiun mi ne komprenas. Kial Mi Studas Esperanton Robert Read Fascinas min la demando: ĉu la homaro regas sian propran sorton? Cu ni ĉiuj estas nur pupoj movataj per povoj preter nia kompreno kaj ekster nia volo, aŭ ĉu ni aktive influas nian propran kaj aran sorton? Ŝajnas al mi ke Esperanto estas kriterio por juĝi la respondon al tiu demando. Homoj lernas Esperanton pro diversaj kialoj: ekzerci la menson, renkonti ho- mojn, kompreni lingvistikon, prepariĝi por studi aliajn lingvojn. Tamen, mi persone ne dubas ke granda parto de la peno kaj el- spezo de tempo por lerni Esperanton estas donaco al la homaro, aŭ al la Interna Ideo. Oni studas Esperanton, almenau parte, por esti bona homo kaj plibonigi la mondon. Mi estas finvenkisto - mi opinias ke Esperanto estos vaste konata internacia helplingvo je 2200 p.K. Tamen, mi ne es- peras vivi ĝis tiam, kaj mi neniam estas certa pri io - do kial mi elspezas mian tem- pon por ĝi? Estas mirinde ke ekzistas kvar mil libroj en Esperanto. Estas miraklo ke mi vesper- manĝis kun uloj de ok landoj kaj povis in- Jes, ni havas amikojn eĉ en Rusio, la lando kiu kreis la malamikajn aviadilojn kiuj ĉasis min antaŭ multaj jaroj. Novembro, 2007 Finfine, mi ricevis honoron pro miaj jaroj de servado en la aerarmeo. Mi sidis en lerneja auditorio kun aliaj militaj veter- anoj. Iu vokis mian nomon. Mi staris. Hi priskribis mallonge miajn jarojn de ser- vado. Studantoj ekstaris kaj aplaudis. Venis prelegoj pri militoj, pri tio kiel bonaj estas niaj armeoj, niaj aviadiloj, nia forteco por defendi la landon. Studantoj staris kaj prezentis la kvanton da soldatoj kiuj mortis en la diversaj mili- toj. Multaj homoj perdis la vivon, sed ili menciis nur la usonajn vivojn. Venis fotoj kaj filmoj pri militoj. Multaj aplaŭdis. Mi sidis. Mi ne protestis, sed pensis tre malfeliĉe. Kion la studantoj lernas? - ke milito estas solvo? - ke lerni pri armiloj estas la plej grava leciono? - ke ni fortigu la barilojn inter ni kaj aliaj landoj? - ke ni malpermesu interŝanĝojn kun aliaj kul- turoj? Kiel mi povas informi ilin pri internacia amikeco? Kion mi, unu homo, povas fari? Kiom da mono... kiom da miliardoj da dolaroj Usono elspezas por milito? Kontrau kiom por paco? Ni, la esperantistoj, havas bonan ilon por plibonigi la mondon. Tiu ilo estas Esperanto, la lingvo de internacia amikeco, la lingvo de interkompreno, la neŭtrala lingvo kies Interna Ideo estas por helpi la mondon! terkompreniĝi. Al mi persone valoregas ke mi povas paroli, malperfekte sed flue, per ne-denaska lingvo. Tamen, tiuj avantaĝoj ne plene egalas al mia elspezo de tempo. Mi ne scias ĉu la eta peno de idealistoj povas stari kontraŭ la abunda avaro kaj malscio de tiuj kiuj verŝajne regas nian mondon. Tamen, ĉiu uzo de Esperanto estas pruveto ke ni rajtas esperi. EC se la granda ideo de Esperanto forpasos, ĝi havas tiun valoron: eble infano en 2200 p.K. ekscios pri nia Movado kaj diros, "Ho, jen inspira noblegeco, ke ili tiom longe kaj sindone laboregis por plibonigi la mondon." 2007/5-6 Esperanto US^ 11 Interna Ideo/Zamenhof La Interna Ideo de Esperanto Ni petis la estraron kaj aliajn aktivajn esperantistojn de nia organizo respondi la jenajn demandojn: 1) Kion signifas la Interna Ideo al vi persone? 2) Cu la Interna Ideo ankorau gravas por Esperanto kaj la Movado? Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? Kaj se jes, ĉu necesas aktu- aligi au adapti la Internan Ideon al la nuna mondo, kaj se jes, kiel? 3) Cu vi opinias, ke la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia or- ganizo - Esperanto-USA? Vilĉjo Harmon: "La Interna Ideo estas pure logika rimedo por dis- vastigi paeon sur la tero" - Kion signifas la Interna Ideo al vi persone? - La Interna Ideo al mi signi- fas la celon de paco inter homoj kaj la nacioj de homoj per fa- ciligo de interkomunikado inter ĉiuj homoj, sen ideologiismaj intervenoj kaj fonoj. La Interna Ideo ne estas dogmo aŭ iu elĉiela ordono de iu nespecifa dio; ĝi estas pure logika rimedo por disvastigi paeon sur la tero. Cu la Interna Ideo ankorau gravas por Esperanto kaj la Movado? Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? Kaj se jes, ĉu necesas aktualigi aŭ adapti la Internan Ideon al la nuna mondo, kaj se jes, kiel? - Lau mi, oni ne automate akiras scion pri aŭ akcepton de la Interna Ideo nur per lernado de la lingvo, sed la sperto de komunikado kun aliaj esperan- tistoj iom post iom tiras onin al la koncepto. http://ESPERANT0FRE.COM Ron Glossop: "Ĉefa fokuso de la Esperanto- movado devus esti la in- struado de Esperanto al infanoj" - Kion signifas la Interna Ideo al vi persone? Por mi la Interna Ideo estas tio ke ĉiuj ni homoj estas mem- broj de unu homa familio. Tial ni devus esti bonaj mondcivi- tanoj kaj devus kunlabori por la nuntempa kaj estonta bonfarto de la tuta homaro. Mi tre ŝatas la strofon de la kanto (kun la melodio "Frere Jacques) verkita por infanoj de Charlotte Kohrs: "Sur la tero, bela tero; loĝas ni, kantas ni; kune sur la tero, monda familio, famili', famili'." Cu la Interna Ideo ankorau gravas por Esperanto kaj la Movado? Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? Kaj se jes, ĉu necesas aktualigi aii adapti la Internan Ideon al la nuna mondo, kaj se jes, kiel? - Mi opinias ke la Interna Ideo ankorau estas la kerna ideo por Esperanto kaj la Esperanta Movado. Efektive, mi opinias ke ĝi estas pli grava ol la ideo ke la tuta homa familio devas uzi la lingvon Esperanto (kio probable ne- niam okazos, sed al tio ni ankorau devus celi). La Interna Ideo restas la kerna ideo de la Esperanto-komunumo eĉ se ne multaj homoj fariĝas esperan- tistoj. Tute ne necesas aktualigi aŭ adapti (ŝanĝi) la Internan Ideon mem, sed necesas nur konstati ke la Interna Ideo estas pli grava ol la kvanto de homoj kiuj uzas la lingvon Esperanto. Kiel multaj esperantistoj jam notis, se iu (ekzemple, Europa Unio aŭ monda registaro) devi- gus ĉiujn homojn en granda ko- munumo uzi Esperanton, ni ne plu povus determini kiu estas vera samideano. Homoj devus uzi Esperanton car ili entuzias- mas pri la Interna Ideo, ne car iu alia postulas tion. Tio ne sig- nifas ke ni ne devus instrui Esperanton al infanoj. Efektive ni devus devigi infanojn lerni Esperanton por ke ili povu iom pli facile fariĝi membroj de la Esperanto-komunumo se ili volus (kaj ankau car Esperanto helpos al ili lerni aliajn lingvojn). Se homoj ne lernas Esperanton dum infanaĝo, ofte estas iom malfacile lerni ĝin poste. Sekve, eble ĉefa fokuso de la Esperanto-movado devus esti la instruado de Esperanto al infanoj ĉirkaŭ la mondo. - Cu vi opinias, ke la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia organizo - Esperan to- USA ? - Mi ne komprenas la deman- don car mi opinias ke la Interna Ideo jam havas kernan rolon en la landa Movado same kiel en la tutmonda Movado. Eble estas alia instigo por kelkaj homoj, sed miaopinie la ĉefa instigo por multaj homoj lerni Esperanton estas la Interna Ideo. Kiel mi diris en la antaua alineo, ĉefa fokuso de la Esperanto-movado (inkluzive en Usono) devus esti la instru- ado de Esperanto al infanoj. Ronald Glossop estas Direktoro de la projekto Infanoj Cirkaii la Mondo Thomas Alexander: "Ne eblas apartigi la Internan Ideon disde Esperanto" - Kion signifas la Interna Ideo al vi persone? - La Interna Ideo estas in- terkompreno pere de neutrala helplingvo. - Cu la Interna Ideo ankorau gravas por Esperanto kaj la Movado? Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? Kaj se jes, ĉu necesas aktualigi aii adapti la Internan Ideon al la nuna mondo, kaj se jes, kiel? - Ne eblas apartigi la Internan Ideon disde Esperanto. Certe ĝi gravas. - Cu vi opinias, ke la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia organizo - Esperan to- USA ? - Kompreneble, kaj ĝi jam havas, ĉu ne? Enrike Ellemberg: "EC ene de la esperantistaro ne ĉio estas glata..." - Kion signifas la Interna Ideo al vi persone? - Zamenhof kaj multaj esper- antistoj kredis/kredas ke la tuta mondo devas formi unu solan familion, en kiu ĉiuj same kun- laboras por la bono de ĉiuj. En nia mondo tio ne okazas, kaj bona internacia lingvo utilos nur por montri la diversajn pensmanierojn. Cu la Interna Ideo ankorau gravas por Esperanto kaj la Movado? - Mi kredas ke la Interna Ideo 12 ^sperantoUS^ 2007/5-6 .Interna Ideo/Zamenhof ne estas parto de Esperanto, sed de Zamenhof kaj multaj es- perantistoj. - Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? - Esperanto estas lingvo. Lingvo estas komunikilo. Precipe ĝi estas ilo. La celo de iloj ne ĉiam kongruas kun la ilo mem, sed kun la uzanto de la ilo. La plejmulto de iloj povas esti uzataj por bono kaj por malbono. Esperanto estu la ko- munikilo kiu permesus al la tuta mondo interkomunikiĝi. - Kaj sejes, ĉu necesas aktu- aligi aii adapti la Internan Ideon al la nuna mondo, kaj se jes, kiel? - Ĉu ideon oni povas ŝanĝi? Eble oni kreas novajn ideojn. Nia konata Interna Ideo nask- iĝis en la menso de Zamenhof. Gi ne povas esti parto de lingvo. Multaj esperantistoj konsentas kun la Interna Ideo, sed eĉ ene de la esperantistaro ne ĉio estas glata... Eble oni povas krei lingvon en kiu ekzis- tas neniu vorto rilata al mal- bono. Bedaurinde, la uzantoj aldonos la mankantajn vortojn. - Cu vi opinias ke la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia organizo - Esperanto-USA ? - Pre fere ne. Doroteo Holland: "Atingado de justeco plej ofte implikas politikan agadon kiu povus kauzi gravajn skismojn inter esperantistoj" - Kion signifas la Interna Ideo al vipersone? - Kiel bazon de miaj respon- doj mi uzos la jenan difinon de Zamenhof: "Esperanto estas ne nur lingvo, sed frateco kaj justeco inter la popoloj". Kiam mi unue renkontis Esperanton, la lingvo mem fascinis min, kaj la lernolibro kiun mi uzis (de Ivy Kellerman Reed) traktis nur la gramatikon. Nur post kiam mi komencis akiri korespondamikojn kaj ĉeesti kunvenojn, mi ekkonsta- tis ke fakte Esperanto ja estas "pli ol lingvo". Kaj tio eĉ pli ĝojigis min, car ĝi akordiĝis kun mia sento ke mi estas civi- tano de la mondo, kaj tial gravas al mi "frateco kaj justeco inter la popoloj". Cu la Interna Ideo ankoraii gravas por Esperanto kaj la Movado? Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? Kaj sejes, ĉu necesas aktualigi aii adapti la Internan Ideon al la nuna mondo, kaj se jes, kiel? - Mi opinias ke almenau parto de la Interna Ideo ankorau gravas por la Esperanto-movado - tiu pri "frateco". Ekzemploj de ĝia jama apliko estas Pasporta Servo; lokaj, regionaj kaj inter- naciaj kunvenoj kaj kongresoj; korespond-amikoj; kaj la fondajoj de UEA kaj de Esperanto-USA kiuj helpas al malriĉaj esperantistoj. Sed pri "justeco" mi ne cer- tas, car ties signifo varias lau homo, lando kaj kulturo, krom se oni akceptas la difinojn en la "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj" de la Unuiĝintaj Nacioj. Cetere, atingado de justeco plej ofte implikas poli- tikan agadon kiu povus kaŭzi gravajn skismojn inter esperan- tistoj. Ekzemple, laŭ la difino de la Interna Ideo el Enciklopedio de Esperanto, "E estas ... amata de siaj adeptoj, speciale de tiuj, kiuj E-n kon- sideras grava faktoro por forigi la militon el la homa socio". Do nuntempe en Usono estas grava debato pri la milito en Irako. Miaopinie ne estus saĝe ke Esperanto-USA eniru tiun debaton, kvankam unuopaj es- perantistoj certe rajtas. - Cu vi opinias, ke la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia organizo - Esperanto-USA? - Kiel mi jam menciis, ŝajnas al mi ke "frateco" jam rolas ĉe Esperanto-USA. Sed, eble val- orus pli intensigi niajn agadojn pri lokaj kaj regionaj kunvenoj kaj pri kontribuoj al niaj fondajoj. Krome, eble ni povus iel kunlabori kun esperantistoj en aliaj landoj - ekzemple, pub- likigi en nia organo artikolojn pri iliaj solvoj de tiaj proble- moj, kiel allogi gejunulojn, kiel starigi kursojn ktp. Kaj eble valorus meti en nian organon personajn raportojn pri kontak- toj (ĉu per korespondado, konatiĝo dum UK, partopreno en Pasporta Servo ktp.) kun alilandaj esperantistoj. Elizabeto Magalldn: "lu ajn lingvo per si mem ne regas la korojn de homoj" - Mi ne tute certas kio estas la "Interna Ideo", sed mi feliĉe komentas pri Esperanto. Ni, kiuj uzas Esperanton au deziras lerni Esperanton, kutime havas deziron transpasi la obstaklojn inter homoj, kaj kompreneble "nia" kara lingvo faciligas tion. Iuj, kiuj uzas Esperanton, uzas ĝin por ne decaj aferoj, sed tio montras ke Esperanto estas vivanta lingvo. Iu ajn lingvo per si mem ne regas la korojn de homoj. Homoj riproĉadas kaj vundas unu la alian per vortoj esprimitaj malafable sendis- tinge de la lingvo uzata. Sanĝoj en la koroj de homoj okazas, sed Io aŭ Iu pli granda ol lingvo estas Liu, Kiu ŝanĝas la korojn. http://ESPERANT0FRE.COM La lingvo ne havas la povon fari tion. Gi povas multe helpi, sed ĝi ne havas la povon en si mem por plenigi tiun deziron, sen bonkora pensmaniero de la homo kiu uzas ĝin. Por mi, uzi Esperanton ĉiu- tage estas stilo de vivo. Kiel oni uzas ĝin, por tio kio helpas aŭ tio kio malhelpas, tio depen- das de la koro, menso kaj animo de la homo kiu uzas ĝin. La lingvo estas ilo, ne estro. Julie Spickler: "Ni devus pli emfazi la ekziston kaj signifon de la Interna Ideo al nia aktuala mondo" - Kion signifas la Interna Ideo al vi persone? - La Interna Ideo estas la baza temo de la tuta projekto de la Internacia Lingvo, la fun- damenta kialo. Gi signifas ke la homaro estas unu grupo, ke la similecoj de homoj estas pli gravaj ol la malsimilecoj, ke ni ĉiuj havas la samajn bezonojn kaj dezirojn, kaj ke ni deziras komunikiĝi unu kun la alia(j). - Cu la Interna Ideo ankoraŭ gravas por Esperanto kaj la Movado? Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? Kaj se jes, ĉu necesas aktualigi aii adapti la 2007/5-6 Esperanto US^ 13 Interna Ideo/Zamenhof Intevnan Ideon al la nuna mondo, kaj sejes, kiel? - Jes, la Interna Ideo certe gravas por Esperanto kaj la Movado; ne necesas adapti ĝin, sed ni devus pli emfazi la ekzis- ton kaj signifon de la Interna Ideo al nia aktuala mondo. - Cu vi opinias, ke la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia organizo - Esperan to- USA ? - JES - kaj estus bonege pli emfazi ĝin. Lusi Harmon: "Mi estis esperantisto eĉ antaŭ ol mi aŭdis pri la lingvo" - Kion signifas la Interna Ideo al vi pevsone? - Mi unue citu klarigon de d- ro Zamenhof: "La Interna ideo de Esperanto, kiu havas ab- solute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: 'sur neutrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alku- timigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton.'" Evidentiĝis al mi ke mi estis esperantisto eĉ antau ol mi audis pri la lingvo, same kiel Humphrey Tonkin diris dum ELNA-kongreso. (Dum ELNA kongreso en Bostono Humphrey Tonkin prelegis kaj menciis ke li jam estis esperantisto en la koro antaŭ ol li aŭdis pri la lingvo.) Gi estas ilo kiu promesis al mi pli grandskale kompreni individ- uojn kiel homojn kaj fratojn. Pro tio mi povas diskuti neutrale pri preskaŭ ĉio ankaŭ kun ne samp- ensantaj homoj. Rezulte, mi havas multajn intimajn ekster- landajn amikojn. Sen nia neŭtrala lingvo kaj la deziro kompreni, ni ne povas akcepti unu la aliajn kaj vere interkom- preniĝi. Esperanto ege grandigis mian vivon. - Cu la Interna Ideo ankovaii gravas por Esperanto kaj la Movado? - KOMPRENEBLE JES. - Ci vi opinias, ke la la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia organizo - €speranto USfi? - Nia statuto enhavas du fra- zojn kiuj rilatas al ĉi tiu temo: "... The League is part of the worldwide movement to spread the use of... Esperanto, thereby advancing friendly relations among all the peoples of the world." And, "The League is and shall forever remain neu- tral concerning questions of re- ligion, politics, and socio-economic theory." Do la Interna Ideo jam havas rolon en la oficiala agado de Esperanto- USA. (Tio ne signifas ke ni es- perantistoj ne havu opinion aŭ ne esprimu ilin, sed ke ni ne faru ilin KIEL esperantistoj.) La grupo "Terpomuloj" (http://www.terpomuloj. org): "Sen la Interna Ideo, Esperanto ne ekzistus" - Kion signifas la Interna Ideo al vi persone? - La Interna Ideo por ni estas la egaleco inter homoj - egaleco, kion Esperanto ebligas inter homoj kiuj parolas mal- similaj lingvoj. Sen la Interna Ideo Esperanto ne ekzistus. "Mi iam rete parolis kun iu el Hungario kaj mi forgesadis, ke ni ne parolas angle. Mi ekkon- sciis ke la angla lingvo estas nur ilo - same kiel Esperanto! Mi neniam antaue pensis pri la angla tiel: mi neniam antaŭe konsideris mian vivon aparte de la lingvo. Frapis min la egaleco de inteparolado kun iu alia kiu same kiel mi lernis la 'fremdan' Hngvon." - Cu la Interna Ideo ankoraii gravas por Esperanto kaj la Movado? Se ne, kiel vi vidas la rolon de Esperanto por la estonteco? Kaj se jes, ĉu necesas aktualigi aii adapti la Internan Ideon al la nuna mondo, kaj se jes, kiel? - La Interna Ideo ja ankorau gravas, kiel ni jam diris en la re- spondo al la unua demando. Ni bezonas novajn ideojn por reklami Esperanton - uzante la fortojn de la reto. Multaj homoj lernas Esperanton per la reto kaj pretas uzi la lingvon. Ni devas krei okazojn por uzi ĝin. Ekzemple, starigi interpretistojn Esperantajn en grandaj interna- ciaj flughavenoj. Uzi Esperanton en komputilaj programoj kiel unu el la lingvaj elektoj. Oni be- zonas kialon por instigi pli da homoj lerni Esperanton. - Cu vi opinias, ke la Interna Ideo havu rolon en la oficiala agado de nia organizo - Esperan to- USA ? - Jes, la Interna Ideo estas la kerna ideo - la kialo por la ekzisto de la organizo. Gi estu parto de la misio de Esperanto- USA. "Get it out of '1984' and into 'Grandma and cupcakes'." Estus bonege se Esperanto aperus en "Sesame Street" anstatau la hispana! Oni devas prizorgi, ke la publiko vidu la lingvon kiel gravan, veran lingvon: ne iun ludon aŭ bagatelajon. Esperanto estu instrumento de interkompreno Eŭgeno Perevertajlo , Uzbekio Mi serĉas homojn kaj agadsferojn kie Esperanto povas esti necesa. Esperanto ne- niam floras, se ĝi restos nur "la lingvo de amikeco kaj paco". Ĝi devas esti instru- mento de interkompreno en la internaciaj ri- latoj, kiuj povas esti utilaj ekonomie aŭ en aliaj sferoj, utiligata, ekzemple, propedeutike. Pri tio malofte oni parolas rete, revue, bultene aŭ kongrese. Bedaurinde! Al kiu ni propagandas pri Esperanto kaj aranĝas E-kursojn? Al ĉiuj. Kiuj al ni venas? Al ni venas scivolemuloj kiuj aplikas Esperanton en kampoj malproksimaj de la interesoj de la ekstera mondo. Kie necesas paroli pri nia lingvo, al kiuj? Al tiuj kiuj povos apliki, utligi Esperanton en sia profesia, mongajna laboro. Se vi lernas fremdan lingvon por poste in- strui ĝin aŭ (kaj) esti profesia tradukisto, vi nepre renkontos problemojn en tradukado (tre malfacilas tradukoj en la fremdan lingvon - tion scias la spertuloj) kaj kom- preno de la necesaj tekstoj. Ekzemple, vi tro- vis ion netradukeblan. Kiu helpos al vi? Foje la vortaroj kaj kolegoj estas ekster tiu povo. Se vi konas Esperanton, la solvo estas facila - vi skribu vian lingvan problemon al esperantisto de tiu lando kie tiu lingvo estas denaska, oficiala, ĉiutaga. Tiu esperantisto facile helpos en la situacio. La helpo povas esti pagata aŭ amika, t.e. senpaga. Certe aperos tekstoj por plena tradukado de unu lingvo al la alia kun helpo de la pontolingvo, kiu povas esti Esperanto. Oni scias ankau kiel malfacila tasko estas lerni fremdan lingvon ĝis la necesa nivelo. El la praktiko - por lerni fremdan lingvon, oni bezonas jarojn - por lerni Esperanton kun la sama vervo oni bezonas monatojn. Esperanton oni povas lerni ĝis la nivelo de la denaska lingvo. Kial? - Car oni ne simple ler- nas Esperanton, oni kreas ĝin en si. Ĉu vi ne imagas tion? - Provu! Nun niaj studentoj havas svagan imagon, scion pri tio, por kio estas necesa kono de Esperanto. La supra argumento estas pli ol trafa almenau por iu certa tavolo de la homaro. Samnacianoj, samlingvanoj konantaj tre bone iun fremdan lingvon neniam interparo- las inter si en la nedenaska lingvo. Ili opinias, ili sentas malkomforton paroli en fremda lingvo. Esperantistoj eĉ samlingvaj kaj samnaciaj senpene interŝanĝas la pen- sojn en la lernita Esperanto! Foje oni trovas Esperanton pli preciza ol la denaska lingvo. 14 ^sperantoUS^ 2007/5-6 ilntervjue "Esperanto is a valuable and necessary tool to help the world become a better place" STAN The wealth of the friend- ships formed during those classes has been a vital part of my life ever since"______ he taught, I studied with him his epic poem, "La Infana Raso". I don't believe that I un- derstood much of it, but I was really impressed that language could be used that way! And, of course, the wealth of the friendships formed during those classes has been a vital part of my life ever since. - Was idealism an impor- tant issue? - Absolutely. I was idealisti- cally an Esperantist even be- fore I heard of the language. I could easily understand the need for a common second lan- guage for the world. It does not ensure that we understand each other; but learning it is proof of motivation to want to understand, and the language is a tool to make understanding possible. V - How did you first hear about Esperanto? What motivated you to learn the language? Was idealism an important factor in your decision to learn Esperanto? When and how did you learn the language? - I first heard about Esperanto from my boyfriend, Bill Harmon (I met Bill outside of "Esperantujo", but it was his Esperanto which convinced me to marry him - well, at least partly). I was not particularly interested in learning it because I always found language learn- ing to be difficult. However, I soon no- ticed that Bill's ideas about the world had been greatly broadened by his con- tacts with Esperantists, which made him more interesting to me as well. Also, I wanted to please him and so I under- took the study on my own from books such as "Step by Step" by Montague Butler. But soon thereafter I had the good fortune to study during the first years of what is now the three week course offered then during the summer in San Francisco. My first real teacher was William Auld. The second year that "Without the personal con- tacts I have around the world, there is no way I could have or even wanted to travel as much as I have" - You have been intensively active in the Esperanto Movement for many years now. What first moti- vated you to become active in the Esperanto Movement? What keeps you going, i.e. from where do you draw your strength and inspiration to keep "fighting the good fight"? -1 always have been active in organ- izations which work for the things I be- lieve in. I believe that Esperanto is a valuable and necessary tool to help the world become a better place for all to live. I also found that Esperanto was a very valuable tool to help me in my work as a travel agent as well as a teacher. Without the personal contacts I have around the world, there is no way I could have or even wanted to travel as much as I have - nor learned as much about organizing interesting group tours. As for "fighting the good fight" - it's basically very interesting and often a whole lot of fun. -A number of years before Pasporto you were involved in creating another ELNA video project, The World of Esperanto starring Steve Allen. How did this project unfold, and, the ques- tion everyone wants to ask: how were you able to get Steve Allen? - One day we received a telephone call from a woman who was preparing herself as a film maker. She and her partner saw a piece of literature in the local library about Esperanto, and "fell in love" with Zamenhof. They wanted to talk about writing a script about Esperanto, and this began a half year of Friday nights sitting together, think- ing of what to say, how to say it, and how to get a well known person to be involved in a television interview. We thought of Steve Allen, who was an in- ternationally minded person as well as a humorist. As it turned out, one of ELNA's members, Bill Glenny, at- tended the same church. However, Mr. Glenny didn't want to presume upon his acquaintance, but did give us Steve Allen's studio contact. We edited the script to make Steve the interviewer. We got permission from his agent to read the script, and Steve agreed to film it in his office in Los Angeles, and even arranged for ELNA (in the person of Bill Harmon, then president of the League) to join the actor's union for a day. We paid Steve minimum wage, and got a star's performance. Bill Harmon was pretty good too. "You should not fail to try something just because it is 'audacious'" - How did this experience prepare you for Pasporto? - What I learned from this experience is that you should not fail to try some- thing just because it is "audacious"- or when your friends say you can never succeed. Make as good a plan as pos- sible, and ask. Be prepared to adapt to the situation, count upon the marvelous help of fellow Esperantists, and try. The worse that can happen is that you re- ceive no response or a polite "no". An 2007/5-6 Esperanto US^ 15 Intervjue impolite "no" can give you clues about how to progress. Of course, you must be sure that what you are doing is really worthwhile and be able to convince those you need to help. But someone who at first strongly reacts negatively can be the best helper once you can deal with the complaints. - In the early 70's you lived in Japan for a time - how did Esperanto connections make the adjustment easier? - Without Esperanto contacts, life in Japan would have been entirely too stressful. Either you would have to live in the ex-patriot community and really remain a stranger in a strange land, or you had to move out of that community and make meaningful contacts with lo- cals. Luckily Bill already knew some Esperantists who had visited San Francisco before we moved. They and the whole Tokyo Esperanto community welcomed us, and took advantage of the fact that we had a western-style house which was large enough to in- vite members of the local club for classes and parties. "Do you know that in English you are a com- pletely different person? And I'm not sure I like you!" - How does the Esperanto Movement in Japan differ from the Esperanto Movement in the U.S. ? - Japan is as fundamentally different from the United States as any "first world" country could be. I think it is re- ally an exotic land, and the Movement differs from ours to the same extent the culture does. They have rules which need to be respected; patterns of be- havior to cover most situations; and a great respect and appreciation for their own culture. They are very formal, but are able to make close friendships with "gaijin" (outside or foreign person). Also, the Japanese movement is very strong, with many more members than we have and more active. A compre- hensive answer would take at least several pages. But I will report an an- ecdote which shows how Esperanto bridged that gap for us: A young tal- ented Esperantist who had visited us often, having finished his studies as a simultaneous interpreter, asked Bill if he could come visit and practice his professional English and confirm some technical words involved in agriculture because he was to accompany a group of farmers to the U.S. After working for 2 or 3 hours, he turned to Bill and said, "Thank you for your help. But do you know that in English you are a com- pletely different person? And I'm not sure I like you!" Polite to the end, but there is no way we could have become friends without our "bridge" language. - Many Esperantists in North America (and even from other parts of the world) have benefited from your expertise as a travel agent through Esperanto VojagServo and the pre and post convention tours you've arranged. Was involvement with Esperanto influential in your decision to become a professional travel agent? We know how you have helped Esperantists, but has Esperanto helped you in your pro- fessional life? - Without Esperanto, I would never have traveled much. I love my home and do not like to feel out of control. But I felt completely out of control when we first moved to Japan, and without the help of Esperantists and daily help with buying and preparing strange food, having to pay large sums of Yen for gas, water, electricity when collectors came to the door - and other strange customs. Humiko was a col- lege student and served as our daugh- ter-maid. Without her Esperanto, I would have died. We even worked out a system to beat the workmen who came for repairs who had no respect for young girls or foreign women who couldn't understand Japanese. And, yes, before I moved to Japan, I had lit- tle interest in changing my profession as a teacher to that of a travel agent. - How would your life be different if you had never found Esperanto? - Life, of course, would have been quite different without Esperanto. I'm optimistic enough to think that it would have been pretty good, but it couldn't have been as rich and rewarding. - Thank you very much for the in- terview! Interviewed by Joel Amis Respondoj al la krucvortenigmo de James Lieberman publikigita en ĉsperanto USĥ 2007:3-4 KORO VERDA v M 1 T> *te c i i) ft K s p 8 0 R A D o A n H A 1 > h - IJ H 1 •:: A L 1 - |'t|E N ' 1 . t [ 1 '-. 8 A Si I.I f i :: t F A 0_ 1 L N O S t|n a|n|k;v|i |l E 16 ^sperantoUS^ 2007/5-6 La Pasporto al la TiftaHVIondo **, ilntervjue Mi konatiĝis kun la vidbenda kurso "Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo" - kaj tuj enamiĝis al ĝi! - jam post kiam mi alvenis al Usono kaj kiam ni komencis E-kurson en Atlanto printempe 2006. La "Pasporta" kurso ege plaĉis al niaj lernantoj, kaj tiel mi estis tre sukcesa, kaj mi povas rekomendi uzi ĝin al ĉiuj instruistoj. Mi ege satis la fakton, ke ĝi ne eksmodiĝas pro sia "eklektikeco", hu- mureco kaj - jes! - humur- plenaj troigoj. Mi petis ke la "patrino" de la kurso, Lusi Harmon, rakontu pli pri ĝi! - En kies kapo naskiĝis la ideo fari tiel gvandegan kaj aiidacan pvojekton? - Mi provis trovi iun daton por rimarki kiam la ideo venis en mian kapon, sed mi ne povis trovi la komencon. Eble tio okazis kiam, dum mallonga pe- riodo, ekzistis leĝo en Kalifornio ke en niaj elementaj lernejoj oni instruu fremdan lingvon. Tiu eksperimento, kompreneble, tute fiaskis pro la manko de instruistoj. Eble tio okazis kiam loka filmkreanto kontaktis nin por fari videokur- son pri Esperanto. Ni verkis la tekston por "The World of Esperanto with Steve Allen" (siatempe fama humuristo en Usono) en 1972 kaj montris ĝin dum la UK en Portlando, Usono. Eble tio okazis kiam Audrey Childs Mee en 1989 venis por instrui somere dum nia kutima trise- majna kurso en San- I Franciska Stata I Universitato. Si estis fama pro la uzado de la "rekta" metodo, kaj estis la eblo filmi sin. Bedaŭrinde, ŝi subite mortis, kaj ni devis trovi alian formon de la "rekta" metodo. Post longa studo kaj provoj, ni decidis filmi dauran rakonton pri la "aventuroj" de la familio Bonvolo. Por kolekti monon, ni faris reklam-videon kiu estis filmita, redaktita kaj montrita en 1996 en la Praga UK. Tiun version verkis Edwin Grobe. - Kia estas la ideo malantaii la kurso? Estas ja tre neku- tima familio - greka filozofo, dancistino, juĝisto, artisto, kuristo... Kial estas ĝuste tiel? - Kiel respondi al tio? Do, la "familio" kaj vizitantoj spegu- las la diversecon de esperantis- toj. Ni fakte strebis kiel eble plej multe eskapi iun tipan familion, car ni celis pli vastan montradon de Esperantio. Ni ankau alfrontis la fakton ke ni devas produkti kaj filmi la scenojn dum almenau kvin jaroj. Ni rimarkis ke, ekz., en la kazo de French in Action, fran- clingva kurso por anglaling- vanoj, la kostumoj jam eksmodiĝis. Do ni elektis rolu- lojn... kaj vestis ilin per kostu- moj kiuj difinas la rolojn: greka "togo", baleta dancju- peto, juĝista robo kaj peruko, artista kitelo, atleta vesto de kuristo.... La ĉefaj kostumoj ja ne eksmodiĝos! Ni celis ke la roluloj estu universalaj kaj havu iun... pretertempan econ - tiel ke la lecionoj estu uzeblaj sen ŝanĝoj dum multaj jaroj. - Cu la originala ideo kaj fina rezulto estas pli-malpli samaj, aŭ ĉu ĝi transformiĝis dum lafarado? - La originala ideo estis krei rektmetodan kurson por elsendi ĝin televide - parte pro vera manko de instruistoj. Ja ekzis- tis diversaj fremdlingvaj televi- daj kursoj: French in Action au Mazi in Gondoland por instrui la anglan al infanoj - mi pris- tudis ilin por gajni pli da ideoj. Ni daure sekvis la bazan ideon, sed ni trovis ke ĉiu paŝo sug- estis ideojn por pligrandigi ĝin. En la komenco ni celis nur vid- bendan programon kiu povus esti elsendata televide kaj esti uzata en la klasĉambroj aŭ in- dividue. Tio postulis ke ni pro- duktu ankaŭ skribitan tekston (kun tradukoj de la vortoj de la instruisto) kaj ekzercojn. Kaj kiam ni preskau finis tion, evi- dentiĝis ke DVD-formato estus multe pli facile uzebla. Kiam ni konvertis la vidbendojn en DVD-ojn, ni komprenis ke estus relative facile aldoni sub- titolojn rekte sur la ekranon. Ni nun aldonas subtitolojn de la vortoj de la instruisto en kiel eble plej multe da lingvoj. Tiu procezo daure stagnas... Ni nun havas subtitolojn en kvin lingvoj kaj almenaŭ pliaj tri "survojas". Ni fine celas havi almenaŭ 12 ĉefajn lingvojn - eble poste al tio aldoniĝos pliaj ok, kiu scias? La kosto de la kurso en DVD-formato estas malpli granda, kaj por produk- tado kaj por dissendado, ol la kosto de ĝi en la vidbenda for- mate - Kiu verkis la scenaron por la kurso? - Kiam profesoro Grobe devis rezigni post la kreado de la reklamvideo, ni estis tre feliĉaj trovi d-ron Paul Gubbins kiu jam verkis lernolibron uzante tre carman rakonton. Estis grandega plezuro labori kun tiu 2007/5-6 Esperanto US^ 17 Intervjue KOMPLEZE DE L.H. Miko Sloper (la "patro"), Lusi Harmon (direktoro) kaj Steve Wagenseller (la "detektivo" tre talenta aŭtoro! La ekzercojn verkis Stefan MacGill, la enko- dukon al la metodo por la stu- dentoj verkis d-ro Duncan Charters, kaj la DVD-igo estis farita de Diana Babeck Weichert (ŝi ankau aldonas la subtitolojn). Subtitolojn en la angla plejparte faris mi kaj mia edzo, en la hispana - Enrique Ellemberg kaj Leonora Gonzales, en la franca - Normand Legaux. Tiu laboro estas tre malfacila, kaj ni daure invitas partoprenantojn! - El kio fakte konsistas la kuvso? - La DVD-versio de la kurso konsistas el kvar DVD-oj kaj sur ĉiu disko estas po kvar duonhoraj lecionoj - entute proksimume ok horoj. Ankaŭ estas du KD-oj; unu entenas la tutan tekston de la dramo kaj la klarigojn de la gramatiko en la vortoj de la instruisto. La dua KD entenas ekzercojn por eĉ pli bone klarigi la enhavon de la dramo kaj gramatikon - proksimume 350 paĝoj. La plasta skatolo havas belan kovrilon kun fotoj el la dramo, kaj ĉiu disko havas tre buntan ektikedon. Gi aspektas kiel profesie farita kurso, kia ĝi ja estas. - Kiu estas la celgvupo de la kuvso kaj kiuj estas la aĉetan- toj de la diskoj - ĉu individuoj aii tamen E-instruistoj, por siaj gelevnantoj? - La celgrupo de la komenco estis gejunuloj. Tamen, ni tro- vis ke ankaŭ infanoj kaj eĉ maljunuloj amas ĝin - krom se ili ne povas iom ridi pri kelkaj stultaj agoj kiujn ni esperantis- toj faras. Gis nun ĉirkaŭ duono de la aĉetintoj estis instruistoj - ofte instruistoj aĉetas kromajn ekzemplerojn por la studentoj kiuj spektas la lecionojn hejme kaj uzas la klasperiodon por ekzercado. - Rakontu iometepri la celoj kaj la uzitaj metodoj en la kuvso - ĝija ne nur instruas la lingvon sed ankaŭ donas sufiĉan superrigardon pri E- kulturo, ĉu ne? - La celo, kompreneble, estas helpi nin "krei" esperantistojn pere de interesa rakonto kiu, jes, montras la avantaĝojn de nia lingvo. Gi baziĝas sur la plej lasta nuntempa metodo de la instruado de fremdaj lingvoj. La avantaĝo de tiu ĉi mult- flanka aliro estas ke ĝi simulas la specon de trempiĝ-sperto kiu montriĝas plej efika por la lingvolernado. En "Pasporto" oni audas Esperanton parolatan en la natura kunteksto, kun multe da vid- kaj situaciaj rep- likoj por faciligi la kompre- nadon de la signifo. Aktualaj studoj pri lingvoakirado indikas ke la in- stigo de la studanto estas plej grava. La amuza intrigo havas dauran "sap-operan" stilon kiu tenos la intereson de la studan- toj. La iom farsa stilo ne nur amuzas sed ankaŭ malstreĉas la spektanton kaj trankviligas la studanton pri ties propraj er- aroj. Dua elemento de la aktuala lingvoinstruada teorio insistas pri la graveco de la natura ko- munik-materialo. Ni uzas "real-vivajn" situaciojn en la vivo de la Familio Bonvolo. Konsentite, la familio kaj ĝiaj konatoj estas iom surrealaj, sed tre konindaj kaj ĝuindaj. La uzo de DVD-oj permesas al la instruisto au studanto ripete spekti scenojn kaj elementojn por pli bone kompreni ilin. - Kiu financis la projekton? Cu aktoroj ricevis ian pagon aŭ ĉu ili estas plene volontu- laj? - Bone, ne demandu kiom kostis aŭ finfine kostos la pro- jekto. Ne nur aktoroj ne ricevis la pagon, sed ankaŭ ĉiu alia es- perantisto kiu laboris, laboris pro amo al Esperanto. La kosto estas grandega car ni uzis pro- fesiulojn (neesperantistajn) por la filmado, trejnado, redaktado kaj ĉiu teknika flanko de la produktado (krom la DVD-igo kiun Diana Weichert studis kaj faris). Multaj el la partoprenan- toj ne nur donis talenton kaj tempon, sed ankaŭ kontribuis monon. Se vi rigardos la nomojn fine de la lecionoj, vi vidos kiom da personoj kon- tribuis, plejparte anonime. Venis kontribuoj de la fondajo Saliko de UEA, la fondajo Carson el Kanado, la fondajo FAME el Germanio, kaj ankaŭ de multaj individuoj. Plejparte, tamen, la mono venis el la poŝoj de la ordinaraj esperan- tistoj en Usono kaj pruntepreno de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Kiam ni fin- fine ne plu povis peti monon de la individuoj, Esperantic Studies Foundation provizis nin per la lastaj bezonataj sumoj. Gis nun la projekto ne donas profiton, sed plejparte la men- doj nun kovras la koston de la produktado. - Kiom kostas la kuvso? Cu la diskoj haveblas nun? - Nun, jes, la DVD-oj kaj kodoj haveblas, kaj UEA ven- das kontrau 90 euroj kaj Esperanto-USA vendas kon- trau $110.00. Ni jam disdonis aron da DVD-oj kaj KD-oj kontraŭ speciala rabatita prezo al instruistoj kiuj ne povas mul- ton pagi. Kaj ankorau restas iom de la originalaj videoben- doj kiujn ni vendos kontraŭ kosto de la paperaj lecionoj kaj sendokosto. Se vi volas kaj povas dediĉi multe da tempo, povas bone uzi komputilon kaj deziras ricevi la diskojn senpage, nepre kon- taktu min (LusiHarmon @aol.com). Ankaŭ se vi estas instruisto kaj ne povas pagi la tutan sumon, skribu al mi kion vi jam faras, kion vi planas fari kaj klarigi kial vi bezonos la kurson nun. - Kiam la projekto estos finita? - Ni planas finenmeti subti- tolojn por la vortoj de la instu- isto por kiel eble plej multe da lingvoj almenau printempe 2008, kaj tiam produkti DVD- oj n uzeblaj ie en la mondo. Ni ne plu bezonos regionajn kodojn car ne eblos kopii la no- vajn pli bonkvalitajn DVD-ojn, kaj kiam ni produktos "amase", ili kostos eĉ malpli. Dum niaj someraj kongresoj, ni intencas oferti specialan prezon dum la kongresoj. hitervjuis Ĵenja Amis 18 ^sperantoUS^ 2007/5-6 Zamenhof Zamenhof Lazaro Ludoviko Zamenhof Lazaro Ludoviko rA mi-n Prof. G. Waringhien (Francio) Lia familio Li devenis de juda familio, laudire elpelita el Hispanujo en 1492, kiu elmigris, en la komenco de la 19-a jarcento, el Bavarujo (eble el la vilaĝo Sam-Hof) al Tykocin (rusa Polujo), kie naskiĝis, la 27.1.1837, Samenhof Mordeĥaj Markus. Tiu ĉi, same kiel lia patro, fariĝis privata in- struisto pri germana kaj franca lingvoj. Sed liaj ambicioj estis pli grandaj: en la indus- tria urbo Bialystok (Bjalistoko), kien li mi- gris, li fariĝis pioniro de la klerisma movado, kiu celis ĉesigi la ritan apartismon kaj partoprenigi la judojn al la moderna kulturo; krome li difinis al si ŝtatan karieron, kiun li atingis, malgrau sia judeco, dank' al sia fera volo kaj al sia ru- sisma lojaleco. Tial li transloĝiĝis en de- cembro 1873 en la ĉefurbon Varsovio, kie li estis baldau nomita instruisto pri germana lingvo en la "reala gimnazio". Li kronis tiun promocion elektiĝinte en 1878 regna cenzuristo super la hebreaj kaj jidaj el- donajoj en Varsovio. Li estis pedanta homo, skrupulema, severmora kaj ŝparema; krom siaj oficialaj okupoj, li ankorau trovis la tempon gvidi la studojn de kelkaj lernantoj, kiujn li pensionis. Li havis ok infanojn, kiujn li edukis etburĝe: el la kvar filoj, tri fariĝis medicinaj doktoroj kaj unu farmacia - preskaŭ la solaj intelektaj karieroj malfermataj al la ruslandaj judoj. Lia kariero La plej aĝa filo estis naskita jam en Bjalistoko, la 15.XII.1859, kaj ricevis la hebrean nomon El'azar, trans skribitan en la rusaj dokumentoj Lazar; lau la kutimo, oni aldonis duan kris- tanan antaunomon, kun la sama komen- clitero, Ludovik. La knabo vizitadis inter 1869 kaj 1873 la "realan lernejon" de Bjalistoko, kaj de decembro 1873 ĝis julio 1879 la "Filologian Gimnazion" de Varsovio. Post dujaroj de studenteco ĉe la Medicina Fakultato en Moskvo kaj kvar jaroj ĉe tiu de Varsovio, li ricevis sian ku- racistan diplomon; sed, tro impresiĝema antaŭ la suferoj de la malsanuloj kaj de la mortantoj, li, post mallonga praktikado, elektis la specialajon oftalmologio, kaj iris ĝin elstudi en Vieno (1886). Li edziĝis en 1887 - kaj ĝis 1897 serĉis, unue en Varsovio, poste en Herson, en Grodno ktp. krei al si klientaron sufiĉan por vivteno. En la komenco de 1898 li definitive hejmiĝis en la juda kvartalo de Varsovio, kie li prak- tikados ĝis sia morto, la 14.IV. 1917. Tiu medicina kariero, kvankam konscience kaj ame plenumata, alportis al li multe pli da zorgoj ol da profito; pro la malriĉeco de siaj klientoj, li devis akcepti ĉiutage 30 ĝis 40 el ili, kaj ricevis nur sufiĉe por certigi modestan vivon al sia familio (tri infanojn li havis). Cetere, tio estis nur malĉefa parto de lia aktiveco. Lia karaktero La juna Zamenhof estis tre inteligenta kaj tre laborema, ĉiam la unua en siaj kla- soj kaj ĉiuj liaj kamaradoj profetis al li brilajn sukcesojn. Li havis apartan dispozi- cion por la lingvoj; tri li parolis libere, la rusan, polan kaj germanan, tri li legis flue, la latinan, la hebrean kaj la francan - se ne paroli pri la jida, nur parolata jargono, kiun li esploris dum dujaroj, kaj pri kiu li ella- boris tutan gramatikon; pri la greka, la angla, la itala kaj kelkaj aliaj, li havis okazan kaj pli teorian konon. Sed li ĉiam rigardis la rusan kiel sian hejman lingvon (nur en ĝi kaj en Esperanto li skribis iam versojn), kaj Litovujon li sentis kiel sian patrujon (probable car li pasigis siajn plej feliĉajn feriojn en Vejseje). Tiu poliglotismo estis nur la respegulo de la kondiĉaro, en kiu li vivis, kaj kiu ne povis ne influi sur la penson de tiel sen- tema knabo, kune kun la neforviŝebla spuro de la hebrea mistikismo kaj la hereda kredo al misia tasko de lia gento. Vivante, ekde la infaneco, en mezo de popolmiksajo (en Bjalistoko loĝis en 1897 66% da judoj, 18% da poloj, 8% da rusoj, 6% da ger- manoj kaj 2% da bjelorusoj); apartenante al raso, kiu povis esprimi sin nur per mal- viva au per malpropra lingvo, kaj, disigita inter la nacioj, ne povis ĝui la rajtojn de la ceteraj nacianoj; edukite laŭ la klerisma principo, ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj fratoj, lia denaska idealismo inspiris al li obsedan revadon pri unuiĝo de la homaro en harmonia egaleco. Kaj pro lia aparta naturdoto, tia revo rapide identiĝis kun la revo de universala lingvo, kiu, sennacia kaj neutrala, redonus al la judoj la sendepen- decon kaj ebligus al la homaj grupoj pli bone interkompreniĝi. La unuaj provoj Tiun revon Zamenhof serioze konsideris jam en siaj gimnaziaj jaroj. Laŭ la natura malvolviĝo de la ideoj, la knabo, senscie repaŝante la spurojn de multaj antauirintaj utopiistoj, ekpensis unue pri reviviĝo de la mortinta latina lingvo; poste pri tute apriora lingvo, kies vortoj konsistus el la matem- atika serio de ĉiuj elparoleblaj kuniĝoj de literoj (a, aa, ab, ac ... ba, ca, da ktp....). Sed, kaj en tio montriĝis lia propra genio, ĉiun 2007/5-6 Esperanto US^ 19 Zamenhof i novan sistemon li elmetis al praktikado, kaj spertinte ties difektojn, anstatau blinde obs- tini en senelirejo kiel faris la tiamaj inter- lingvistoj, li kuraĝe antaŭenserĉadis. Lia studo de la angla lingvo instruis al li, ke la riĉaj deklinacioj kaj konjugacioj de la antik- vaj kaj slavaj lingvoj estas tute ne necesaj; la funda esploro de la rusa kaj de la germana montris al li, kiom bona elekto de taugaj afiksoj povas maldikigi la vortaron; la pola kaj la germana malkovris al li la ekziston de jam preta trezoro da internaciaj vortoj; la germana kaj la franca pruvis la utilecon de la difina artikolo, nekonata al la slavaj; ktp. ktp. De ĉiu lernitaĵo li tiris frukton por sia kara projekto, kaj, dum la ferioj de 1878, li finpretigis sian lingvon sub la nomo "Lingwe Uniwersala": unu gramatiko, unu vortaro, kelkaj tradukajoj kaj eĉ originalaj versoj. Sed tio, kion la okaklasa gimnaziano kredis definitiva, prezentis nur la unuan el la ŝtupoj, kiuj devis konduki lin al Esperanto. El tiuj "pra-Esperantoj" konserviĝis mal- multo: nur du stadioj estas iom konataj al ni, tiu de la gimnazia projekto en 1878, kaj tiu de la nova projekto, ellaborita dum la ferioj de 1881-1882 far' de la varsovia studento. La unua montras la junan lingviston precipe atenta al la internacieco de la radikoj kaj de la finajoj (pluralo per -s, infinitivo per -are ktp.), kaj al la simpleco de la gramatiko (nenia kazo). En la dua, ni konstatas, ke, el- provante plu sian lingvon, kaj elparolante ĝin, li ekkonsciis pri aliaj bezonoj, notinde la belsoneco (kaj li de tiam rezignas pri la internacia s-pluralo) kaj la klareco (kaj li de tiam alprenas akuzativon); sed, kiel ofte okazas, li puŝas tro malproksimen tiun serĉon de la oportuneco en la parola uzado, decidante, ekzemple, unusilabigi ĉiujn ofte uzatajn radikojn, de tio, multaj neakcepte- blajkripligoj,kiuj igas tiun formon de lia lingvo preskau nekom- prenebla je la unua vido. Inter la jaroj 1882 kaj 1885, li evidente sentis tiun eksce- son, kaj provis trovi kompro- misan solvon, kiu kontentigos, al- menau parte, ĉujn postulojn de lingvo destinita al ĉiuj homoj kaj ĉiaj uzoj. En la jaro 1885, en kiu li ankau doktorigis, li jam fiksis Esperanton tia, kia ni ĝin konas en ĝia vortaro kaj gramatiko. La du jaroj, kiuj pasis en la vana serĉado de eldonisto, ĝis li decidis eldoni mem sian verkon, la 25.VII.1887, montris al li la mal- facilojn, kiuj atendis lin ĉe la propagando: tial li rezignis pri la imperfekto (finiĝanta per -es) kaj pri pluraj sufiksoj, kiuj ŝajnis ne absolute necesaj. Li konsciis pri la nepra postulo, ke la lingvo aperu kiel eble plej simpla. Naskiĝo de Esperanto Per la kvar broŝuroj, respektive en la rusa, pola, franca kaj germana lingvoj kaj subskribitaj de la pseudonimo "D-ro Esperanto" (kiu nomo poste forglitos al la lingvo mem), li elmetis sian projekton de "lingvo internacia" al la kritiko de la sper- tuloj, kun la promeso, ke, post unu jaro, li perfektigos ĝin lau la proponotaj pli- bonigoj. Liujn broŝurojn li dissendis al mul- taj europaj gazetoj, revuoj, societoj ktp. Li reklamis per anoncoj en rusaj kaj polaj gazetoj. Uzante, kun ŝia konsento, la doton de sia edzino, li, en la jaroj 1888-1889, lanĉis tutan serion da libroj, la "Duan Libron", la "Aldonon al la Dua Libro", la "Neĝan Blovadon" kaj "Gefratojn" (tradukitajn de A. Grabowski), la tradukojn de la "Dua Libro" kaj de la "Aldono", „Mezan Vortaron Germanan", "Plenan vor- taron Rusan", anglan kaj svedan lernoli- brojn, "Princinon Mary" (tradukitan de E. von Wahl), "Adresaron", kaj li ankaŭ donis la monon necesan por la eldono de la pro- pagandaj verkoj de L. Einstein kaj H. Phillips. En la fino de 1889, pro tia granda pres-aktiveco kaj ankaŭ pro ofero de granda sumo, kiun li faris por ŝirmi sian pa- tron kontrau la rankoro de moskva cen- zuristo, li estis plene ruinigita. De tiu tempo, kvankam li restis ĝis 1905 la ĉefa motoro de la movado, la propagando mate- riale dependis de la unuaj varbitoj kaj de iliaj monrimedoj. Kia do prezentiĝis la nova lingvo? Lri karakteroj unuavide frapis la observanton: 1-e ĝi estis, per la elekto de la radikoj kaj de la afiksoj, tirita ĉefe el la romanaj kaj germana lingvoj, vere internacia kaj facile komprenebla por la kleruloj; 2-e ĉiuj ĝiaj radikoj estis senŝanĝaj, ĉiuj ĝiaj gramatikaj distingoj estis esprimitaj per apartigeblaj fonetikaj elementoj, kaj la vortoj konsistis nur el kunmeto de tiuj radikoj kaj de tiuj el- ementoj - tiel ke la plena lingvo, gramatika same kiel leksikona, troviĝis en la vortaro kaj povis esti komprenata eĉ de homo, kiu neniam ĝin lernis; 3-e tiu lingvo, kvankam konsistanta el nacilingvaj eroj, estis plene autonoma kaj havis propran individuecon. Zamenhof kiel lingvisto La dua parto de la aktiveco de Zamenhof sur la kampo de la lingvo internacia dauris inter 1905 kaj lia morto en 1917. Gin ebligis la liberaj tempoj, kiujn havigis al li la jam kreskintaj profitoj de liaj eldonajoj kaj precipe la enspezoj de liaj kontribuajoj al "La Revue ", kreita de la firmo Hachette dank' al la interveno de Carlo Bourlet. Gi alprenis precipe tri formojn: prilingvaj verkoj ,tradukoj kaj ideologiaj eseoj. En la prilingvaj verkoj estas aparte ri- markinda la singardemo kaj toleremo de la autoro. Zamenhof liveris komence nur la minimumon, 16-regula gramatiketon kaj 917-radikan vortareton, "lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaborigado". Ciam li evitis aldoni al tiu primitiva funda- mento novajn devigojn, li timis ĉiujn pre- cizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de liaj "Lingvaj Respondoj" (kolektitaj libroforme en 1912), oni trovas la saman sintenon: "Nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn regulojn... Ne venis ankorau la tempo, ke ni estu tro pedantaj... Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, car tiam ni nin mem nur katenus... En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi? ..." ktp. Sed tiu toleremo, kiu celis fari la evoluon de Esperanto vere kolektiva laboro, estis ebla nur car la bazoj de la lingvo estis fir- migitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Lion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la 20 ^sperantoUS^ 2007/5-6 ■Zamenhof tri verkoj "Plena Gramatiko", "Ekzercaro" kaj "Universala Vortaro", kiujn li kolektis en 1905 sub la titolo "Fundamento de Esperanto". Por ke iu ajn lingvo povu reg- ule kreski kaj disvolviĝadi, estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inerciforto, kiu konservas al la ĉefaj elementoj de tiu lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabile- con, neprajn kondiĉojn por interkom- preniĝado. En la naciaj lingvoj, tiun inerciforton prezentas la jarcenta tradicio; en Esperanto, kie tia tradicio ne ekzistis, Zamenhof anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de "netuŝe- bleco". Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de Esperanto, la plej genia elpenso de ĝia aŭtoro. Gi certigis al ĝi sen- riskan evoluipovon, tiel ke, en la jus el- donita "Antologio (de la originalaj esperantaj poemoj) 1887-1957" la leganto spertas nenian malfacilon pro la verkaddato de iu ajn peco. Zamenhof kiel tradukisto La tradukoj prezentas en la verkaro de Zamenhof la plej ampleksan parton, kaj la plej gravan. Lia unua traduko (La Batalo de Wivo, de Dickens), car ĝi aperis libroforme nur en 1911, kvankam felietone publikigita en 1891, ne havas grandan influon. Sed jam la dua (Hamleto, de Shakespeare), kiun li publikigis en 1894, kaj republikigis en 1902 en Parizo, ĝuis senkomparan influon kaj pli efikis por la disvastigo de la lingvo, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Responde al la kritikoj de reformistoj, li brile pruvis la taugecon de Esperanto por eĉ literaturaj taskoj. Tiun fekundan laboron li rekomencis nur post la fondo de "La Revuo ", por kiu li entreprenis sisteman tradukadon de gravaj literaturaj verkoj. Tiel sinsekve aperis: La Revizoro de Gogol (1907), La Predikanto, el la Biblio (1907), Georgo Dandin de Moliere (1908), Ifigenio en Taŭrido de Goethe 1908), La Rabistoj de Schiller (1908), La Psalmaro, el la Biblio (1908), La Rabeno de Banaran, de H. Heine (1909), La Gimnazio, de Alejhem (1909, Marta de E. Orzesko (1910), La Proverbaro (1910), Genezo (1911), Eliro, Levidoj (1912), Nombroj Readmono (1914), ĉiuj kvin el la Biblio. Je sia morto, Zamenhof lasis, manuskripte, la kompletan tradukon de la Fabeloj de Andersen (tri volumoj aperintaj inter 1923 kaj 1932), kaj la tuton de la Malnova Testamento (eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo). Oni povas miri antau la nombro kaj am- plekso de tiuj tradukoj, precipe en la jaroj 1907-1909; verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj; sed lia rapideco en la laboro restas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga tago, oni demandos sin, kiel li povis efek- tivigi ekzemple la versan tradukon de Ifigenio en la dauro de kvar monatoj (marto- junio 1908). Evidente, tia rapideco ne mal- havis kelkajn difektojn; sed ĝi havas ankau siajn avantaĝojn: ĝi konservis al la tradukoj viglan, fluan stilon, sen ia ajn kabineta pedanteco. Kaj precipe grandega estas ilia valoro por la lingva evoluado. Ili pruvis efektive al ĉiuj kontraŭdirantoj, ke "Esperanto povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literature"; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subti- lajn idenuancojn de la beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaborigado de la stilo, devigante al penado por "en tiu au alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi"; ili progresigis Esperanton al "kreskanta elasteco" kaj flek- sebleco, ĉiam memorigante al la verkistoj, ke "nia lingvo devas servi ne sole por doku- mentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo"; fine ili stabiligis kaj fiksis la id- iomajojn, prezentante kvantegon da kun- metajoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn la leksikologoj kolektis en siaj vortaroj kaj verkistoj uzadas por la pli granda unuecigo kaj kohereco de la lingvo. Oni ne troigus la rolon de la Zamenhofaj tradukoj dirante, ke sen ili, Esperanto ne vere ekzistus: ĝi estus pala teo- ria fantomo, kiel estis aliaj projektoj. Per siaj gramatikaj kaj leksikonaj verkoj, Zamenhof estis konstruinta la skeleton de la lingvo; per sia persista tradukado, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa karno. La animon oni serĉu cetere en liaj originalajoj. Zamenhof kiel pensulo Dank' al la kreskado de la afero kaj al la entreprenemo de kelkaj francoj, inter ili Michau kaj Bourlet, oni povis la unuan fojon en la historio de la homaro, kunvenigi enBulonjo-ĉe-Maro, en 1905, kongreson de homoj diversnaciaj, kiuj parolis ĉiuj la saman lingvon kaj sentis ĝin sia egalrajta posedajo. Estis por Zamenhof la okazo in- sisti pri la morala kaj socia valoro de tiu homara akirajo. La sekvantan jaron, en Genevo, li esprimis antaŭ la kongreso siajn profundajn konvinkojn, ke la Lingvo Internacia estas antaŭ ĉio rimedo al- proksimigi la homojn unuj al la aliaj, kaj ekzalti tiun humanecon, tiun universalan fratecon, kiu ŝajnas al li la sola formo de kulto akceptebla por ĉiuj gentoj kaj ĉiuj ek- lezioj. Tiele li provizis la lingvon per unuiga kaj fortikiga ideologio. Se ankorau hodiau, pli ol 40 jarojn post la morto de Zamenhof, la Esperanta afero vekas tiom da admirindaj sindediĉoj, da fidelecoj kaj eĉ da sinoferoj, tion oni ŝuldas al la genio de ĝia iniciatoro, kiu sciis, ke ne estas granda kaj fruktodona hom-aktiveco sen ia interna sentoardo, sen ia korveka idealo. Tiel, jaron post jaro, de 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongre- sanoj ĉiujn grandajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis al tiu senprecedenca socia-lingva movado, kaj la altajn celojn, kiujn ĝi devas aspiri. La kolekto de tiuj kongresaj "Paroladoj" (kom- pilitaj en Japanujo, de Tasku Sasaki kaj Ĵun- taro Iŭŝita, 1932), estas emocia kaj animaltiga legajo, unu el tiuj ne multaj verkoj, kiuj honorigas a homaron. Sed kun la tempo, tiu rolo de gvidanto de La strata Dzika en Varsovio - nun strata Zamenhof - en la tempo kiam loĝis tie Zamenhof «W >:$?£& En la sama strata: ruinaĵo de la domo kie vivis Zamenhof. En 1945 la varsoviaj esperantistoj metis tien la Esperanto-flagon La sama loko en la sama strata en 1959: en la muro de nove konstruita domo memortabulo estis fiksita kaj malkovrita dum la Jubilea Kongreso 2007/5-6 6 speranto JJ S^" 21 Zamenhof/beletre la konsciencoj ŝajnis al li tiel grava, ke li decidis, en 1912, lasi la destinon de Esperanto al la jam elprovita "Lingva Komitato", kaj dediĉi sin al pure ideologia agado. Li provis, per diversaj plibonigitaj projektoj ("Hilelismo", "Homaranismo"), trovi terenon de interkonsento por ĉiuj sin- ceraj kredantoj, ĉu ili apartenas al iu ek- lezio, ĉu estas liberpensantoj. La teruran problemon de la rasismo li pristudis en ri- markinda "Memuaro por la Kongreso de Rasoj" (1911), en kiu li demonstris, ke la kauzo de la intergenta malamo estas la rec- iproka malfido naskita de la alieco de lingvo kaj de religio. En 1914, li volis uzi la okazon de la Universala Esperantista Kongreso en Parizo, por tie kunvoki ankau unu "Kongreson de Neutrala Religio", kiu difinus la principojn de tia pure spirita re- ligio - lau la instruo de la lasta profeto el lia raso: „Nek sur tiu ĉi monto, nek en Jerusalem. ..sed en spirito kaj en vero ". En 1915, meze de la ŝtormoj de la unua mond- milito, li verkis gravan "Alvokon al la Diplomatoj", avertante ilin, ke la ĉefa kauzo de ĉiu milito ĉiam estis "la regado de unuj gentoj super aliaj gentoj", kaj ke ilia ĉefa devo, ĉe la estonta packontrakto, estos certigi al ĉiuj gentoj, interne de la regnoj, la egalecon kaj la liberecon, car nur tiuj ebligas la fratecon. Tiaj estis la lastaj penoj de tiu granda koro, kiu, tutlonge de sia vivo, efektive batis nur por la bono de la homaro kaj la ekrego de la paco. Zamenhof kiel homo Zamenhof estis malaltstatura, kun bar- beto brunegriza kaj frutempe kalva kapo. Li ports pormiopajn okulvitrojn. Li ne estis oratoro, kaj misprononcis la siblantajn kon- sonantojn. Li multe fumis, precipe cigare- dojn. Jam de ĉirkaŭ la jaro 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Tial, kiam liaj enspezoj tion ebligis li vizitis germanajn ban-urbojn: Bad-Reinerz (1906, 1909), Bad Nauheim (1907), Bad Kissingen (1911), Bad Salzbrunn (1912), Bad Neuenahr (1913). Li estis, kiel lia patro, pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en komercaj aferoj, timema antau publiko, malinklina al ĉiuj oficialaj ceremonioj. Nature modesta kaj pacama, li penis mildigi ĉiujn konfliktojn ĉirkaŭ si, kaj neniam montris ian resenton kontrau siaj ofendintoj. Li estis unu el tiuj maloftaj homoj, kiuj ludis gravan interna - cian rolon, kaj tamen havas nenion por timi el la publikigo de lia tuta korespondado: ĝi rivelas nur Han denaskan ĝentilecon kaj Han altan senton pri justeco. Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estis la volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino, per kiu li forpuŝis ĉiujn obstaklojn al ilia efek- tiviĝado. Kaj tiun volon kaj tiun paciencon li ĉerpis el la vere senmezura amo, kiu in- stigis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito iom da helpo al tiu fizike kaj morale blindiĝinta homaro. Tio ĉi estas elĉerpaĵo el la Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, eldonita en 1960 (UEA), el la privata kolekto de Frans Jahger. .MCAiX£«t* TX. TBS * ■"" AŬV7 PM 2 USA41 a