The American Esperanto Journal jan 1908

Interesa Letero de Doktoro Zamenhof

[figure]
Foto farita de Piron, Paris

Ia usona ĵurnalisto, antaŭ ne longe skribis al la majstro nia, demandante pri kelkaj punktoj de lia personeco.

La genia elpensinto de Esperanto afable respondis per la jena letero, kies la enhavo elmontras la demandojn de la ĵurnalisto:

Mi respondos mallonge viajn demandojn, kiom mi povas.

  1. Mi havas tri infanojn.
  2. Iliaj nomoj kaj aĝoj: Adamo (nask. 1888), Sofio (1889), Lidio (1903). (La du lastaj estas knabinoj.)
  3. Mi naskiĝis la 15an de Decembro, 1859. Mian altecon kaj pezon mi ne scias. (Mi estas malalta kaj nepeza.)
  4. Familia nomo de mia edzino: Silbernik.
  5. Mia bopatro min helpis.
  6. Mi kuracas nur malsanojn de okuloj.
  7. Mi opinias ke mi neniam vizitos Usonon, ĉar mi sentas min ne kapabla por granda mara vojaĝo; ke Esperanta Kongreso tie iam estos, mi kredas certe.
  8. Usono tre plaĉas al mi, ĉar ĝi apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed al ĉiuj homoj, kiuj loĝas kaj honeste laboras en ĝi. Mi kredas profunde, ke Usono estas la tipo de ĉiuj estontaj regnoj kaj landoj.
  9. La pli granda parto de miaj parencoj ne scias Esperanton.
  10. Mi tre amas poezion kaj muzikon; sed bedaŭrinde la tro okupata tempo tute ne permesas al mi ĝui ilin.

Mian fotografaĵon mi nun ne havas.

Via, Zamenhof.

La doktoro pardonos nin tial ke ni kopias lian leteron, ĉar, kiel li mem konfesas, lia skribmaniero ne estas tute kiel presaĵo, kaj la plimalgrandigo de la skribaĵo ne helpas al la lego de ĝi!

[figure]

La kvina rimarko estas respondo al demando ĉu la bopatro de l’ doktoro helpis lin eldoni lian unuan broŝuron pri Esperanto.

La precipa valoro de tiu-ĉi letero de la majstro estas ke la doktoro neniel konis sian korespondanton, kaj respondis ĝentile al demandoj kiuj eble ŝajnis al li (nekonanta nian tag-ĵurnaliston usonan) strangajn kaj iom tro pripersonecajn, senŝancele.

Kiam Usono havos kongreson esperantistan, la doktoro spertos niajn ĵurnalistoj!

Rimarku ke la majstro aprobas la vorton “Usono,” pri kio oni sin turnu al la deka paĝo de tiu ĉi numero de The American Esperanto Journal.