Presita el ELNA Newsletter № 1984:4

ŜI TION JA MERITAS!

Lasta ĝisdatigo: 2020-07-30
[figure]

Dum la ĉijara kongreso, ELNA nomis Dorothy Holland Honora Membro de ELNA. Ekde 1946 kiam ŝi lernis Esperanton, S-ino Holland komencis vastan mondkorespondon kaj instruis la internacian lingvon. En 1948, ŝi estis unu el la fondintoj de la nuna Esperanto-Societo de Chicago. Ŝi verkis radiokurson por Stacio WSEL. En 1955 ŝi ĉeestis kun edzo Roy sian unuan Universalan Kongreson en Bolonjo, Italio. Post tio ŝi partoprenis kongresojn en Harrogate, Rejkjavik, Lucerno, Brasilio, Budapeŝto kaj Vankuvero. Krom tio ŝi vizitis plumamikojn de Kanariaj Insuloj ĝis Skandinavio.

Sed eble ŝia plej alte taksata kontribuo al la Esperanto-movado estas kiel instruisto, eĉ per brajla koresponda instruado de Esperanto por Hadley School for the Blind (Winnetka IL), kaj kiel administranto de la ELNA-Koresponda Kurso. Simile, ŝi administras la 3-nivelan nacian ekzamenon. Instruistoj-membroj de AATE (American Association of Teachers of Esperanto) konas ŝin pli intime per la paĝoj de ties valorega kvaronjara Bulteno.

Skribas Dorothy: “Mi ne povas imagi mian vivon sen Esperanto…”

NOTE: The Santa Barbara News Press (8/15) carried an item describing Dorothy Holland’s contribution to the teaching of Esperanto and the fact that she has been named Honorary Member of ELNA.