Amerika Esperantisto American Esperantist 507 Pierce Bldg., Boston 17, Mass. Entered as second-class matter May 15, 1913, at the Postoffice at West Newton Station, Boston, Mass., under the Act of March 3, 1879. One Dollar a Year. Single Number 10 Cents. Po Dudek Respond-Kuponoj «Ŭ Du Spesmiloj (Oraj) Tare. Every article in this magazine (unless expressly excepted) may be translated or re- printed without further permission. Published Monthly by THE ESPERANTO ASSOCIATION OF NORTH AMERICA The Esperanto Office, Pierce Bldg., Copley Sq., Boston, Mass., Usono. Vol. 30. December, 1922. No. 6. THE STAR OF THE EAST "Oh! So you are a member of the Eastern Star, are you ?" "No, not exactly. This is an Esperanto pin." Perhaps some of our samideaninoj have thus answered the ques- tion caused by sight of our little green emblem. In a new sense, today, the Esperanto star is becoming the "star of the East." Whether it is Near East or Far East, our movement finds ready ears and open minds. At the Eeague of Nations our cause is urged by China, Japan, and Persia, the three great indepen- dent lands of Asia. The newspaper "Stamboul," in its issue of Octo- ber 18th, tells of preparations for Esperanto instruction in the Uni- versity of Stamboul (Constantinople). There is not one wide-awake progressive in all the East but has heard of the world tongue. Our progress may be a slow, but it is a constant advance. If Islam is recognizing Esperanto, so, too, have Buddhist circles in Japan, and the Bahai the world over are urging on the movement. There is a story, dear to every child heart in Christendom, of three wise men of the East who journeyed on and on over countless difficulties seeking a star. And they came at last to the place they sought, where a world-regenerator lay new-born. To the child the tale is from away off in the glowing mists of the real but miraculous past; to some grown-ups it may seem only a fit theme for poets and painters. But whatever our view of the story, we must concede that it is fundamentally true that there are wise men in the East—as there have always been—seeking the star. Digitized by Googlt 2 AMERIKA ESPERANTISTO If there have been wise men, too, in the raw, new West, at least their voices have been drowned in the glamor and whir of machinery and the strife of living. The West proclaims, "I must be proficient; I must spend my time in making my way up to my standard of living; I have no time to follow the stars into infinity; the streets and the watch are guide enough for me. We have rushed to the station, caught our train, and whirred off, unnoting, careless of the whither or the how of our journey. And if our train reached some station when our watch stood at the appointed hour, we have exulted in the efficiency of our journeying and dashed on to the next stop and then the next. What time have we to even think of the stars above ? And if, perchance, we run into some unwonted accident,— into a wreck, exciting or perhaps disastrous to us,—who stops to look at the stars? No, the West urges, "—off again, on again." And sometimes our whole civilization of Western Christendom emerges from such a wreck, torn, staggering, and still grimy with hates. Some, exulting, label it victory, and some label it defeat, but there are those who see it as a disaster for all. Shall we emerge from the wreck more or less shaken or crushed, and hasten on over the same round, heedless as before of all but the rush of the moment— living fast; laying up store, perhaps for others; fighting our way to the forefront of "success"? It does not much matter who is engulfed in the West, nearly always the overpowering current of competition seizes him and swings him on. What call to look at the stars? "Yes, a very good thing for the world, but, really, I have not the time to study Esperanto, so that is all there is to it." "Our school is already overcrowded with studies; there is no opportunity or reason for adding yet another," or "I cannot give the time to it now, certainly not until the thing is absolutely decided upon and brought down to earth. I have no doubt of its value." Thus the speaker turns away from the star, to hurry ahead for his train. Again a propagandist must turn away and retire to his lonely vigil of the absorbing heavens. It is good, then, that there are yet wise men in the East who will follow a star, bearing offerings of incense and myrrh and fine gold,— follow it through discouragement and defeat and contumely—giving their lives, their energies, and their steadfast faith to Esperanto— men such as Vasilij Eroshenko, or Pastro Serishev, or Sin Pak, or Kroita, or—but why name them ? Enough that the stargazers are there, and that, more and more, they are calling to notice the brilliant star of promise. It is said that astronomers are most otherworldly individuals, ever stumbling at a curbstone or forgetting a mealtime. The West- ern world begrudges the time to listen to their predictions of the future. But in the East the world still is different; its people have not yet been enslaved in the routine of street and watch. Not a few of the trusted magi of the East are pointing warningly to the cataclasm of 1914-18 as presaging the destiny of our Western Age of Machines Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO 3 —machines pitted not in behalf of flesh, but machines against flesh; matter with mind in destructive war upon the soul, love and the eternal verities. "We have no time for........" "For what, then, have you time?" Hark we to the wisdom of the East. Learning Esperanto may or may not help one to earn up to his standard of living; may not enable us to catch our train. Learning Esperanto is a step and a large step toward a universal brotherhood; toward a union of man's mind—to the success of mankind in its psychical, soul aspect—toward under- standing and mutual esteem and peace. Peace! And they arose and followed the star. PAROLEJO To the Editor of "Amerika Esperantisto", 12 Ash St. PL, Cambridge 38, Mass. Kopio de letero sendita al la oficiroj de la "Esperanto Association of North America,"—al la Dro. Edmond Privat, Geneve,—kaj al la Profesoro Dro. Dietterle, Leipzig. La ĉi-kuna artikolo estas plibonigita kopio de tiu kiun mi sendis al la redaktoro de la "Amerika Esperantisto" la 13an de Oktobro. De tiam mi ricevis la "A. E.-" por Oktobro, kaj legis kun granda mal- aprobo artikolon de "Prujno" (redaktoro) "Bonvalutanoj kaj Malbon- valutanoj." Mi estas maljunulo de 66 jaroj, fiere nomas min mem praktikan idealiston, kaj klare vidas la erarojn de "profitema prak- tikulo" Prujno. Tiu artikolo estas tiel erara, kaj tiel malmorala, ke meritas severan riproĉon. Multaj asertoj kaj subtenajoj estas sen- rezone ofendaj: ekzemple, Prujno ne deziras allogi idealistojn, sed altiri profitemajn praktikulojn. La demando naskiĝas ĉu Prujno kaj mi estas Samideanoj. Mi rifuzas allasi Prujnon kiel mian Samideanon. Laŭ mia koncepto de scienca moralo: "Estas rajto kaj devo de ĉiu, postuli por klarigo kaj pravigo iun ajn alian kiu forlasas kon- formigi sian konduton al la supre cititaj reguloj" (vidu miajn du traktatojn "Superega Idealo de Virto kaj Justo" kaj "Scienca Mora- lo"),—"kaj estas devo de ĉiu klarigi kaj pravigi sian konduton kiam li dece postuliĝas tion fari." * Mi subtenas ke tiu artikolo estas maldeca, ĉar ĝi insultas firmon antaŭ ol dece postuli ĝin por klarigo kaj pravigo de ĝia konduto.* Fidele Via Edmund P. Muller La 12an de Novembro, 1922. State Hospital, Central Islip, N.Y. * La samideano sin nomas praktika idealisto. Li plendas ke ni ne obeas lian idealon; ke ni ne antaŭe postulis klarigon de (iu) firmao. Kiamaniere li kon- statis tion? Nu, ni ja aludis al antaŭa protesto nia (A. E., marta) sed en la oktobra artikolo ne citis iun firmaon, kvankam ni lokigis ekzemplan senpagan reklamartikolon sekva. Li mem ne sendis al ni ian postulon aŭ demandon pri pravigo antaŭ ol dissendi tri kulpigajn leterojn—tial ni rajtas demandi lin—ĉu li ne estas malpraktika idealisto? —Prujno. Digitized by Google 4 AMERIKA ESPERANTISTO En la oktobra artikolo ni distingis la laŭleĝan nacian krompagon de la firmaa krompago—"Kio estas permesata al ŝtatoj estas nur pirat- ado ĉe individuoj." Ni ne plendus kontraŭ firmao aŭ gazeto pro 100% krompago (kiam tion la ŝtato postulas), sed por kelkaj, ne ĉiuj eldonistoj de Eŭropo ŝajne la leĝaj postuloj ne sufiĉas. Ja pli ol plendo, nia konsilo estas ke firmaoj ne faru distingon inter unu kaj alia aĉetanto, car, studinto de ekonomio, mi opinias la financan rezul- ton malgajna al la firmaoj kiel al la aĉetantoj; kaj car, kiel Esper- antisto, mi vidas en tia agado naciisman barieron kontraŭ la univer- saleco de Esperanto. ****** Ni turnu nin al pli agrabla respondo:— UNIVERSALA ESPERANTA ASOCIO Geneve, la 20an de Novembro, 1922. Al redaktoro de "Amerika Esperantisto": Estimata Samideano,— En la artikolo de "Prujno" pri "Bonvalutanoj kaj malbonvalut- anoj" estas ankaŭ citata nia Asocio. Danke rekonante ke la aŭtoro faras en sia kritiko escepton por la "komunaj organizoj, kiel ekz. U. E. A.," ni deziras korekti la eblan opinion, ke la bonvalutanoj pagas ĉe ni kotizon altigitan. Niaj kotizoj estas fiksataj laŭ svisa mono, per voĉdonado de la delegitoj. Depost novembro 1919 okazis neniu ŝanĝo kaj ni ankaŭ ne intencas plialtigi, malgraŭ la granda bezono. Devintaj fiksi naciajn prezojn por faciligi korektan enkasigon, ni postulas ekz. de la Uson- anoj unu Dolaron. Certan tempon ĝi valoris malpli ol kvin svisaj frankoj, nuntempe iom pli multe. Sed ĉiam ni ripetis ke la membroj rajtas pagi precize laŭ la svisa valoro. Sekve se falas la kurzo estas ni kiu perdas (ni ne povas ŝanĝi la prezojn ĉiusemajne), kaj okaze de supreniro la ŝparema membro povas uzi la duan metodon. La terura senvalorigo de la mono en pluraj eŭropaj ŝtatoj devigis nin fiksi favorajn prezojn por iliaj anoj, car alie ili ne povus daŭrigi sian membrecon. Gis nun ni bazis niajn kalkulojn sur la mezaj sal- ajroj de la laboristoj kaj instruistoj, la prezoj de pano kaj karbo. Per tiu procedo ni evitis kvazaŭan forpelon de la Poloj, Aŭstrianoj, Rumanoj, Serboj, k.t.p. Tiun jaron la mona mizero en orienta kaj eĉ en centra Eŭropo grandiĝis, aliflanke la financa situacio de UEA ne plu permesas preskafi senenspezan konservon de milo de membroj. Ni fiksis nun kotizojn de 1,50 sv. fr. po membro kaj 3 sv. fr. po membro- abonanto el tiuj landoj, kaj kreis klason de helpmembroj sen jarlibro por nur 50 centimoj ($0.10). Antaŭvidante ke eĉ la 3 sv. fr. superos la ekonomian forton de multaj delegitoj (nuntempe 40,000 Kr. aŭstri- aj, 8000 Mk. polaj. 4000 Mk. germanaj, 1500 Kr. hungaraj, k.t.p.) ni akceptos tiujn Delegitojn por 1,50 sv. fr. kaj sendos al ili malluksan eldonon de la gazeto senpage. Agante alimaniere ni perdus kon- takton kun gravaj centroj de la mondo, mallarĝigus la universalecon kaj tiel la ekzistkondiĉon de la Asocio. Digitized by Google AMERIKA ESPERANTISTO 5 Resumo: la bonvalutanoj bezonas oferi al UEA ne unu cendon plian ol la oficiala prezo. Al la malbonvalutanoj UEA konsentas grandan rabaton, konscia pri sia devo esperantista kaj pro ŝuldita dan- ko al meritplenaj esperantistoj nuntempe en mizero. La diferencon de enspezoj ni egaligis ĉefe el la donacego de S-ro Hodler, kaj parte per la normala gajno el la kotizoj plenpagitaj. Sed estonte la malkreskinta Kapitalo ne plu povos porti altegajn deficitojn, kaj malgraŭ ĉiuj ŝparoj la Asocio devas disponi pri regula enspezo de 40,000 sv. fr. (8000 Dolaroj) jare. Por eldonado de gazeto kaj jar- libro, la tuta korespondado, propagando, k.t.p., la sumo estas modesta. Mi estus tre danka, S-ro Redaktoro, se vi bonvolus aligi vian penadon al la nia, por montri al la usonaj samideanoj la danĝerojn de la nuna situacio. Laŭvice la poloj, rusoj, francoj, germanoj, gra- ndanime helpis la movadon per sia laboro kaj oferoj. Nuntempe ili fariĝis malriĉaj, dum la anoj en la malmultaj bonvalutaj landoj euro- paj ne sufiĉas ilin anstataŭi. ĉies okuloj sin turnas al la nova mondo, kun la espero ke dum kelkaj jaroj ĝi portu la ŝarĝon intelektan, far- iĝintan tro peza por ruinigita Europe Ne specialajn oferojn UEA petas, ĝi uur deziras plian intereson al la komuna afero. La organizo de la membroj kaj Delegitoj esperantistaj, la fidinda jarlibro, la gazeto "Esperanto" tiom lerte gvidata de S-ro Privat, la kiopodoj ĉe la Ligo de Nacioj kaj internaciaj estraroj, ĉio kion la Esperantistaro konsideras kiel memkomprenebla necesaĵo, tio ĉesos, se ne alvenos la helpo. Kiaj estus la sekvoj por la movado, kiel juĝus la publiko kun tiom da peno ekinteresigita al la esperantista penso, tion la leganto imagu mem. Certaj "idealistoj," amantoj de manifestacioj kaj belparoloj, ri- proĉis al U. E. A. ĝiajn kvazaŭ komercajn metodojn. Sed ĝuste pro ili ĝi fariĝis la ordiga centro de la internacia movado, pro ili ĝi suk- cesis sola inter la multaj imitintoj liveri al la propagandistoj precizajn faktojn, adresojn kaj ciferojn. En Usono, kie la kunigo de altanimaj pensoj kun praktikaj procedoj fariĝis tradicio, oni simpatios kun nia principo, ke idealismo realiĝas per orda laboro. Kore kaj simple, car ni ne sufiĉe lernis la Usonan arton de rek- lamado, ni petas la legantojn pripensi la montritajn cirkonstancojn. Eblaj mondonacoj estas tre bonvenaj. Cefe ni petas ke ĉiu usona sam- ideano fariĝu membro-abonanto de UEA. Por sia mono li havos kompenson per la membreco kaj gazeto. Samtempe li subtenos la oficialan organizon de la individuaj esperantistoj kaj plenumos honor- an devon de sia bonfartanta lando. Unu gin diru al la alia, vekante amikan vetkuron de varbado. Kun antaŭa danko por via penado salutas vin samideane La Prezidanto de U. E. A., Ed. Stettler. Ni ĝojege presas tiun ĉi ĝustatempan atentigon al devo de ĉiu amerika Esperantisto:—aniĝi al U. E. A. Ni multe bedaŭrus, se nia artikoleto kontraŭ malegaleco de prez- oj kaj abonoj sugestis al iu mallaŭdon de U. E. A., spite la esprimitan distingon. Certe ni neniel kaj neniam volas nelaŭdi tiun citadelon de Digitized by Googlt 6 AMERIKA ESPERANTISTO nia afero. Ni multe esperas ke ĉiu Esperantisto staru sub ties stan- dardo kaj ke la nombro de uzantoj de Esperanto sufiĉe kreskas por rezultigi multenombran aliĝon. En Usono mankas la konstanta puŝo de la praktiko al Esperanto, kaj iajnas al ni necese ke en Eŭropo oni komprenu la staton—ke ĉitie, krom fervoruloj kiuj volonte donas laŭ sia povo por la afero, staras popolamaso sen interesiga pronto el Esperanto; kaj ke sen praktika uzado de Esperanto oni ne rajtas atendi efektivan disvastiĝon rapidan de Esperanto aŭ de spertaj Esperantistoj—espereble U.E.A.-anoj—ĉe ni. Praktika uzado signifas aŭ (1.) interparolado kun alilingvulo— por tio en Usono nur du aŭ tri okazoj pojare—; aŭ (2.) korespondado letere aŭ poŝtkarte—por multaj peniga, sencela ekzerco; aŭ (3.) leg- ado de gazetoj kaj libroj de aliaj landoj. Konstateble la lastenomita estas ĝis nun la grava praktika gajno de Esperanto por la disaj sam- ideanoj en Ameriko. Tial ni deziras ke malegaleco de prezoj ne for- mortigu la praktikecon de Esperanto lernado. Socialisto mi-mem, mi teorie povas aprobi fiksadon de prezoj laŭ pago po unu labortago; tamen; praktikulo, mi devas konsenti ke ak- tuale se mi sendas unu dolaron da oro al firmao—oni diru en San Marino—la dolaro tie aĉetos dekoble la laboron, kaj donas al profit- ema firmao eble centfoje la gajnon, kiun donas monero intersangata por nur 10 cendoj da oro ($.10). Cu oni opinias ke profitema entreprenisto aŭ firmaanoj aŭ akciuloj transdonos tiun kroman profiton al siaj dungitaj ?— Ho, ne! La prezo de laboro estas fiksata de lego ekonomia je nivelo de la bordo de pro- fito, ĉe la kosto de la malplej profitdonaj ekzempleroj eldonataj, kaj tiu kroma gajno restas ĉe la profitegulo. Jen kial nia distingo inter bonfaremaj organizoj kaj privataj profitemaj firmaoj. Ni ne celas mallaŭdi profitemon, se ĝi ne malhelpas al Esperanto. Estas dirite ke la komerca moralo postulas unu prezon al kiu ajn aĉetanto. Tamen, kompreneble tiu estas nur komerca moralo, negoca justeco, kiu signifas nur konstato de la prava metodo atingi la plej certan daŭre grandan profitsumon. Bonfarema organizo ne aŭskultas voĉon de profitemo, sed disdonas senprofite aŭ eĉ malprofite kie la bezono. Asocio de fervoraj samcel- antoj—kiel nia U.E.A.—kompreneble devas subteni siajn anojn en ĉiu lando dum la jaroj de malnormaleco, kaj estas al ni bonvalutanoj rekta kaj honora devo finance subteni la agadon de nia asocio. La kosto por membro-abonanto estas $2.50; por abonanto nur $2.00; por membro nur $1.00—pere de via delegito. (Se vi ne scias lian nomon kaj adreson mi volonte sciigos ĝin al demandanto.) —Prujno (N. W. Frost)— 12 Ash St. PL, Cambridge 38, Mass. Usona UEA 12787; Del. por Cambridge, Mass. Internacia Medicina Revuo—long heralded—is devoted solely to translations from other languages into Esperanto of notable medical articles. It will not occupy itself with the propaganda of Esperanto, but stick to its task. American medical men should find in it the best means of keeping in touch with medical advances of the non-English world. Digitized by GoogU AMERIKA ESPERANTISTO 7 AMENDOJ AL LA KONSTITUCIO DE USONO (The United States Constitution in Esperanto) Vidu Septembran kaj Novembran numerojn, kaj por traduko de ia Konstitucio mem vidu la numerojn de Oktobro, Decembro 1917, Januaro 1918. XIV Sek. 3. Neniu estu Senatano aŭ Reprezentanto en la Kongreso, aŭ Elektoro de Prezidanto kaj Vicprezidanto, aŭ oficu iel ajn, civile aŭ militiste, sub Usono aŭ sub iu ŝtato, se li, antaŭe jurinte, kiel Kon- gresano, aŭ kiel oficisto (aŭ oficiro) de Usono, aŭ kiel membro de ŝtata parlamento, aŭ kiel administra aŭ juĝa oficisto de iu ŝtato, sub- teni la Konstitucion de Usono, estos okupinta sin je kontraŭstaro aŭ ribelo kontraŭ ĝi aŭ helpinta aŭ kuraĝiginta ĝiajn malamikojn. Sed la Kongreso povas, per voĉo de du trionoj de ĉiu ĉambro, tian mal- kapablecon forigi. Sek. 4. La validecon de la publika ŝuldo de Usono, perleĝe rajtigita, inkluzive de ŝuldoj faritaj por pagi pensiojn kaj gratifikojn pro servoj ĉe venkado de kontraŭstaro aŭ ribelo, oni ne dubigu. Sed nek Usono nek iu ŝtato konfesu aŭ pagu ŝuldon ajn faritan helpe al kontraŭstaro aŭ ribelo kontraŭ Usono, nek pretendon pro perdo aŭ emancipo de sklavo; sed ĉiujn tiajn ŝuldojn kaj pretendojn oni juĝu kontraŭleĝaj kaj nulaj. Sek. 5. La Kongreso povu plenumigi, per konforma leĝfarado, la aranĝojn de tiu artikolo. XV Sekcio 1. La voĉrajto de civitanoj de Usono ne estu neata aŭ bridata de Usono, aŭ de iu ŝtato, pro raso, koloro aŭ antaŭa sklavstato. Sek. 2. La Kongreso povu plenumigi tiun artikolon per kon- forma leĝfarado. XVI La Kongreso povu difini kaj kolekti impostojn ĉe privataj en- spezoj, el kia ajn fonto, sen proporciado inter la diversaj ŝtatoj, kaj ne atentante ian popolnombradon. ♦XVII La Senato de Usono konsistu el du senatanoj el ĉiu ŝtato, elekt- otaj de ĉi ties popolo, por ses jaroj; kaj ĉiu senatano havu unu voĉon. La elektantoj de iu ŝtato havu la kvalifikojn bezonajn por elektantoj de la plej membrohava branĉo de la ŝtata parlamento. Kiam vakoj okazas en la reprezentantaro de iu ŝtato en la Senato. la administracio de tiu ŝtato eldonu elektordonojn por plenigi tiajn vakojn, kondiĉe ke la parlamento de ŝtato povas rajtigi ĉi ties admin- istracion fari difinojn provizorajn, ĝis la popolo plenigos la vakojn perelekte, kiel la parlamento direktus. ____________ H. M. S. ♦ Anstataŭas par. 1 kaj parton de par. 2 de sek. 3, Art. I, de la Konstitucio. Dainty ESPERANTO CALENDAR for New Year's, 5c; 12 for 50c, Esp. Office Digitized by GoogU 8 AMERIKA ESPERANTISTO GEMS OF ESPERANTO LITERATURE ESPERANTO KAJ PATRIOTISMS Kulpigo, kiun ni ofte devas audi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Car tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esper- antismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj kaj car laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdopatriotismo, t. e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion kon- struas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas/amon, neniam povas esti mal- amikoj inter si. Ciu povas paroli al ni pri diuspeca amo, kaj ni kun dan- ko lin aŭskultos; sed kiam pri amo de la patrujo parolas al ni la ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo—tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al dio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton "amo," car en via buŝo la sankta vorto "amo" malpuriĝas. Vi staras nun antavi niaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelida patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: du mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter diuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis be- daŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj — aŭ du tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj diuj aliaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho patriot- ismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo desos esti armilo en la manoj de di- versaj malhonestuloj! Kiam fine diu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis. Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj desos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj mor- ojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin diujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados diuj al unu vero, al unu felido. Kaj se iam venos tiu felida tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en di tiu dambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas "esperantistoj." L. L. Zamenhof. Digitized by CjOOSlC AMERIKA ESPERANTISTO 9 FOR THE STUDENT ESPERANTO AND PATRIOTISM An accusation we have often to hear is that we Esperantists are poor patriots. Because those Esperantists who treat Esperantism as an idea, preach mutual justice and fraternity among the peoples, and because in the opinion of tribal jingoists patriotism consists of hatred of everything which is not ours, therefore in their opinion we are poor patriots, and they say that Esperantists do not love their country. Against this lying, ignoble, and slanderous accusation we protest most vigorously, we protest with every fibre of our being! While pseudo-patriotism, i. e. tribal jingoism, is part of that common hatred which destroys everything, true patriotism builds up, preserves, and makes everything happy. Esperantism, which preaches love, and patrotism, which also preaches love, can never be at variance with each other. Anyone can speak to us of any kind of love, and we will listen to him with gratitude; but when love of country is mentioned to us by jingoists, those representatives of abominable hatred, those dark demons which, not only between countries, but also in their own; home lands are constantly setting man against man — then we turn from them with the greatest indignation. You black sowers of discord, speak only of hatred of everything that is not yours, speak of selfishness, but never use the word "love," for in your mouth the sacred word "love" is defiled. Thou art now standing before my eyes, my dear Lithuania, my unhappy home land, whom I can never forget, altho I left thee as a young lad. Thou whom I often see in my dreams, thou whom no other part of the earth can ever replace in my heart, witness thou who loves thee with greater, heartier, and more sincere affection; whether I, a spiritual Esperantist, who has dreamed of fraternity among all thy inhabitants, altho I had unfortunately to leave thee, like many hundreds of thousands of thy other sons—or those persons who desire thee to belong only to themselves, and that all other sons be regarded as foreigners or slaves! O patriotism, patriotism, when at length will men learn to understand thy true meaning! When will thy holy name cease to be a weapon in the hands of various dis- honest persons! When at length will every man acquire the right and the possibility of cleaving with his whole heart to the piece of ground which has borne him! Long yet will dark night endure upon the earth, but it shall not endure forever. The time will some day come when men shall cease to be wolves one against another. Instead of tearing their native land one from another, of obtruding by main force their languages and customs upon one another, they shall live together in peace and brotherhood, in complete agreement shall they labor upon the earth on which they live, and against those rude forces of nature which attack them all indifferently. And in community and harmony they shall all strive for a single truth, for a single happiness. And if ever that happy time shall come, it will be the fruit of the constant and indefatigable labor of those people whom we now see in this hall, Digitized by Google JG* AMERIKA ESFERANTISTO and whose name, as yet very little known and very lightly esteemed, is that of "Esperantists." The Author of Esperanto. Notes; This month's selection is part of a speech delivered by Dr. Zam- enhof in the Guildhall in London, on the occasion of an official re- ception accorded him by the Lord Mayor, in August, 1907. Kulpigo: the present day word is usually akuzo (lately official- ized), esperantistoj.... esperantismo: this use of small letters where we would expect capitals is not general, but is taken from the official report of the speech, and probably due to a French reporter. The offi- cial definition of the much misunderstood "Esperantism" we shall, give in our next Gem, to consist of the Declaration of Boulogne, adopted at the First Esperanto Congress, and constituting, so to speak, the "constitution" of the Esperanto movement, reciprokan: one would expect the plural form of the adjective to agree with two nouns (Fruictier's Sintakso sek. 58), but see Ekz. sek. 11, 35, etc. konsistas en; usually the preposition is el. ĉion... .detruas: note the inversions in this selection, mostly for the sake of emphasis, and hardly possible to reproduce in the translation, ĉiuspeca: ĉia would mean the same thing, but would not be so emphatic, tiuj mallumaj demonoj: the heart of Zamenhof, the mildest and gentlest of men, must have been deeply stirred to utter some of the epithets contained in this speech, and one is instinctively reminded of some of the de- nunciations (directed against similar hypocrites) of that other gentle Jew, Jesus Christ. Litovujo: Zamenhof was born in Byelostok, now a part of Po- land, and the family moved to Warsaw when he was fourteen years old. idea: dist. from ideala. This word is difficult to render. It con- notes the opposite of materialism, and the nearest English approach is "spiritual." unuj al (la) aliaj, inter si, al si reciproke: note these different equivalents of Eng. "one another." ŝatata: stronger than English "liked." Herbert M. Scott. PAROLEJO (Cont.) Bonvole rekomendu en via gazeto Verda Lumo, esperante-hin- lingve ĉiumonata gazeto por Esperanto, jarabono 0.70 Sm.—Pekon, ĉe D-ro Wong, 212 Bd de Montigny, Shanghai, Ĥinujo. KOMUNIKO DE LA AKADEMIO Paris, 5. Nov. 1922. Kara Kolej^o, Mi sendas al vi: le. La rezultaton de la voĉdonado de la L.-Komitatanoj: a) pri Landnomoj, b) pri la kreado de Akademiaj korespondantoj. 2e. La plenan liston de la nunaj L.-Komitatanoj. Digitized by Googlt AMER1KA ESPERANTISTO 11 Voĉdonado pri Landnomoj Post raporto de prof. Grosjean-Maupin la Akademio, flanken- metante aliajn proponitajn solvojn, al la demando: "Cu konsilinda ra simpla fideleco al la Fundament kaj tradicia uj?," respondis: 9 jes 2 ne 1 duba voĉdono. Al la demando: "Cu vi aprobas la fidelan sintenadon de la Akad- emio en la landnoma demando?" respondis 87 L.-K.-noj. 74 (2 kun rezervoj) jes 5 ne 2 dubaj vpĉdonoj 6 sin detenis de voĉdono. Voĉdonado pri Kreado de Akademiaj Korespondantoj Al la demando: "Cu vi aprobas la kreadon de Akademiaj kores- pondantoj kaj rajtigas la Akademion elekti, se bezone, eĉ ne L. K.- anojn?" respondis 87 L. K.-oj. 72 jes 8 (kondiĉeke ili fariĝu L. K.-anoj) jes 1 ne 6 sin detenis de voĉdono. Sekve al nia Regularo estos aldonata jena paragrafo xii. 21 (en fine): "La Akademio havas la rajton elekti, ec ekster la L. K., se bezo- ne, Akademiajn korespondantojn—se ili ne estas jam L. K.-oj, la Akademio petas de la L. K. aprobon, ke ili fariĝos L. K.-oj. Ilia nom- bro ne devas superi la trionon de la nombro de la Akademianoj." Eksiĝis (sed plejparte voĉdonis) : Sroj. Anttilla, Barnet, Bricard, Carlos, Costa e Almeida, Ferter, Fruictier, Matton (G-alo), Mikolajski, Peregordo, Polgar, Pujula y Valles, Rust, Velten. Mortis: S-roj Benavente, Evrot, Fauvart-Bastoul, Geyer, Grab- owski, Meyer, Noal (Dro.), Ostrowski, Strode (Hermann), Villareal, Zakrzewski. La ceteraj, kies nomoj ne troviĝas en la supraj listoj, jam de longa tempo, malgraŭ ĉiuj petoj, ne respondis la cirkulerojn kaj let- erojn. Ili sekve laŭ Regularo vii. 9. 1. devas esti rigardataj kiel eks- iĝintaj. * * * * * Nunaj L. K.-anoj laŭ la lingvoj Angla: Blaise (S-ino), Busuttil, Butler, Mann, Millidge, Pad- field, Reed, Reed (S-ino Kellerman), Shafer (S-ino A.), Underhill, Wackrill, Warden (=12). Bohema: Kuhnl (=1). Bulgara: Krestanoff (=1). Dana:...... (=0). Finna:...... (=0). Flandra: van Melckebecke, Witteryck (=2). Franca: Aymonier, Bastien, Bobin, Boucon, Cart, Chavet, Corret, Degon, Delvaux, Flourens (S-ino), Grosjean-Maupin, de Menil, Pari- sot, Privat, Rollet de l'Isle, G-alo Sebert, Stroele (G.), Verax, Wen- aer (=19). Germana: Arnhold. Behrendt, Buenemann, Christaller, Frideri, Hankel (S-ino), Mybs, Pulvers (S-ino), Rohrbach, Schmid, Schmidt, Schroeder, Simon (=13). Digitized by Googlt 12 AMERIKA ESPERANTISTO Greka: ...... (=0). Hebrea: ...... (=0)- Hispana: Codorniu, Inglada, Sepulvedo-Cuadra, Villanueva (=4). Holanda: Bulthuis, Uitterdyck (=2). Hungara: Lengyel, Torok (=2). Islanda:...... (=0)- Japana kaj ftina: ...... (=#)• Itala: Bianchini, Ghez, Mazzolini, Meazini, Tellini (=5). Kataluna: Baemon y Masgrau, Grace-Cazas, Sabadell (=3), Pola: Zamenhof (Leono) (=1). Portugala: Backheuser, Couto-Fernandez, Furtado (=3). Rumana: Fischer (=1). Rusa: Devjatnin, Dombrowski, Evstiejeff, Fiŝer, Kabanov, Me- niel, Naumann, Stojan (=8). Sveda: Lundgren, Nylen (=2) La elektoj en la L. K.-aton okazos dum la unuaj monatoj de 1923; en la Akademion poste, antaŭ la Nurnberga Kongreso. Kun kora saluto, via tre fidele, Th, Cart, Prez. de la L. K-ato. OFFICE NOTES By authority of the Executive Committee a third and last call is being made on the Guarantee Fund for the year 1922. Contribu- tions to this Fund from samideanoj who have not subscribed for the year 1922 will be very gladly received. The Association will face a considerable deficit which might be very easily taken care of, if each person who is not at present a guarantor, would send a small amount before the end of the year. The coming year bids fair to be the turning point for Esperanto in Usono, and a share of the responsibility for final success rests with every Esperantist. Annual dues are payable on and after October 1st for the year 1922-23. Several of the Societies have arranged for their member- ship fee to cover dues in the E. A. N. A., and also in some cases a subscription to the Magazine. Will secretaries please send in their returns as promptly as possible. The Central Office requests every samideano to send in the names and addresses of every person in his locality who either has been or is interested in Esperanto; or even good prospects, principals of schools, teachers, persons who would be interested if they knew what Esperanto stands for. A circular letter will be sent out in January and we wish as large a list as possible. If your mailing address has been changed, please advise at once, do not run the risk of the Postmaster sending a notice. If you fail to receive any issue of the Magazine notify promptly. Due to illness and other causes the make-up of Committees has been unavoidably delayed. The January issue will contain full in- formation regarding Standing Committees, etc. Reprints in brochure form of the document issued by the League of Nations on "Esperanto as an International Auxiliary Language" can be procured from the Central Office at 15 c. each; 12 copies for $1.50. Digitized by Google AMERLKA ESPERANTISTO la NORDAMERIKA KRONIKO Detroit, Mich.—Nia klaso havas dudek kvin anojn; dek spertulojn, Ni propagandas Esperanton per disdono de libroj, pamfletoj, ktp., pef artikoloj en gazetoj, ktp. Nia celo por tiu jaro estas igi ke la eduka konsilantaro en Detroit akceptu Esperanton en kelkaj lernejoj. Oakland, Calif.—Oni starigis klason de 12 lernantoj en la Oakland Museum Bldg. La klaso faris ŝatindan progreson. Instruas f-ino C. V. Johnson. Ni celas ĉeestigi 100 Esperantistojn ĉe la jara kunveno en San Francisco, okt., 1923, inkluzive, de la tuta ŝtato. Lastatempe ni havis konsiderindan reklamon en la ĵurnaloj ĉirkaŭ la golfeto. San Francisco, Calif.—La Esperanto Association of California, Inc., festis sian okan Jarkunvenon ĉe Hotel Stewart, San Francisco, Okt. 14an, 1922. Tiun ĉi jaron la posttagmeza kunsido estis forigita, kaj je la sesa horo la festeno komenciĝis en belega verda ĉambro rezerv- ita por ni. Kiel la Kaliforniaj samideanoj ĝuas manĝi! Cirkaŭ la oka horo S-ro Prez-o Ames kunvokis la aferkunsidon, kaj mallonge parolis pri la nuna stato de Esperanto en la mondo. Saluto-letero estis ricevata de S-ro Prez-o Bardorf de E.A.N.A., kaj ankaŭ tele- gramo de la Sekretariino de E.A.N.A., f-ino Meriam, kiujn la kun- venintaro forte aplaŭdis. Al la garantio-kapitalo de E.A.N.A. nia Asocio subskribis dek dolarojn por la nuna jaro, kaj la saman sumon ĝi donacis al U.E.A. La ĉefloko de la Esperanto Association of California estas 121 Chronicle Bldg., San Francisco, kaj oni sin turnu aŭ skribu al nia Prez., s-ro Brewster F. Ames. M. D. V. Boston, Mass.—Klaso komenca jus malfermiĝis ĉe la klubo, instruata de D-ro Lowell. Oni okazigos, dec. 12, bazaron. Rememoru la 5a- sabatan barĉon, dec. 30., ĉe la klubo. New Haven, Conn.—Komencanta klaso de Esperanto el gimnazian- inoj (unuajaraj) kunvenas ĉiun jaŭdon vespere; sekve okazas pro- gresinta klaso. Kondukas f-ino Louise Thompson, 270 Lenox St. Lcwiston, Maine—S-ro Warren Gould instruas klason el knabskoltoj ĉiun mardon vespere. La knaboj fabrikadas reklamafiŝojn sub kon- trolo de f-ino Conly, instr. de desegnado en la urbaj lernejoj, kaj dis- metas ilin kun provizoj da ŝlosiloj kaj inksorbiloj en la apotekejoj kaj papervendejoj. S-ro Gould ankaŭ instigas unuajaruloj en Bates College fari Esperantajn paroladojn. Por tio li petas sendadon de bonaj artikoletoj de 250 ĝis 400 vortoj. Union Hill, N. J.—La Hudson County Esperanto Societo renkontiĝis jaŭdon vespere, Okt. 26, por vespermanĝo, kantoj, kaj paroladoj, ĉe Braunstein's, 60 Hudson Ave. Pianludis D-ro Kohl, kaj Sek-o O'Brien prelegis amuzigajn artikoletojn. Sekve la ĉefaj parolantoj, J. J. Suss- muth kaj James D. Sayres, paroladis pri Esperanto. New York, N. Y.—Sabaton, la 18an vespere je la oka, barĉo de HAR- MONIO okazis en nova halo ĉe restoracio "Gonfarone," 40 West 8a strato, kaj McDougall strato. Kelkaj personoj ne legis la invitkart- ojn, kaj serĉis nin ĉe la "Green Witch" kaj tial ili ne trovis nin. Sed kredeble la barĉon okazontan, la 16an de dec, la Zamenhofan barĉon, ĉeestos la tuta Esperantistaro en kaj ĉirkaŭ la urbo. Post mango Digitized by Google H AMERIKA EgPERANTCSTO s-ano D. A. Klaĝin raportis pri sia parolado en la radiofonstaicio JWZ en Newark, N. J., kie li parolis angle kaj rakontis la Esperantan rak- ontetor* pri la kvin personoj ĉirkaŭ la tablo. Preskaŭ ĉiuj aŭdanto| povis kompreni, ear multaj skribis al li flatajn leterojn montrante in- tereson. pn nia lingvo; unu letero venis el 26 Broadway, la cefoficejc» de la Standard Oil Co., unu de d-ro dentisto kun 3 oficejoj, en la urbo j alia de fama arhitekto, kaj aliaj leteroj de personoj de tre diversaj okupadoj. El Bogota, N. J., alvenis preĝeja klasestro petante librojn kaj ĉiujn cirkulerojn. Montriĝas ke la popolo povas tre facile esti interesigata en Esperanto, precipe se ili povas audi ion en siaj propraj domoj kiam ili havas tempon por aŭskulti kaj ankaŭ ne mankas la volo! Nun restas por solvi la demando kiel instrui Esperanton per radiofono. La respondo estas tre simpla. Westinghouse diras, se la popolo montras intereson, ili volas servi ĝin! Tial estas necese ke ĉiu skribu al Westinghouse ke la paroladoj de s-roj Sayers kaj Klazen, okazintaj la 9an de nov., estis tre instruaj kaj simpatiaj; pro tio, estus dezirite ke ili kaj aliaj paroladistoj pri la sama temo ripetiĝu. Krom tio, estos eble, ke ni sukcesos veki la intereson de pli ol unu miliono da personoj! Ni faris la komencon, vi helpu!!! Poste deklamis la du fratinetoj Ferrer-Gascon tre gracie. Sekvis paroladoj de s-roj Sussmuth, Christen, Sayers, Morton,kaj Chaumette, Tiu ĉi submetis petskribon al ministro de edukado en Francib por repreno de la malpermeso pri Esperanto en francaj publikaj ŝtataj lernejoj, kiun ĉiu subskribis. Se el ĉiuj urboj tiaj peticioj subskrib- itaj de multaj simpatianoj niaj alvenos tien, eble ili pritraktos la aferon grave, des pli car ili ne volas riski la krediton kaj respekton ĝuatan tie ĉi. ,- La klasoj en la Washington Irving High School vendredojn ves- pere progresas; alvenis tien f-ino Edith M. Thomas el Aŭstralio. dek- jara Esperantistino, kiu paroladis antaŭ la klaso, esperigante la lern- antaron pri la mondo kiu ilin atendas kaj kiun ili pli ĝuos ol la mal- larĝan rondon en kiu ili ĝis nun vivis! La "Esperantista Laborista Centro" malfermis klason en Eliza- beth, N. J., por germanoj sub gvidado de k-do Wuttke. La klaso okazos ĉiun sabaton vespere je la 8a. La Centro decidis kunveni tie la jarfinfeston kun geanoj el Nov-Jorko kaj Filadelfib. PRESS MENTION The Hudson Dispatch, Oct. 31—Fine Program Given at Big Esperanto Supper, an account of a meeting of the Hudson County Esp. Soc. and its propaganda program. Similar items appeared in the Hudson Observer, Hudson News, and New Jersey Post. The Oakland (Calif.) Tribune, Nov. 7, 1922—International Lan- guages, an article in the Forum by F. E. Cornish. The Boston Globe, Nov. 17 —Esperanto Latest Tongue at Wellesley, an article telling of 350 students in a psychological test of Esperanto and Danish. The St. Petersburg (Fla.) Times, Nov. 23—Birthday Anniversary an item dealing with the meeting of the Esperanto Rondo at the home of Mrs. Esther Owen Flint. Digitized by GoogU AMERIKA ESPERANTISTO 15 RECEN.ZA FAKO La Kvakerismo, Catchpool: Friends' Council for International Ser- vice, Ethelburga House, 91 Bishopsgate, London' E. C. 2., lop., prezo 12 ŝilingoj por 100—estas broŝuro eldonita en Anglujo, bone inda de utento de interesatoj pri bona Esperanto aŭ pri la historia evoluado