Presita el The American Esperanto Journal apr 1907

The Success of the Wireless Telephone

Lasta ĝisdatigo: 2019-11-18

Antaŭ ne longe la Germana Societo de Senmetalfadena Telegrafo telefonis per senmetalfadena telefono inter Berlin kaj Nauen.

La interspaco estas dudekkvar da mejloj. Profesoro Slaby diras, ke la eksperimento estis sukcesega. Herr von Sydow paroladis kaj ricevis bonegajn kaj klaregajn respondojn al siaj demandoj. Oni opinias, ke la senmetalfadena telefono havos ne limon rilate al la interspaco, kaj ke oni povos telefoni al la tuta mondo.

La metodo uzata konsistas el la mikrofono kune kun la ordinara aparato.