Jan.-Feb., 1923 La Goja Batalanto Novjara Saluto Tradukoj el Nord-Amerika Literaturo Why Learn Esperanto? Leteroj de la Majstro Scientists in Session Al Esperantistoj de Ciuj Landoj Page Harold Rollason 1 Donald E. Parrish 2 D-ro Louis Allen 3 The Editor 5 D-ro Louis Allen 6 Roger Goodland 9 H. Rulafilo 11 La Esperanta Movado en Norda Ameriko p. 12 Nia Gazeto p. 14 Leteroj al la Redaktoro p. 16 J AMERICA ESPERANTISTQ OFFICIAL ORGAN o/ The Esperanto Association of North America, Inc. a propaganda organization for the furtherance of the study and use of the International Auxiliary Language, Esperanto. Yearly Memberships: Regular $1.00: Contributing $3.00: Sustain:--; $10.00; Life Members $100. Co-Editors: H. Rollason, H. M. Scott. CLUB DIRECTORY This department is conducted solely for the benefit of our organized groups throughout the country. It furnishes a means of keeping in close touch with the work in other cities, for the exchange of ideas and helpful sugges- tions, and for the formation of valuable friend- ships in a united field of endeavor. BERKELEY, CALIF. Berkeleya Esperanta Rondo.—Vinton Smith, Secy., 586 Lake Park Ave., Oakland, Calil. OAKLAND, CALIF. Oakland Esperanta-Rondo.—L. D. Stockton, Secretary, 420 15th St. SAN FRANCISCO, CALIF. Esperanto Association of California, Inc.— Meets first Tuesday evenings. Room 121 Chronicle Bldg., San Francisco. M. D. Van Sloun, Secretary, 946 Central Ave. MONTREAL, CANADA. Montreal Esperanto Association.—Meets each Monday evening at 8 in Room 12, The Tooke Bldg. Sec, Miss E. Strachan. TORONTO, CANADA. The Toronto Esperanto Club.—Meet» every Thursday at 8.30 P.M., at the Friend's Meeting House, cor. Maitland & Jarvis Sts. Sec, A. P. H. Rollason, Box 123, Terminal A, Toronto. WASHINGTON. D. C. La Kabea Esperanto Klubo,—Meets every Wednesday, at 8.30 P. M., at the Thomson School, Xllth and L Sts., N. W. Sin turnu al B. P. M., 1918 Sunderland Place. {Columbia Esperanto Asocio,—Public meeting third Wednesday of each month, 8.30 P. M., Xllth and L Sts., N. W. Free class at 7.30 P. M. every Wednesday, same address. CHICAGO. ILLS. La Gradata Esperanto-Socfeto, Dvorak Park. —Jaroslav Sobehrad, Secretary, 5625 23rd Rd., Cicero, 111. La Esperanto Oficejo, 1669 Blue Island Ave.— Kunvenas 2an kaj 4an sab. ĉiumonate. ROCKFORD, ILLS. Scandinavian Esperanto Institute, 1217 7th Ave. BOSTON, MASS. Boston Esperanto Society, 507 Pierce Bldg., Copley Sq.—Meets Tuesdays, 7 P. M. M. Marootian, Secretary. WORCESTER, MASS. Worcester County Esperanto Society.—Busi- ness Institute, every Friday, 8 P. M. BALTIMORE, MD. La Baltimore, Md., Esperanta Rondeto meets 1st and 3rd Wednesday evenings in month at Md. Academy of Sciences. PORTLAND, ME. Portland Esperanto Society.—Mrs. E. C. Flint, Secretary, 16 Sherman St. DETROIT, MICH. Detroit Esperanto Office, 607 Breitmeyer Bldg.—Open daily. Library at disposal ol everybody daily, 7 A. M.-9 P. M., except Tues. and Fri. Classes meet Tues. and Fri., 8.16 P.M. La Pola Esperanto Asocio, 1507 E. Canfielo. Ave.—B. Lendo, Sek., 3596 29th St. Groups are listed for 12 issues of the maga- zine, at a cost of only 25 cents for the two- line insertion. Extra lines are 10 cents each additional. The heading,—name of city or town—is inserted free. This matter warrants the immediate attention of every club secre- tary. Group Charter—$1.00. HEBRON. NEBRASKA. La Hebrono Grupo kunvenas ĉiun ĵaŭdon, 8 P. M., 660 Olive Ave., kaj ĉiun Dimanĉon, It, A. M., 500 Olive Ave.—Roland Jeflery. Pre»., Harry Hogrefe, Vice-Pres. NEW YORK CITY, N. Y. The New York Esperanto Society.—Miss L. F. Stoeppler, Sec, 105 West 94th St. The Barco, or Esperanto Supper, is held on the first Saturday of each month, 6.45 P. M: at Hotel Endicott, 81st St. and Columbus Ave. La dimanĉa kunveno, al kiu ĉiuj estas bon- yenaj, okazas je la tria horo, posttagmeze, ĉiun dimanĉon, ĉe la loĝejo de S-ro Joseph Silbernik. 229 East 18th St., Manhattan. WEEHAWKEN, N. J. Hudson County Esperanto Society, Box 32, Weeliawken, N. J. Headquarters: Room 307 Dispatch Building, Union Hill, N. J. Meet- ings : The second Tuesday of month. Sec- retary : Mr. O'Brien, 6 Hageman Place, West New York, N. J. Literatura Klaso, under direction of J. T. Sussmuth, every Tuesday ex- cept second. Room 307 Dispatch Building, Union Hill, N. J. CLEVELAND, OHIO. La Zamenhofa Klubo.—S. Kozminski, Sek., 3406 Meyer Ave. OKLAHOMA CITY, OKLA. La Oklahoma City Esperantista Societo kun- venas dimanĉe. R. E. Dooley, instruisto, 527 North Durland. Ni alte estimus korespondad- on pri metodoj de propagando, klasorganizo, kaj studado. C.R.D.S. Oakford, prez., H. Bar- ton, sek. ERIE, PA. La Pola Students Societo, Prof. E. Bobrowskl, inĝ., St. John Kanty College eldonas 95-jaran jurnalon, "La Studento," jara abono $1.00. PHILADELPHIA. PA. Philadelphia Esperanto Society, Henry W. Hetzel, Sec'y, West Phila. High School fo» Boys. Barĉo and monthly meetings on third Tuesdays at Hotel Hanover, 12th and Arch Sts. (Barĉo 6.45; business meeting 7.45 P.M.) Centra Loka Oficejo, 133 N. 13th St. (Libro- vendejo de Peter Reilly, Vic-Delegito de Rondeto de Litovaj Esperantistoj, 2833 Liv- ingston St. Esperanto Stelo de Polujo.—Sekr., S. Zysk. Kunvenas mardon vespere inter 8-10 h„ 507 N. York Ave. PITTSBURGH. PA. Esperanto Sec, Academy of Science and Art. —J. D. Hailman, Sec, 310 S. Lang Ave. Fridays, 8 P. M. MILWAUKEE, WISC. Hesperus Esperantists.—S-ino B. H. Kemer Sek., 629 Summit Ave., 3rd Tuesdays, 8 P. m! Amerika Esperantisto ORGANO de la ESPERANTO ASOCIO DE NORDA AMERIKO 507 Pierce Bldg., Copley Square Boston 17, Mass., U. S. A. Vol. 31. Januaro-Februaro, 1923. Nos. 1-2. ------------------------------g------------------------------------------------------ La Goja Batalanto Kiu estas do la ĝoja batalanto, Kia esti volas ĉiu militanto? Wordsworth. Jen estas grava demando por ĉiu Esperantisto. Car, ni ankau estas batalantoj. Meze de granda militado estas ni. Esperanto venkas. : > i En la mondo regas profunda malkonfido. Ekzistas almenaŭ unu efektiva rimedo por interkompreniĝo, Esperanto.- Esperanto ne parolas per stranga yoco al la mondo.. Estas- en ĝi io intima, familiara, kiu atingas la koron de la homaro. Vere la regno de Esperanto estas interne de la homoj. Do ni kuraĝiĝas. Do ni daŭrigas nian bataladon. Car ni tute bone komprenas ke per fortego, Esperanto venkos. - - • - - Por ni, ne estas nun la tempo sidi sur lulseĝo. Nenion fari, lasi la aferojn senŝanĝaj estas la arto de la malspritulo. La for- tulo aliigas ilin, kaj se li estas ankaŭ bonulo li plibonigas ilin. Ni Esperantistoj estas bonuloj, fortuloj estu ni ankaŭ. yB Do, ni ne diru "Potenca estas Esperanto kaj. venkos." Pre- h fere en la komenco de la Nova Jaro, en la kriza momento de la *T batalo, per flama entuziasmo, per la akra glavo de racio, per ab- ^*J negacio, per la oferado de nia tempo, monrimedoj kaj talentoj, batalu ni, ĝis kiam, tra la mondo, la homoj estos amikoj kaj fratoj, per Esperanto. Harold Rollason "■Vl \ kŭ V 569705 v ''l " DiAtfiSed by Lj( AMERIKA ESPERANTISTO Novjara Saluto Verkita de Donald E. Parrish Prezidanto de la Agada Komitato Mi estas nova Esperantisto jam de ses monatoj. Depost 1915 mi nur malofte aŭdis ion pri nia lingvo, kaj nenion faris por ĝi. Same kiel multaj aliaj mi supozis ke la milito, per malhelpo de inter- nacia komunikado, faris gravan baton al nia progreso. Imagu do mian surprizon kaj ĝojon kiam, okaze de la E. A. N. A. Kongreso en Toronto, mi konstatis pri la nuna tre favora stato de nia movado, kaj pri la potencaj influoj kiuj nun sin interesas je nia komuna problemo. Sajnas al mi, ke la ĝermo de Esperanto ne nur travivis la militon, sed eĉ plifortiĝis pro tiu deviga halto. Kaj tio pruvas al mi tute kontentige, ke la precipa valoro de Esperanto estas en ĝia spirita, interna ideo, kaj ke tiu ideo ne estas destinita formorti. Estas tute certe, ke en la jaroj post la milito, Esperanto atingis rimarkindan gradon da publika intereso. Neniam estis la stato de nia movado pli bona ol ĝuste nun. Kaj tio, mi kredas, estas la rezultato de ĝenerala deziro pri paco. Post la konfliktoj venas la reamikiĝo. Ciuj pensas pri paco kaj trankvila, refreŝiga ri- pozo post jaroj da senrezona baraktado. Popoloj en tia animstato facile allasas al si simpatiajn pensojn pri simila morala idealo, kies celo estas la paco per interkompreno. Kaj, plie, mi ŝatas kredi, ke ili sin turnas nun al Esperanto kiel perilo por reciproke karesi al si la vundojn de tiu korpremiga tempo. Kiel do alimaniere oni povas klarigi la fortan stimulon, kiun ricevis nia lingvo en la militintaj landoj ? Kredeble en Nord-Ameriko ni sentis malpli ol aliaj la minacon kaj doloron de la milito. Eble tial ni ne turnas nin nun al Es- peranto kun tia sama fervoro. Tamen ni ŝuldas ion al tiuj brav- aj animoj, kiuj dum ege malfeliĉaj jaroj, spite de ĉiuj suferoj kaj malhelpoj, konservis la entuziasmon kiu nun, simila al forta radikaro, nutras la pli evidentan parton de nia vastiĝanta mov- ado. Ni ŝuldas al ili—se ne al ni mem—la viglan, energian, kunlaboron taŭgan por tiu ĉi juna kaj riĉa kontinento. Dank' al nova organizo de la Esperantistaj institucioj, ekfarita dum la Helsingforsa Kongreso, ĉiu povas nun havi parton en la grava laboro kiun nur ili povas sukcese entrepreni. Ciu nacia asocio partoprenos en la direktado kaj subteno de tiuj oficialaj organizajoj proporcie je la nombro de siaj anoj. Aneco en E. A. N. A. estas nun duoble grava kaj necesa—ĝi fortigos samtempe la nacian kaj la internaciajn asociojn—kaj donos al ni proporcian voĉon en la gvidado de tiuj lastaj. Nepre sendu tuj vian aliĝon, kaj laŭeble varbu aliajn! Digitized by Googk AMERIKA ESPERANTISTO Tradukoj el Norda Amerika Literaturo LA LEGENDO PRI LA POSTLASAĴO DE LA MAŬRO Rakonto el La Alhambra, verko de Washington Irving (1783-1859) Tradukita de D-ro Louis Allen, University of Toronto Interne de la muroj de la Alhambro, antaŭ la reĝa palaco, sin trovas larĝa libera spaco nomata la Placo de la Cisternoj, (La Plaza de los Algibes,) kaŭze de la akvujoj, kiuj estas kaŝataj sub ĝi, kaj kiuj ekzistas tie de la tempo de la Maŭroj. En unu angulo de ĉi tiu placo troviĝas tre profunda, tra la solida roko borita maŭra puto, kies akvo estas malvarma kiel glacio kaj klara kiel kristalo. La putoj faritaj de la Maŭroj estas ĉiam tre ŝatataj, car estas afero konata, ke ĉi tiuj antaŭaj mastroj de Hispanujo ne ŝparis penadon por penetri ĝis la plej puraj kaj plej dolĉaj fontoj. La puto, kiun ni prezentas al la leganto, estas fama en tuta Granado, kaj la portistoj de akvo, unuj kun grandaj vazoj sur la ŝultroj, aliaj kondukantaj azenojn ŝarĝitajn de grandaj terpotoj, grimpadas kaj malsuprenadas laŭ la krutaj arboborder- itaj stratoj de la Alhambro de la tagiĝo ĝis malfrua horo de la nokto. De la antikvaj bibliaj tempoj ĝis hodiaŭ la fontoj kaj putoj en la varmaj klimatoj ĉiam estis kaj estas ŝatataj lokoj por babil- ado, kaj apud la puto, kiun ni priskribis, ekzistas speco de kon- stanta rondo aŭ klubo, kies kunvenoj daŭras la tutan tagon. Tien venas la kripluloj, la maljunulinoj kaj aliaj strangaj nenion-far- antaj loĝantoj de la antikva citadelo, kaj tie, sidante sur la ŝtonaj benkoj, sub tendajo etendita super la puto por defendi la impost- istojn kontraŭ la brulanta suno, ili pasigas la tagon babilante pri la novajoj de la Alhambro, petante sciigojn de ĉiuj alvenantaj portistoj de akvo, kaj farante longajn komentariojn pri ĉio, kion ili aŭdas kaj vidas. Je ĉia horo de la tago oni povas vidi tie scivolajn dommastrinojn kaj mallaboremajn servistinojn, kiuj staradas kun la kruĉo sur la kapo aŭ en la mano, aŭskultante la senĉesan babiladon de ĉi tiuj gravaj personoj. Inter la portistoj de akvo, kiuj antaŭ kelka tempo iradis al ĉi tiu puto, sin trovis fortika kurbkrura vireto kun fortega dorso, nom- ata Pedro Gil, aŭ pli mallonge, Peregil. Estante portisto de akvo, li estis kompreneble Gallego, t. e. Galiciano. Sajnas, ke la naturo destinis la homajn rasojn, tute same kiel la bestojn, Digitized by Googk AMERIKA ESPERANTISTO por diversaj specoj de laborado. En Francujo, ekzemple, ĉiuj ciristoj de ŝuoj estas Savojanoj, kaj la servistoj de la hoteloj estas Svisoj. En Hispanujo la portistoj de akvo, kaj de pezaj ŝarĝoj ĝenerale, estas ĉiuj senescepte fortikaj Galicianetoj. Tie neniu diras: "Serĉu al mi portiston;" oni diras anstataŭe: "Ven- igu Gallego'n." Kiam Peregil komencis sian karieron de portisto de akvo, li posedis nur grandan teran krucon, kiun li portis sur la ŝultroj; iom post iom li akiris relativan bonstaton, kaj tiam li aĉetis help- anton el la respondanta al lia propra rango besta klaso, t. e. li aĉetis fortan dikharan azeneton. Je la flankoj de ci tiu longorela adjutanto, en speco de korboj, pendis la akvokruĉoj, kovritaj per folioj de figujo por defendi ilin kontraŭ la suno. En tuta Gra- nada ekzistis neniu pli laborema portisto de akvo, kaj ankau neniu pli gaja. La stratoj resonadis de lia hela voĉo, kiam, mal- rapide paŝante post sia azeno, li kantadis la en hispanaj urboj konatajn somerajn notojn: "PQuien quiere agua—agua mas fria que la nieve?" — "Kiu deziras akvon—akvon pli malvarman ol neĝo? Kiu deziras akvon el la puto de la Alhambro, malvarman kiel glacio kaj klaran kiel kristalo?" Kiam li vendis al kliento glason da briletanta akvo, liaj plaĉaj vortoj ĉiam elvokis rideton, kaj se tiu ĉi estis bela sinjorino aŭ ĉarrna fraŭlino, li ĉiam servis ŝin kun ruza rigardeto kaj komplimenteto por ŝia beleco, kiu estis simple nekontraŭstarebla. Tiamaniere Peregil, la Gallego, estis konata en tuta Granado kiel unu el la plej ĝentilaj, plej simpatiaj kaj plej feliĉaj el ĉiuj homaranoj. Tamen ne tiu ĝuas la plej altan gradon de feliĉo, kiu la plej laŭte kantas kaj la plej multe ŝercas. Sub di tiu goja eksterajo la bona Peregil kaŝadis zorgojn kaj turmentojn. Li devis subtenadi grandan familion da ĉifone vestitaj infanoj, kiuj ĉiam salutadis lin per postuloj pri manĝaĵo, kiam vespere li revenadis al la domo. Li havis ankaŭ helpantinon, kiu tamen tute ne helpis lin. Antaŭ sia edziniĝo ŝi estis vilaĝa belulino, konata pro sia lerteco por danci la bolero'n kaj klaketigi la kastanjetojn. Ci tiujn antaŭajn in- klinojn ŝi ankoraŭ konservis; ŝi elspezadis por bagatelajoj la pene akiritan monon de la bona Peregil, kaj eĉ la azenon ŝi pos- tuladis por fari ekskursojn al la kamparo la dimanĉojn kaj sankt- ulajn festotagojn, iom pli multenombraj ol la tagoj de la semaj- no. Al tio ĉi ŝi estis iomete malpurema, iom mallaborema, kaj antaŭ ĉio, terura babilistino, kiu malzorgadis domon kaj familion por senutile pasigi sian tempon en la domoj de siaj babilemaj najbarinoj. (Daŭrigota) Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO Why Learn Esperanto The Editor Really I do not know why you should learn Esperanto, I can only tell you why I learnt it, and if we have anything in common in our make-up, and you come to an understanding of what Es- peranto is, and what are its implications, then, perhaps, you will learn it and love it for "We needs must love the highest when we see it." It was in the year 1905, I think, while living in Montgomery in Wales, that, glancing over my copy of the "Review of Reviews," my eye lighted upon the word "Esperanto," a word in itself sug- gestive of vast ideas, "the evening stars" and "hope," among other things. Here at any rate was something new and comprehensive. It captivated me. At once I sent for Grammar and Dictionaries, and in a few weeks had initiated myself into a world Society of Openminded men and women. The appeal which Esperanto made to me was due to its novelty, its spaciousness, its courage and its utility, for it claimed to be the practicable instrument of international understanding. Is not the very essence of progress the ability to create a better means of meeting the situations in which developing life places us, or to recognize and apply them when they have been created ? Such a creation is Esperanto, born of the genius of Zamenhof, and designed to meet the needs of the new internationalism which is developing around us. Enabling us not only to en- counter it but to profit by it, and, we hope, to influence it for good to the human race. Esperanto is therefore an opportunity for adventure and exper- iment in a wider realm than man has yet explored. It takes us into the very open air of the spiritual and intellectual life of mankind. It numbers us among the pioneers, and it presents us with the freedom of the Citizenship of the World. THE "EDINBURGH" Esperanto Pocket Dictionary Esp.-Eng. & Eng.-Esp. Cloth Binding $0.75 Leather $1.75 On sale at Esperanto Office or at leading Booksellers. T. Nelson & Sons. Ltd., Toronto Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO Leteroj de la Majstro D-ro Louis Allen Ciu Esperantisto, kiu deziras posedi bone sian lingvon, devas unue posedi kaj studadi la verkaron de D-ro Zamenhof. Bedaŭr- inde, en la nuna tempo tiu verkaro estas malfacile havebla. Oni povas, kompreneble, aĉeti diversajn apartajn verkojn—eĉ de tiuj apartaj verkoj la eldonoj kredeble baldaŭ elĉerpiĝos—sed granda parto de la gravaj por ni Zamenhofaj skribajoj estas ne riceveblaj. Tamen ĉiu linio skribita de la Majstro havas valor- on por ni. En tiaj cirkonstancoj ŝajnas, ke ni havas la raj ton esperi, ke en ne tre malproksima estonteco iu entreprenos la el- donadon de kiom eble plej plena verkaro de nia Majstro. En tiu estonta plena verkaro certe ne la malplej interesa parto estos la leteroj de la aŭtoro de nia lingvo. Kiam ili estos kolektitaj, ord- igitaj kaj presitaj, tiuj leteroj sendube plenigos sufiĉe dikan vo- lumon. En la nuna tempo, tamen, ili sin trovas malkolektitaj en diversaj landoj—eĉ en Ameriko troviĝas kelkaj el ili. Iuj sen- dube jam pereis, kaj eble ankoraŭ aliaj pereos,—kaj tio estos por ni grava perdo—tial ŝajnas tre dezirinde, ke iu, kiel eble plej baldaŭ, entreprenu la kolektadon de ĉi tiuj leteroj. Al la redak- toroj de Amerika Esperantisto venis en la kapon, ke ili povus fari al la Esperantistaro, kaj al la eldononto de la plena verkaro, grandan servon, kolektante kaj publikigante kiom eble plej grand- an parton de tiu korespondado, kaj ili entuziasme decidis entre- preni la aferon. Sed en tio ĉi ili bezonas la helpon de la sam- ideanoj. Tial ili petas ĉiujn personojn, kiuj posedas, aŭ povas renkonti leterojn—eĉ plej mallongajn poŝtkartojn—skribitajn de la Majstro, kopii ilin kiel eble plej zorge, komplete kaj legeble kaj sendi ilin al Amerika Esperantisto. Kiam la Redakcio estos kolektinta sufiĉan nombron de ankoraŭ ne presitaj leteroj, ĝi tuj komencos publikigi ilin en Amerika Esperantisto. Gis tiu tempo aperados sub ĉi tiu rubriko kelkaj jam presitaj, sed ne por ĉiuj nuntempaj Esperantistoj facile troveblaj leteroj. Hodiaŭ ni re- Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO presas por niaj legantoj la unuan leteron skribitan en Esperanto. LETERO Kara amiko! Mi prezentas al mi, kian vizaĝon vi faros post la ricevo de mia letero. Vi rigardos la surskribon kaj ekkrios: "Cu li perdis la saĝon?! Je kia lingvo li skribis? Kion signifas la folieto, kiun li aldonis al sia letero?" Trankviliĝu, mia kara ! Mia saĝo, kiel mi almenaŭ kredas, estas tute en ordo. Mi legis antaŭ kelkaj tagoj libreton sub la nomo "Lingvo inter- nacia." La aŭtoro kredigas, ke per tiu lingvo oni povas esti kom- prenata de la tuta mondo, se eĉ la adresito ne sole ne scias la lingvon, sed eĉ ankaŭ ne aŭdis pri ĝi; oni devas sole aldoni al la letero malgrandan folieton nomatan "vortaro." Dezirante vidi, ĉu tio estas vera, mi skribas al vi en tiu lingvo, kaj mi eĉ unu vorton ne almetas en alia lingvo, tiel kiel se ni tute ne komprenus unu la lingvon de la alia. Respondu al mi, ĉu vi efektive kom- prenis kion mi skribis. Se la afero proponita de la aŭtoro estas efektive bona, oni devas per ĉiuj fortoj lin helpi. Kiam mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton; montru ĝin al ĉiuj loĝantoj de via urbeto, sendu ĝin ĉiun vilaĝon ĉirkaŭ la urbeto, ĉiun urbon kaj urbeton, kie vi nur havas amikojn aŭ konatojn. Estas necese, ke granda nombro da personoj donu sian voĉon— tiam post la plej mallonga tempo estos decidita afero, kiu povas porti grandegan utilon al la homa societo. * * * La supre represitan unuan Esperantan leteron ni transskribis el la unua Esperanta lernolibro eldonita en Ameriko: An Attempt towards an International Language by Dr. Esperanto, translated by Henry Phillips, Jr., a Secretary of the American Philosophical Society, New York (Henry Holt and Co.) 1889. Tiu ĉi broŝuro estas traduko de la Unua Libro; ĝi enhavas la antaŭparolon, la gramatikon, kaj kelkajn Esperantajn tekstojn: Patro Nia, El Biblio, Modelo de Letero; poemoj: Mia Penso, En Sonĝo, Ho, Digitized by Googk AMERIKA ESPERANTISTO mia kor"; kun du vortaretoj. Post la vortaretoj estas aldonitaj modeloj de promesoj; "Mi subskribita promesas ellerni la pro- ponitan de D-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrite, ke dek milionoj da personoj donis publike tian saman promeson." Sur la lasta folieto estas presita "Nomaro de 1' verkoj pri la lingvo internacia (Esperanta), kiuj eliris ĝis novembro 1888." Tiu nomaro enhavas 15 verkojn: Unua Libro en rusa, pola, franca, germana, angla kaj hebrea lingvoj; malgrandaj vorta- retoj por Rusoj, Poloj, Francoj, Germanoj, Angloj; Dua Libro de 1' lingvo internacia (skribita internacie) ; Aldono al la Dua Libro de 1' lingvo internacia (internacie) ; Aldono al la Dua Li- bro de 1' lingvo internacia (internacie) ; A. Grabowski, La neĝa blovado (internacie) ; L. Einstein, La lingvo internacia als beste Losung.... Post la nomaro troviĝas jenaj anoncetoj: "Estas presata kaj eliros post mallonga tempo Plena vortaro rusa inter- nacia. Kosto, 1 rublo.—Ciuj supre skribitaj verkoj povas esti ricevataj en la librejoj kaj ankaŭ ĉe d-ro L. Zamenhof (Varsovio, strato Przejazd N. 9). Anstataŭ mono oni povas sendi signojn de poŝto (de ĉia lando). Por la poŝta transsendo oni devas aldoni po 20% de la kosto de 1' verkoj. Kiu aĉetas ne malpli ol por unu rublo, tiu por la transsendo ne pagas.—En la komenco de ĉiu monato estas presata nova nomaro de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia (de kiu ajn ili estas eldonitaj), kiuj eliris de la ko- menco mem ĝis tiu monato. Kiu deziras regule ĉiam scii pri la progresado de 1' lingvo internacia, tiu povas sendi 30 kopekojn por jaro al la eldonanto de la diritaj nomaroj (L. Zamenhof, Varsovio, strato Przejazd N. 9), kaj tiam li akurate ricevados per la poŝto ĉiun novan nomaron tuj kiam ĝi estos presita." An Esperanto Calendar for 1923 Should certainly be found on your desk. This dainty Esperanto Calendar is printed in two colors on heavy, antique sandbrown paper. Folded to stand on Desk measures 2%? in. x 4 in. For Personal Satisfaction & Propaganda Price 5 c. each 12 for 50 c. THE ESPERANTO OFFICE 507 Pierce Bldg., Boston, Mass. Digitized by Googk AMERIKA ESPERANTISTO Scientists in Session Some High Lights on the Boston Meeting of the American Academy for the Advancement of Science by Roger Goodland Some three thousand scientists of the United States and Canada gathered at Boston in Christmas week to take part in the seven- ty-sixth meeting of the American Association for the Advance- ment of Science. This was the fourth occasion on which Boston has welcomed the Association, the previous dates being 1880, 1897, and 1909. So far back as 1849, however, the meeting was held in Cambridge, where, as a matter of fact, the recent meet- ing was actually held, practically all the sessions taking place in the superb buildings of the Massachusetts Institute of Tech- nology on the Cambridge bank of the Charles. The meeting as a whole was presided over by the new President of the Association, Professor J, Playfair McMurrich, the dis- tinguished anatomist, of the University of Toronto. The proceedings commenced on Tuesday evening December 26th, with the opening exercises and the address of the retiring President, the noted mathematician of the University of Chicago, Dr. Eliakim H. Moore, on "What is a Number System?" Next day the sessions of the various sections were in full swing and scientific verbiage filled the air. Needless to say, a firm stand was taken against that doughty champion of the special creation theory, William Jennings Bryan, and faith registered anew in the modern theory of evo- lution. At the general session in the evening the subject was "The Nation and its Health," by Dr. Livingstone Farrand, Pres- ident of Cornell University. On Thursday, in Section C, Dr. F. G. Cottrell, Director of the United States Fixed Nitrogen Lab- oratory, gave a sixty minute paper on "Chemistry at the Fixed Nitrogen Laboratory." The general session in the evening took the form of a finely illustrated lecture on "Lessons from the Grand Canyon" by Dr. William Morris Davis, Professor Emeri- tus of Geology at Harvard. On Friday there were two sessions of interest to Esperantists, the first being the "Cambridge Session on some Fundamental Aspects of Philological Science." This was a preliminary meet- ing of the philological group in the Associaton which is tempor- arily placed in Section L. The meeting was held in the Fogg Art Museum of Harvard University and was presided over by Professor Mark H. Liddell of Purdue University, who gave a Digitized by Google 10 AMERIKA ESPERANTISTO highly technical paper on "New Scientific Data for the Study of Languages," dealing largely with his personal theory of the physics of sound. Dr. H. L. Koopman, Librarian of Brown University, followed with a paper on "The Unscrambling of Babel," dealing most interestingly with the various existing languages evolved for the purpose of inter-communication, such as the Chinook jargon of the American Northwest coast, the Pigeon English of the East and the Guarani of South America. The next paper was by Dr. Christian A. Ruckmick, Professor of Psychology of Wellesley College, on "A Wellesley Experiment in the Teaching of Languages," dealing with his recent experi- ment in teaching Danish and Esperanto simultaneously in order to test the comparative ease of acquisition of the two languages and in which some three hundred undergraduates took part. The results of the test were significant and will be set forth in detail in an early issue of A. E. Dr. D. O. S. Lowell, President of the Classical Association of New England, who was to open the discussion of the papers presented, was unable to reach the city due to the violent storm which crippled traffic in some sections. The session was attended among others, by Dr. F. G . Cottrell, who although a chemist is interested in the language question, is President of the International Research Council of Washing- ton, and one of the sponsors for the philological group, Dr. W. W. Denton, Professor of Mathematics at the University of Michigan, Professor C. H. Grandgent, of the Modern Language Division of Harvard, and Dr. Edward Sapir of the Victoria Memorial Museum, Ottawa. The other meeting of interest to us was the general session lec- ture in the evening by Mr. Calvin W. Rice, Secretary of the American Society of Mechanical Engineers, on "Engineering and Scientific developments in South America." At first sight this seems to be a most unlikely subject, but a large part of the lecture was filled with unconscious "Esperantism," the speaker pleading most earnestly for a better feeling between this country and the South American republics, and also that, it no longer stand aloof and isolated, but participate in the efforts of those who are trying to bring peace and some measure of prosperity to a war-weary world. The afternoon general session took the form of the William Thompson Sedgwick Memorial Lecture, by Dr. Edward B. Wil- son of Columbia University on "The Physical Basis of Life." Dr. Sedgwick was a familiar figure to Bostonians as for many years he was curator of the Lowell Institute, so famous for its lecture courses. Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO 11 Al Esperantistoj de Ciuj Landoj En gazeto kiu gastas regule en ĉiu lando, ŝajnus konvene kaj gentile starigi fakon apartenantan al alilandaj Esperantistoj. Do sur tiu ĉi paĝo ni donas, por tiel diri, amikan manpremon, kaj koran saluton al samideanoj loĝantaj en landoj malproksimaj. Starigante tiun ĉi fakon, ni havas tre difinitan celon. Mallonge, ni deziras rilatigi Esperanton al la plej altaj kaj gravaj aferoj. Internacieco okazigas grandan streĉadon de la plej altaj moralaj kaj intelektaj povoj de la homoj. Tiu streĉado pliiĝas proporcie al la manko de kompreno kaŭzata de la diverseco.de la lingvoj. Per Esperanto tiu ĉi manko malaperas. Tamen la tradicioj, historioj kaj kulturoj de la popoloj estas tiel malsamaj, ke ni ne povas esperi unuigi ilin por ia komuna celo, escepte se ni eltrovos komunan bazon por unuigita peno. Konsentante ke ne estas dezirinde altrudi al malvolanta homaro unu formon de kulturo, ni deklaras tion, kion ni kredas esti nia plej alta celo. Nome, helpi unu la alian evoluigi nian propran nacian genion laŭ nia propra metodo, tiamaniere ke ni ĉiuj al- donu nian plejon al la materiala, intelekta kaj morala progreso de la homaro. Rapidege ni neniigas la distancojn en la aero, sur la tero kaj sur la maro. Ni ne opinias ke nia optimismo estas tro aroganta, kiam ni pretendas ke la problemo de mondlingvo jam estas solvita per Esperanto, kiu prenante radikojn el la naciaj lingvoj, donas al ni rimedon por internacia komunikiĝo. Al ni ankoraŭ restas unu granda devo, nome, uzi Esperanton por antaŭenigi nian plej altan celon. Ne nur por Komerco, Scienco, Literaturo aŭ Societa Vivo, sed por io pli fundamenta, unuvorte, por trovi tiujn principojn kiuj efektive estas la komunaj fundamentoj en la naciaj vivoj de ĉiuj el ni. Plenumite tion, per tiuj ĉi fundamentŝtonoj ni povos fari kon- struon kiu estos, samtempe, la registarejo, la hejmo kaj la tem- plo de la nova homaro. H. Rulafilo. La Esperanta vidmaniero pri la grandaj aferoj de la homaro havas senliman valoran por la libereco kaj progreso de la homoj. Do ni esperas, ke Esperantistoj de aliaj landoj skribos al ni pri tiu ĉi temo. Adresu: H. Rulafilo, Redaktorejo de la Amerika Esperantisto, 507 Pierce Bldg., Boston 17, Mass., U. S. A. Digitized by Google 12 AMERIKA ESPERANTISTO La Esperanta Movado en Norda Ameriko USONO Boston, Mass.—Dec. 12, la Bostona Esperanto Societo kondukis la unuan bazarbn en ilia ĉambro, kiu estas ornamita de la stan- dardoj de diversaj nacioj. La afero estas tre sukcesa. Ni multe dankas la geamikojn por la donajoj, kaj la komitaton de Sino. E. T. Malouf por iliaj laboroj. Dec. 19, ni gastigis 15 bibliotekestroj, kiuj kunvenis en Bostono. Post la parolado de Prez. G. W. Lee, li invitis Dro. Ruckmick, Profesoro de Wellesley College, paroli pri ilia eksperimento de la Dana-Esperanto klaso. Li havis 300 personojn en la klaso kaj diris ke la klaso estas sukcesa. Sekve la paroladoj, Dro. Lowell instruis novan klason, li eliris frue, tiam Profesoro Lambert de la Berlitz School of Languages kondukis la klason. La kvin-sabata barĉo okazis Dec. 30 je la Armenia manĝejo Ararat, 15 personoj ĉeestas. Dro. Cottrell estis nia gasto, ĉiuj personoj multe ĝuis la aferon. Post la manĝado ni iris al la klubo kaj havis interesan interparoladon pri diversaj aferoj. On Wednesday evening, Dec. 20, the Esperanto Harmonio Club of New York had its "house-warming," opening its new club room at 226 East 18th Street, Manhattan. The room is large and well furnished with a view to making a "homey" rendez- vous for Harmonio members and for visiting samideanoj. The club room is always open in the evenings, Saturday afternoons and Sundays. An Esperanto library for the club is being built up. Beginning Jan. 7, a series of lectures in Esperanto will be given at the club every Sunday afternoon at 3 o'clock. A large number of those who began studying Esperanto in the fall classes are becoming fairly proficient in the language. More classes will be organized in January, very many applicants al- ready registering for these new classes. The Harmonio was recently reorganized and established on a much firmer basis than ever before. Officers elected: President, J. J. Sussmuth; Vice-President, Benjamin Reich; Secretary, Miss Dora Friedman; Treasurer, Samuel Lefkov. The by-laws provide that membership dues shall be $3.60 per annum, $2.00 of which is to be applied toward subscription for Amerika Es- perantisto and paying membership in the E. A. N. A. for each Harmoniano. The club started in its new home with nearly forty members. Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO 13 Philadelphia Jen alia senfadenaĵo! La 9an de Dec. Mr. H. W. Hetzel parolis pri Esperanto dum dudek-kvin minutoj de la Gimbel Bros. "broadcasting" stacio WIP. Pro ĝi la Societo ricevis kelkajn informpetojn pri la internacia lingvo. La 17an, la sama propa- gandisto parolis ĉe la Friendship Liberal League kun granda kolekto de esperantajoj. La loka Societo festis la datrevenon de la nasktago de Dro. Zamenhof per neordinara kunveno en la Hotelo Hanover la 19an de Dec. Post la barĉo je la 8a la membroj kaj iliaj amikoj kun- venis en la salono kaj ĝuis la jenan programon: Fortepiana muziko, Fino. Henrietta Maisch Dro. Zamenhof,—Lia Vivo kaj Verko P-ro. Hetzel Esperanto en Eŭropo Sro. Sachse Deklamo, "La Konsilo de Polonius al Laertes" el Shakespeare, tradukita de Dro. Zamenhof, Fino. Margaret A. Maisch Esperanto en Senfadena Komunikado Sro. Bennett Esperanto en Philadelphia, ĉefe el rememorajoj, Sroj. Ware, Rambo, Kaliser kaj aliaj Fortepiana muziko Fino. H. Maisch KANADO Toronto. The Annual Meeting of the Toronto Esperanto So- ciety was held on January 4th in the Schoolroom of the Friends' Church, 113 Maitland Street. The chief business transacted wa's the election of officers for the current year. The following were duly elected. President, D-ro Louis Allen, University of Toronto. Hon. President, S-ro Harry Perkins. Vice President, Miss Hattie Algie. Treasurer, S-ro J. W. Johnston. Secretary, A. P. H. Rollason, Box 123, Terminal A, Toronto. Asst. Secretary, S-ro William McLauchlan. D-ro Allen kindly consented to teach the Esperanto class, and S-ro H. Pearson Gundy was chosen as assistant teacher. We are glad to be able to report the formation of a new group which meets at the home of Dr. A. D. Watson. In connection with this group our Vice President Miss Algie is teaching the beginners. S-ro Kushnir, another of our members also gives us a favorable account of the group he has gathered together. We should be very glad to receive news of other Esperanto groups for these columns. Digitized by Googk 14 AMERIKA ESPERANTISTO Nia Gaze to Amerika Esperantisto The Editor Ni ne deziras ke nia Gazeto estu, kiel diris Schopenhauer, "ombro sur la muro." Ni do opinias ke estus bone skizi la principojn, kiujn ni penos apliki al la redaktado de Amerika Esperantisto, per unu vorto, nian principon de agado. 1. Ni kredas ke unu granda problemo de la mondo hodiaŭ estas la manko de mondlingvo. 2. Ni kredas ke Esperanto estas la solvo de la mondlingva problemo. 3. Ni kredas ke Esperanto certe sukcesos. 4. Ni kredas ke Ameriko havos grandan rolon en la disvast- igado de Esperanto en la mondo. 5. Ni kredas ke ĉiuj Amerikaj Esperantistoj havas seriozan devon uzadi kaj propagandadi la lingvon. Tiaj estas niaj principoj, nun ni prezentas tion, kio laŭ nia opinio estas la funkcio de "Amerika Esperantisto," kiel la organo de la Esperanto Asocio de Norda Ameriko. Ĝenerale, estas la afero de nia Gazeto inspiri, gvidi kaj helpi la Esperantistojn, kaj informi ilin pri Esperanto kaj gia pro- greso en la mondo. Precipe, niaj funkcioj estas tri: 1. Helpi la E. A. N. A. plifaciligante la kunlaboron kaj unu- econ de ĝiaj membroj en la laborado de nia movado. 2. Esti ligilo inter Amerikaj Esperantistoj kaj alilandaj sam- ideanoj. 3. Propagandi Esperanton. Cu vi skribos al ni pri nia Gazeto? Ni esperas ke diuj el la mem- broj de la E. A. N. A. kaj niaj legantoj sendos al ni konsilojn, por ke ni plibonigu la gazeton kaj faru ĝin pli interesa kaj utila. S-ino Wicks, Victoria, B. C., skribis al ni proponante ke ni uzu ĉiam, samkoloran kovrilon. Ni dankas al S-ino Wicks por ŝia propono, jam ni estis decidintaj fari tion. Digitized by Googk AMERIKA ESPERANTISTO IS Esperanto Antaŭeniras Another Society takes up the study of Esperanto The leaders of the International Bible Students Association, whose headquarters is at 124 Columbia Heights, Brooklyn, N. Y., U. S. A., have just decided to give active support to Es- peranto. Preparations are being made to begin a series of les- sons and also to publish regularly other items of interest about Esperanto and in Esperanto in their bi-weekly publication, The Golden Age. A regular section of this magazine, which has a circulation in its English language edition of over one hundred thousand, will be devoted to Esperanto. This section will be edited by S-anp J. D. Sayers, who for the past two years has been on the staff of the New York Evening Post. This association of Bible students has adherents numbering hundreds of thousands in all parts of the world. There are branches of the Association in London, W.; Elberfeld, Melbourne, Copenhagen, Orebro, Christianat Geneva, and Yokohama. Numerous publications appear in many languages in many countries. All these will naturally encourage the study of Esperanto. We hope Esperantists everywhere will get into touch with mem-r bers of this organization and cooperate with them in establish^ ing and guiding classes as this is a great opportunity to increase our numbers and the influence of the Esperanto movement. ESPERANTO AND CANADIAN BOY SCOUTS The Editor of "Amerika Esperantisto" has arranged to contrib- ute an Esperanto column to the "Canadian Boy" the Organ of the Boy Scout Association of Canada. This column he hopes to start next month. In view of this it would undoubtedly help our Movement if Esperantists in Can- ada would make a point of communicating with Scout leaders and bringing the advantages of Esperanto to their attention. Sir Robert Baden Powell, the Founder of the Boy Scout Move- ment advocates the use of Esperanto, and it is one of the lan- guages, for proficiency in which, Scouts can win an "Interpret- er's Badge." Digitized by Googk 16 AMERIKA ESPERANTISTO Leteroj al la Redaktoro Letters to the Editor Will you help uŝ to make this department of our Magazine, bright, interesting and helpful. We want to get into touch with all our readers. We want to keep in touch with them. We want them to get into touch with one another. Therefore let us hear from you. Let us know what you are doing, for Esperanto. What you are thinking about the move- rhent? ,Send us your criticisms, suggestions, ideas and exper- iences. Especially let us hear what you think about the Magazine. Tell lis how- you think it may be improved and made more useful. Remember that it is an Esperanto Magazine. That it is for everybody. That it does not exist for the purpose of spreading our own pet theories about everything in general. Within these limits, we want original ideas, original and constructive ideas, preferably in the language itself. We have a splendid staff of helpers. Every letter will be read carefully, acknowledged cheerfully, and, if space permits, letters of general interest will be printed. Every helpful suggestion will be rioted and acted upon if possible. Address communications for this department to The Editor, "Amerika Esperantisto," 507 Pierce Bldg., Copley Square, Bos- ton 17, Mass., U. S. A. One touch of Esperanto makes the whole world kin Now you are going to make a start, which is the best way to begin? It may be well to find out the Secretary of the local group and begin to attend the meetings. Esperanto is so simple that you can easily teach your- self. Most of us did that. Every beginner should have that indispensable helper, the "Edinburgh" Pocket Dictionary. Price $0.75 and a Grammar, say Kellerman Reed, also $0.75, with these you will be well equipped for the journey. ■ Certainly you should join the Esperanto Association of North America, and- subscribe to "Amerika Esperant- isto." Membership and Magazine is $2 a year Send to the Secretary, E. A. N. A. 507 Pierce Bldg., Copley Square Boston 17, Mass., U. S. A. Digitized by Google