tatzi&fima mpMmcnc Eldonls la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko P.O. Box 1129 EICerrlto,CA 94530 Usono tel. (415) 653-0998 Redaktis Donald J. Harlow 1991 ADRESO AL LA 5A KONGRESO DE LA ESPERANTO ASOCIO DE NORDA AMERIKO de d-ro D. O. S. Lowell, Vic-Prezidanto deEANA en Bostono, la lOan de julio, 1912 Estas vere feliĉaokazo, tiu Ĉi en kiu ni trovas nin hodiaŭ, kiam de diversaj lokoj de nialargakaj belalando tiom daentuziasmuloj kunvenas. Ni venas por saluti kaj manpremi unu la alian; por audi labelajn sonojn de nia kara lingvo; por lerni kiel Esperanto taŭgas en la ĉiutagaj, la komunaj aferoj de la vivo; por gajni facilecon kaj fluecon de esprimo per sperto; kaj fine, sed ne malĉefe, por pruvi al la skeptikuloj ke la elpensaĵo farita antaŭ dudek-kvin jaroj de Doktoro Zamenhof estas praktika, vere internacia lingvo, kiu ĉiutage pli disvastiĝadas tra la mondo. Hodiaŭ matene ni malfermas lakvinan Nacian Kongreson de Esperanto enNorda Ameriko. La unuaokazis en Chautauqua en 1908; la dua, en la sama loko en la sekvinta jaro; la tria en Washington, kunekun la SesalntemaciaKongreso; lakvara,en New York, antaŭ unu jaro. Eble nur malmultaj el tiuj, khy ĉeestis Chautauqua en 1908 ĉeestas la nunan Kongreson. Kelkaj el ili, bedaflrinde, mortis; kelkaj trovis,—aŭ pensis ke ili trovis,—la vojon tro malfacila, kaj rial ili elfalis; kelkaj pro neeviteblaj kaŭzoj forestas. Sed Esperanto daŭras; Esperanto vivas; Esperanto estas ne nurd tie, sed ĝi estas ĉie tra la mondo. ĉu kelkaj nin aliĝas, aŭ ĉu kelkaj nin forlasas, Ci vojiras je eterne. Ĝia stelo brilas kaj ĉiam brilos, kaj gia standardo ĉiam restos verda. MsupozasketoplejmultodvLkHijaBdas mm, estas bonaj esperantistoj; tamen kelkaj eble estas nur kuriozutoj, al kiuj mi nevolasparoli,ĉ^inikomprenasnekkvcfftojnEspeiantajnnek la Esperantan ideon. Kontraŭe, kelkaj el vi estas bonaj Esper- antistoj,lcvankamvinenurnepovaskomraemtion,kionminun diras, sed ankaŭ vi legas eĉ simplan Esperantan prozajon nur malfacile; sed selaŭ via opinio estus bona aferoke la tuta mondo komprenu unu la alian, kaj se vi volas kaj kuragas labori je tiu celo, tiam, spite al via nesperteco, vi estas bonaj Esperantistoj. Vera esperantisto estas ankaŭ altruisto. Lia vivo estas sin—La B en la kombinaĵo BS estas klare prononcata, kiel P: apsoluta, apsolvi, k.a. ĉ)—La kombinaĵo NJ estas prononcata, kiel unu sola konsonanto,kiessononeekzistasenEsperanto:Sifioro, Bulofio. d)—Duoblaj konsonantoj ne estas prononcataj duoble, kiel ili devus esti. Geesperantistoj estas tro mallaboremaj por korekte prononci ELLASI, SUBBRAKE,FINNO.AnstataŭeilimoledirasELASI, ELNA Literatura Suplemento 1991 paĝo3 SUBRAKE, FINO. Se vi ne kredas, nur vizitu Universalan Kongreson de Espe- ranto, kaj malfermorele opservu, pardonu, observu. Regulo 10—La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo, escepteĉe,kompreneble,launusilabaj vortoj. Aliabonaescepto estas la eliziataj substantivoj, ĉe kiuj la akcento estas sur la lasta silabo: profesor'. ĉi tiun escepton ĉiu esperantisto rigore sekvas. Neniaj plendoj. Regulo 11—Neniaj esceptoj de tiu ĉi regulo estas ankoraŭ konataj. La esprimoj "ĉiu tage", "skribo tablo" kaj similspecaj, kiujn oni iafoje trovas en skribaĵoj de komencantoj, estas simplaj fuloj. Regulo 12—ĉe alia nea vorto !a yorto "ne" estas forlasata. Kompreneble, ni ĉiuj korekte uzas la espriinon "ne povi ne...T. Kion ĉi tiu regulo forigas, tio estas frazaĉoj ĉi-specaj: "Mi neniam ne vidis lin". Regulo 13—Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Kelkajn fojojn ni tro uzas ĉi tiun regulon: "Vojaĝi al Londonon; bicikii ĝis Parizos; iri retuTnen", k.s. Komencantoj ordinare maltro uzas ĝin: "Li eniris en la ĉambro", Sĉg«toi4-~PreiJcaŭĉiuprepoziciohavaspM<)l-imusignifojn. Plej of f» ni ĝuste elektas ilin, sed iujn fojojn ni konfuziĝas. Estas kompreneble, ke ni ĉiam povas nin tumi al "je", sed ne multaj el ni gin ŝatas. Tial ni sporade ŝvebas en la aero. Regulo 15—Ĝi estas probable la plej bona el ĉiuj 16 reguloj. Ni trovas en tiu senfunda provizejo grandan amason de la del nomataj fremdaj vortoj, kiuj, laue a! tiu ĉi regulo, rajteapartenas al Esperanto. Hi ne estas aparte lernendaj, car ni jam antaŭe konas ilian formon kaj signifon. Hi estas precipe multhelpaj al ni, gesamideanoj el Afriko kaj Azio. Ni nur devas unue lerni funde aŭ la nederlandan, aŭ la germanan, aŭ la francan, aii ian alian eŭropan iingvon. Post tia malgrandega klopodo, niaj vortaraj problemoj en Esperanto forvaporigas. Alimaniere, Jdel ni povus memorteni vortojn, kiel "prestidigitatoro", "teleaŭtografi", "mnemotekniko" kaj multajn aliajn? Regulo 16 kaj lasta—La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo. Komforta escepto el tiu d regulo estas la elizio de la e en la esprimo "dank* al". Malgraŭ la malpermeso elizii la a de la adjektivoj, ni tamen povas kuraĝe ĝin efektivigi, kondiĉe ke ni estu ruzaj kaj tion faru sufiĉe kaŝe, Nur rigardu al la vortoj "dikfingro", "junedzo", "sekvinbero", k.s. Kiel ni ĉiuj scias, poetoj ĝuas certajn lingvajn privilegiojn, kiujn la res to el ni ne estas permesata disponi. Hi vaste profitas el tiu ĉi kaŝa elizio de la a, eble trouzas ĝin iafoje. Nun, pri la permesata forlaso de la o substantiva, niaj poetoj estas veraj asoj en tiu ĉi lerteco. Kiam ni legas certajn poemojn, laapostrofoj en vicigas tiel kunpreme, ke ni pensas, ĉu eble, dum la aŭtoroj ilin verkis, ia trafenestra venteto forblovis la paperon sur la korton, kaj ia malsateganta kokino enbekigis kaj forglutis la finajn rondajn o-etojn, misprenante ilin por milieroj. Johan Valano bedaŭrinde profitas plene la regulon pri elizio, car li montras en siaj noveloj specialan talenton por oportune, taŭgaloke kaj gustamezure elizii la substantivon. Ni devas do ne imiti lin, sed kelkajn el niaj poetoj, kiuj ttansformus la vulgaran frazon "ĉe la pordo de la domo k alta soldato amindumas kun la bela fraŭlino", en la jenan ĉefverketon "ĉe F pord' de 1' dom' 1' altsoldat' amindumas kun F belfraŭlin'". Rlmarko—la tendenco en la evoluo videbla favora al la eŭropaj lingvoj estas nur ŝajna, car Esperanto ne ĉesis esti neŭtrale internacia Diskriminacio kontraŭ laneeŭropaj idiomoj estus kontraŭesperantisma, kaj estus honte, se nia gramatiko tion allasus. Fina Nolo—La plej bona pruvo, ke Esperanto estas efektive lakvintesenco de la lingvoj laŭ reguleco kaj senescepteco, estas ke ni, esperantistoj, pasie klopodadis ĉiam fuse saboti kaj deformi ĝin, kaj tamen, dum unu tuta jarcento da mispenado, ni plene malsukcesis. Ni kapablis, per niaj atencoj, nur skrapeti la brilan surfacon kaj gin obtuzigi. Ni fidele daŭrigu nian laboron "naturigi" nian Iingvon kaj konformigi gin al lahaladzaj hazardoj kaj naosaj esceptoj de la naciaj idiomoj kaj, probable, post alia jarcento, ni estos atingintaj nian celon. Tiam, oni povos ĝin piedfrapien larubejon, Me agoniadas ia"naturecaj" Okcidentalo kaj Interlingua BE STILL MY HEART by ILL. Zamenhof Be still, my heart, don't beat with such commotion, Out of my breast, don't leap up and away! I can no longer hold back my emotion, Be still, my heart! Be still, my heart! After a long, long labor, Will I not win, in a deciding hour! Enough! Allay that beat, be of good favor, Be still, my heart! Translation: Sylvia B. Bogdan NEKAPTEBLA de Ella Gibson Sentojn pulsantajn En la korsango, Poetoj volus Enyersigi nete. ĉu oni povas El la sunbrilo, Lumdiamantojn Ekkapti fiŝrete? El Norda Prisma, 1969(2) paĝo4 ELNA Literatura Suptemento 1991 LA REĜO DE L' MARO de Steven A. Gustafson Staras dek-du junulinoj, honore elektitaj el ĉiuj idinoj de ilia lando, ligitaj al palisoj kverkaj sur la strando, fronte al la tajdo alvenonta. Retoj sekiĝas sur skafaldo ligna. Mevoj—la ratoj aeraj— kombas la plagon, serĉaiitaj forĵetaĵojn de la kaptaĵo hodiaŭa. Linio kanelaĵa, ĉiamŝanĝiĝanta, signas la limon inter la tero kaj la tereno de la Reĝo de la Maro. Kvankam la manoj de la junulinoj estas ligitaj malantaŭ la palisoj, kaj la ŝnuroj ekjukas, ili ne pensas pri la malkomfoiteco. Ili pensas pri tio, kion ia estroj de ilia lando diris, pri la Reĝo de 1' Maro, kiun ili renkontos, kaj pri la mirindaĵoj por ili estontaj. Plaŭdas 1' akvo ĉe iliaj piedoj. La bleko de 1' maro, la teda siblo de F ondoj mildaj, neniam finiĝas, do minime rimarkatiĝas; sole ĝi pekas kontraŭ la sensonaĵo; la maro, la junulinoj, kaj la mevoj estas la solaj vivantoj videblaj. Dum F akvo leviĝas ĝis femuro, revas ili pri la trezoroj oraj kaj arĝentaj de la Reĝo de F Maro, abundo rikoltita de la naviguloj kompatindaj, veteraĉe pereintaj. Liaj muroj, amasigitaj el Stono kaj fuko viva, mirinde leviĝas alte, kaj la volbo estas nebula kvazaŭ katedralo incensoplena; tie gardas laReĝo de F Maro siajn kestojn, daoro hispanaaŭ perloj barokaj plenajn. Kaj kio pri amantoj iliaj? ĉu ili kaŝiĝas malantaŭe, kaj rigardas kiel la akvo diafanigas la bluzojn? ĉu fiera esrus li, vidi sian amantinon promenanta tra la kanjonoj plej profundaj de V marfundo, omamata de la insignaro ora kaj verda de la Reĝo de F Maro, ŝiapromeno heroldata de nigraj kaj kateskaj fiŝoj kiuj portas lueernojn ĉe la finoj de drataj nezoj? Kiu scias, pri kio ili pensis, kiam la akvoj fine ĉirkaŭis kaj superis iliajn kapojn? Sole nur ni scias, ke haro ilia supre ŝvelis, kvazaŭ bukedoj de aŭreoloj, kiam ili ekvojaĝis por renkonti la Reĝon de 1* Maro. LA REĜIDINO DE REVO J de Ernest Dowson elangligis Steven A. Gustafson Kompatinda reĝidino legenda! En ŝia turo ebura, la liberigulo pensis, ke ŝi atendas lin. car unufoje—reve—li vidis, kvazaŭ liliflorojn, la lagojn bluajn, Muj estis ŝiaj okuloj, kiuj ŝajnis esti envolvataj en implikado de ŝiaj haroj oraj. Kaj li serĉis ŝin tra la sennombraj serpentumaĵoj de ŝia arbaro dum multaj Iunaĵoj; li serĉis tra la marĉejoj, ŝparinte nek sian ĉevalon, nek sian glavegon. Dum la serĉado li mortigis kelkajn fiaĉulajn sorĉistojn kaj multajn siajn amikojn; do, je la fino de lia vojaĝo, lia brila glavego rustiĝis kaj lia beleco malpuriĝis kote. Siajn ĉevalojn 0 ne spans; iliaj ostoj malantaŭe signis spuron blankan trala serpentumaĵoj de F arbaro. Tamen li portis ĉian elaĉetaĵon, ĉiujn kostaĵojn kaj graciaĵojn en kesto cipresa: perlojn masivajn kaj ametistojn kaj silkaĵojn Samarkandanajn, pendborderon Venecian, bonegajn tapetojn Tiriajn. ĉiujn li portis al la pordoj de ŝia turo ebura. Kompatinda reĝidino legenda. ĉar U ne liberigis ŝin, kaj la pordisto sensprita ŝtelis lian trezoron kaj rompis duone lian glavegon makulitan. Kaj kiu scias, kie li vagas, senĉevala kaj senarmila, tra la marĉejoj kaj la mallumaj serpentumaĵoj de ŝia arbaro sub la nokto senluna, revanta pri tiuj lilifloroj, ŝiaj okuloj? Kiu scias? Car la pordisto sensprita nenion diras; li estas obtuza mense. Sed iu diras, ke ŝi ne volis liberiĝi, kaj tiuj lilifloroj, ŝiaj okuloj, estas flako stagna kaj malluma, kaj ŝiaj haroj belegaj kaj oraj nur estis tiel longaj, kiel ili etendiĝis al ŝia fina malfermaĵo. Iu diras, tamen, ke ŝia turo ne estas ebura kaj §i eĉ estas nek virta, nek reĝida. BETTA de Steven A. Gustafson Mia animo estas kvazaŭ siama batalfiŝo, kiu kaptatiĝis en marĉo malluma cipresa, de homoj kuraĝaj, homoj kiuj konas febrojn strangajn kaj tribojn kanibalajn. Nun mi sole rondiras en fiŝujo dek-kvin centimetra sur breto en butiko dorlotbesta. Mi suĉas vezikojn de la surfaco akva. Mi estas vendota. Tamen, kiam mi rondiras en mia baloneto vitra, mi sorĉiĝas; mia spekto al mi montras multajn diversajn bestojn, eĉ pli kolore vesti tajn ol mi. Ili rigardadas min, sed ili estas sub mi, kaj en mia vitra fermaĵo, mi estas sekura. Ili ĉeestas kaj forestas laŭ piano malkonata; sed kun mi, hieraŭ estas hodiaŭ estas morgaŭ. Mi elmontras mian aŭroron senutilan naĝilan nur por minaci mian reflekton en spegulo. Mi okaze deziras la ĉeson de mia aera suĉado, por flosi inverse; sed okaze ĉi tiu emocio forpasas. LA KURACADO de Steven A. Gustafson Ruĝa kaj blanka stango staras ekster la metiejo, emblemo de profesio klera. Ruĝo estas pro sango, kaj blanko estas pro bandaĝoj. Nun mi sidiĝas inter la aliaj viktimuloj francapoksaj kaj la sinjoroj kiuj atendas larazilon, kaj mi aŭskultas iun ebriulon kiu ludas la bandoron. Kaj nun mi sidas en la seĝo de la kuracisto. Post konsulti siajn librojn horoskopajn, la klera kirurgo ekprenas siajn pinĉiSetojn, kaj iun bokalon kiu surhavas la vortojn "Hirudo Medicinalis". Interne, li trovas hirudojn, pii dikajn ol fingro de bebo, kaj li metas ilin sur mian haŭton. Unu sur la kapon, laŭ Jupitero; Du sur la brakojn, laŭ la Gemeloj; Tri sur la ingvenon, laŭ la luno en Skorpio. ELNA Literatura Suplemento 1991 paĝo5 LA UNUĈEVAL-KALEŜETO de Oliver Wendell Holmes Tradukis Mack Dougherty Rimenego: tre larĝa bisona dikhaŭto; La kotŝmirilo, la kofro, kapuĉo: Malmola ledaĉo tanista el puto. La Diakono dekane dediĉas, Kaj: "Jen!" li asertas feliĉe, "Sufiĉas!" 'Sufiĉas'? Mi nepre eertigas al vi, Estis vera miraklo, neniel malpli! ĉevalidoj plenkreskis; jen grizis la barb*; Diakono kaj -ino entombiĝis sub arb'; Idoj, genepoj—do kien? ĉe karb'. Sed pri la kales'? Ne paliĝis eĉ farb'; Freŝa kiel je Lisbon-Tertrem-tago, ĝi! Milokcent ekvenis kaj jen, sendifekta, Ĝi trovis la pastran majstraĵon tre rekta. Milokcent kaj deko la jaro estiĝis; 'Hansum keridĝo', ĝi tiam nomiĝis. Milokcent kaj dudek sekve alvenis; Kiel kutime, la vivo ebenis. Tridek, kaj kvardek, kaj je la finfin', Alltelis la kvindek, kaj KVINDEK KVIN! Nenio valora, neniu altranga Vekas je sia centjaro, palvanga, Sen ke li aspektas, kaj sentas sin, stranga. Nenio sukcese retenas sur tero Junecon, escepte la arbo kaj vero. (Nu, ĉi moralaĵ' konatiĝas mondlarĝe; Alprenu, bonvole—ĝi kostas ne ŝarĝe.) La unuan, novembre—'La Tago Tertrema'— La grandaĝa kaleŝo estiĝis vibrema. Ĝenerala odoro iome ŝimema, Sed—lasu min diri—nenio sistema. Ne eblis—ĉar la diakona batalo Fortikigis egale en ĉiu detalo: Por ekkadukiĝi ne restis kialo. ĉar risorto daŭradis samkiel transtrabo, Kaj akso kaj planko samkiel la nabo, Kaj same la sojlo, idente la planko, La ŝraŭbo, la bolto, kaj ankaŭ tirstango. Nek malpli, nek pli estis ŝtupa metal', ĉiu parto samfortis, antaŭo kaj mal'— De kapuĉo ĝis rado, ĝis fina falbal'. Tamen—tia tutaĵo, neniel dubita, Ja estos—post nur unu hor'—eluzita! La unuan, novembre—kvindeko kaj kvin! ĉimatene veturas lapastro kaj -in'. "Tuj alflankeniĝu vi, ĉiu knabeto!' Jen ruliĝas la unuĉeval-kaleŝeto Tirata de rat-vosta bej' kun diskreto. Hop! diris la pastro, kaj ili ekhopis. Li, verkante prelegon dum bejo galopis, Progresis ĝis 'kvine', kaj (mi parafrazas) Diris "Kio, je nomo de ... Dio okazas!" Subite la besto ekhaltis pro timo Sur eta montet', ĉe preĝeja proksimo. Unue, tremeto—kaj sekve, frakas'! Kaj la pastro sin trovis en grand-embaras'— Hi sidis, tre solaj, apud la teras'. Estis naŭ kaj duon', laŭ horloĝa sonoro. Ĝuste la hor' de tertrem-rememoro! ĉu vi seas do, kion la pastro konstatis Stariĝinte? Li vidis ke ja rezultatis Polviĝo de ĉiu kaleŝa peceto, Kuŝanta surgrunde kiel silueto! Ne parton post peco sed laŭ la metodo De granda bobelo je sia eksplodo. Kompreneble vi scias, kiel manifestis Tia fino: lapovrakales'... ekmalestis! La unuĉeval-kaleŝeta detru'. Logike. Kapablas mi diri ne plu. 'BEAU' de Loren Eiseley tradukis Mack Dougherty Estas nun mortfora, 'Beau', tiu nigra pudelego kiu, je miaj vizitoj ĉe liaj majstroj, ĉiam flirtigis la flavan manĝobovlon ĝoje ĉe la pordo bojante bonvenon aŭ kuŝi maten-atende ĉe mia litflanko. Hodiaŭ kontraŭ la verandon lia defiadanto la sciureto kiu frenezigadis tiun Beau fajfĵetis disputemon desur la muro sed efiis nur silento. Miapense eĉ la sciureto konfuziĝis. Ili k>nge rivaladis inter si kaj nun silenton jam falis. Lilio moke kapjesis surtige kaj mi piedotrenis al la ĉambro kie 'Beau' ne plu trifoje sin ĉirkaŭturnos kaj kuŝos pacience suspiranta dum mia verkado. Mi ne estas filozofo. Nur scias mi tionke ĉio bona ĉeson havas. Esperetiu 'Beau' jam forms sen tion lerninta. Hieraŭ lia lud-kunulineto de najbare venis lanto-paŝe, samveninta oftantaŭe. Kiel tion ĉi konigi al bestoj: ke post ia tempo neniu postrestas; nek ombroj, nek voĉoj, nek odoroj. Oni eĉ ne povas bildon monlri. Si forvagas sendire laŭ la pado. si ne komprenas ekmalestojn de la mondo. Rigardante la tapiŝeton solecan ĉe mia lito, nek komprenas mi. paĝo6 ELNA Literatura Suplemento 1991 FIERO KAJ ANTAŬJUĜO de Jane Austen elangligis Rob Hardy Capitro Unu Estas veraĵo universale akceptita, ke needziĝinta viro kiu posedas grandan riĉaĵon, necese sentas la mankon de edzino. Kiel ajn malmulte oni scias la sentojn afi opiniojn de tia viro kiam li unue eniras najbaraĵon, ĉi tiu veraĵo estas del firme fiksita en la mensoj de la ĉirkaŭaj famidoj, ke li estas rigardata kiel la rajta propraĵo de unu aŭ la alia el iliaj filinoj. "Mia kara S-ro Bennet," diris lia edzino al li iam. "ĉu vi aŭdis, ke Netherfield Parko fine estas luita?" S-ro Bennet respondis, ke ne. "Sed ĝi ja estas," rediris lia edzino: "car S-ino Long ĵus venis ĉi tien, kaj si rakontis al mi ĉion pri do." S-ro Bennet neniel respondis. "ĉu vi ne volas informigi pri kiu luis ĝin?" kriis lia edzino senpacience. "Vi volas informi min, kaj mi ne havas kontrafiargumenton pri tio." ĉi tio estis sufiĉa invito. "Nu, mia kara, vi devas scii, ke S-ino Long diras, ke juna viro kun granda riĉaĵo el la nordo de Anglujo luis Netherfield; ke li alvenis lundon per veturileto kun kvar ĉevaloj por vidi la bienon, kaj ĝi del ravis lin, ke ti tuj fans kontrakton kun S-ro Morris; ke li ekokupos ĝin antaŭ la festo de Sankta Mifiaelo, kaj kelkaj el liaj servistpj estos en la domo antaŭ la fino de la venonta semajno." "Kio estas lia nomo?" "Bingley." "ĉu U estas edzo aŭ fraŭlo?" "Ho! Fraŭlo, mia kara, certege! Needziĝinta viro, kun granda riĉaĵo; kvaraŭkvin miloj ĉiujare. Kiabonegaĵopomiaj fidnoj!" "Kiel? Kiel tio povas tuŝi ilin?" "Mia kara s-ro Bennet," respondis lia edzino, "kiel vi povas esd del laciga! Vi certe scias, ke mi pensas pri Ua edziĝo al unu el id." "ĉu tio estas la celo pro kiu li transloĝiĝis?" "Celo? Sensaĝaĵo, kiel vi povas diri don? Sed estas tre verŝajne, ke d eble enamiĝos al unu el id, kaj tial vi devos tuj viziti lin post kiam d alvenos." "Mi vidas nenian kaŭzon por tio. Vi kaj la knabinoj povos hi, afi vi povos sendi ilin sen vi, kio estos eĉ ptibona, car vi estas tiel belakiel iu el id, do S-ro Bingley eble Ŝatos vinplej alte ol ĉiujn en la bando." "Mia kara, vi flatas min. Mi certe havis mian porcion da beleco, sed mi ne pretendas nun esd io eksterordinara. Kiam virino havas kvin plenkreskajn fitinojn, ŝi devas forlasi pensojn pri sia propra beleco." 'Tiaokaze, virino neofte havas multe da beleco pripensinda." "Sed, mia kara, vi ja devos hi por vidi S-ron Bingley kiam d venos en la najbaraĵon." "Tio estas pd ol mi prenos sur min, mi certigas vin." "Sed konsideru viajn filinojn. Nur pensu pri Ida mastraĵo estus do por unu el id. Sir William Lucas kaj Lady Lucas jam decidas hi, nur pro tio, car vi scias, ke kutime id ne vizitas noveal venintojn. Vi ja devos hi. Car ni neniam povos viziti lin sevinevizitis." "Vi estas certe tro skrupula. Mi permesas al mi antaŭdiri, ke S-ro Bingley gojos vidi vin; kaj mi sendos kelkajn lirdojn per vi por certigi lin pri mia elkora konsento pri da edzinigo de iu ajn el la knabinoj kiun d elektos; kvankam mi devos enmeti rekomendan noton pri mia eta Lizzy." "Mideziras.kevifarunenion ajn tiaspecan. Lizzy estas tute neniel pdbonaol la aliaj;kaj mi estas certa,ke ŝi estas nek duone tiel bela kiel Jane, nek duone tiel bonhumora kiel Lydia. Sed vi ĉiam donas al Si la preferon." "Neniu el id havas multe da io kio rekomendas sin," d respondis; "id ĉiuj estas naivegaj kaj nesciantaj, similaj al aliaj knabinoj; sedLizzy havas iometepddaspritecoolŝiajfratinoj." "S-ro Bennet, kiel vi povas tiel insulti viajn proprajn filinojn? Vi ĝuegas turmenti min. Vi ne kompatas miajn mizerajn nervojn." "Vi miskomprenas min, mia kara. Mi havas altan estimonpri viaj nervoj. Id estas miaj malnovaj amikoj. Mi jam aadis vin konsidere mencd ilin dum almenafi la pasintaj dudek jaroj." "Ho, vi ne scias don kion mi suferas." "Sed mi esperas, ke vi travivos ĝin, kaj sufiĉe longe vivos por vidi multajn junajn virojn kun kvar miloj ĉiujare venantajn en lanajbaraĵon." "Estus senutile alni.se dudek tiaj venus, car vi ne vizitus ilin." "Fidu pri ĉi do, mia kara, ke kiam dudek venos, mi vizitos ĉiun." S-ro Bennet estis tiel stranga miksaĵo de spritemo, sarkasma humoro, memreteniĝo, kaj kaprico, ke la sperto de dudek-tri jaroj nesufiĉisporkaŬ7i,keliaedziiK)komprenuliankarakteron. ŝia menso estis pd facile elmontrebla. Si estis virino kun malgranda kompreno, malmulta informo, kaj malkonstanta temperamento. Kiam ŝi malkontentiĝis, ŝi imagis siajn nervojn malfortaj. La okupado de ŝia vivo estis edzinigi siajn fitinojn; ŝiaj konsolaĵoj estis la vizitado kaj la novaĵo. ELNA Literatura Suplemento 1991 paĝo7 Ĉapitro Du S-ro Bennet estis inter la plej firuaj el tiuj kiuj vizitis S-ron Bingley. Li ĉiam intencis viziti lin, kvankam li daŭre certigis sian edzinon, ke li ne iros; kaj ĝis la vespero post kiam la vizito okazis, ŝi havis nenian scion pri ĝi. Ĝi tiam malkaŝiĝis jene. Observinte, ke lia dua filino estas okupita per ornamado de ĉapelo, li subite alparolis ŝin per, "Mi esperas, ke tio plaĉos al S-ro Bingley, Lizzy." "Ni havas nenian rimedon por scii pri kio plaĉas al S-ro Bingley," diris ŝia patrino indigne, "ĉar ni devas ne viziti lin." "Sed vi forgesas, panjo," diris Elizabeth, "ke ni renkontos lin ĉe la baloj, kaj ke S-ino Long promesis prezenti lin." "Mi ne kredas, ke S-ino Long faros ion ajn tiel. Ŝi havas siajn proprajn du nevinojn. ŝi estas egoisma, hipokrita virino, kaj mi havas nenian opinion pri ŝi." "Ankaŭ mi," diris S-ro Bennet; "kaj mi ĝojas trovi, ke vi ne dependas, ke ŝi servos vin." S-ino Bennet degnis ne fari respondon; sed Ŝi ne povis deteni sin, kaj tial Si komencis riproĉi unu el siaj filinoj, "Ne daŭrigu tusi tiel, Kitty, je la ĉielo! Montru iom da kompato al miaj nervoj. Vi tute erigas ilin." "Kitty havas nenian diskretecon pri siaj tusoj," diris slapatro; "Si tusas malĝustatempe." "Mi ne tusas por amuzi min," respondis Kitty Cagrenite. "Kiam estos via venonta balo, Lizzy?" "EHi semajnojn post morgan." "Ja, del estos," kriis Ŝia patrino, "kaj S-ino Long revenos nur laantaŭan tagon; do, estos neeble ke ŝi prezentos lin, ĉar ŝi mem ne konos lin." "Tiuokaze, mia kara, vi povos havi avantaĝon super via amiko, kaj povos prezenri S-ron Bingley al Si" "Neeble, S-ro Bennet, neeble, kiam mi mem ne konos lin; kiel vi povas tiel turmenti?" "Mi honoras vian diskretecon. Du semajnoj dakonatiĝo estas certe tre mallongaj. Oni ne povas scii, kia vere estas viro post nur du semajnoj. Sed se ni ne devos entrepreni la aferon, iu alia faros tion; kaj fine, S-ino Long kaj ŝiaj nevinoj devos ludi sian hazardon; kaj sekve, ĉar ŝi opinios ke ĝi estas ago de afableco, se vi rifuzos la proponon, mi mem devos fari ĝin." La knabinoj rigardegis sian patron. S-ino Bennet diris nur, "Sensencaĵo, sensencaĵo!" "Kion signifas tiu emfazaekkrio?" li diris. "ĉu vi opinias, ke la formalaĵoj pri prezentado, kaj la graveco kiun oni donas al ili, estas sensencaĵo? Mi ne povas tute konsenti kun vi pri tio. Kion vi diras, Mary? Car mi scias ke vi estas juna virino kiu profunda meditadas, kaj legas grandajn librojn, kaj faras eltiraĵojn." Mary deziris diri ion tre saĝan, sed ne sciis kiel. "Dum Mary alĝustigas siajn pensojn," li daŭrigis, "ni revenu al S-ro Bingley." "S-ro Bingley naŭzas min," kriis lia edzino. "Mi bedaŭras audi tion; sed kial vi ne diris tion al mi antaŭe? Se mi antaŭe scius, mi certe ne vizitus lin. Estas tre malbonŝance; sed car mi jam vizitis, nun ni ne povas eskapi la konatiĝon." La miro de la virinoj estis ĝuste tio kion li deziris; la miro de S-ino Bennet eble superis la aliajn; kvankam kiam la unua tumulto de gojo finigis, ŝi komencis anonci, ke estis tio Mon Si atendis dum la tuta tempo. "Kiel bona vi estas, mia kara S-ro Bennet! Sed mi sciis, ke mi konvinkos vin fine. Mi fidis, ke vi tro bone amas viajn filinojn por malzorgi pri tia konatiĝo. Nu, kiel tio kontentigas min! Kaj kia bona ŝercaĵo estas, ke vi iris ĉi-matene, kaj diris eĉ ne unu vorton pri tio ĝis nun." "Nun, Kitty, vi povas tusi tiel multe kiel vi deziras," diris S- ro Bennet; kaj dirinte tion, li eliris la ĉambron, laca de la ravoj de sia edzino. "Kian bonegan patron vi havas, knabinoj," diris Si, post kiam li fermis la pordon. "Mi ne scias kiel vi povos repagi lin pro lia afableco; nek mi, kompreneble. ĉe nia tempo de la vivo, estas ne tiel afable, mi povas diri al vi, ĉiutage fari novan konatiĝon; sed por vi, ni farus ion ajn. Lydia, mia amato, kvankam vi estas iaplej juna, mi supozas, ke S-ro Bingley dancos kun vi dum la venonta balo." "Ho!" diris Lydia brave. "Mi ne timas; car kvankam mi estas la plej juna, mi estas la plej altkreska." La cetero de la vespero pasis per konjektado pri kiel true li siavice vizitos S-ron Bennet, kaj determinado pri kiam ili devus inviti lin al vespermango. ROZO Trieste estas rozo kun domaj pikantoj per Muj unue vundas sin ĝuste F enloĝantoj. 6i tamen tiel belas tiom blankas ĉe la mar' ke 1* emo post foriro estas revena far'. AROSE Fulvio Muiesan Trieste is a rose with thorny spikes.. .and they the first to wound themselves are those who have come there to stay. It's such a thing of beauty though... so white beside the sea that when departing, when you've left to go... it's apt to bring you back again. Tradukis Sylvia B. Bogdan paĝo 8 ELNA Literatura Supiemento 1991 KANTO DE ĜOJOJ de Walt Whitman Ho verici la plej jubilan kanton! Plena de muziko—plena de vireco, virineco, infaneco! Plena de ordinaraj okupoj—plena de grajno kaj arboj. Ho por voĉoj de bestoj—Ho por la rapideco kaj ekvilibro de fiŝbj, Ho por la falo de pluveroj en kanto! Ho por la sunbrilo kaj movo de ondoj en kanto! Ho la ĝojo de la spirito—ĝi elkaĝita—ĝi sin ĵetas kiel fulmo! Ne sufiĉas havi tiun ĉi terglobon aŭ iun tempon. Mi havos ĉiujn tempojn kaj mil da tergloboj. Ho la ĝojoj de la inĝeniero iri kun lokomotivo! Afldi la siblon de vaporo, la gajan akran kriegon, la vaporan fajfilon, la ridantan lokomotivon! Puŝi senrezistc kaj forrapidegi en la distancon. Ho la ĝojplena vagado trans kampojn kaj deklivojn! La folioj kaj floroj de la plej oftaj trudherboj, la humida kaj freia senmovkvieteco de la arbaro, la delikata odoro de la tero ĉc tagiĝo, kaj dum la tuta mateno. Ho la ĝojoj de la ĉevalrajdanto, ina kaj vira! La selo, la galopo, la premo sur la sidajb, la malvarmeta glugo ĉe la oreloj kaj haroj. Ho la gojoj de la pumpisto! Mi aOdas la alarmon en noktopleno, Mi aŭdas sonorilojn, kriegojn! Mi preterpasas la homomason, mi kuras! La ekvido de la flamoj min frenezigas plezure. Ho la gojo de la vasta elementa simpatio, kiun nur la noma animo kapablas generi kaj eligi per konstantaj kaj senfinaj torentoj. Ho la ĝojo de la patrino! La maldormado, la daorado, la karega amo, la dolorego, la pacience cedita vivo. Ho la ĝojo de pliigo, kresko, refortigo, La gojo de kvietigo, pacigado, la gojo de konkordo kaj harmonio. Ho reiri al la loko, kie mi naskiĝis, Aŭskulti la kantojn de birdoj unufoje plu, Vagi apude la domon kaj farmtenejon kaj ĉirkaŭi la kampojn unufoje plu, Kaj tra la fhiktoarbejo kaj laŭlonge de la malnovaj vojetoj unufoje plu. Ho ke mi eble maturigus apud la golfoj, lagunoj, riveretoj afi laŭ la marbordo. Resti kaj esti okupita tie dum mia vivo. La sala kaj malseketiga odoro, la marbordo, la salaj malbonherboj malkovritaj ĉe malaltmaro, La laboro de fiŝkaptistoj, la laboro de la angil- kaj pektenkaptistoj, Mi venas kun mia pektenrasŭlo kaj ŝpato, mi venas kun mia angillanco. Cu la tajdo malaltmaras? Mi kunigas kun la grupo de pektenfosuloj sur la tajdaj ebenaĵoj, Mi ridas kaj laboras kun ili, mi iercas kaj mi laboras kiel vigla junulo; Vintre mi prenas mian angilkorbon kaj angillancon kaj forpiediras sur glacion—mi havas malgrandan hakilon por tranĉi truojn en glacio, Jen mi bone vestita foriranta gaje aŭ revenanta posttagmeze, Mia kovo de tumultuloj min akompanante, mia kovo de plenkreskaj kaj parte plenkreskaj knaboj, kiuj amas esti kune kun neniu ajn tiel bone, kiel ili amas esti kune kun mi, Tage labori kun mi, nokte dormi kun mi. Alifojon dum varma vetero, for en boato por levi k omaropotojn, kie pezaj ŝtonoj ilin subigis. (Mi konas pri la buoj.) Ho, la dolĉeco de la kvina monato sur la akvo Mel mi remas guste antaŭ la sunlevigo direkte al la buoj. Mi lev as kline la vimenajn potojn, la malpale verdaj omaroj Furiozegas per siaj ungoj kiam mi ilin elprenas, Mi enigas lignajn kejlojn en la artikojn de iliaj tenaĵiloj, Mi rias al ĉiu loko unu post alia, tiam reremas al la bordo, Tie en granda boligilo de bolanta akvo la omaroj boligos gis ilia koloro igas skarlata. Alifoje skombroprenante— Mangegemaj, frenezaj por la hoko, apud la surfaco, ili fajnas plenigi la akvon por mejloj— Alifoje por rokfiŝoj en Chesapeake golfo fiŝante, mi unu el la brunvizaga ŝipanaro—Alifoje rrenaĵante por blufiŝoj for de Paumanok, mi staris korpfortikigite per la maldekstra piedo sur la boatrando, Mia dekstra brake etĵetas malproksime volvaĵojn de maldika ŝnuro, Videblaj ĉirkaŭ mi la rapide turnigantaj kaj ekiregantaj kvindek kanotoj, miaj kamaradoj. Ho boati sur riveroj, La vojaĝo laŭ la St Laurence, la belega pejzago, la vaporŝipoj, La ŝipoj velveturantaj, la Mil Insuloj, la kelkfojaj flosoj el ligno kaj la flosistoj kun langetendaj svingremifej. La kabanoj sur la flosoj, kaj la flue de fumo, Mam ili kuiras vespermangon. (Ho io malurjla kaj timega! Io malproksima de la etaĉa kaj pia vivo! Io nepruvita! Io en franco! Io liberiĝinta de la ankrigo kaj libere pelanta) Ho labori en minejoj, aŭ forgi feron. Muldanto de fandejo, la fandejo mem, la kruda alta tegmenta, la larga kaj ombriginta spaco, La fornego, la varmegaj likvaĵoj verŝitaj kaj fluantaj. Ho repreni la gojojn de la soldato! Senti laĉeeston de kuraga komandisto—senti lian simpation! Vidi lian trankvilecon—esti varmigita per la radioj de lia rideto! Iri al batalo—audi la ludon de klarionoj kaj la batojn de tamburoj! Audi la Makegojn de artikrioj—vidi la ekbriladojn de la bajonetoj kaj muskedotuboj en la suno! Vidi homojn fair kaj morn" senplende! Gustumi la sovaĝan guston de sango—esti tiel diable! ĉojaĉi tiel pri la vundoj kaj mortoj de la malamiko. Ho la gojoj de la balenisto. Ho mi krozas miajn malnovajn krozojn denove! Mi sentas la movon de la ŝipo sub mi, mi sentas la AUantikajn brizojn, Muj min ventumas. Mi aŭdas denove la krion sendatan suben de la ĉefmasto, ELNA Literature Suplemento 1991 paĝo9 Tie ŝi blovas! Denove mi saltas supren per la rigilaro de la ŝipo por rigardi kun la aliaj—ni malsupreniras, frenezaj pro ekscitiĝo, Mi saltas en la mallevitan boaton, ni remas direkte al nia viktimo, kie ĝi kuŝas, Ni alproksimiĝas Itelece kaj silente, mi vidas la montetan mason, letargian, sin varmigantan Mi vidas la parpuniston starantan, mi vidas la armilon ekiregan de lia forteca brako; Ho rapide denove malproksimas en la oceanon la vundita baleno malleviĝanta, kuranta alvente, min trenas, Denove mi vidas ĝin leviĝanta por spin, ni remas denove apude, mi vidas lancon en ĝia flanko, premita, profunde tumita en la vundo, Denove ni retroiĝas, mi vidas ĝin ree malleviĝi, gia vivo rapide forlasante gin. Kiel ĝi levas gin, ŝprucigante sangon, mi vidas, ke gi nagas en rondoj pli kaj pli mallarĝaj, rapide tranĉante la akvon—mi vidas gin morti. Ĝi fans unu konvulsian salton en la centron de la rondo, kaj tiam falas, malvigla en la sanga ŝaŭmo. Ho la maljuna vireco de mi, mia plej nobla ĝojo el ĉiuj! Miaj infanoj, kaj nepoj, miaj blankaj haroj kaj barbo, Mia grandeco, trankvileco, majesteco, el la langa etendo de mia vivo. Ho la maturiga ĝojo de virineco! Ho feliĉeco finfine! Mi havas pli ol okdek jarojn, mi estas la plej respektata patrino, Kiel klara estas mia menso—kiel ĉiuj homoj altiriĝas al mi! Kiaj allogoj estas ĉi tiuj, kiuj estas super ĉiu antaŭa? Ma freŝeco pli ol la freŝeco de juneco? Kia beleco estas ĉi tiu, kiu malsupreniras sur min kaj levigas el mi? Ho la gojoj de la oratoro! Pufigi la bruston, ruli la tondron de la voĉo el la ripoj kaj gorĝo. La popolon furiozegigi, plorigi, malamigi, dezirigi, kun vi mem, Gvidi Amerikon—subigi Amerikon per glora lango. Ho la ĝojo de mia animo, kliniĝanta, ekvilibriĝanta sur gi mem, ricevanta identecon per materiaĵbj kaj amanta ilin, observanta karakterojn kaj sorbanta ilin, Mia animo revibrigas al mi de ili, de vido, aŭdo, tuŝo, rezono, interrilatado, komparado, memoro, kaj simile, La reala vivo de miaj sensoj kaj karno superante miajn sensojn kaj karnon, Mia korpo farita el materiaj, mia vido farita el miaj materiaj okuloj, Pruvis al mi 6i tiun tagon super ĉikano, ke ne estas miaj anturaj okuloj, kiuj fine vidas, Ne mia materia korpo, kiu fine amas, marias, ridas, krias, ĉirkaupremas, nasMgas. Ho la ĝojo de farmistoj! La gojoj de Ohian', Illinojsian', Viskonsinan', Kanadan', Iovan', Kansasan', Misurian*. Oregonian'! Leviĝi je ektagigo kaj foriri facilmove por labori, Plugi kampojn aŭtune por semoj semataj vintre, Plugi kampojn printempe por maizo Arangi fruktogardenojn, grefti arbojn, kolekti pomojn aŭtune. Ho sin lavi per naĝado aŭ en bona loko laŭ bordo, Plaŭdigi la akvon! marŝi malevoprofunde, aŭ kuregi nude laŭ la bordo. Ho realigi la spacon. La abundeco de ĉio, ne estas limoj. Eliĝi kaj esti de la ĉielo, de la suno kaj de la luno kaj flugantaj nuboj, kiel unu kun ui. Ho la ĝojo de vireca memeco! Esti sklava al neniu, cedi al neniu, ne al tirano, konata afl ne konata. ui per sintenado rekta, paŝo vigla kaj elasta, Rigardi per trankvila rigardado, aŭ per ekbriliganta okulo, Paroli per plenplena sonora voĉo el larga brusto, Alfronti per via personeco kontraŭ ĉiuj aliaj personecoj de la mondo. ĉu vi konas la bonegajn gojojn de juneco? Ĝojo de karaj kamaradoj kaj de la gaja vorto kaj ridanta vizago? Ĝojo de la goja lumoradia tago, gojo de la rapide spiritaj ludoj? Gojo de dolĉa muziko, gojo de lumigita balejo kaj la dancantoj? Ĝojo de la abunda tagmango, forta drinkorgio kaj drinkado? Tamen Ho mia animo superega! ĉu vi konas pri la gojoj de enpensa pensado? Ĝojoj de la libera kaj soleca koro, la tenera melankolia koro? Ĝojoj de la piedpromeno sole, la animo kliniginta sed fiera, la sufero kaj la barakto? La dolorego, la ekstazoj, gojoj de seriozaj meditoj, tage kaj nokte? Oojoj de la penso pri morto, la grandaj sferoj Tempo kaj Spaco? Profetaj ĝojoj de pli bona, pli altegaj idealoj de amo, la dia edzino kaj la dolĉa, eterna, perfekta kamarado? Ĝojoj ĉiuj, via propra senmorta unu, gojoj indaj je vi Ho mia animo! Ho dum mi vivas, esti reganto de vivo, ne sklavo, Renkonti vivon Mel potenca konkeranto, Ne fantomoj, ne enuo, ne pli da plendoj aŭ malestimegaj kritikadoj, Al tiuj 6i fieraj legoj de la aero, la akvo kaj la grundo pruvantaj mian inteman animon nekaptebla, Kaj neniu ekstera povas komandi min. Ne por ĝojoj de la vivo sole mi kantas, ripetante—la ĝojon de la morto! La bela tuŝo de Morto, kvietige kaj sensentige, kelkajn minutojn, porMaloj, Mi mem elverŝante mian ekskrementan korpon por braligo, por polvigo, aŭ por enterigo, Mian realan korpon mi havas por aliaj sferoj, Mia nuligita korpo ne plu gravas al mi, kaj reirante al la purigo, aliaj servoj, eternaj uzoj de la tero! Ho allogi per pli ol allogoj! Kiel estas, mi ne scias, sed jen! la io, Mo obeas nenion de la ceteraj, Ĝi estas ataka, neniam defenda—ankoraŭ Mel magnete gi altiras. Ho barakti kontraŭ grandaj vetŝancoj, renkonti sentime malamikojn, Esti tute sole kun ili, eltrovi Mom oni povas toleri! Rigardi konflikton, torturon, malliberejon, popolaran malŝaton, vizaĝo kontraŭ vizaĝo! Suriĝi sur eŝafodon, antaŭeniri antaŭ la buŝoj de fusiloj, tute indiferente! Mem esti ja dio. Ho navigi sur maro! Foriri for de ĉi tiu firma netolerebla tero, Foriri for de la sameco de la stratoj, la trotuaroj, kaj la domoj, Foriri for de vi, Ho vi solida senmova tero, kaj enirante ŝipon, Velveturi eterne! Ho fari de nun la vivon poemo de novaj gojoj! Danci, plafldi, gojegi, salteti, salti—ruli, flosi eterne antaŭen, Esti maristo de la mondo celante ĉiujn havenojn, Esti mem ŝipo (vidu ĉi tiujn velojn, Mujn mi etendas al la suno kaj aero.) Rapida kaj ŝvelanta ŝipo plena de riĉaj vortoj, plena de gojoj. Walt Whitman (1819-1892) Esperantigis Zane Gilstrap paĝo 10 ELNA Literatura Suplemento 1991 LA HOBBITO de J. R.R. Tolkien Elangligis Don Harlow El Capitro XII [La historio de Bilbo Baggins, la Hobbito: Vizitate en sia hejmo de la sorĉisto Gandalfkaj 13 dvarvoj, Bilbo estas varbita por aventuro—vojaĝi de sia hejmo al la Soleca Monto por rekapti la oronforŝtelitan de la dvarvoj fare de la kruela drako Smaŭg antaŭ cent jaroj. Post renkontiĝo kun koboldoj kaj gastado te elfoj, la dvarvoj, Gandalfkaj Bilbo estas kaptitajde goblenoj en la kavernoj de la Nebulmontaro, kaj, eskapinte, Bilbo renkontas en tunelo la estaĵon Gollum, kiu havasRingon deNevidebleco. Post enigmo-konkurso, Bilbo kaptaslaRingon kaj eskapas de la tuneloj. Multaj aliaj aventuroj antaŭas ilian alvenon te la Soleca Monto, kie oni komisias al Bilbo sondi la tunelojn de la drako kajpionire skolti ties subteran regnon.] La suno brilis kiam li ekiris, sed estis nokte mallume en la tunelo. La lumo de la preskaŭ feimita pordo baldaŭ malaperis pro lia descendo. Tiel silente li iris, ke tion ne povus superi fumo en facila vento, kaj li emis senti iom da fiereco, kiam li alproksimigis al la malsupra pordo. Videbla estis nur plej pala brileto. "Antikva Smaŭg estas laca kaj dormanta," li pensis. "Min li ne povas vidi nek aŭdos. Feliĉu, Bilbo!" Li forgesis, an eble neniam sciis, pri la flarsento de la drakoj. Estas ankaŭ ĝena fakto, ke ill povas dormante teni la okulon duone malfermita por gvati, se ill estas suspektemaj. Smaŭg certe ŝajnis dormanta, preskaŭ mortinta kaj malhela, ronkante ne pli ol eksnufon da nevidebla vaporo, kiam Bilbo denove elrigardis de la enirejo. Li estis preta surpaŝi la plankon, kiam li rimarkis subitan mallarĝan kaj trapikan ruĝan radion aperi desub la pendanta palpebro de la maldekstra okulo de Smaŭg. Tiu nur pretekstis dormon! Li gvatis la tunelan enirejon! Bilborapideretropaŝis kaj benis lasorton de siaringo. Tiam ekparolis Smaŭg. "Nu, Ŝtelemulo! Mi flaras vin, kaj mi sentas vian aeron. Mi aŭdas vian spiradon. Dovenu! Prenu denove, restas multo!" Sed Bilbo tute ne estis tiel neklera pri la drako-loro, kaj se Smaŭg esperis tiel facile venigi lin proksimen, li devis senti seniluziiĝon. "Dankon, ho Smaŭg la Grandega, sed ne!" li respondis. "Nepordonacetojmivenis. Minurvolisrigardivin, kaj vidi, ĉu vi estas vere tiel granda, kiel rakontas la fabeloj. Mi ne kredis ilin." "ĉu do?" diris la drako, iom flatite, kvankam li kredis eĉ ne unu vorton pri do. "Vere, la kantoj kaj rakontoj subtaksas la realecon, ho Smaŭg ĉefa kaj Plej Granda el Katastrofoj," respondis Bilbo. "Vi estas bela ĝentlemano, vi ŝtelemulo kaj mensogulo," diris la drako. "Vi ŝajne konas mian nomon, sed mi ne memoras, ke mi antaŭe flaris vin. Kiu vi estas, kaj de kie vi venas, se mi rajtas demandi?" "Vi ja rajtas! Mi venis de sub la monteto, kaj sub montetojn kaj trans montetojn kondukis mia vojo. Kaj tra la aeron. Mi estas tiu, kiu marŝas nevidate." 'Tion mi ja povas kredi," diris Smaŭg, "sed do certe ne estas viakutimanomo." "Mi estas la sugeston-solvanto, la araneon-ponardanto, la pikanta muŝo. Mi estis elektita por la bonŝanca numero." "Belaj titoloj!" ridaĉis la drako. "Sed bonŝancaj numerpj ne ĉiam bonŝancas." "Mi estas tiu,kiu enterigassiajnamikojn vivantaj, kaj dronigas ilin, kaj reeltiras ilin vivantaj el la akvo. Mi venis el la fundo de sako, sed neniu sako kovris min." "Ne tiom kredeblaj Ŝajnas tiuj," rifuzis Smaŭg. "Mi estas amiko de ursoj kaj gasto de agloj. Ringogajnanto, mi, kaj Sortoportanto; kaj mi estas Barelorajdanto," daŭrigis Bilbo, komencante senti sin kontenta pri sia enigmado. "Pli bone!" diris Smaŭg. "Sed ne permesu, ke via imagivo troigu!" Tiel oni komprcneble parolu kun drakoj, se oni volas eviti riveli la ĝustan nomon (kio estas saĝa), kaj ne volas kolerigi ilin per rekta rifuzo (Mo ankaŭ estas tre saĝa). Neniu drako povas rezisti la fascinon de enigmado kaj de tempomalŝparado en provo kompreni. Multon pri tio Smaŭg tate ne komprenis (kvankam vi supozeble komprenas, car vi scias cion pri tiuj aventuroj de Bilboj.kiujn li referencis), sed li supozis kompreni sufiĉon, kaj en sia malbona memo li klukridis. "Tion mi pensis hieraŭ nokte," li ridetis al si. "Laganoj, iu fia komploto de tiuj mizeraj kuvokomercantaj Laganoj, aŭ mi estas lacerto. Jam plurajn epokojn mi ne vizitas ilin, sed mi baldaŭ ŝanĝos tion!" 'Tute bone, ho Barelorajdanto!" li laŭte diris. "Eble Barelo estis la nomo de via ĉevaleto; kaj eble ne, kvankam ĝi estis sufiĉe dika. Eble vi marŝas nevidate, sed vi ne marŝis la tutan distancon. Mi diru al vi, ke hieraŭ nokte mi manĝis ses ĉevaletojn, kaj mi baldaŭ ekkaptos kaj mangos la ceterajn. Kompense por tiu bonega mango, mi diru al vi unu konsilaĵon por via propra bono: rilatu kun dvarvoj nur tiom, kiom vi ne povos eviti!" "Dvarvoj!" diris Bilbo, pretekstante surprizon. "Ne parolu al mi!" diris Smaŭg. "Mi konas la odoron (kaj guston) de dvarvo—neniu pli bone. Ne diru al mi, ke mi povas manĝi dvarve-rajditan ĉevaleton kaj ne rimarki tion! Vin trafos malbona fino, se vi rilatas kun tiaj amikoj, ŝtelemulo- Barelorajdanto. Kaj mi estos kontenta, se vi reiros kaj diros tion al ili." Sed li ne informis Bilbon, ke unu odoron li tute ne konis, ELNA Literatura Suplemento 1991 paĝo 11 lahobbito-odoron; ĝi estis tute ekster lia sperto,kaj ege konfuzis lin. "Mi supozas, ke vi ricevis justan prezon por la pokalo de la hieraŭa vespero, ĉu ne?" li daŭrigis. "Do diru, ĉu? Tute neniom! Nu,jen dvarvoj. Kaj mi supozas, keilikaŭrasekstere, kaj ke via tasko estas, fan la danĝeran iaboron kaj ŝteli kiom ajn dum mi ne gvatas—por ili? Kaj vi ricevos ĝustan dividaĵon? Tute ne kredu tion! Se vi eskapos vivanta, vi bonŝancos." Bilbo nun komencis senti sin vere nekomforta. Kiam ajn la vaganta okulo de Smaŭg, serĉante lin inter la ombroj, direktiĝis al li, li ektremis, kaj lin kaptis neklarigebla emo elkuri kaj riveli sin kaj diri la tutan veron al Smaŭg. Efektive, li estis en terura danĝero, fali sub la drakosorco. Sed levante sian kuraĝon, li ree parolis. "Ne ĉion vi scias, ho Smaŭg la Potenca," diris li. "Ne sole oro tiris nin ĉi tien." "Ha! Ha! Vidokonfesaspri'ni',"ridisSmaŭg. "Kialnediri ' ni dek-kvar' kaj fini la aferon, s-ro Bonŝanca Numero? Plaĉas al mi audi, ke vi havas aliajn aferojn en ĉi tiu regiono krom mia oro, Tiuokaze vi eble ne tute malŝparos vian tempon. "Mi ne scias, ĉu vi pripensis tion, ke, eĉ se vi povus pecon post peco ŝteli la oron—afero de pli-malpli cent jaroj—vi ne povus longdistance porti gin? Oi ne multe utilus montflanke, ĉu? Ankaŭ ne en la arbaro? Dobenumin! Cu vi neniam pensis pri la truko? Dek-kvarona parto, mi supozas, aŭ io simila, tio estis la interkonsento, ĉu? Sed Mon pri la liverado? Kion pri portado? Kion pri armitaj gardantoj kaj paskostoj?" Kaj Smaŭg laŭte ekridis. Li havas malbonan kaj ruzan koron, kaj li sciis, ke liaj konjektoj malmulte eraris, kvankam li suspektis, ke la Laganoj kulpis pri laplanoj, kaj ke lapliparto de la rabaĵo estis intencita halti tie en la apudborda urbo kiu en lia juneco nomiĝis Esgaroto. Eble vi ne kredos tion, sed povra Bilbo vere sends sin konsternita. Ĝis nun li dediĉis ĉiujn pensojn kaj energion al atingo de la Monto kaj trovo de la enirejo. Neniam li pensis pri tio, kiel oni forportu la trezoron, certe neniam pri tio, Mel iu ajn parto de ĝi, lia parto, estos portita la tutan distancon al Sakfundo- Submonteto. Nun komencis kresM en lia menso terura suspekto—ĉu la dvarvoj forgesis ankaŭ tiun gravan punkton, aŭ ĉu ili la tutan tempon priridis lin malantaŭ siaj manikoj? Tiel efikas la drakoparolado al la nespertaj. Bilbo kompreneble devis gardi sin pri tio; sed Smaŭg havis tre imponan personecon. "Mi diras al vi," li diris, provante resti lojala al siaj amikoj kaj subteni sian flankon, "ke la oro estis por ni nura postpenso, Ni venis trans monteton kaj sub monteton, per ondo kaj vento, por Venĝo. Certe, ho Smaflg la netakseble riĉa, vi certe scias, ke via sukceso kreis por vi neŝanceligeblajn malamikojn?" Tiam Smaŭg vere ekridis—detruega sono, kiu ĝisplanken skuis Bilbon, dum en la fora tunelo la dvarvoj kunpremiĝis kaj supozis, ke la hobbiton trafis subita kaj terura fino. "Venĝo!" li snufegis, kaj la lumo de liaj okuloj brills tra la halo de planko ĝis plafono kiel skarlata fulmo. "Venĝo! La Reĝo sub la Monto mortis, kaj kie estas liaj parencoj, kiuj kuraĝas postuli venĝon? Girion Lordo de Val estas mortinta, kaj mi manĝis lian popolon kiel lupo inter ŝafoj, kaj kie estas liaj filidoj, kiuj kuraĝas fronti min? Mi mortigas tie, kie mi deziras, kaj neniukuraĝasrezisti. Misternis laantikvajn militantojn,kaj similajn oni ne trovas en la hodiaŭa mondo. Tiam mi estis juna ga kaj mola. Nun mi estas antikva kaj forta, forta, fortega, Enombra stelemulo!" li fanfaronis. "Mia Mraso estas kiel dekobla ŝirmilo, miaj dentoj estas glavoj, miaj ungoj—lancoj, la ŝoko de mia vosto—fulmofrapo, miaj flugiloj—uragano, kaj mia spiro—morto!" "Mi ĉiam komprenis," Bilbo diris per timakriĉeto, "ke drakoj estas pli molaj sube, aparte en la regiono de la—nu—la brusto; sed sendube iu tiel fortika jam pripensis tion." La drako haltis fanfaroni. "Via informo estas eksmoda," li elkrakis. "Mi estas kirasita supre kaj sube per feraj skvamoj kaj malmolaj gemoj. Neniu klingo povas piki min." "Tion mi konjektus," diris Bilbo. "Vere troviĝas nenie la egalulo de Lordo Smaŭg la Nepenetrebla. Kia belegeco, posedi veŝton el brilaj diamantoj!" "Jes, gi estas jararakaj mirinda," diris Smaŭg,absurde feliĉa. Li ne sciis, ke la hobbito jam ekvidis lian pekuliaran subkovraĵon je sia antaŭa vizito, kaj jukis revidi ĝin por la propraj celoj. La drako ruligis. "Jen!" li diris. "Kion vi diros pri tio?" "Mirinde bela! Perfekta! Sendifekta! Sanceliga!" lafite eldiris Bilbo, sed interne li pensis: "Maljuna stultulo! Ekzistas granda regiono sur la maldekstra brusto, kiu estas nuda kiel heliko ekster la karapaco!" Vidinte tion, s-ro Baggins havis unusolan intencon: fuĝi. "Nu, vere mi ne pli longe retenu Vian Moŝton," 11 diris, "aŭ malhelpu vian bezonatan ripozon. Laboro necesas por kapti ĉevaletojn, miopinias,post longakurado. Simile ŝtelemulojn," li aldonis, kiel adiaŭarimarkigo, dum li turnis sin kaj ekfuĝis laŭ la tunelo. Tio estis bedaurinda diro, car la drako ŝprucigis post li terurajn flamojn, kaj kiom ajn rapide li fuĝis supren, li tute ne iris sufiĉan distancon por esli komforta antaŭ ol la timiga kapo de Smaŭg puŝiĝis kontraŭ laapertaĵo malantaŭ li. Bonŝance, la tutajn kapon kaj makzelon ne povis enŝoviĝi, sed !a naztruoj eligis fajron kaj vaporon por sekvi lin, kaj li estis preskaŭ venkita, kaj blinde plustumblis en grandaj doloro kaj timo. Li antaŭe sentis sin sufiĉe lertapro siakonversado kun Smaŭg, sed lia fina eraro skuis en lin pli bonan senson. "Neniam priridu vivanlajn drakojn, Bilbo-stultulo!" li diris al si, kaj tio poste fariĝis lia ŝatata aforismo, kaj fariĝis proverbo. " Vi certe ankoraŭ ne alproksimiĝas al la fino de ĉi tiu aventuro," li aldonis, kaj ankaŭ tio estis vera. © Unwin Highman Ltd. Translation by permission Glosaro: dvarvo: homsimila nana estaĵo, dika kaj kun densa barbo, ŝatas loĝi subtere kaj mini oron kaj juvelojn. gobleno: homsimila estaĵo, ankaŭ subtera, sed kruela kaj eble hommanĝa; ŝatas elveni nokte por ĝeni la homaron. En la posta trilogio La Mastro de la Ringoj, Tolkien renomis la goblenojn aŭrkoj. loro: ĉiuj sciaĵoj pri kaj/aŭ de iu temo aŭ grapo da estaĵoj. Komparu folkloro. paĝo 12 ELNA Literatura Supiemento 1991 LA INSULTATOJ de Reginald Jaderstrom La loka filio de la Societo por Preventi Insultojn, Ofendojn kaj Nocaĵojn renkontigis en sia duonmonata kunveno. Prezidis Profesoro Just de la historia fako en la universitato. ĉiu donis raporton pri la lastatempa agado kaj progreso: "Finfine la lokaj video-vendejoj konsentis ne plu havigi tiun kartunserion Dick Tracy de an tail tridek jaroj kun la karikaturaj neblankuloj. Di klopodos realvoki kaj detrui ĉiujn antaŭe venditajn." "La somera teatro konsentis aldoni rolojn por virinoj en Robinson Crusoe." "ĉefkuiristo en ĉina restoracio Feliĉa Drako diris, ke tre plaĉas al li laRambo-filmoj, precipe la tria. Mi preskafl konvinkis lin, ke tiu fflmo insultas azianojn kaj ne taŭgas al li spekti aŭ gui ĝin aŭ la aliajn." "M trovis du studentojn el Japanio Muj lemis lapseŭdoling von Esperanto antafi ol ili venis al Usono. Mi klopodas evideatigi al ili, ke tiu lingvo estas nejusta al onentanoj, car oni elpensis ĝin por eŭropanoj. Ili eĈ monstris al mi poemkolektojn en Espe- ranto verkitajn de japanoj. Mi esperas, ke mi konvinkos ilin ne plu uzi tiun lingvon, kaj ke ili skribos al tiuj verkistoj, instigante al ili ne plu verki ah eldoni tiuspecajn librojn." "Mi afldis, ke 'Forportis la Vent" denove aperos en la nostalgia festivalo de la kinejo Lux. Mi provos konvinM al la estro, ke tiu filmo soke montras afablon de iuj mastroj kontraŭ lasklavoj. Se mi ne sukcesos malspektigitefilmon,mi aranĝos manifestacion antaŭ la kinejo. Mi esperas, ke ni povos trovi kelkajn nigrulojn aŭ aziulojn Muj volonte 'festacios kune kun ni. "Mi aŭdis ion ĉagrenan pri lastatempa spektigo de 'La VinberojdeKolero.' Iu nigra konatomiadeOklahomo diris, ke finfine neniu nomas lin negro aŭ kolorulo aŭ ion pli malbonan: sed nun kelkaj liaj amikoj nomas lin 'Oki'." Demandis la prezidanto: "Kio pri la Disney-filmoj?" "Tio estas afero ebe pli malfacila. Sed se ni sukcesos, preskafl ĉiu Disney-filmo je la reeldono malhavos la ofendajn partqjn. Estus pli facile por ĉiuj, kompreneble, se ili simple ne plu reeldonus tiujn filmojn. Sed iuj kolektemulaĉoj ne konsentus pri tio. Kiel nesentema tiutempe estis tiu kompanio! ĉu ili ne povis antaŭvidi la niatempajn morojn?" "Dankon. Vi ĉiuj bone laboris. Kaj mi, mi preskaŭ gajnis konsenton de ĉinaj aŭtorinoj ne plu skribi pri maljustaĵo fare de laavinoj aŭ aliaj geprauloj. Tiuj egoismuloj tro facile lavadis la malpurajn tolaĵojn publike. Unu—ĝuste kiu, mi forgesis sen miaj notoj—promesis ke estonte si pli emfazos la maljustaĵojn far la blankaj usonanoj kaj laŭdos lakontribuojn de sia antikva kulturo." Post iom pli da diskuto la kunveno fermiĝis. ĉiu eliris el lakunvenejo kaj iris al aliaj savaj taskoj. Profesoro Just eniris la aŭton kaj ekveturis urbeksteren. Subite pluvegis tiel forte, ke la stratoj tutinundiĝis en sekundoj. Vidpovo preskafl ne eblis, kaj okazis granda akcidento de tri afltoj. Profesoro Just sentis sin kaj alian homon iri malsupren, dum tria rapide suprensoris. Li kaj la alia sin trovis en granda kaverno apud malhela rivero. Rikana gastiga homo staris ĉe la bordo. "Bonvenon! Lapramo baldafi atingos nin." "Kio okazas?" demandis laprofesoro. "Kial mi subite troviĝas en ĉi stranga, maltrankviliga loko?" "Permesu ke mi unue prezentu vin unu al la alia. Profesoro Just, Pastro Cert" "Pastro Cert de la Ĝisosta Sanktskriba Eklezio! Tiu idioto!" "Kiu estas idioto?!" demandis la alia. "Mi aŭdis pri vi, volontanekredantaĉo! ĉuvineniamkonvinkiĝis,kelatutavero troveblas simple inter la kovriloj de unusola libro?" La du komencis interdisputi, sed la gastiganto haltigis ilin kaj diris, "Vi du kaj unu alia Jus mortis en terura akcidento. Pro tio, vi nun atingis ĉi lokon por ricevi viajn justajn rekompencojn. Dum ĉiuj jarcentoj de jarcentoj, Pastro Cert plenlaŭte legados el la Sanktskriboj rekte en la orelojn de Profesoro Just Kaj la profesoro enŝovados ĉiujn finlegitajn foliojn en la gorgon de la estimata pastro." "Kaj la tria homo?" singultis la profesoro. 'Tiu khm mi vidis supreniri?" "Kiu b?" demandis la pastro. "Kaj kial li iris alidirekten?" "Li?" respondis la gastiganto. "Tiu estas s-ro Senc de vialoka altlernejo. Liĵus venisdecinaĝalamveno.MeompremHsIinla plej elstara instruisto de la jaro. Li gvidis du programojn: unu por instigi kritikan pensadon en la gestudenfoj, kaj alian por helpi ilin sukcese trakti insultojn kaj aliap malfeliĉojn en la vivo, uzante la proprajn intelektojn kaj fortojn. Tiuspecaliomo ne rajtas loĝi en ĉi tiu loko, kaj tial devis M al la alia. "Do, sinjoroj, jen lapramo!" kara leganto mia lama irado sur tiu ĉi tero ronda—laŭ ies asertoj— okazas pro la fakto ke mi havas du piedojn kaj dum unu pendiĝas la alia ne povas subteni laĝibon kiunmiportas kaj kiun mi ricevis kiel rekompencon pro la laboro farita per la du manoj kiuj ne kapablas agi sendepende car mi havas nur unu pensantan kapon kaj de sur sia centra pozicio ĝi ne scias kien direktiĝi: liven dekstren liven dekstren... lonel Onet ELNA Literatura Suplemento 1991 paĝo 13 KIOMA HORO EST AS de Ella Gibson Per la vortoj de la franca revolucio, estas pli malfrue ol oni konscias. La homo frontas la danĝeron de sin-ekstermo. Li povus malaperi de sur la tero, kiel la dinosaŭro, la dido, kaj multaj aliaj forpasintaj specioj. Pensu pri ĉi tiu mirinda estaĵo, la Homo. Kio ĝi estas? Biologie, la Homo estas vertebrulo, de la mambestaroj, vivonaska, dupieda, en la ordo de primatoj. Li naskiĝas en kelkaj koloroj; nigra, bruna, rozkolora, blanka, kaj intermiksaj nuancoj. Li estas ĉiomanĝa besto. Kaj li estas besto kun tiu diferenco, ke li povas Ŝanĝi sian propran medion. Bedaŭrinde, tiu ŝanĝpovo enhavas la malavantagon, ke li devas ankaŭ suferi ĉiujn rezultojn de siapropra elektkapablo. Konsideru nur ses el la multaj eblecoj: Unue: Laŭ la historio, iam la Homo estis simpla arbloĝanto, svingiĝanta per sia vosto en paradizo de kokosoj kaj bananoj. Ne kontenta, li malsupren grimpis, kaj eklernis piediri vertikale sur la tero. Lerta, ĉu ne? Sed pripensu la koston. Pro tiu nova maniero vojaĝi, li por clam perdis sian mirindan voston. Due: Nun, piedirante sur la tero li sentis la mankon de folioj por ŝirmi sin, do li inventis vestojn. Bona ideo, ĉu ne? Sed pripensu la koston. Nun li devas agi multe por esti en bona modo,kimĉ^pelo,jaketo,pantalono,ĉemizokajmanumbutonoj. Kaj tio estas lamalpli seriozakosto; laplej gravakosto estas ke, pro la konstanta uzo de vestoj, li perdis sian propran felon. Nun li tute dependas de vestoj. Se ial ajn li ne povus havigi al si vestojn, oni horoitremas pri lia malfeliĉa stato. Tria; lam la Homo havis nur lingvon de gestoj kaj gruntoj. ĉiuj povis ĝin facile kompreni. Sed ĉi tiu lerta besto inventis lingvon de vortoj, kaj poste evoluigis pli ol tri milojn da komplikitaj lingvoj. Vere, estis mirinda faro,—sed pripensu la koston. Nun li ne povas kompreni fremdajn lingvojn, kaj multe suferas pro la manko de interkompreniĝo. Kvare: Li inventis la kuirarton. Ho, kiel bongustaj estas rostviando, pano, pasteĉo, kuko, kando! Sed pensu pri lakosto. Lia kromstomako degeneris. Ĝi iĝis la vermoforma apendico, senutila, ĝenoplena. Kaj ankaŭ liaj dentoj kaviĝis. Kiam li maljuniĝas, necesas, ke li maĉu per multekosta falsa dentaro. Kvine: lam ĉio estis senkosta, kaj la homo nur devis kapti la bezonaĵon, aŭ fari ĝin por si mem. Sed la lerta besto ne estis kontenta kaj inventis komercon per mono. Kia lerta eltrovo ĝi estis! Oi tre multigis la faritaĵojn. Sed, ho ve, nun li similas al hundo ĉasanta sian voston,—neniam povanta ĝin kapti. Por aĉeti la faritaĵojn, li devas labori por gajni monon, kaj la mono neniam estas sufiĉa por aĉeti la deziratajn faritaĵojn. Sese: Ne kontenta esti nur natura besto, li iĝis scienca besto. Ho kiajn mirindajn eltrovaĵojn kaj inventaĵojn li nun elpensis! Li elpensis batalilojn el Ŝtonoj, ligno, fajro, kemiaĵoj. Li elpensis kiel labori kaj vojaĝi per maŝino; li eltrovis kiel sendi voĉojn kaj bildojn trans la aero; fine li elpensis kiel kaŭzi nukleajn eksplodojn. Sed, ho ve, la ne-eviteblajn kostojn! La bataliloj murdas amikojn; per la maŝinoj li malpurigis sian aeron ĝis nespirindeco; per televido li narkotas sian menson; kaj pro la nuklea elpenso li devas por ĉiam vivi en timo. Tia estas tiu rimarkinda besto. ĉu eble li iĝos sufiĉe lerta sufiĉe true por eviti la sorton de la dinosaŭro kaj la dido? Kiu scias? Kioma horo estas? El NordaPrismo, 1970(4) VENOS MOLAJ PLUVETOJ de Sarah Teasdale tradukis Mack Dougherty Venos molaj pluvetoj, odor' de humgrund', Heltreme la son' de ĝiranta hirund'; Laŭ flankoj, rangrakoj sub nokta sumsteF, Kaj blanke tremados sovaĝa prunel'. Rubekoloj surprenos plumaĵon el flam'; De baril' ekfajfiĝos kaprica deklam'. EC ne unu priscius militon, ne tiu Atentus, se fine ĝi ĉesus—neniu. Ne unu prizorgus, nek birdo nek arb*, Se tuta la homo—pereus al karb'. Kaj mem Primaver', je vekiĝa taglum', Apenaŭ konscius pri la forkonsum'. NOTOJ de Ella Gibson Kiel harpkordoj, Hazarde frapitaj, ni Vibrade sonu. Kaj senelekte, Ĝis la dampilo, niajn Tonojn eldonu. El NordaPrismo, 1969(2) paĝo 14 ELNA Literatura Suplemento 1991 LA BATALO DE POMVERDA VALO de Betty Dinneen Samtage kiam la afiŝo "Vendota" aperis ĉe la Pomverda Arbareto, la bestoj okazigis protestkunvenon. La juna Petro MaktaviŜ ĉeestis, kiel kutime, kuŝante sur la ventro kaj maĉante herberon. Li ludadis kun la procionidoj. Sed estis Paĉjo Prociono kiu kunvenigis la bestojn. Paĉjo estis la estrd de la Pomverda Arbareto—almenaŭ tiel li kredis (Panjo Prociono havis aliajn ideojn). Paĉjo prelegis, starante sur falinta arbo. "Ja 'stas hor' por batalo!" deklamis li, pugnigante la manon, "Ni finis jam paroli. Se tiuj fiaĉaj geviroj ŝtelos nian landon, niajn hejmojn, ni devas rebati ilin—per ungo kaj dent'! Ni ilin disŝiros!" Kaj li ekfrapis la arbon per la pugno. "Ho, ve," diris Petro Maktaviŝ milde. "Nu," diris Paĉjo sinĝeneme, "Vi scias, ke mi ne 'stas plendemul'. Sed ja 'stas tro. Oni ĝenas nin tie, forĉasas nin tie- ĉi. Ne 'stas alia loko por ni." Li faldis la brakojn kaj malridetis al sia aŭskultantaro, al la vicoj atentemaj de didelfoj, vulpoj, cervoj, kunikloj, marmotoj, kaj mefitoj. "Jes, lukti. Jen kion ni faros!" li firme diris... "Nu, vi certe ne venkos," diris Petro MaktaviŜ, sin rulante sur la dorson. "Kaj vi scias tion. Nur unu malgrandega mordeto kaj viroj venos kun pafiloj kaj tiel plu, kaj poste la arbohakistoj venos,kaj lamaŝinoj..."Li eksidis, timigante striitan sciuron, kaj fiksrigardis Paĉjon Procionon. "Nu, atendu momenton. Se vi vere volas savi viajn hejmojn, mi havas pli bonan ideon. Io, kion mi vidis en la televido." Kun lentugita vizaĝo serioza, sed kun okuloj petolaj, li komencis flustri en la orelon de Paĉjo Prociono. La Pomverda Arbareto estis la lasta loko, la vere lasta loko, en la Pomverda Valo kie la bestoj vivis en paco. Ĝi kaŝiĝis ĉe unu fino de la valo, sub kruta kaj roka klifo sur kiu fluetis malsupren rivereto, kiu baldaŭ fariĝis rapidanta fluo. (Petro Maktaviŝ kaptis foksenojn en ĝi, kaj kankrojn. Tiel faris ankaŭ Paĉjo Prociono.) Antaŭ kelkaj jaroj, la tuta valo estis sovaĝa kaj sendifekta Subite venis la urbanoj, la planistoj kaj la homoj kun mono (kaj tiuj, Muj monon deziris); post ili venis labuldozoj, lakonstruistoj kaj la vojfaristoj, kaj finfine la homoj, zumante el la urbo en siaj bruaj aŭtomobiloj, kiel kolera abelsvarmo. Nun la valon kovris ordemaj domoj, labirintaj vojoj, lernejoj, ludejoj, kaj butikejoj. ĉio, kio restis por la bestoj estis la Arbareto. Kaj nun la Arbareto estis vendota. "La temp' malŝpariĝas!" diris Paĉjo al Petro. Ili komencis komploti kaj kunplani. Sinjorino Maktaviŝ loĝis ĉe N-ro 12 Dornstrato. ŝi estis bela virino, laborŝarĝita sed feliĉema, kaj tiel senzorga kiel eblas por virino, kiu havaskvar infanojn, malpliol dekjarajn, ĉiujruĝharaj. Petro estis la plej aĝa kaj li estis naŭjara. Sed ili estis bonaj infanoj, pensis S-ino Maktaviŝ kontente, je tiu bela lunda posttagmezokiam Ŝirevenis hejmendela Ĝardenklubakunveno. ŝi laŭiris la padon, admirante siajn rozojn, kaj eniris la domon. "Petro?" Ŝi vokis. "Cinjo, Tomĉjo, AnĈjo? Mi hejmas. Kie estas vi ĉiuj?" Estis neniu respondo. S-ino Maktaviŝ ekrigardis en la varroan dormemigan salonon, aŭskultis ĉe la bazo de la ŝtuparo. ŝi ŝultrumis kaj malfermis la kuirejan pordon. Kaj tiam ŝi ekkriis pro hororo. La bufedon, plankon kaj tablon ĉiujn kovris renversitaj bokaloj, teleroj, kaj potoj. Konfitaĵoj plaŭdetis, melaso fluetis, oranĝsuko gutis,biskvitoj eriĝis. S-ino Maktaviŝ faris senesperan paŝon antaŭen, kaj fuŝprenanta freneze la pordon, glitis sur platigita tomato, kaj alteriĝis sur sian netan, blulinaĵan postaĵon meze de la malordego, kiu kovris la kuirejan plankon. De tiu- ĉiloko,ŝipovisvidU,kekmalvarmujapor(toestismtenialfermita, kaj ankaŭ la pordoj de ĉiuj ŝrankoj kaj la latispordo tiel, kiel skadro de muŝoj zumis super la gluecaj surfacpj. (La procionoj kaj didelfoj [Antaŭa Gvardio] bone faris sian laboron.) S-ino MaktaviS ekkriis denove—pro kolero. "Petro!" Si diris. "La juna friponeto! Mi nur metu la manojn sur tiun knabon!" Kaj ne utilis al Petro protest! kiel li laŭte faris, ke li ne kulpas. "Afi, Panjo," diris Petro. "Mi ne povus fari tion—eĉ se mi provus per ambaŭ manoj!" Li kun ia timo ĉirkaŭrigardis la ruinigitan ĉambron. "Mi eĉ ne suspektis, ke ĝi aspektus tiel malbone, kiel tio-ĉi," li murmuris. Tio kompletigis la aferon. Petro Maktaviŝ iris malsate kaj dolore al la lito, ankoraŭ plendante, dum liaj fratino kaj fratetoj postrigardis lin kun admira hororo. La stranga afero estis, ke la sama sceno ripetiĝis, kun variaĵoj, endomopostdomoenDornstrato,Kaŝtanplaco,kajPlatanacero- vojo. Neniam tiel multe dakuirejpj estis invaditaj, tiel multe da malvarmujoj estis rabitaj, kaj neniam tiel multe da etaj knaboj estis manbatitaj. S-ino Maktaviŝ severe komencis labori, subspire murmurante, kaj purigis sian kuirejon, kuiris la vespermanĝon, kaj pretigis la pli junajn infanojn por enlitiĝo. ĉiuj tri estis tiel anĝelaj kiel eble je mallonga averto.kaj neniu parolis pli ol absolute necesis. Sed ĝis la tempo por enlitiĝi, Anĉjo, trijara, ne plu povis silenti. "Panjo," li diris, tiretanta la patrinan jupon. "Ne estis Petro. Estis koboldeto. ĉu vi vidis lian spuron?" Kaj li kondukis ŝin al la kuireja pordo. S-ino Maktaviŝ mallevis sin ĝis ŝi estis samnivela kiel Anĉjo, kaj rigardadis la blankfarbitan pordon. Tie, nerimarkita, estis ankoraŭ plia gutego de konfitaĵo, kaj, jes ja, certe estis piedmarko. Manmarko? S-ino MaktaviŜ firme fermis la okulojn, kaj poste malfermis ilin denove. La marko restis. "Hmmmmmm," miris S-ino Maktaviŝ. ŝi levis la okulojn ĝis laplafono,preterkiu§iaplejaĝafilo,espereble,kusasenlalito. "Sed li certe sciis ION pri tio. Jes ja," ŝi ripetis firme al si. Kaj ŝi ekprenis Anĉjon kaj portis lin al la lito. Estis multege da indignaj, koleraj knabetoj en Pomverda Valo je tiu vespero, forigitaj frue el la lito, kaj ĵurantaj venĝon. Eble ne estis mirinde, tial, ke je la tuj sekvanta vespero, refoje ELNA Literatura Suplemento 1991 paĝo 15 kriegoj traŝiris la iame paean aeron de la Valo. En domo post domo, kiam fratino enlitiĝis, aŭ patrino tumis la littukojn, panikantaj inoj ekkriegis. Kaj pro bona kialo. En domo post domo, 1 ito post lito, seipentoj elglitis littukojn, bufoj eksaltis el sub kapkusenoj, kaj lacertoj forrapidis el malfalditaj nokto-vestoj. Petto MaktaviŜ, kiu jam kuŝis en la lito dum iom da tempo kun la fingroj en la oreloj, trankvilige forprenis ilin kiam lakrioj de la patrino ĉesis. ŝi trovis ranon en ĉiu pantoflo. Li donis klarajn ordonojn al Paĉjo Prociono pri seipentoj. Li opiniis, laujuste, ke lapropradomo devas inkluzivigi en la gerilo. Antaŭ ĉio, la patro estis gravulo en la loka ĉambro de Komerco, sed la patrino, li sciis, neniam pardonns lin pro serpentoj. Kaj li devis ankoraŭ vivi kun si dum multaj jaroj. La sekvanta tago estis merkredo, kaj merkredo estis la tago de la Granda Rato-Invado. Vidiĝis ankaŭ multege da musoj. La ratoj troviĝis en keloj, subtegmentoj, kaj provizejoj. La musoj troviĝis en vesto-srankoj, tolaĵejoj, kaj komodoj. Kaj laratojkaj la musoj fans unu aferon. Ili faris nestojn, kaj por tiuj nestoj ili uzis kian ajn materialon apude haveblan. Han, kiaj vestojn, littukojn, lankovrilojn, mantukojn, librojn, gazetojn, kaj peltmantelojn formetitajn por la somero. Ĝis nun, tre malmulte da patroj genigis pro la strangaj okazaĵoj en Pomverda Valo. Ili aŭskultis per duonorelo la rakontojn edzinajn pri petolaj intanoj kaj genemaj bestoj, sed ili mejm rimarkis nenion. Tio estis baldaŭe ŝanĝota. Precize jelasepakaj duono, je lamateno sekvanta la Grandan Rato-Invadon, S-ro Maktaviŝ malfermis la aŭtejan pordon kaj paŭzis por profunde spiri la varman rozodoran junimatenan aeron. La rozoj fartis bone, li pensis. Sed mi devas memorigi Sunjon, por ke §i funkciigu la ŝprucilon ĉi posttagmeze. La gazono aspektis iom seka hieraŭ vespere. La gazono! Aaaaaaaafifil Tin glata etendaĵo verdvelura, la fieraĵo kaj gojo de la koro de S-ro Maktaviŝ, makuliĝis, ie tie, per etaj krudbrunaj teramasoj. Kaj eckdam S-ro Maktaviŝblarikvizaĝekajgrandokulerigardadis la restaĵon de sia gazono, marmoto aperigis sian kapon el truo, ridetaĉis, kaj rapide malavancis. (La sama afero, kompreneble, okazis ankaŭ ĉe ĉiuj najbaraj gazonoj. La Marmota kaj Terrata Infanterio dediĉe laboris. "Kvankam mi ne nomus tion-ĉi laboro!" Mel unu terrato diris al alia) La viroj ankoraŭ boletis tiuvespere, kaj estis la vico de la edzinoj duonorele aŭskuM. Tio estis, ĝis noktiĝo. Je noktiĝo svarmoj de vespertoj (kaj kelkaj strigoj por bonŝanco) malsupreniris al la modernegaj domoj de Pomverda Valo. Onidire, la kriegoj estis eĉ pli laŭtaj ol tiuj, kiuj aŭdiĝis je la vespero de la serpentoj kaj bufoj. Kiam venontmatene S-ro Maktaviŝ (kaj liaj najbaroj) trovis, ke liajn premiitajn rozojn mangis cervoj, kaj liajn begoniojn feliĉe voris kuniklo, oni opiniis, ke okazis laplej malbonaafero. Evidente, la fino de la mondo jam alvenis. Oni okazigis civitan kunvenon je sabato vespere ĉe la gimnazia aŭditorio. Ciu domposedanto promesis ĉeesti. Estis kolektotaj kaj mono kaj muicoporforpelilabestaĉojnellaPomverda Arbareto! Kaptilojn oni aĉetos, kaj venenon. Pafilojn oni pretigos. Akurate je la sepa horo malfermigis ĉiu pordo en ĉiu strato en Pomverda Valo. Elpaŝis ĉiu domposedanto. Kaj el ĉiu verando, kie ili pacience atendis, aperis modesta, nigrablanke striita formo, voston alte tenanta, nazon vibriganta. La ŝturmsoldatoj de Paĉjo Prociono, la Grandioza Mefita Brigado, elvenis en forto. Estas interese noti, ke la domposedantoj jam turmentigis dum tiuevento-plenasemajnotiel,kieliliapenaŭhezitisnektremetis, kiam ili preterpaSis la atendantajn mefitojn kaj piediris rapide for al la gimnazio. Petro Maktaviŝ, en sia dimanĉa vestaro, piediranta rigide apud la patrino, apenaŭ havis tempon por fan la Venkan Signon al sia malnova amiko, Silvestro Mefito, antaŭ ol la patrino ekprenis lin for. Estis Petro, tamen, kiu allogis al io la atenton de la gepatroj, kiam ili, kaj centoj da aliaj seriozaj homoj, eniris la gimnazion. Kiam la rapidantaj formoj malaperis en la gimnaziajn pordojn, aliaj malph' grandaj formoj vidigis alveni. Duope, en perfekta ordo, labestoj de Pom verda Arbareto sekvis ladomposedantojn. Duope, en perfekta ordo, ili eniris la lernejan korton. Paĉjo kaj Panjo Prociono antaŭiris, sekvataj de ĉiuj siaj geparencoj; posts venis la didelfoj, vulpoj, cervoj, marmotoj, striitaj (kaj ne striitaj) sciuroj, kuniktoj, terratoj, musoj, ratoj, serpentoj,bufoj, ranoj,kaj lacertoj. Suprezumis la vespertoj kaj strigoj. Malantaŭe venis la mefitoj. ĉiuj bestoj sidiĝis antaŭ la gimnazio. Neniu graŭiis, kriis, aŭ blekis. Estis la unua Besta Sidprotesto. Ham Petro Maktaviŝ senbrue elprenis la longan paperrulon el la krurumo de la dimanĉa pantalono. Lasante la ŝokitajn gepatrojn gapantaj kun la najbaroj tra la gimnaziaj fenestroj, li trovis sian vojon tra la vicoj de bestoj ĝis li staris inter Paĉjo kaj Panjo Prociono. Tiam li malrulis sian afiŝon kaj alttenis gin. Gi legigis: CIVITAJN RAJTOJN POR BESTOJ ŜPARU NIAJN HEJMOJN KAJ NIŜPAROSLAVIAJN ANKAŬ NI ESTAS PERSONOJl Se iam vi vizitos Pomverdan Valon (kaj mi esperas, ke jes), nepre vizitu la faman Sovagbestan Azilon ĉe Pom verda Arbareto. Tiu-ĉi loko, aĉetita per mono kolektita de la domposedantoj de la Valo ĉe forte entuziasma kunveno okazinta en la gimnazia aŭditorio, estas dediĉita por eterna uzo de la sovaĝaj bestoj. La Azilo estas fermita dum la semajno, por ke la bestoj povu vivi normalajn, pacajn vivojn, sed estas malfermita sabate kaj dimanĉe al vizitantoj, kiuj promesas respekti kaj honori ĉiujn bestojn, birdojn, reptiliojn, arbojn, plantojn, kaj insektojn, kiuj troviĝas inter ĝiaj limoj. Vi preskaŭ certe renkontos Perron Maktaviŝ tie. Li estas Honora besto. —(c) Kopirajto ĉe la aŭtoro Tradukis ĉarii Galvin, laŭ permeso de la aŭtoro paĝo 16 ELNA Literatura Suplemento 1991