Presita el The American Esperanto Journal jan 1907

Letero de M. de Beaufront de Louviers, Francujo, Prezidanto de la Franca Esperantista Societo

Lasta ĝisdatigo: 2019-11-12

Al la Redaktoroj de l’Amerika Esperantista Ĵurnalo.

Tre Karaj Kunfratoj,

Vi afable kaj insiste petis prezenta kaj rekomenda letero la fondinton de l’unua nacia gazeto esperantista. Ni do plenumas vian deziron, kvankam vere tiaj bonaj batalantoj kiel vi povus sen prezento nek rekomendo aperi antaŭ la publiko, kiun ili celas, kaj proponi sian ĵurnalon eĉ al la tuta Esperantistaro.

Granda, tre granda signo por ni ĉiuj estas la fondo de via gazeto, ĉar samtempe ĝi pruvas la ĝeneralajn progresojn de Esperanto kaj la sukceson, kiun ĝi renkontis en via lando. Se tiaj praktikaj homoj kiel anoj de la Unuigitaj Ŝtatoj fondas por si specialan ĵurnalon esperantistan, tion certe ili faras ĉar sub siaj piedoj ili sentas la teron sufiĉe firma kaj la estontecon sufiĉe certa. Per tio ili montras al la mondo, ke ili sendube kredas al la fina venko de Esperanto kaj ankaŭ ili sciigas pri sia intenco energiege bataladi por la baldaŭeco de tiu ĉi venko.

Sed en la sama tempo ili donas al si la plej potencan ilon, la plej efikan rimedon tiel por unuigi siajn fortojn en la komuna batalado, kiel por disrompi, frakasi la armilojn uzatajn kaj uzotajn en sia lando kontraŭ la sukceso de nia ideo. Kiel mi ĉiam diris, grupoj kaj eĉ potenca societo nacia donas nur malmultajn kaj malfortajn fruktojn al nia entrepreno tiel longe, ĝis ne ekzistas en la lando nacia organo esperantista por diskonigi kaj defendi nian lingvon. Mi do sentas grandegan ĝojon antaŭ la naskiĝo de la Amerika Esperantista Ĵurnalo, ĉar ĝi signas, konfirmas viajn sukcesojn, tre karaj kunfratoj, kaj ĝi certigas vian venkon.

Sed fondante tiun ĉi organon vi faris kuraĝan agon, kiun ĉiuj amikoj de Esperanto, precipe en Ameriko, devas subteni kaj helpi. Propaganda ĵurnalo esperantista tute ne alportas rentojn al la fondintoj. Cetere ĉu ia ĵurnalo dediĉita al nia lingvo riĉigas siajn redaktorojn? Kredeble kaj dezireble venos la tempo, kiam Esperanto alportos alion ol elspezojn al siaj ĵurnalistoj, sed tiu horo ankoraŭ ne batis. Tial, kvankam niaj amikoj, tion mi scias, oferados jam multe por nia afero, mi ne ŝanceliĝos admoni ilin kaj petegi, ke ili faru ĉion eblan por helpadi al la Amerika Esperantista Ĵurnalo. Se, naskiĝinte, ĝi malaperi, niaj malamikoj triumfe kantus, ke tio pruvas la malsimpation de Amerikanoj por Esperanto kaj per tio ni ricevus fortan baton. Sekve Amerikaj kaj Eŭropaj Esperantistoj deziras peni per ĉiuj fortoj ne sole ke ĝi vivu, sed ke ĝi fortiĝu kaj potenciĝu!

Dezirante al vi, tre karaj kunfratoj, plej brilan sukceson en via agado, mi restas.

Kore via,
L. de Beaufront.